Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio*
puce Kial Vegetara Sekcio en laborista asocio kiel SAT ?
puce Ludoviko Uhland : Vizito de gastejo (rimpoemtraduko)
puce Manifesto de vegetaranoj kaj vegetaĵanoj
puce Thora Goldschmidt : La manĝoĉambro

Vegetarismo kaj vegetaĵismo

Manifesto de vegetaranoj kaj vegetaĵanoj

Vegana Fiereco, festo de la fiereco

Ni volas :

– Evidentigi nian fierecon malkonsenti mortigi bestojn por nia konsumado


Malkonsenti ŝteli de sensivaj estuloj la nuran havaĵon, kiun ili posedas : ilian propran karnon, ilian propran vivon ; malkonsenti partopreni en koncentreja sistemo, kiu igas tiun vivon infero, dum ĝia tuta daŭro ; malkonsenti fari tion pro nura plezuro gusta, kutima, tradicia : tiu malkonsento devus esti minimumo.

La historio tamen montras kiomgrade malfacilas diri « ne », kiam barbareco estas la socia normo.

Ni volas evidentigi nian fierecon diri tiun « ne ».

– Denunci malamon al vegetaranoj kaj vegetalanoj

Oni tamen volas hontigi nin pro nia vegetarismo. Vegetarismo estas neata, ignorata, mokata, izolata se ne misfamigata.

Vegetarismo substrekas la kontraŭleĝecon de malliberigo kaj amasbuĉado de miliardoj da bestoj. Pro sia nura ekzisto vegetarismo rompas la leĝon de silento. Tiel klarigeblas la primokoj kaj malamo al vegetaranoj.

Kompreneble oni toleras senofendan vegetarismon, kiu asertas esti nur persona elekto kaj sin pravigas per negrava mallogo, nobla asketismo, zorgoj pri la sano kaj medio. Sed ve al ni, se ni kontestas malkaŝe la barbaran ordon.

Oni komencos primoki tion. Zorgi pri kokinoj kaj bovinoj estas onidire ridinde. Senargumente la ridindeco subpremas la ideojn, kiuj ĝenas.

Sed se ni ne submetiĝas, la ridoj iĝas nur fasadaj. Estinte klaŭnoj, nun ni iĝas monstroj ; perfiduloj kontraŭ nia specio, ĉar ne ĉiujn rajtojn ni permesas al ĝi ; maldignaj gepatroj, ĉar ni ne instruas al niaj infanoj la karnomanĝajn ĝojojn ; konkurantoj de nazioj, ĉar Hitler ŝatis la hundojn ; netolerema sekto, ĉar ni ne pensas same kiel ĉiuj homoj.

Oni kulpigas nin esti teroristoj. Aŭ idolkulti la naturon. Aŭ malkonsenti ĝiajn leĝojn. ĉio taŭgas por misformi niajn parolojn. Por hontigi nin, por simbole ĵeti nin ekster la socion.

Ni malkonsentas honti pro nia kompato. Ni ne plu volas ŝtelvivi. Ni ne plu volas pardonpeti pro nia malkonsento mortigi. Ni ekzistas, ni vivas, ni pensas kaj ni esprimas nin.

– Evidentigi nian ekziston

Eĉ nur en Francio ni estas centmiloj da homoj, kiuj malaprobas tiun amasbuĉadon. La plejmulto el la civilizacioj sin demandis pri la pravigoj manĝi karnon. Kiu aŭdas pri tio ? Vegetarismo estas forpelata el manlibroj kaj biografioj.

« La homo, kiu manĝas viandon aŭ la ĉasisto, kiu akordiĝas kun la kruelaĵoj de la naturo, per ĉiu sia karnomanĝo plu vivigas la kredon, ke forto estas pravigo. » – - Isaac Bashevis Singer, Nobel-premio pri literaturo.
Evidentigi nian ekziston, aserti, ke ni vivas sen viando, tio signifas ankaŭ montri, ke tio eblas. Ni manĝas nek bovojn, nek porkojn, nek kokojn, nek fiŝojn, nek salikokojn. Kaj ni vivas tiel bone, kiel iu ajn, eĉ se tio malplaĉas al far la amaskomunikiloj famigitaj "fakuloj", kies scienco konsistas el neado de la realo.

Nek vegetarismo nek vegetalismo (kiu ekskluzivas ĉiujn produktaĵojn, kiuj devenas el la besta ekspluatado, t.e. ankaŭ lakton kaj ovojn) havas iajn ajn malbonajn efikojn al la sano - disponeblaj esploroj montras eĉ la malon !

Mortigi por vivi ne estas fatalaĵo. Tio necesas nek unuope, nek grupe. La bredataj bestoj manĝas multe pli da nutraĵoj, ol ili provizas nutraĵojn per siaj karnoj. Tamen publika mono estas amase elspezata por subteni bredadon kaj fiŝkaptadon.

–Defendi niajn rajtojn

Al bredataj kaj mortigataj bestoj oni donas neniun rajton ; sed al ni, kiuj estas solidaraj kun ili, oni laŭprincipe agnoskas rajtojn. Ilin ni volas plene uzi, ĉar ili estas niaj kaj ĉar ili estas la nuraj rajtoj, kiujn tiuj bestoj hodiaŭ povas nerekte posedi.

Ni rajtas manĝi taŭge en ĉiuj laborejaj, lernejaj kaj kolektivaj manĝejoj. Ni rajtas eduki niajn infanojn sen trudi al ili produktojn el buĉejo.

Ni petas, ke oni ĉesu uzi nian impostan monon por pagi la viandon aŭ la fiŝaĵojn de aliaj.

Ni klopodas rompi la muron, malantaŭ kiu oni silentigas niajn agojn kaj ideojn. Ni volas, ke la nura publika debato pri la temo ne plu estu nur tiu de la idustriistoj industriistoj kaj intelektuloj defendantoj de karnomanĝado.

Ni petas, ke oni akceptu la debaton.

« Ni estas la spegulo de via malbona konscienco kaj tiu spegulo ne plu kaŝos sin. »

Fronte al bildoj pri amasoj da bestaj kadavroj « detruitaj » pro Encefalito Bova Spongiforma aŭ pro Afta Febro, ni estis la nuraj, kiuj ne hontis pro tiu amasbuĉado. Pri ni ni ne hontis. Pri aliaj jes.

Ĉefe malĝojaj ni estis. Gravas por ni aserti nian fierecon malkonsenti barbarecon, tamen el tio ni ne sentas kontentiĝon. Miliardoj da bestoj estas buĉataj. Oni diras ilin mutaj, iliaj krioj ne estas konsiderataj. Ni pledos por ili ĝis la ĉeso de tiu masakro.

Ni estas animaloj solidaraj kun ĉiuj animaloj !




Vidu ankaŭ :
 SAT - Vegetara Sekcio

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio