Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de majo 2012
puce La 24an de majo 2012
puce La 25an de majo 2012
puce La 27an de majo 2012
puce La 28an de majo 2012

La 28an de majo 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 28an de majo 2012

Manko de elektro ne gravas

La ĵurnalo Asahi publikigis jenan rezulton de la regula enketado al la publiko, kiu okazis la 19an kaj la 20an.

 1. Ĉu vi fidas la kontraŭrimedojn pri la sekureco de la nukleaj reaktoroj faritajn de la registaro ?

  • 1) Multe aŭ relative multe fidas : 21%
  • 2) Tute ne fidas aŭ malmulte fidas : 78%
     2. Ĉu vi konsentas al refunkciigo de la nuklea reaktoro de Ooi ?
  • 1) Jes : 29%
  • 2) Ne : 54%
     3. Kiel vi taksas klopodon de la registaro por refunkciigo de reaktoroj kaj por bonorda liverado de elektro ?
  • 1) Alte aŭ relative alte taksas : 26%
  • 2) Tute ne aŭ malmulte taksas : 71%
     4. Kion vi opinias pri la eventuala manko de elektro ?
  • 1) Tion akceptos, eĉ se maloportunaĵoj okazos : 44%
  • 2) Tio ne estas bona afero : 47%
     5. Ĉu vi klopodos ŝpari elektron en somero ?
  • 1) Multe klopodos : 23%
  • 2) Relative multe klopodos : 66%
  • 3) Ne aŭ malmulte klopodos : 10%

TEPCO kaj la registaro intencas refunkciigi reaktorojn

La 9an de majo la registaro aprobis la Specialan planon faritan de TEPCO kaj la Fonduso por faciligi nukledamaĝan respondecon (japane : 原子力損害賠償支援機構, angle : Nuclear Damage Liability Facilitation Fund).
TEPCO bankrotos pro tro multe da kompensa mono pagata/ota al viktimoj kaj suferantoj de la nuklea akcidento. Tamen ĝi estas la unu sola elektra kompanio, kiu liveras elektron al Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernioj, do ĝi ne povas bankroti. Por ke TEPCO plu funkcii, la registaro donos al ĝi 1000 miliardojn da enoj (10 miliardojn da eŭroj) da subvencio, kaj krome pruntedonos 2500 miliardojn da enoj, por ke ĝi povu kompensi la perdojn de suferantoj. Por ricevis la subvencion, TEPCO prezentis tiun Specialan planon por la restariĝo kaj la registaro aprobis ĝin.
En marto 2012, TEPCO havis deficiton de 708 miliardoj da enoj, sed laŭ tiu plano ĝi havos profiton de 106,7 miliardoj da enoj en marto 2014. Kiel ĝi tiel rapide restariĝos ? Ĝi intencas preni ĉefe du rimedojn por tio :
La unua estas altiĝo de la elektra tarifo por hejma uzo. Ĝi proponis altigi la tarifon meznombre je 10,28% por kovri la grandiĝantan elspezon por aĉeti petrolon por vaporenergiaj reaktoroj. Samtempe ĝi intencas kovri parton de la kompensa mono per tiu enspezo, tamen tio signifas, ke ni, suferantoj, mem pagos kompensan monon el nia propra poŝo. Ni neniam povas akceti tian planon.
La alia estas refunkciigo de la nuklea centralo de Kaŝiŭazaki-Kariŭa en la gubernio Niigata ekde aprilo 2013. Ĉu TEPCO kaj la registaro rajtas refunkciigi la reaktorojn ? Tute ne. Estas kelkaj kialoj por tio :
 1) Ankoraŭ tute ne klara estas la kialo de la nuklea akcidento en Fukuŝimo.
 2) La registaro prezentis 30 kontraŭatomakcidentajn rimedojn kiel urĝe necesajn, sed preskaŭ ĉiuj estas sur la nivelo de planoj. Ĝi agas, kvazaŭ ĝi scius, ke la tertremoj kaj aliaj gravaj akcidentoj ne okazos por kelkaj jaroj.
 3) La tertremo de la 11a de maro 2011 postulis, ke ni retaksu kaj restudu la mekanikon de tertremoj. Oni trovis novajn fendegojn sub kaj ĉirkaŭ multaj reaktoroj, kiuj povos kaŭzi gravan akcidenton.
 4) La registaro ne havas planon pri la rifuĝo de loĝantoj okaze de akcidento.
 5) Ankoraŭ ne ekestas demokratia, sendependa organizo por kontroli la elektrajn kompaniojn pri la sekureco de la nukleaj centraloj.

La registaro kaj la industria mondo minacadas la popolanojn, dirante : “Mankos elektro en somero”, “Se ni ne refunkciigos reaktorojn, la elektra tarifo pli altiĝos”, “Sen elektro, kio fariĝos la ekonomio kaj la vivo ? Se ni ne refunkciigos reaktorojn, tio estos amasa sinmortigo de Japanio”, ktp. Sed jam multaj japanoj estas pretaj por akcepti vivon sen sufiĉega elektro. Multaj preferas havi malfacilon sen abunda elektro, ol havi nukleajn centralojn.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio