Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ligoj
puce Kontakto
puce Aktuale k Funkciado
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Aktuale k Funkciado

elŝuti :


afisxo
PDF - 724.6 kio, 0 x 0 pixels
afisxo
PDF - 724.6 kio, 0 x 0 pixels
afisxo
PDF - 724.6 kio, 0 x 0 pixels
Jalta
GIF - 6.5 kio, 131 x 157 pixels

AKTUALE

Unua de majo 2012
komuniko de Barcelono

3.ooo manifestaciantoj kun ĜKL kaj Laura Gómez


NUNA LABORO 2012

Jalta

SAT-kongreso - Jalto

Ĉi-jare, Liberecanaj Frakcianoj renkontiĝos dum 85-a SAT-kongreso apud la Nigra Maro en Jalto, Krimeo (11.08. – 18.08.2012).

Pliaj informoj pri kongres-programo, urbo, Krimeo, loĝebleco, post-kongreso, kaj kiel aliĝi troviĝas ĉi tie.


Liberecana Ligilo

Liberecana Frakcianoj nun pridiskutas revigligon de nia revuo, Liberecana Ligilo. Ni baldaŭ raportos novaĵon pri tio ĉi tie.


Disendolisto

Por aliĝi al nia dissendolisto, klaku ĉi tie


Sankta-Imjero (Saint-Imier)

Se vi ankoraŭ ne aŭdis, de la 8-a ĝis la 12-a de aŭgusto okazos ege grava internacia renkontiĝo anarkiisma en svisa urbo, Sankta-Imjero (Saint-Imier). Anoj de Liberecana Frakcio ĉeestos kaj celos laŭtlegi salutmesaĝon kaj disdoni diverslingvajn flugfoliojn por informi partoprenontojn pri liberecana kaj laborista Esperanto-movado.

Plia informo (Esperantlingve) pri Sankta-Imjero troviĝas ĉi tie

Proponita salutmesaĝo de Liberecana Frakcio por venonta internacia anarkiisma kongreso ĉe Sankta Imjero (Saint-Imier), Svislando.

Salutmesaĝo tradukita diverslingve :

English | Deutsch | Español | Hrvatski | русский

Gekamaradoj,

Je la nomo de SAT Liberecana Frakcio, ni feliĉe donas fratecajn kaj solidarecajn salutojn al ĉiuj partoprenantoj, grupoj kaj organizaĵoj ĉi tie en Sankt-Imjero dum tiu ĉi historia evento.

Ni anoj de Liberecana Frakcio uzas internacian lingvon, Esperanto, kiel ilo por kuniĝi kaj kunlabori kun anarkiistoj el diversaj landoj. Ni sekvas spurojn de geantaŭuloj kiel la japanaj kaj ĉinaj anarkiistoj en frua 20-a jarcento ; tiuj, kiuj en Amsterdamo proponis utilon de Esperanto dum 1907 internacia kongreso anarkiisma ; tiuj diversaj kompanoj el Eŭropo kaj aliaj kontinentoj kiuj fondis Tutmondan Ligon de Esperantistoj Senŝtatanoj dum la 20-a jardeko ; kaj klasbatalemaj esperantistoj kiuj fondis nian internacian kaj sennacian organizaĵon de laboristoj, Sennacieca Asocio Tutmonda en 1921, kiu inkluzivas la Liberecanan Frakcion mem.

Tamen, ni ne plu parolu pri pasinteco sed pri la nuno kaj estonto. Dum kapitalismo regas kaj krizas tutmonde, ni ĉiuj scias, ke nepras organizi tutmonde. Ni ankaŭ bone scias ke certaj lingvoj, ekzemple la angla, jam sufiĉe sukcesis kiel internacia aŭ eĉ kolonia lingvo de komerco kaj kapitalo. Sed hodiaŭ, ni ĉiuj evidente povas paroli kune per multnombraj tradukantoj aŭ pli neformala fuŝkomunikado, kaj tia interkompreniĝo evidente estas ege kompleksa kaj mensbaŭma afero. Plie, lerni iun ajn nacian lingvon je sufiĉe bona nivelo ja povas esti malfacila, eĉ peniga tasko, kiu bezonas tempon, paciencon kaj studadon, ne malofte monon kaj sufiĉe bonan nivelon de edukado. Male, por lerni Esperanton, ebla lingvo de internacie pensantaj, ribelemaj, kaj anarkiemaj laboristoj, necesas nur malgranda frakcio de tia laboro.

Do, Esperanto daŭre vivas en nuna laborista movado kaj nuna anarkiisma movado. Sciu, ke ĉiuj partoprenatoj ĉi tie estos bonvenaj paroli al ni Liberecanaj Frakcianoj dum la venontaj tagoj, kaj se oni volus trovi informojn pri Liberecana Frakcio, SAT kaj laborista Esperanto-movado, estu bonvenaj.

Vivu anarkio !

SAT - Liberecana Frakcio

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio