Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ni ne plu vivu kiel sklavoj, filmo de Janiso Juluntaso
puce Ekstaro la 12-an de Majo 2012
puce Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
puce Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
puce Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)
puce De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
puce #14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
puce HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
puce MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
puce Ĝenerala striko kaj amasagada tago en Oaklando
puce 15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
puce Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
puce Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
puce 15M-Movado - Madrido - Asembleoj (29a de majo)

Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo

Teodorakiso

Internacia komploto okazas, celante konduki fine al detruo de mia lando. La alsturmantoj komencis en 1975, kun kiel celpunkto la moderna greka kulturo, k ili daŭrigis la malmuntadon de nia ĵusa historio k de nia nacia identeco k hodiaŭ ili provas nin fizike ekstermi per senlaboreco, malsato k mizero. Se la greka popolo ne leviĝas por ilin haltigi, la risko ke Grekio malaperos estas ja reala. Mi vidas ĝin alveni dum la dek venontaj jaroj. La sola elemento, kiu postvivos nian landon estos memoro pri nia civilizo k niaj luktoj por libereco.

Ĝis 2009, la ekonomia situacio en Grekio estis neniel tre grava. La grandaj plagoj de nia ekonomio estis la senmoderaj elspezoj por aĉeto de militmaterialo k koruptado de parto de la politika, financa k komunikila mondo. Sed parto de la respondeco apartenas ankaŭ al eksterlandaj ŝtatoj, el kiuj Germanio, Francio, Anglio k Usono kiuj gajnis miliardojn da eŭroj koste de nia nacia riĉeco per jara vendo de militmaterialo. Ĉi konstanta sangosuĉado nin dispremis k ne plu ebligis nin antaŭeniri, dum ĝi estis riĉiĝofonto de aliaj landoj. Eblas diri la samon pri la koruptoproblemo. Ekzemple, germana entrepreno Simens’ (Siemens) havis specialan branĉon por korupti la grekojn, cele pli bone lukrigi siajn produktojn en la greka merkato. Tiel la greka popolo estis viktimo de ĉi rabduopo germana k greka kiu riĉiĝis koste de Grekio.

Evidentas, ke tiujn du plagegojn eblus eviti se la regantoj de la du por-usonaj politikaj partioj ne estus infektiĝintaj de koruptado. Tiel, tiu riĉaĵo, produkto de la laboro de la greka popolo, estis tirita al la fortŝrankoj en eksterlando. La politikuloj provis kompensi tiun mono-likon farante troigajn depruntojn kiuj rezultigis publikan ŝuldon de 300 miliardoj da eŭroj, do 130% de la MNP (Malneta Nacia Produkto).

Per tiu fitruko, eksterlanduloj gajnis duoble : unuflanke per la vendo de armiloj k de propraj produktoj k aliflanke per la interezoj de pruntita mono al la registaro (k ne al la popolo). Kiel ni vidis, la greka popolo estis la ĉefa viktimo en ambaŭ kazoj. Unusola ekzemplo sufiĉos por vin konvinki : en 1986, Andreo Papandreu’ (Ανδρέας Παπανδρέου) prunteprenis unu miliardon da dolaroj de iu banko de granda eŭropa ŝtato. La interezoj de tiu prunto estis repagitaj nur en 2010 k sumiĝis je 54 miliardojn da eŭroj.

Pasintan jaron, S-ro Junkero (Juncker) asertis, ke li mem rimarkis la amasan financan hemoragion de Grekio kiu ŝuldiĝis al troigaj (k truditaj) elspezoj por aĉeto de militmaterialo — de Germanio k Francio aparte. K li konkludis, ke tiuj vendistoj kondukas al certa katastrofo. Ve, li konfesis ke li nenion faris por kontraŭstari tion, cele ne malutili al interesoj de amikaj landoj !

En 2008, la granda ekonomia krizo atingis Eŭropon. Greka ekonomio ne estis indulgita. Tamen, la vivnivelo kiu ĝis tiam estis sufiĉe alta (Grekio klasitis inter la 30 plej riĉaj landoj de la mondo), restis kvazaŭ senŝanĝa, malgraŭ plialtiĝo de la publika ŝuldo. La publika ŝuldo ne nepre sekvigas ekonomian krizon. la ŝuldo de grandaj landoj kiel Usono k Germanio estas taksataj je miloj da miliardoj da eŭroj. La decidaj faktoroj estas ekonomia kresko k produktado. Se tiuj du faktoroj estas pozitivaj, eblas pruntepreni de bankoj kun interez-kosto malpli ol 5%-a, ĝis la krizo forpasis.

En 2009 (en novembro), kiam alvenis G. Papandreu’ ĉe povo, ni estis ekzakte en tiu situacio. Por komprenigi kion pensas hodiaŭ la greka popolo pri lia katastrofa politiko, mi citas du nombrojn : dum la elektoj de 2009 PASOK — politika partio de G. Papandreu’ — gajnis 44% da voĉoj. Hodiaŭ, sondaĵoj rezultigas por li nur 6%.

S-ro Papandreu’ povintus fronti la ekonomian krizon (kiu spegulas tiun de Eŭropo) per pruntoj de eksterlandaj bankoj je la kutima kvoto, t.e. malpli ol 5%. Se li tion farintus, nia lando ne havus problemon. Ĉar ni estis en fazo de ekonomia kresko, nia vivnivelo estus pliboniĝinta.

Sed S-ro Papandreu’ estis jam komencinta sian konspiron kontraŭ la greka popolo somere de 2009, kiam li sekrete renkontis S-ron Straŭs-Kan’ (Strauss-Kahn) kun celo meti Grekion sub kuratoreco de IMF. Tion diskonigis la eksa prezidanto de IMF.

Por tion sukcesi, la ekonomia situacio de nia lando devis estis misformita, tiel ke eskterlandaj bankoj timu k pliigu la interezo-kvotojn de pruntoj al malebligaj sumoj. Tiu kosta operacio komencis per artefara pliigo de la publika malgajno de 12% al 15% por la jaro 2009 (NdT : S-ro Andreo Georgju’, prezidanto de la komitato de l’ Nacia Instituto pri Statistikoj, ELSTAT, subite decidis en 2009, sen peti konsenton nek informi sian komitaton, enkalkuli en la publikan malganjon iujn organizojn k publikajn entreprenojn, kiuj neniam antaŭe tiel enkalkuliĝis en ajnalia eŭropa ŝtato, krom Norvegio. La celo estis meti la malgajnon de Grekio super tiun de Irlando (14%), tiel ke ludu ĝi rolon de plej malforta ĉenero de Eŭropo.)
Pro tiu fifaro, la prokuroro S-ro Peponis’ sendis S-rojn Papandreu’ k Papakonstantinu’ (ministro pri Financoj) al justico, antaŭ 20 tagoj.

Sekve, S-ro Papandreu’ k la ministro pri financoj fifamige kampanjis dum 5 monatoj, dum kiuj ili provis persvadi eksterlandanojn ke Grekio estas, kiel Titaniko, sinkanta, ke la grekoj estas koruptitaj, mallaboremaj k do nekapablaj fronti la bezonojn de la lando. Post ĉiu el iliaj deklaroj, la interez-kvotoj pliiĝis, tiel ke Grekio ne plu povu pruntepreni k tiel ke aspektu sav-ago la aliĝo al IMF k al Eŭropa Centra Banko. Envere, tio estis komenco de nia fino.

En majo 2010, ministro, tiu pri financoj, subskribis la faman Memorandon, t.e. nian submetiĝon al niaj alpruntantoj. Laŭ la greka Juro, akcepto de tia interkonsento necesigas voĉdonadon k aprobon far tri kvinonoj de la deputitoj. Do, la Memorando k la Troiko kiuj nin regas funkcias kontraŭleĝe — ne nur laŭ la greka Juro, sed ankaŭ la eŭropa Juro.

Ekde tiam, supozante ke nia vojiro al morto estas reprezentita per ŝtuparo 20-ŝtupa, ni jam suprengrimpis pli ol duonon de la tuto. Imagu ke la Memorando allasas al eksterlandanoj nian nacian sendependecon k la publikan trezoron, tio estas : niaj ŝiphavenoj, niaj flughavenoj, la aŭtvoja reto, elektron, akvon, ĉiujn naturajn riĉaĵojn (subterajn k submarajn) ktp. Eĉ niaj historiaj monumentoj, kiel la Akropolo, Delfo, Olimpio, Epidaŭro ktp post kiam ni rezignis ĉiujn niajn rajtojn.

Produktado estas bremsita, senlaboreco altiĝis ĝis 18%, 80’000 butikoj fermiĝis, kiel miloj da fabrikoj k centoj da metiejoj. Sume 432’000 entreprenoj bankrotis. Dekoj da miloj da junaj sciencistoj forlasas nian landon, kiu pli k pli profundiĝas en obskuron de Mezepoko. Miloj da homoj, kiuj ĝis antaŭ nelonge estis bonhavaj, nun serĉas nutraĵon en rubaĵoj k tranoktas sur trotuaro.

Dume, ni laŭdire vivas danke al la malavareco de niaj monpruntantoj, la eŭropaj bankoj k IMF. Fakte, la tuton de pakaĵo el dekoj da miliardoj da eŭroj dediĉitaj al Grekio reiras al ties sendinto, dum ni estas pli k pli superŝuldaj pro la neelteneblaj interezoj. K ĉar necesas pluteni stara la Ŝtaton, hospitaloj k lernejoj, la Troiko ŝarĝas la mezan k suban klason de nia socio per supertroigaj impostoj, kiuj kondukas rekte al malsatego. Lastfoje kiam ni travivis situacion de ĝeneraligita malsatego en nia tuta lando estis komence de la germana okupado, en 1941, kun preskaŭ 300’000 mortintoj dum nur ses monatoj. Nuntempe, la malsatego-fantomo revenas en nian misfatan k kalumniatan landon.

Se vi pensas, ke la germana okupado kostis al ni unu milionon da mortintoj k la kompletan detruon de nia lando, kiel akcepti, por ni grekoj, la minacojn de S-ino Merkelo k la intencon de germanoj trudi al ni novan "Gauleiter"... sed ĉi foje, ĝi surhavos kravaton...

La periodo de germana okupado, de 1941 ĝis oktobro 1944, pruvas kiom Grekio estas riĉa lando, k kiom grekoj estas laboremaj k konsciaj (konscio pri devo al libero k pri amo al la patrio).

Kiam SS-uloj k malsatego mortigis milionon da homoj k "Wehrmacht" detruis nian landon, konfiskis la tutan agrikulturan produkton k la oron de niaj bankoj, la grekoj povis supervivi danke al kreado de la Movado pri Nacia Solidareco k de armeo da partizanoj enkalkulanta 100’000 soldatojn, — kio haltigis 20 germanajn diviziojn en nia lando.

Samtempe, la grekoj ne nur transvivis danke al siaj zorgemo en laboro, sed okazis, dum okupadaj cirkonstancoj, granda disvolviĝo de la moderna greka arto, aparte en la kampo de literaturo k muziko.

Grekio elektis vojon de ofero por samtempe libereco k supervivo.

Ni estis atakitaj, ni respondis per Solidareco k Rezistado k ni postvivis. Ni nun faras ekzakte la samon, kun la certeco, ke la greka popolo fine venkos. Tiu mesaĝo estas sendita al S-ino Merkelo k al S-ro Ŝojblo (Schäuble), substrekante ke mi restas amiko de la germana popolo k admiranto de ĝia granda kontribuo al scienco, al filozofio, arto k muziko aparte. La plej bona pruvo pri tio estas la fakto, ke mi konfidis la tuton de mia muzika verkaro al du germanaj eldonistoj, Ŝot’ (Schott) k Brajtkopf’ (Breitkopf), kiuj estas inter la plej grandaj eldonistoj el la tuta mondo, k mia kunlaborado kun ili estas tre amika.

Ili minacas forpeli nin el Eŭropo. Se ili ne volas nin, ni dekfoje ne volas partopreni la Merkel-Sarkozian Eŭropon.

Teodorakis’ k Glezos’

Hodiaŭ, dimanĉon 12a de februaro, mi k Manolis’ Glezos’ — la heroo kiu deŝiris la nazian krucon el la Akropolo, donante tiel la signalon de la komenco, ne nur de la greka rezistado, sed ankaŭ de la eŭropa rezistado kontraŭ Hitlero — ni pretiĝas por partopreni manifestacion en Ateno. Niaj stratoj k placoj estos plenplenaj de miloj da homoj kiuj elmontros sian koleron kontraŭ la registaro k la Troiko.

Mi aŭdis hieraŭ la ĉefministron-bankiston diri, parolante al la greka popolo, ke ni preskaŭ atingis la fundon. Sed kiu nin kondukis ĝis tie en daŭro de du jaroj ? Tiuj samaj kiuj, anstataŭ estis en malliberejo, minacas la deputitojn por ke ili voĉdonu por la nova Memorando pli aĉa ol la unua, kiu estos aplikata de la samaj homoj, kiuj kondukis nin kie ni estas nun. Kial ? Ĉar ĝuste tion IMF k Eŭrogrupo nin devigas fari, minacante ke, se ni ne obeos, ni bankrotos... Jen ni ludas teatron de absurdo. La rondoj kiujn nin malamegas (grekoj k eksterlandanoj) k kiuj estas nuraj respondeculoj pri la drama situacio de nia lando, nin minacas k ĉantaĝas al ni, por povi daŭrigi sian detruan laboron, ĝis nia definitivo estingiĝo.

Dum la jarcentoj, ni transvivis en tre malfacilaj kondiĉoj. Certas, ke ne nur la grekoj postvivos, sed ili ankaŭ revivos se ili perforte kondukos nin ĉe la antaŭlasta ŝtupo de la antaŭmorta ŝtuparo.

Nun mi dediĉas miajn tutajn fortojn por unuigi la grekan popolon. Mi klopodas konvinki ĝin, ke la Troiko k IMF ne estas soldirekta vojo. Ke estas alia solvo : ŝanĝi la orientiĝon de nia nacio. Sin turni al Rusio por ekonomia kooperado k formiĝo de partneradoj kiuj helpos nin valorigi la riĉaĵojn de nia lando en kondiĉoj favoraj al nia nacia intereso.

Mi proponas ne plu aĉeti militan materialon de germanoj k de francoj. Ni faros ĉion, por ke Germanio pagu la ŝuldatajn militkompensojn. Tiuj kompensoj sumiĝas, kun la interezoj, je 500 miliardoj da eŭroj.

La sola forto kapabla fari tiujn revoluciajn ŝanĝojn, tio estas la greka popolo unuigita en Fronton de Rezistado k Solidareco por ke la Troiko (IMF k eŭropaj bankoj) estu forpelitaj el la lando. Paralele, necesas konsideri nulaj ĉiujn kontraŭleĝajn farojn (pruntoj, ŝuldoj, interezoj, impostoj, aĉetoj de publika riĉaĵoj). Kompreneble, iliaj grekaj partneroj — kiuj jam estis kondamnitaj en la menso de nia popolo kiel perfiduloj —, devas esti punitaj.

Mi estas plene koncentrita al tiu celo (Unuigo de la popolo en unu Fronton) k mi estas persvadita, ke ni ĝin atingos. Mi batalis kun armiloj enmane kontraŭ la hitlera okupado. Mi spertis la ĉelojn de Gestapo. Mi estis mortkondamnita de la germanoj k mi mirakle transvivis. En 1967, mi fondis PAM (Patriotikò Mètopo — Patriota Fronto), la unuan organizon de rezistado kontraŭ la milita junto. Mi batalis kontraŭleĝe. Mi estis arestita k malliberigita en "la buĉejo" de la junta polico. Finfine, mi ankoraŭ transvivis.

Hodiaŭ, mi estas 87-jara, k estas tre probable, ke mi ne vivos la tagon de savado de mia amata patrio. Sed mi mortos kun trankvila konscio, ĉar mi daŭrigos ĝis la fino fari mian Devon pri la idealoj de Libereco k Rajteco.

Ateno, 12.02.2012

Mikiso Teodorakiso

Tradukite far Markovo-Vito el la francigo elgrekigita de Georgo Sgurdos’

Fonto (fr) : http://fr.mikis-theodorakis.net/ind...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio