Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Barcelono : 3.000 manifestaciantoj kun ĜKL kaj Laura
puce Biografia Leksikono de la Japana Anarkista Movado
puce Ĝenerala Konfederacio de la Laboro en Katalunio voĉdonis rezolucion favoran al Esperanto

Barcelono : 3.000 manifestaciantoj kun ĜKL kaj Laura

3.ooo homoj partoprenis la manifestacion de ĜKL [1] en Barcelono kun la agitvortoj :

LIBERIGON POR LAURA, SUBPREMADO SUFIĈAS – NE AL LA LABORA REFORMO, NEK KAPITULACI NEK PAKTI, ESTAS HORO BATALI.

La agitvortoj plej ŝatataj estis : “Liberon por Laura, senpostenigon por
Puig”, “Laura, aŭskultu, ni daŭrigas la lukton”, “Ne al la labora reformo”, “Nek labora reformo nek socia pakto”, “La friponoj mortigas elefantojn” [2] ktp.

Fotis Babtrans

La manifestacio de ĜKL je la 1a de majo en Barcelono havis tre apartan signifon por ĉiuj ni, kiuj kundividis spacon por la protesto kaj la postulo. La ŝtato kidnapis nian kamaradinon Laura Gómez. Nur tiel ni povas nomi la politik-juĝan decidon ordoni prizonon kontraŭ iu, kies sola delikto estas bruligi skatolon kun monsimilaj paperoj je strat-teatraĵo, denuncanta la kapitalismon.

Laŭ ĜKL tiu ĉi 1a de majo estas la lukto kontraŭ la hontiga subpremado, kiun la ŝtato realigas kontraŭ tiuj, kiuj protestas pro la rajtoperdo, kiun tagon post tago pretigas la politikistoj kaj la financistoj por pliriĉiĝi.

La manifestacio haltis antaŭ la palaco de la Ĝeneralitato (registaro) de Katalunio por legi manifeston, verkita de Guillem Martínez, fare de la Ĝenerala Sekretario de ĜKL-Barcelono, Ángel González. La manifestacio daŭris ĝis la Ramblas kaj poste laŭ la Passeig Colom ĝis la centra ejo de la poŝtservo, kie parolis la Ĝenerala Sekretario de ĜKL Jacinto Ceacero, la ano de ĜKL-Barcelono Javier Zapata kaj la familio de Laura Gómez, kiu legis por ni vortojn senditajn el la prizono de Laŭra Gómez :

‹‹El la prizono mi deziras sciigi al ĉiuj gekamaradoj, ke mi fartas bone. Ke koni la helpon kaj solidarecon de mia familio, de miaj geamikoj kaj de ĉiuj gekamaradoj plifortikigas min. Ke mi dankas la solidarecajn agojn, kiuj estas faritaj por postuli mian liberigon.

‹‹Mi kredas, ke nun pli ol neniam ni devas esti unuiĝintaj kaj ni devas daŭrigi la batalon. Ni ne devas halti. Ni ne rajtas timi.

‹‹Baldaŭ mi eliros el tiu ĉi prizono kaj ree mi estos kun ĉiuj vi sur la stratoj,batalante por la socia revolucio.

‹‹Mi amas ĉiujn vin. Vivu la Unua de Majo kaj vivu la ĜKL !

‹‹Saluton kaj anarkion.››

Barcelono, la 1an de majo de la 2012a


[1anarki-sindikatisma Ĝenerala Konfederacio de Laboro, hispane CGT

[2Rilate al reĝa skandalo pri mortpafita elefanto

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio