Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de julio 2012
puce La 12an de julio 2012
puce La 19an de julio 2012
puce La 30an de julio

La 19an de julio 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 19an de julio 2012

Varmega Japanio

Estas varmege en la tuta Japanio. Precipe antaŭhieraŭ en la urbo Tatebajaŝi en mia gubernio la temperaturo estis 39,2 kaj en la urbo Isesaki najbara de mia urbo estis 39,1, sed ne nur varmega estis la temperaturo, sed ankaŭ movoj kontraŭ atomenergio.

Homoj kolektiĝas pli kaj pli multe en diversaj lokoj en Japanio. En Tokio ĉiun vendredon kolektiĝas homoj antaŭ la oficiala domo de la ĉefministro Noda. Fine de marto la nombro de kolektiĝantoj estis 300, sed post kiam Noda deklaris refunkciigon de la atomreaktoro de Ooi en la gubernio Fukui komence de junio, la nombro kreskadas : la 8an de junio, 4000, la 15an de junio, 10000, la 22an de junio, 45000, la 29an de junio, 200000 kaj la 6an de julio, 150000.
La plej ĉefa karaktero de tiuj manifestacioj estas, ke plejparto de la partpoprenantoj estas ordinaraj homoj : salajruloj, gejunuloj, gepatroj kun gefiloj kaj infanoj ktp, ne homoj organizitaj de iuj partioj aŭ laboristaj sindikatoj. Ili tute memvole kolektiĝas kaj protestas.

Vi povas vidi en la suba “Invito de la organizantaro”, kia estas tiuj manifestacioj :
 1. La manifestacio antaŭ la oficiala domo de la ĉefministro komenciĝas je la 18a kaj finiĝas ĝuste je la 20a. Ni celas, ke niaj voĉoj atingu la ĉefministron, kaj tiu agmaniero estas kompromiso en la kadro de la nuna leĝaro.
 2. Nun la nombro de la partoprenantoj eksplode kreskas. Por eviti danĝeron de amasa falado, ne puŝu antaŭen direkte al la oficiala domo. Post la 8a vi povos preterpasi la domon kaj atingi stacidomojn.
 3. Nia agado ne estas manifestacia parado. Tamen vi moviĝas malrapide pro tio, ke la polico igas vin paŝi antaŭen. Se vi haste paŝus, tio donus al la polico pretekston por bloki vin.
 4. Niaj stabanoj prizorgas vin surstrate, do ni petas, ke vi sekvu iliajn insrukciojn.
 5. En la venonta vendredo, la 6an de julio, okazos alia manifestacio ĉi tie. Ni pli kolektiĝu por ĉesigi la funkciadon de la reaktoro de Ooi. Ni protestu por demokratio per “senviolenta, rekta agado”...

La 17an de julio kolektiĝis 170000 homoj en la Parko Jojogi, Tokio, en la manifestacio “Adiaŭo al nukleaj centraloj”, kiu celis kolekti 100000 homojn.

La tajdo ŝanĝiĝis

Ĝis antaŭnelonge grandaj amaskomunikiloj ignoris tiujn movojn kaj preskaŭ ne aperigis la novaĵojn, sed poste pli kaj pli multe da artikoloj ekaperis. La tajdo ŝanĝiĝis.

Ankaŭ la politika mondo ŝanceliĝis. La nuna reganta partio “Demokratia Partio” perfidadas popolanojn, do ĝia subtenproporcio nun falis al kelkaj procentoj. La ĉefministro Noda persiste intencas enkonduki altigon de la konsumimposto al 10% kontraŭ la volo de multaj homoj, kaj krome lastatempe li funkciigis la reaktoron de Ooi en la gubenrio Fukui. Tio donis grandan malharmonion en la partio. Jam preskaŭ 50 homoj forlasis la partion, kaj la 17an, ankaŭ 4 virinaj parlamentanoj forlasis ĝin, protestante kontraŭ la refunkciigo de la reaktoroj. Ili fondis novan partion, celante “sennuklean socion”.

La ĵurnalo Akahata de Japana Komunista Partio skribas jene pri la politiko la 18an de julio :

La organizantaro de la manifestacio proponis intervjuon kun la ĉefministro, sed tiu rifuzadis. Iu partiano, kiu okupiĝas pri la afero de nukleaj centraloj, diras : “Troviĝas voĉoj en la partio, ke la ĉefministro renkontu la organizantaron de la manifestacio. Al mi ŝajnas, ke li ne povos rifuzadi”. Alia diras : “Eĉ post kiam la reaktoro ekfunkciis, manifestacioj ne silentiĝas. Kontraŭagadoj disvastiĝas al la elektraj kompanioj Ĉuubu en Nagojo kaj Kansaj en Osako. Grandege !” Alia partiano diras : “Tiuj manifestacioj rekte celas la ĉefministron kaj la registaron. Tio estas la plej granda minaco. La nombro de la partoprenantoj estis 75000 laŭ la polico, tio signifas, ke efektive kolektiĝs 150000. Ni ne povos subpremi la movadon”.

Jen el la artikolo en la ĵurnalo Asahi :

La ĉefministro tute ne cedas. Unu el la stabanoj malvarme diras : “Se ni tute ne dependos de la nukleaj centraloj, malaperos laboro kaj malaltigos salajro. Homoj ne komprenas tion.” La registaro antaŭvidas, ke post kiam la refunkciigo glate iros, baldaŭ silentiĝos tiuj protestoj. Ĝis tiam ili restos silenta, observante la situacion.

La reaktoro n-ro 4 de Ooi refunkcios

“Kialo” de refunkciigo de la reaktoro n-ro 3 de Ooi estis manko de elektro. Kaj nun tiu reaktoro plene funkcias kaj produktas elektron. Laŭ la kalkulo de la elektra kompanio Kansaj por la 9a de julio :
 Bezonata kvanto de elektro : 20 800 000 kilo-ŭatoj
(85% de la produktokvanto)
 Produktokvanto de elektro : 24 340 000 kilo-ŭatoj

  • el la nuklea raktoro Ooi : 1 180 000 kilo-ŭatoj
  • el la hidro- kaj termocentraloj : 23 160 000 kilo-ŭatoj

La kompanio liveras elektron tre glate kaj senprobleme kun superflua kvanto. Ruze la kompanio ekpensas malfunkciigi la plej grandan termocentralon, kiu produktas 10 880 000 kilo-ŭatojn da elektro. Tiu sinteno montras, ke la kompanio mensogis. Evidentiĝis, ke ĝi refunkciigis la reaktoron, ne pro manko de elektro, sed pro sia profito.

La 18an de julio la kompanio refunkciigis ankaŭ la reaktoron n-ro 4 de Ooi, kiu plene liveros elektoron la 25an de julio. La ĵurnalo Asahi demandas : “La ĉefministro diris, ke sen elektro el nukleaj reaktoroj la japana socio ne bonfartas. Ĉu tio estas vera ? La registaro haltu kaj konsideru tion”.

Ĉu la japanaj popolanoj povas akcepti tiun senhontan registaron ? Se ni estus silentaj pri tiu mensoga ĉefministro kaj la nefidinda registaro, vere ni estus stultuloj indaj je mokridado de la mondo.

Opinoj de popolanoj

Preskaŭ ĉiun tagon aperas opinioj pro nuklea energio en ĵurnaloj. Mi kolektis tiujn el 3 ĵurnaloj : Asahi, Mainiĉi kaj Akahata. Asahi estas relative progresema, Mainiĉi, iom progresema kaj Akahata estas organo de Japana Komunista Partio, tial la opinioj sur tiuj ĵurnaloj estas progresemaj. Certe en aliaj dekstraj kaj porindustriaj ĵurnaloj aperas alispecaj opinioj, sed mi ne abonas tiujn, do ne povas traduki opiniojn sur tiuj.
*Post la nomo vice aperas aĝo, profesio, urbo, gubernio kaj ĵurnalo.

La 26an de majo

S-ino Aizaŭa Hiroko, 51, dommastrino, Tokio, Asahi :

Mi loĝis en la radiuso de 10 kilometroj de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝimo, sed nun mi, rifuĝinte, loĝas en Tokio. Mi sciis, ke la urbo Ooi aprobis la refunkciigon de la reaktoro n-ro 1 de Ooi. Antaŭe mi certe havis saman opinion kun la urbo, ĉar mi kredis, ke la nukleaj centraloj estis perfekte sekuraj.
La registaro diras, ke ĝi refunkciigos la reaktoron laŭ sia respondeco, sed mi ne fidis ĝin. Kiuj respondecas pri la suferoj de la loĝantoj en Fukuŝimo ? Mi ne havas esperon pri nia estonteco, perdinte nian hejmlokon kaj la antaŭan vivon. Ne ripetigu la saman eraron.

La ĉefministro deklaris la finon de la akcidento en ala lasta decembro, sed ne estas klare, kia estas la stato de la reaktoro n-ro 4. Se okazos la plej malbona afero tie, ni ĉiuj denove elmetiĝos al radioaktiveco. Ankaŭ la reaktoro n-ro 3 de Ooi ne estas perfekte sekura.

La 31an de majo

S-ro Joŝida Osamu, 63, Jokohamo, Kanagaŭa, estrarano de kompanio, Asahi :

La registaro deklaris la finon de la akcidento en la lasta decembro, sed la scienculoj pri nuklea energio plej timas la staton de la reaktoro n-ro 4. En ĝi estas uzitaj nukleaj brulaĵoj. Se ĝin denove atakos granda tertremo kaj la akvujo de tiuj brulaĵoj detruiĝos, grandega kvanto da radioaktiveco eliros. La registaro intence miskondukas nin, une per la vortoj “Sekureco estas la plej grava”, poste per “manko de elektro”, kaj pli poste per “altigo de la elektra tarifo”. Mi ne povas fidi la registaron. Antaŭ ĉio ni devas solvi la problemon de Fukuŝimo.

La 5an de junio

S-ino Naruse Kasumi, 40, dommastrino, Aizu-Ŭakamacu, Fukuŝimo, Asahi :

La registaro decidis refunkciigi la reaktorn de Ooi. Tio malesperigis min. Ĉu la registaro ne intencis iniciati la movadon por ŝpari elektron ? La registaro devas rekonsideri nian vivmanieron kaj la elektran politikon. Laŭ mi, kiu naskiĝis en la okcidenta parto de Japanio, fukuŝimanoj estas tre paciencaj kaj silentaj, sed en ilia koro ili certe havas opinion, ke la registaro neniam refunkciigu reaktorojn.

S-ro Sakai Hirojuki, 76, senlaborulo, Macudo, Ĉiba, Asahi :

La ĉefministro decidis refunkciigi la reaktoron de Ooi “laŭ sia respondeco”. Kio estas lia respondeco ? Tio ne devas esti respondeco dum lia mandato-periodo. Plej multaj popolanoj elektis sekurecon pli ol oportuneco de ekonomio kaj vivo. Ni povos venki malfacilon de elektro- manko, ĉar mi jam venkis tian malfacilon post la dua mondmilito kaj post la nuklea akcidento de Fukuŝimo.

S-ino Katoo Secuko, 62, dommastrino, Fukuŝimo, Fukuŝimo, Asahi :

Unu jaron post la akcidento, la problemo de poluita tero suferigas nin, nome kien ni konservu ĝin provizore kaj eterne ? Ŝajnas, ke la registaro planas fermi ĝin en nia gubernio. Mia plej granda deziro estas, ke ĉiuj japanoj, inkluzive de TEPCO, la registaro kaj la uzantoj de elektro produktita en Fukuŝimo konsideru tiun aferon kiel la sian.

S-ro Ikŭa Ĵiroo, 61, senlaborulo, Jamato-Koorijama, Nara, Asahi :

Mi timas, ke la refunkciigo de la reaktoro de Ooi prokrastos la veran solvon de nuklea problemo. Kiam ni decidos la refunkciigon, samtempe ni devas konsideri, kiamaniere ni ricevu sekuran energion ne nur nun, sed ankaŭ estontece.

La 9an de junio

S-ro Kuŭabara Miĉinaga, 64, ĉarpentisto, Nihonmaĉu, Fukuŝimo, Asahi :

La 11an de maro 2011 troviĝis kvar vivoj en mia hejmo. Poste mortis mia patrino kaj mia kato Kai. Dum la pasintaj 15 monatoj mi perdadis valorajn aĵojn. Kion mi povas fari kiel suferanto de la akcidento ? Tio estas, ke ni kunlabore venkos malfacilan vivon en tiu ĉi provizora dometo. Tio estas nia kompenso kaj respondeco al mortintoj.

La 10an de junio

S-ro Tomizuka Micuo, 83, senlaborulo, Tokio, Asahi :

Multe de miaj fratoj loĝas en Fukuŝimo kaj vivas mizere pro la akcidento. Ili ne povas manĝi legomojn produktitan de si kaj aĉetas en vendejoj. Kiam ili veturas per sia aŭtomobilo kun la ŝildo de Fukuŝimo, ili estas insultitaj. Ĉiuj japanoj, konsideru la senton de suferantaj fukuŝimanoj. Ni ne okazigu la duan Fukuŝimon.

S-ino Hiraĉi Miŭako, 66, dommastrino, Tokio, Asahi :

La ĉefrministro decidis la refunkciigon de la reaktoro de Ooi. Ĉu li vere komprenis la situacion en Fukuŝimo ? Kiuj povos ricevi responcdecon pro la akcidento ? Ni ne devas antaŭeniri, se ni ne klarigos la veran respondecon de la akcidento.

La 12an de junio

S-ro Tjoonan Jukio, 71, Jonezaŭa, Jamagata, Asahi :

Opinio, ke la sekureco de la nukleaj centraloj kaj la ekonomieco povas kunekzisti, estas “bela sonĝo” kaj “Iluzio”. Aprobantoj de nuklea energio vidu la mizeran realon de Fukuŝimo.

S-ino Katoo Cugujo, 56, dommastrino, Akita, Akita, Asahi :

Mi sciis la teruron de atomenergio, sed estas ne realistike, ke ni proponu senatomenergian socion nun. En mia gubernio Akita ekonomia malprogreso damaĝis nin multe. Se ĉiuj centraloj ĉesos funkcii, samo okazos en la urboj, kie situas tiuj centraloj. Refunkciigo de nukleaj centraloj estas bezonata elekto por la japana ekonomio.

La 4an de julio

S-ro Mijanaga Secuo, 72, senlaborulo, Kaŝiŭara, Nara, Mainiĉi :

Lastan jaron ni venkis la varman someron, ŝparante elektron. Tio donis al ni grandan memfidon kaj ni progresigis la ekonomion, ekspluatante novajn varojn por energi-ŝparado. Noda perdis grandan ŝancon por renaskigi Japanion en tiu direkto. Por la feliĉo de la popolanoj kaj la progreso de la ŝtato ne troviĝas alia elekto krom malfunkciigo de nukleaj reaktoroj.

S-ro Fukui Micuzoo, 74, senlaborulo, Cukuba, Ibaraki, Asahi :

Rifuĝinte el la urbo Futaba en la gubernio Fukuŝima, ni loĝas en apartamento en tiu ĉi urbo. Unuan fojon post la rifuĝo mi revenis al mia hejmo. Mi mezuris radioaktivecon. La kvanto estis malalta, nome 1,2 mikro-sivertoj/hore ĉe la enirejo de mia domo kaj 1,6 mikro-sivertoj en la najbara arbaro. Malgraŭ tio, la registaro malpermesas nin eniri en tiun distrikton, kaj male ĝi planas konstrui grandegan konservejon de poluitaj aĵoj. Mi ne aprobas la registaro, kiu eĉ ne akuzas la respondeculojn de la akcidento kaj trudas nur al la loĝantoj grandan ŝuldon.

La 6an de julio

S-ro Macumija Micuoki, 72, senlaborulo, Ebina, Kanagaŭa, Asahi :

Mi partoprenis en la manifestacio de la 29a de junio. Mi vidis homojn, kiuj havas hidrangeojn, ĉar oni nomas tiujn manifestaciojn kiel hidrangean revolucion. Noda esprimis tiujn voĉojn kiel “bruojn”. Ĉu li estas taŭga kiel la ĉefrministro ? Estas ankaŭ li, kiu decidis refunkciigon de la reaktoro de Ooi

S-ro Kuno Ŝigeki, 62, senlaborulo, Kiriŝima, Kagoŝima, Mainiĉi :

La societo “10-milionhoma Agado por adiaŭi nukleajn centralojn” kolektis 7,48 milionojn da subskriboj. Kontraŭ tiuj voĉoj la registaro decidis refunkciigi la reaktoron de Ooi. Ni ne lasu monstron, kiun homoj ne povas regi. Neniam antaŭe ekzisitis socio, en kiu la decido de la politiko kaj la volo de la popolanoj tiom distanciĝas.

La 7an de julio

S-ro Imamura Kazuŝi, 53, salajrulo, Niŝi-Tokio, Tokio, Asahi :

Okazadas manifestacioj en la tuta Japanio, en kiuj homoj memvole kolektiĝas. Nun ne estas la tempo, ke “Dependigu homojn de la reganto, ne sciig al ili informon”. Se la ĉefministro Noda malalte taksas la agadojn de popolanoj, li ricevos venĝon. Li diris, demandite pri la manifestacio, ke ekstere aŭdiĝas granda bruo. Ŝajnas al mi, ke mankas al li saĝa juĝo pri la nuna situacio.

La 8an de julio

S-ro Taŭara Ŝuusaku, 66, parttempa instruisto, Jokkaiĉi, Mie, Mainiĉi :

Post la 11a de marto 2011, rompiĝadas nia baza etiko, ke la homaj rilatoj konsistas en interfidado. Kiuj kredas la vortojn de TEPCO, ke la nuklea akcidento estis ekster ĝia antaŭsupozo ? Kiuj kredas la vortojn de TEPCO kaj la registaro, ke neniam plu okazos akcidentoj kiel tiuj en Fukuŝimo, ĉar jam sufiĉas la kontraŭrimedoj ? Mi opinias, ke nun ni loĝas en la socio, kie ni ne povad fidi unu la alian.

S-ro Nakafuĵi Toŝio, 81, senlaborulo, Macue, Ŝimane, Mainiĉi :

TEPCO publikigis sian raporton pri la akcidento, en kiu ĝi senkrupigis sin, dirante, ke la cumano estis ege pli granda ol ĝia antaŭsupozo, kaj kritikante la registaron pri la mallerta traktado de la aferoj. La celo de la raportado devas celi trovi kaŭzojn de la akcidento kaj akiri lecionojn por la iam ajn okazontaj akcidentoj. Ankoraŭ nun multaj homoj suferas. TEPCO agnosku kaj akceptu sian respondecon pri tiu akcidento.

La 10an de julio

S-ro Nakamura Susumu, 45, instruisto, Fukuŝimo, Fukuŝimo, Asahi :

Komenciĝis ekzameno pri tirojdo al lernantoj. Laŭ la ekzameno ne malmultaj lernantoj estas trovitaj havi ciston en la gorĝo. Kuracistoj diras, ke tio ne estas/os grava por la sano, kaj ne estas klare, ke tiu cisto havas rilaton kun la nuklea akcidento. Eble multaj suferas same. Lernantoj interparolas en la koridoro : “Nu, ĉiuj fukuŝimanoj elmetiĝis al radioaktiveco, ĉu ekzamenitaj aŭ ĉu ankoraŭ ne ekzamenitaj”. Kiel gaje, sed kiel serioze !

S-ro Inoue Toŝio, 67, tradukisto, Koorijama, Fukuŝimo, Mainiĉi :

La urba asembleo de la urbo Fukuŝima malaprobis la rezolucion, kiu postulas nefunkciigon de la reaktoroj n-roj 3 kaj 4 de Ooi en Fukui kun 17 por kaj 19 kontraŭ. Multaj fukuŝimanoj ankoraŭ suferas kaj multaj certe opinias, ke la refunkciigo de tiuj reaktoroj kvazaŭ “ŝmirus salon sur ilia vundita koro”. Kial tiuj 19 asembleanoj kontraŭis la rezolucion ? Mi volas scii la kialon.

La 12an de julio

S-ro Micuytani Tadaŝi, 62, senlaborulo, Nagarejama, Ibaraki, Asahi :

La prezidanto de TEPCO ne diris sian opinion pri la forĵetado de la Nuklea Centralo n-ro 2 de Fukuŝimo. Se li mencius la forĵetadon klare, tio signifus, ke tiu centralo perdos la tutan valoron, tial li volas, ke la centralo estu “funkcionta centralo”. Mi opinias, ke la rilatantaj bankoj kaj akciuloj akceptu la respondecon. Mi ne povas konsenti, ke poste la registaro kaj TEPCO altigos la tarifon de elektro por kompensi la deficiton.

S-ino Asami Minako, 51, dommastrino, Sukagaŭa, Fukuŝimo, Asahi :

Mi proponios al mia edzo instaligi sunenergiajn elektropanelojn sur la tegmento de nia domo. Li konsentis, dirante, ke ni vivos konforme al la naturo. Nukleaj centraloj estas nomataj kiel “ĉambroj sen necesejo”. Ankoraŭ nun ni mezuras radioktivecon en mia ĝardeno. En aŭgusto nia eta elektrocentralo ekfunkcios.

La 13an de julio

S-ro Satoo Hiroŝi, 64, eksa urba funkciulo, Cukuba, Ibaraki, Mainiĉi :

La Asocio nuligi nukleajn centralojn, kiu konsistas el parlamentanoj el diversaj partioj, publikigis liston de danĝeraj reaktoroj, kaj proponis, ke oni tuj malfunkciigu la plej danĝerajn 24. Por nuligi nukleajn centralojn, ĉiuj samopiniaj parlamentanoj agadu trans sia partio.

La 14an de julio

S-ro Jamamoto Jukihiro, 70, memstara laboristo, Koobe, Hjoogo, Mainiĉi :

Nukleaj centraloj ne estas 100-procente sekuraj, krome troviĝas grava problemo, kiamaniere trakti uzitajn nukleaĵojn. Mi deziras, ke Japanio progresigu teknologion pri forĵetado de reaktoroj kaj en tiu kampo gvidu la mondon. Tio estos la vera teknologia kontribuo al la mondo.

La 15an de julio

S-ro Jamasaki Hiroŝi, 76, senlaborulo, Minami-Uonuma, Niigata, Asahi :

La ĉefministro Noda refunkciigis la reaktoron de Ooi “per sia respondeco”, sed ekzistas neniu, kiu povos ricevi respondecon pri la nuklea akcidento. Kiam li eksĉefministriĝos, li estos liberigita de tiu “respondeco” kaj restas eterne teruro kaj danĝero de nukleaj centraloj. Ĉu li neniam pripensas la suferon de la cunamaj suferantoj kaj malesperon de popolanoj ?

La 18an de julio

S-ro Itakura Tadao, 66, laboristo, Toride, Ibaraki, Akahata :

Terurite de la sinteno de la ĉefministro Noda, mi sola partoprenis en la manifestacio de la 16a de julio “Adiaŭo al nukleaj centraloj”. Mi emociiĝis pro la salutoj de diversaj homoj. Estas malfacile tuj adiaŭi nukleajn centralojn, sed mi sentis fervoron, ke ni protektu nian vivon, nian hejmon per niaj propraj manoj. Disvastiĝas voĉoj, ke ni alvoku kaj agadu.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio