Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 03an de februaro 2012
puce La 11an de februaro 2011
puce La 17an de februaro 2012
puce La 25an de februaro 2012

La 25an de februaro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 25an de februaro 2012

Komence de marto okazos la unua Sud-Azia Seminario en Nepalo. Kiam mi estis prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), mi proponis la okazigon de tia seminario en ĉiuj kvar partoj de Azio, nome Nord-orienta Azio, Sud-orienta Azio, Suda Azio kaj Okcidenta Azio, kaj la unuan fojon tiu seminario okazos en Nepalo, dank’ al Nepala Esperanto-Asocio. Mi havas respondecon pri la sukcesigo de la seminario, do mi partoprenos. Tuj post kiam mi revenos, venos la unujara datreveno de la katastrofo, do tiu ĉi raporto estas la lasta antaŭ tiu datreveno. Eble mi verkos unu okaze de tiu datreveno, kaj pli poste mi ĉeestos ĉe la kursfina ceremonio en la mezlernejo Tooni en la urbo Kamaiŝi la 14an de marto kaj raportos pro tio. Tiu estos la lasta en la serio de tiu raportaro.

25_2_12


Nur du el 54 reaktoroj funkcias

La 20an de februaro la tria reaktoro en la nuklea centralo Takahama en la gubernio Fukui (en la mapo n-ro 10) ĉesis la produktadon de elektro pro la regula ekzameniĝo. Nun funkcias neniuj reaktroj en la okcidenta regiono Kansai (kie situas la urboj Osako, Kobe kaj Kioto). En la tuta Japanio nun funkcias du reaktoroj : la 6a reaktoro en la gubernio Niigata (n-ro 6) kaj la 3a en la gubernio Hokajdo (n-ro 1), tamen ankaŭ tiuj ĉesos funkcii en aprilo pro la regula ekzameniĝo.
Laŭ la registaro, se neniu reaktoro funkcios en somero, mankos 7 % de la necesa elektro. La prezidanto de Kansai Elektro-Kompanio diris, ke por stabile provizi elektron, necesos refunkciigi reaktorojn. En la lasta somero, kaj la registaro, kaj la industria mondo kaj la popolanoj obsedite ŝparis la uzon de elektro, sed dum tiu ĉi vintro ne tre, ĉar nun ni scias, ke eĉ en tiu somero elektro ne mankis, kaj supozas, ke certe la registaro kaj la elektraj kompanioj pretekstas la “mankon” de elektro, celante refunkciigi reaktorojn,. Tamen estas fakte, ke ĉiuj homoj klopodas ŝpari elektron diversmaniere : ne uzi klimatizilon aŭ kune uzi klimatizilon kaj ventumilon, ofte malŝalti elektrajn aparatojn, uzi dikajn kurtenojn, ne uzi elektran poton, ne elektre varmigi la sidejon de neceseja kuveto ktp. En mia hejmo, krom tiuj klopodoj, ni instaligis sunenergiajn panelojn sur la tegmento.
Por produkti elektron, ni devas uzi karbon kaj petrolon, kiuj ne produktiĝas en la japana insularo, do ni importas ĉion el eksterlando. 56,4% de la karbo venas el Aŭstralio, 19,1 % el Ĉinio kaj 12,0% el Indonezion. Preskaŭ 100% de la petrolo venas el Mez-orineto. Lastatempe en la markolo Hormuz inter Irano kaj Omano okazas/os konflikto, kaj tio povos influi multe la japanan energipolitikon. Se okazos serioza afero kaj la transportado de petrolo estos blokita, tio donos pretekston al la industria mondo por refunkciigi nukleajn reaktorojn. Mi suspektas, ke Usono intence flamigas la krizon en tiu mondparto por subteni la japanan atomenergipolitikon.

Unujara datreveno de la tertremo en Novzelando

Japanoj ne nur suferas enlande sed ankaŭ eksterlande pro tertremoj. Antaŭ la Granda Tertremo en marto 2011 en Japanio, jam okazis alia granda tertremo en Christchurch, Novzelando la 22an de februaro 2011. La forteco estis M6,3 kaj la cifero, kiu signifas skuad-fortecon, estis 940 Galilejo (Gal), pli granda ol 800 en la Granda Tertremo en Hanŝin en Japanio en 1995. En tiu tertremo 185 mortis, inkluzive de 28 japanoj.
Tiuj 28 studis la anglan lingvon en Instituto King’s Education, kies 6-etaĝa konstruaĵo momente flatiĝis. El ili 11 estis studentinoj pri eksterlandaj lingvoj en la urboj Tojama kaj Kioto, 9 estis flegistinoj kaj aliaj. Laŭ ĵurnaloj, en 2009 dek mil japanoj, el kiuj 70% estis virinoj, vizitis Novzelandon por lerni la anglan lingvon, pro malalta vivkosto, sekureco kaj la subteno de la novzelanda registaro.
En la unujara datreveno de tiu tago, urbanoj rememoris la mortintojn dum du-minuta silentado, kaj en la memorfesto partoprenis pli ol 900 homoj, inkluzive de 80 japanoj.
Ŝajnas, ke tiu konstruaĵo de CTV, en kiu japanoj lernis la anglan, estis pli malforte konstruita, ol la normo, kaj la registaro esploras la kaŭzojn de la detruiĝo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio