Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Bonvenon !
puce 1-a kongresa bulteno kaj aliĝilo
puce Loĝeblecoj
puce 2-a bulteno : kiel alveni k ekskursoj
puce Provizora programo
puce Aliĝintoj
puce Kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto
puce Bonvenon en Jalto !
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 85-a SAT-Kongreso
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2012
puce Klaĉoj (Tragikomedio)
puce Prikongresa artikolo en La Balta Ondo
puce Prikongresa artikolo en loka gazeto

Prikongresa artikolo en loka gazeto

En retejo http://ipc-bigyalta.org aperis la 26an de aŭgusto artikolo titolita En Jalto finiĝis internacia Esperanto-konferenco. Ni ci tie aperigas la tradukon faritan de Jefim’ Zajdmano.

En Jalto finiĝis internacia Esperanto-konferenco

En Jalto finiĝis 85-a konferenco de Internacia Asocio de laboristoj-esperantistoj, organizita de jalta E-klubo. En la Konferenco ekde 11a ĝis 22a de aŭgusto partoprenis 60 homoj el Francio, Ukrainio, Rusio, Hispanio, Kazaĥio, Bulgario, Japanio.

La Asocio unuigas esperantistojn, kiuj interesiĝas pri laborista movado en diversaj landoj de la mondo, pri laboro de sindikatoj, pacifista movado, ekologio k.a. Plejparto de la anoj estas francoj, en Francio troviĝas ankaŭ centro de la Asocio.

Dum tuta labora semajno ĉiutage okazis kunsidoj kaj forumoj, en kiuj oni pridiskutis prelegojn de la delegitoj. Ĵurnalisto Andrej’ Grigorjev’ rakontis pri stato de fervojistoj en Siberio kaj detale pri laboro de sindikato de fervojistoj en Krasnojarsko. Inĝeniero Petko Valkanov – pri la stato de laboristoj en Bulgario. Vladimir’ Bespalov (Soĉi’) pri movado de rusiaj laboristoj-esperantistoj, Svetlana Birjukova (Ustj-Kamenogorsko) pri situacio en Kazaĥio.

Evidentiĝis, ke en amaskomunikiloj de Kazaĥio absolute forestas informoj pri strikoj de laboristoj, dum kiuj okazis mortpafigoj kaj reprezalioj kontraŭ la partoprenantoj. Kaj pri nacia politiko en la lando, kies rezulto estas amasa forveturo de rusoj kaj alinacianoj el la lando. La kongresanoj eksciis, ke rusoj, elmigrantaj al Rusio, estas devigataj loĝi senrajte dum kelkaj jaroj por ricevi rusian civitanecon.

Laŭ materialoj de la elpaŝoj estis akceptita rezolucio, kiu tuŝis diversajn flankojn de internacia politiko kaj laborista movado.

Dum la semajno kaj kelkaj sekvaj tagoj post la Konferenco jaltanoj organizis multajn ekskursojn kaj turistajn promenojn.

13-an de aŭgusto ekskurso al domo-muzeo de fama rusa verkisto A.P. Ĉeĥovo finiĝis je spektakloj de jalta E-teatro ”Improvizo” laŭ rakontoj de Ĉeĥovo, kaj sekvatage reĝisoro de la teatro Svetlana Kravcova kaj aktoro Gurij’ Korniljev elflugis al Sicilio, kien estis invititaj kun la spektakloj al 59-a Itala E-kongreso.

Francoj, vizitintaj en Sebastopolo Panoramon, rakontis, ke dum la Panoramo glorigas venkon de rusoj en la 4-a fortikaĵo, en Francio oni glorigas venkon de francoj sur Malaĥov-altaĵo. Laŭ ilia opinio tio fakte estas vorta daŭrigo de la milito, en kiu pereis centoj da miloj.

Iom el historio de la Asocio. Ĝi estis fondita en 1921, en periodo de akraj klasaj bataloj. Tial ĝiaj anoj estis social-demokratoj, komunistoj, anarkiistoj. Unuiĝo de esperantistoj de sovetaj respublikoj. En Sovetunio en 20-aj jaroj Esperanto estis “latino de proletaro”.kaj oni vaste uzis ĝin por propagandi socialismon al eksterlando.

Sed en la 1933 prezidanto de la Asocio E. Lanti eldonis libron “Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio ?”, kies lasta frazo estis “En Sovetunio estas ruĝa faŝismo”. Tio kaŭzis persekuton de esperantistoj ĝis plena neniigo de Esperanto-movado en Sovetunio.

De francaj esperantistoj ni kun miro eksciis, ke en la 20-aj jaroj en Jalto en regiono de akvofalo Uĉ-an-Su’ situis anarkiista grupo, kies gvidanto, franco, ano de Kominterno, estis tiu, kiu liveris al E. Lanti informojn pri politika situacio en Sovetunio, kiujn E. Lanti eluzis en la libro.

La Konferenco pasis sukcese, la partoprenantoj esprimas dankon al gvidantoj de la Supera profesia lernejo pro la ebleco okazigi la Konferencon (loĝado, manĝado, konferenc-halo).

P.S. (de la tradukinto) : En la artikolo intence anstataŭ Kongreso mi skribis Konferenco kaj pri la Rezolucio estas nur kurta mencio. La kaŭzo estas, ke nun, antaŭ balotoj al la Supera Konsilio de Ukrainio, mencio pri la letero al la prezidanto povus elvoki negativajn postsekvojn por la gvidantoj de la lernejo kaj por la E-klubo.

Fonto (ruslingva) : http://ipc-bigyalta.org/press/6816.htm

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio