Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Bonvenon !
puce 1-a kongresa bulteno kaj aliĝilo
puce Loĝeblecoj
puce 2-a bulteno : kiel alveni k ekskursoj
puce Provizora programo
puce Aliĝintoj
puce Kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto
puce Bonvenon en Jalto !
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 85-a SAT-Kongreso
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2012
puce Klaĉoj (Tragikomedio)
puce Prikongresa artikolo en La Balta Ondo
puce Prikongresa artikolo en loka gazeto
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 85-a SAT-Kongreso

GVIDREZOLUCIO

SAT-anoj kongresintaj en Jalto (Ukrainio) de la 11-a ĝis la 18-a de Aŭgusto 2012,

— Subtenas klopodon eldoni retan kaj paperan versiojn de la Adresaro sendotajn al membroj kiuj ĝin bezonas kaj novuloj, por aperigo en la unua kvarono de jaro 2013,
— Proponas provizore ĉesigi la funkcion de Ĝenerala Konsilanto, kiu ne reagis al ia ajn mesaĝo dum periodo du-monata (vd artikolon 25 de Statuto). Tiu mesaĝo estu sendita al ĉiu Ĝenerala Konsilanto.
— Kuraĝigas SAT-EFKon rapide eldoni la planitajn verkojn pri Sennaciismo, Indignu ! papere, kaj urĝigas la aperigon de la dokument-filmo Esperanto,
— Esprimas bezonon pri preparo de ĝisdatigita nuntempa historio de SAT,
— Rilate al informado pri Esperanto kaj SAT-agado, instigas ĉiun SAT-anon disvolvi informan agadon direkte al konkretaj celgrupoj de sociaj aktivuloj, kaj kontribui pri tio en Sennaciulo (per raporto, fotoj ktp),
— Konstatinte la informomankon de esperantistoj el Kazaĥio pri koncerna mondregiono pro amaskomunikila cenzuro kaj la informitecon de kamaradoj el ekster Kazaĥio pri ties situacio kaj sociaj movadoj, konstatas la gravan informan rolon de Sennaciulo pro tio ke ĝi povas eviti lokajn cenzurojn (per reta eldono), kaj sekve petas de la membroj de SAT sendi al la Redaktoskipo kontribuojn por informi SAT-anojn interalie pri lokaj okazaĵoj en koncerna mondregiono,
— Proponas al SAT-anoj ke ili sin direktu al la Redaktoskipo de SAT-organoj por ricevi sian revuon per ret-poŝto,
— Petas la Redaktoskipon de SAT-organoj ke ĝi zorge priatentu la petojn de SAT-anoj dezirantaj ricevi la revuon ret-poŝte,
— Proponas al SAT-anoj informiĝi pri la venontjara SAT-Kongreso okazonta en Madrido, Hispanio, pere de la SAT-retejo kaj Sennaciulo, diskonigi tiun informon kaj al SAT-anoj kaj al ne-SAT-anoj ĉefe pere de LEA-oj kaj perantoj, jam aliĝi kaj cerbumi pri manieroj kontribui al ties plej sukcesa realigado.

DEKLARACIO

La 85-a SAT-Kongreso okazinta en Jalto (Ukrainio) de la 11-a ĝis la 18-a de Aŭgusto 2012,

— Insistas ĉe la registaroj de Ĉinio, Hindio, Pakistano, Israelo, Rusio kaj Usono por ke ili subskribu kaj ratifu la konvencion de Otavo, kiu malpermesas ĉiujn kontraŭpersonajn minojn, kaj la konvencion de Oslo kiu malpermesas iujn pafaĵoĵetojn el bomboj,
— Petas de Ukrainia Prezidento, kiu subskribis kaj ratifis konvencion de Otavo, ke ĝi rapide detruu sian stokon je preskaŭ 6 milionoj da kontraŭpersonaj minoj,
— Petas liberigon de ĉiuj politikaj malliberigitoj kaj aparte kontraŭas subpremadon al politika liberesprimo en la mondo,
— Esprimas siajn kontenton pri la politika konsciiĝo leviĝanta en la tuta mondo, kaj subtenon kaj kunsenton al la homoj suferantaj pro la politika kaj ekonomia subpremoj,
— Esprimas sian solidarecon kaj emfazas sian pluan kunlaboron kun nuntempe disvolviĝantaj sociaj movadoj – aparte salutas agadon de sociaj aktivuloj agantaj en Rusio kaj Kazaĥio, kiel estis raportite ĉikongrese al ni,
— Esprimas sian indignon pri la abomene maljustaj politikoj aplikataj de registaroj tra la mondo kaj pri la kruela subpremo de pacemaj protestantoj – aparte en Kazaĥio, kie dekoj da strikintoj estis mortigitaj kaj centoj reprezaliitaj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio