Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo 2012
puce La 16an de aprilo 2012

La 16an de aprilo 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 16an de aprilo 2012

Nun estas sezono de sakuro-floroj. En mia urbo, kiu situas 100 kilometrojn nordokcidente de Tokio, jam la kulmino pasis, kaj ĉie la tero estas kovrata de falintaj petaloj de sakuro. Mi petole kaj petale faris desegnaĵon por ke ni ĉiuj havu “Esperon”.
En mia urbo ni povas senmaltrankvile ĝui sakurojn en parkoj, sed en la urbo Fukuŝima troviĝas jena rekomendo eble en ĉiuj parkoj :

Rekomendoj al tiuj, kiuj uzas tiun ĉi parkon
Pro la influo de radioaktiveco estas rekomendinde, ke vi sekvu jenajn aferojn.
 1. Vi ne uzu tiun ĉi parkon pli ol unu horon.
 2. Post la uzo vi lavu al vi la vizaĝon kaj la manojn.
 3. Atentu, ke vi ne metu teron kaj sablon en vian buŝon.

Tiuj rekomendoj direktas sin al infanoj kaj patrinoj, kiuj akompanas ilin. Infanoj tre ŝatas ludi en parkoj, tuŝante teron kaj sablon, tamen nun en la urbo Fukuŝima, tio ne estas rekomendinda. Kian influon ricevos infanoj, kiuj ne havas okazon ludi ekstere en la naturo ?

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio