Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 23an de aŭgusto 2012
puce La 24an de aŭgusto 2012

La 24an de aŭgusto 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 24an de aŭgusto 2012

Ekde la fino de marto ĉiun vendredon okazas agado kontraŭ atomenergio antaŭ la ĉefministrejo en Tokio.
La 22an de aŭgusto, la respondeculoj pri la agado sukcesis renkontiĝi kun la ĉefministro Noda, kaj proponis haltigon de la reaktoroj en Ooi, ŝanĝiĝon de la energipolitiko ktp. Respondo de Noda tute ne estis kontentiga, sed estis ne kutime kaj sukcese, ke la movadanoj kontraŭ atomenergio renkontis la ĉefministron. Tio signifas, ke Noda ne povas neglekti niajn voĉojn.
La 24an de aŭgusto okazis la 20-a agado, kaj mi partoprenis.

Kiam mi elvagoniĝis el la subtera trajno ĉe la stacidomo “Parlamentejo” je 18:20, atendis min kelkaj policanoj, kriante : “Tiuj, kiuj partoprenos en la hodiaŭa agado, iru al la elirejo 4”. Mi sekvis la instrukcion kaj eliris. Tie jam multaj homoj kolektiĝis, kaj sekvante pluajn instrukciojn, mi promenis. Mi ne bone sciis la geografion, do simple sekvis aliajn promenantojn, kaj baldaŭ mi vidis la Parlamentejon kaj atingis ĝian pordon.

parlamentejo

Fronte vidiĝis la Parlamentejo kaj maldekstre ĉe la lumo homoj parolis.

En tiu angulo estis la plej granda homamaso, kaj tie estis malgranda podio, ĉe kiu iu protestis kontraŭ la refunkciigo de la reaktoroj de Ooi. Ŝajnis, ke tiuj, kiuj volas paroli pri sia opinio kontraŭ atomenergio, rajtas paroli tie.
Mi plu iris, kaj trovis Angulon por Familioj, kie amasiĝis ĉefe patrinoj kun infanoj kaj beboj. Tie ni kriegis sloganojn kune kaj longe, kaj dume blinda kantisto kantis “Hejmlokon” temantan pri bela hejmloko, bela Japanio. Oni volas havi ankaŭ parolantojn, do mi parolis pri mia spertoj en la urboj Kamaiŝi kaj Minami-Sooma, kie fiŝiŝtoj kaj loĝantoj suferas pro disĵetita radioaktiveco.
Mi translokiĝis al alia angulo kaj ĝis la fino de tiu agado je 20:00, mi staris tie, kriegante sloganojn. Dume mi vidis biciklistojn kuradi kun sloganoj sur la dorso.

Angulo por Familioj

Angulo por Familioj

Mi observis homojn tie kaj rimarkis jenajn aferojn :
1. Homoj venis, ne mobilizite, sed memvole.
2. Homoj konsistis el ĉiuj generaciuloj.
3. Certe el diversaj lokoj, ne nur el Kantoo-regiono (Tokio kaj najbaraj gubernioj), sed ankaŭ el aliaj regionoj.
4. Iu havis sian malgrandan laŭteparolilon kaj komencis gvidi sologankriadon, do ne lerte. Multaj tiaj ordinaraj homoj partoprenas.
5. Ni kriegis jenajn sloganojn :
“Ni kontraŭas atomenergion”, “Haltigu funkciadon de la reaktoroj en Ooi”, “Redonu Fukuŝima-on, redonu belan Japanion”, “Nuligu la decidon pri komitatanoj de Komitato por kontroli atomenergion”*, Protekti infanojn, protekti vivojn”, “Eksiĝu la ĉefministro Noda”, “TEPCO hontu pro la akcidento” ktp.
* La registaro decidis fondi tiun Komitaton, sed la komitatestro s-ro Tanaka Ŝuniĉi opinias, ke la homaro povas regi atomenergion, kaj volas, ke oni plu studu por ekspluati pli sekuran reaktoron. Tia por-atomenergia homo ne devas esti en tiu ofico, do multaj kontraŭas tiun decidon.

Je la 20:00 oni deklaris la finon de la agado, kaj partoprenantoj dise malaperis en najbarajn satcidomojn.

Revenante al la stacidomo, mi trovis homojn, kiuj postulis “translokiĝon de ĉiuj infanoj de Fukuŝima al sekuraj lokoj”. Ankoraŭ nun en Fukuŝima radioaktiveco estas tiel forta, ke ili timas malsaniĝon de infanoj kaj metis la aferon al juĝo. La registaro neglektis fukuŝimaanojn kaj lasas ilin vivi en tiom poluita loko.

La 24an samaj agadoj okazis en diversaj lokoj en Japanio :
Osako : Antaŭ la sidejo de Kansaja Elektra Kompanio, kiu funkciigis la reaktorojn en Ooi, kolektiĝis 2000 homoj.
Nagojo : Antaŭ la filio de Kansaja Elektra Kompanio kolektiĝis 600 homoj.
Kioto : Antaŭ la Kioto-filio de Kansaja Elektra Kompanio 200 homoj protestis kontraŭ la refunkciigo de la reaktoroj de Ooi.
Kobeo : Antaŭ la Kobeo-filio de Kansaja Elektra Kompanio kolektiĝis 200 homoj.
Ankaŭ en Gifu kaj Ŭakajama okazis la protestado.
(Laŭ la ĵurnalo Akahata la 25an de aŭgusto 2012)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio