Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Besta kondiĉo kaj socia justeco
puce La taŭro devas gajni (artikolotraduko)
puce Modernaj bestfabrikoj
puce Vegetara Sekcio

Modernaj bestfabrikoj

Pri bestprotekto


Meze de la 1900aj aŭ precipe en la 60aj jaroj en Svedio kaj eble en aliaj eŭropaj landoj, okazis grandega ekonomia ŝango en la vartado de bovinoj, kokinoj, kokidoj, porkinoj ktp, ĉar anstataŭ varti ilin en la kutimaj staloj kaj dombestaj ejoj, oni ekkolektis ilin amase en grandajn ejojn, kaj traktis ilin en maniero kiu similas al homa koncentrejo.

Jes ne estas erare kompari tiujn bestdomojn kun homa koncentrejo. La bestoj estas kolektitaj en kvazaŭ fabriko, kiu produktas el la bestoj viandon, ovojn ktp en maniero por ke la posedanto ekhavu plejmulton da mono. La problemo estas ke la bestoj estas vivuloj, kaj ne ordinaraj objektoj.

Ekzemple oni ŝparas kostojn per forigo de virbovoj. La bovinoj ja devas ekhavi viran spermon, ĉar alie ili ne ekhavos novajn idojn kaj iliaj kapabloj produkti lakton sen tio ĉesus. Nun oni ŝparas kelkajn bovojn, kaj ŝparas ilian spermon.Tiu spermo poste estas enpafita en la bovinojn.

Ankaŭ la bovidojn oni plejparte forigas, precipe la virajn bovidojn.

Kaj oni manipulas la bovinajn mamojn, tiel ili kreskas enorme, ekzemple oni donas al ili sojoproduktojn kaj la bovinoj produktas amasegon da lakto. Tiun manĝaĵon la bovinoj antaŭe ne manĝis.

Oni forigis pli kaj pli da aĵoj kie aperis la natura medio de la dombestoj en la bestfabrikoj. Fine homoj ekster la fermitaj pordoj de tiaj bestfabrikoj eksciis pri la teruraj cirkonstancoj en la amasbredado de bestoj, kaj ili kaŝe filmis la situacion, kaj montris ĝin en la televido, la teruraj vivkondiĉoj de la bestoj tre indignis homojn, kaj ĉiam pli ekestis vegeteranoj.

Sed la montrado de filmo estas okaza fenomeno, kaj poste paliĝas la memorbildo. Samtempe la domfabrikkapitalistoj kun helpo de lertaj vendistoj sukcesas tre kreskigi la produktojn de la bestfabriko, kaj tial plimulto manĝas pli kaj pli da viando kaj aliaj bestproduktoj - sed samtempe plimultiĝas la vegetaranoj !


Jarl Hammarberg, SAT - Vegetara Sekcio - kaj efektive plimultiĝu la veg(etar)anoj !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio