Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 14an de marto 2012

La 14an de marto 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 14an de marto 2012

Venis la unu-jara datreveno de la katastrofo. Kiel la lasta raporto de mia raportaro pri la katastrofo, mi raportos pri du aferoj : saluto de la guberniestro de Fukuŝima s-ro Satoo Juuhei en la ceremonio de la 11a de marto kaj la kursfina ceremonio de la mezlernejo Tooni, kies 130 lernantojn ni helpas.

Saluto de la guberniestro de Fukuŝima Satoo Juuhei

Ĉiun tagon dum la pasinta jaro ni vivis per nia tuta forto kun profundaj malĝojo, bedaŭro kaj timo, kontraŭbatalante la nevideblan radioaktivecon. Mi fieras pro la fukuŝima-anoj, kiuj strebadas, helpante unu la alian en la varma homa ligo.
Ni estas multe kuraĝigitaj de la helpoj kaj la subtenoj el la tuta Japanio kaj el la tuta mondo. Per tiuj helpoj kaj niaj streboj nun videblas eta burĝono de restariĝo. Ni vartas ĝin, esperante ĝian bonan kreskon. Kiam ĝi fariĝos granda arbo, sub ĝi kolektiĝos infanoj kun ridoj. Tiamaniere ni volas krei novan Fukuŝima-on.
Kial kaj kiel okazis tiu nuklea katastrofo, kiun la homaro neniam spertis ? Ni devas pensi pri tio. En ĝi devas esti grava leciono, kiun ni devas lerni. Ni devas ne tro kredi teknologion. Ne forgesante la grandan forton de la naturo, ni kreos la socion, en kiu ĉiuj homoj povu vivi trankvile. Ni postulas malkonstruon de ĉiuj nukleaj reaktoroj en nia gubernio, por ke tia katastrofo neniam okazu, kaj celas konstrui la socion, kiu povos progresi per recirkuliga energio, ne per nuklea energio.
Nun ĉiuj homoj en la mondo rigardas nian gubernion Fukuŝima. Ni deklaras : “Ni certe reakiros nian belan gubernion Fukuŝima. Ni certe konstruos ĝin plenan de vigleco kaj ridetoj. Ni transdonos la bildon de revivanta Fukuŝima al la mondo kaj al la estonteco”.
Mi promesas al la mondo la plenumon de tiu ĉi “Deklaro de Fukuŝima”..

17 lernantojn ekpaŝis el la damaĝita urbeto

La 14an de marto okazis la kursfina ceremonio de la mezlernejo Tooni en la gubernio Iŭate. Tiu urbeto Tooni estis multe damaĝita de la cunamo. Multaj perdis sian domon kaj nun loĝas en la provizora dometo. En la lasta marto eksa instruisto s-ino Takadate Ĉieko komencis helpi ĉiujn 130 lernantojn en tiu urbeto per la mondonaco kolektita el la tuta Japanio. Mi legis la artikolon pri tiu projekto, kaj ekde la lasta julio aliĝis kaj helpis ŝin.
Mi jam du-foje viztis tiun urbeton, kaj bone komprenis, kiel malfacile la vilaĝanoj vivas, kaj des pli serioze mi komencis helpi ilin. Ankaŭ esperantistoj el la mondo helpis ilin per mondonaco kaj per kuraĝigaj mesaĝoj. Mi havas tian intiman rilaton al la lernantoj, do mi volis partopreni en la ceremonio por kuraĝigi la lernantojn, kaj samtempe kuraĝigi min mem.

14_3_12

Fine de la ceremonio ila kursfinantoj dankas al la gepatroj.

La ceremonio okazis en la gimnastikejo de la lernejo. Ses lernantinoj kaj 13 lernantoj ricevis la diplomon. La lernejestro s-ro Fuĵitate gratulis la lernantojn : “Venkinte malfacilon, homoj povas progresi. Vi ŝanĝis la malfacilon en la lumon de espero. Vi estas espero de Japanio”.
La reprezentanto de la kursfinantoj responde salutis : “Dum la pasinata jaro ni faris, kion ni povis fari, sed tion eblis ne nur nia forto sed subtenoj el la tuta Japanio kaj el la tuta mondo. Por montri nian dankemon, ni laboru por la restarigo de Japanio. Ni volas revigligu nian urbon Tooni. Post la kursfino ni apartiĝos, sed ni ĉiuj trabatos al ni vojon surbaze de la lernaĵo kaj sperto en tiu ĉi lernejo.”
En mia koro restas la saluto de unu patrino : “Lernejoj, familianoj, amikoj kaj domoj, kiuj firme ekzistis kaj ŝajne eterne ekzistos, subite malaperis. Spertinte tiun neordinaraĵon, niaj gefiloj suferis/as multe en sia koro, tial mi forte deziras, ke ili bonorde paŝu antaŭen”.
Ŝi estis prava. Tamen ne nur tiuj lernantoj, sed ankaŭ ĉiuj japanoj pli malpli spertis la samon, tial ilia ekpaŝo al la estonteco estas nia ekpaŝo. Gepatroj kaj aliaj ĉeestantoj esperis al la lernantoj sukceson en la vivo kaj samtempe ni decidis en nia koro plu labori por la restariĝo de Japanio.

Koran dankon pro via pacienca legado de miaj raportoj. Per tiu ĉi raporto mi finas mian unu-jaran raportadon pri la japana katastrofo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio