Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de julio 2012
puce La 12an de julio 2012
puce La 19an de julio 2012
puce La 30an de julio

La 12an de julio 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 12an de julio, 2012

Mi estis silenta dum pli ol unu monato, ne ĉar neniu raportinda okazis, sed ĉar mi estis tre okupita. Dume okazis La 61a Kontoo-Esperanto- Kongreso, kiun mi prizorgis, kaj al ĝi venis nepala esperantisto Bharat Ghimire, kiun mi devis prizorgi, kaj fine de junio mi vizitis 4 damaĝitajn urbojn en la gubernioj Mijagi kaj Iŭate. Komence de julio mi vizitis urbon damaĝitan de la tertremo, cunamo kaj nuklea akcidento. Pri miaj vojaĝoj al tiuj urboj mi poste raportos.
Hodiaŭ mi raportos kronologie, kio okazis dum tiu unu monato. Kaj poste mi prezentos poemon verkita de virino en Fukuŝimo.

Kio okazis dum la pasinta unu monato ?
  6/12  : 1324 loĝantoj de Fukuŝimo, kiuj suferis pro la nuklea akcidento, akuzis la prezidanton kaj la estraranojn de TEPCO, komitatanojn de la subministerio pri nuklea kaj industria sekureco ktp. pro nesufiĉa kontraŭrimedo kontraŭ cunamo kaj eligo de danĝeraj nukleaj substancoj.

  6/16  : La ĉefministro Noda renkontis la guberniestron de Fukui s-ro Niŝikaŭa Seiiĉi, petante lian aprobon pri la refunkciigo de la reaktoroj, kaj responde al li, la guberniestro jesis.

  6/20  : La nova leĝo pri la fondo de la nuklekontrola komitato estis aprobita en la parlamento. En ĝi la registaro enŝteligis unu frazon “celi por la sekureco de nia lando”. Oni suspektas, ke la registaro havas intencon ekspluati nukleajn armilojn.

  6/21  : TEPCO publikigis sian raporton pri la akcidento. En ĝi TEPCO konkludis, ke la ĉefa kaŭzo de la akcidento estis nespozeble grandega cunamo kaj TEPCO klopodis kiel eble plej bone en la donita kondiĉaro. La ĵurnalo Asahi forte kritikis tiun raporton, dirante : “La raporto ne faris faktojn klaraj, sed faris klara la malhonestan fizinonomion de la kompanio.
La asembleo de Tokio malaprobis la proponon, kiun prezentis Grupo “Referendumo pri nukleaj centraloj”. La grupo kolektis 320 mil voĉojn ekde la lasta decembro kaj proponis la referendumon al Tokio. Ankaŭ en Osako sama propono estis malaprobita en marto.

  6/22  : 45000 homoj amasiĝis antaŭ la ĉefministrejo, protestante kontraŭ lia decido refunkciigi la reaktoron de Ooi en la gubernio Fukui. S-ino Mukaigasa Ŝiho, kiu partoprenis en la manifestacio kun sia 10-jara filo, diris : “Mi deziras, ke mia filo kresku sane. Nukleaj centraloj minacas lian sanon. Ni ne povos tuj ŝanĝi la situacion, sed kion ni povas fari, estas multe kolektiĝi kiel hodiaŭ”. Ankaŭ en Osako, kie troviĝas la ĉefoficejo de la elektra kompanio Kansai, al kiu apartenas tiu centralo, amasiĝis 1500 homoj. (La ĵurnalo Akahata, la 23an de junio)

  6/27  : Okazis la ĝeneralaj kunsidoj de 9 elektraj kompanioj. En la kunsido de TEPCO ĉeestis 9306 akciuloj kaj diskutis dum ses horoj. Multaj proponis forĵeti nukleajn centralojn, sed ĉiuj tiuj proponoj estis malaprobitaj. Virino el la urbo Miharu en Fukuŝimo parolis : “Pro la nuklea akcidento mia bela urbo Miharu tute ŝanĝiĝis, kaj mi fariĝis viktimo. Troviĝas homoj, kiuj sinmortigis pro malespero. Ĉu TEPCO sentas sin kulpa pro la akcidento ?” TEPCO respondis, ke la registaro aprobis la kontraŭrimedojn taŭgaj, do ne okazos samaj akcidentoj kiel en Fukuŝimo”.
Dum la kunsido TEPCO decidis preskaŭ ŝtatiĝi por ricevi subvencion de 1000 miliardoj da enoj el la registaro.
La ĵurnalo Mainiĉi raportis, ke TEPCO retiriĝos el eksportado de nukleaj reaktoroj. TEPCO nun estas tiel okupita por teni la damaĝitajn reaktorojn sekuraj, ke ĝi ne havas kroman homforton en tiu kampo. TEPCO jam kontraktis kun Vjetnamio pri konstruado de 2 nukleaj reaktoroj en oktobro 2010.

  6/29  : okazis manifestacioj en diversaj lokoj en Japanio. Antaŭ la ĉefministrejo en Tokio kolektiĝis 200 mil homoj por protesti kontraŭ la refunkciigo de la reaktoroj.

  7/1  : Je la 9a matene oni ekfunkciigis la reaktoron n-ro 3 de Ooi, elpreninte regstangojn en la reaktoro, kiuj malhelpis nuklean fendiĝon. 200 kontraŭantoj kolektiĝis antaŭ la pordo de la centralo, sed policoj elpelis ilin.

  7/5  : La esplorkomitato de la parlamento pri la nuklea akcidento publikigis raporton. En ĝi la komitato forte kritikis TEPCO-n kaj la registaron :

  • 1. Perdo de ĉiuj elektro-fontoj kaj damaĝo al la reaktoraj kernoj ne estis ekstersupozaj.
  • 2. La akcidento ne estis kaŭzita de la naturo sed de homoj.
  • 3. TEPCO ne preparis sin kontraŭ severegaj akcidentoj.
  • 4. La registaro netaŭge alfrontis la akcidenton, sekve pligrandigis damaĝojn.
  • 5. Elektraj kompanioj kontraŭis la fortigon de la reguloj pri nukleaj centraloj, timante la ĉesigon de la funkciantaj reaktoroj.
  • 6. La komitato, kiu devus kontroli la elektrajn kompaniojn, fariĝis kaptito de la kompanioj. Iliaj starpunktoj inversiĝis.
    La komitatestro s-ro Kurokaŭa Kijoŝi diris : “La akcidento ankoraŭ nun ne finiĝis. Plenumi la proponojn en tiu raporto estas la vojo por akiri perditan fidon de la popolo kaj de la mondo”. La komitato fondita en la lasta oktobro prezentis tiun raporton, intervjuinte kun kaj enketinte al 1167 homoj dum 900 horoj.

  7/7  : En la pluvo kolektiĝis 150 mil homoj antaŭ la ĉefministrejo en Tokio. La ĉefministro respondis al ĵurnalistoj, ke li aŭdis grandan bruon ekstere. Manifestaciantoj kolere kriis, “Ĝi ne estas bruo. Aŭskultu niajn voĉojn !”

  7/9  : Je la 1a horo la reaktoro de Ooi, kiu havas kapablon produkti 1,18 milionojn da elektro, komencis labori 100-procente. Dum la pasintaj du monatoj ekde la 5a de majo ĉiuj reaktoroj ĉesis funkcii. La prezidanto de Kansaja elektra kompanio diris : “Ni klopodos teni sekura kaj konstanta la reaktoron n-ro 3 kaj samtempe ni preparos nin por la refunkciigo de la reaktoro n-ro 4”.
La registaro malaltigis la celnombron de elektra ŝparado de 15% al 10%.

"Vivi en Fukusximo"
Noto de YOŜIDA Marika, virino loĝanta en Fukuŝimo
Tradukita de Jamakaŭa Secuko

Vivi en Fukuŝimo.
Vivi en Fukuŝimo en mia okazo.
Vivi en Fukuŝimo por mi estas :

Ekzemple, perdi la kutimon malfermi la fenestron kaj profunde enspiri la aeron post matena vekiĝo.
Ekzemple, ne povi sunsekigi lavaĵojn ekstere.
Ekzemple, forĵeti legomojn rikoltitajn en nia ĝardeno.
Ekzemple, senti kordoloreton vidante mian filinon iri eksteren kun dozometro kaj masko eĉ sen mia ordono.
Ekzemple, ne tuŝi ĉi tiun blankegan neĝon.
Ekzemple, senti foje iriteton pri la slogano : "Eltenu, Fukuŝimo !"
Ekzemple, trovi min spiranta malpli profunde ol iam antaŭe.
Ekzemple, klarigi, ne demandite, pri mia loĝloko Fukuŝimo : "Tamen ĉe ni ne tiom altas la dozo."
Ekzemple, eksenti, ke ekzistas du Fukuŝimo : la regiono Fukuŝimo kaj la fenomeno Fukuŝimo.
Ekzemple, voli respondi al "Restu en Fukuŝimo !" per "Kie estas via respekto por niaj vivoj !" kaj al "Forlasu la lokon !" per "Ne diru tiel facile ! Ni havas multon por konsideri !"
Ekzemple, maltrankviliĝi jam nun, ĉu mia 6-jara filino povos edziniĝi en estonteco.
Ekzemple, voli forĵeti la respondecon pri la elekto vivi en Fukuŝimo.
Ekzemple, konstati ĉiumatene el mia korfundo la simplan realon, ke nia ĉiutaga vivo dependas de "sekureco", tiel nestabila kiel maldika glacio, kiu povas daŭri je la kosto de ies sinoferoj kaj klopodoj.
Ekzemple, supozi ĉiunokte, ke eble morgaŭ ni foriros longan distancon for de ĉi tiu domo.
Ekzemple, tamen preĝi ĉiunokte, ke ni povu vivi en ĉi tiu domo ankoraŭ morgaŭ.
Ĉiuokaze, preĝi, ke mia filino estu sana kaj feliĉa.
Ne povi forviŝi la nigran fumon for de mia memoro.
Tamen deziri, ke iuj sciu, ke ni iamaniere vivas feliĉan vivon ĉiutage.
Ĉiutage koleri.
Ĉiutage preĝi.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio