Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Kongresejo-loĝejo

KONGRESEJO-LOĜEJO

La kongresejo-loĝejo nomiĝas "Colegio Mayor Universitario Chaminade", kiu estas ampleksa universitata studenta restadejo. Ĝi staras apud metroo-stacio kaj bus-haltejo. Ĉi loko enhavas ĉion bezonatan, kaj disponigos, kompleze al ni, ĉion senpage (eĉ sporto-ludejojn kaj naĝejon). La salono por prezentadoj (muziko, teatraĵoj, solenaĵoj...) estas aparte alloga, disponanta 191 sidlokojn. Ĉiuj salonoj, kie disvolviĝos la diversaj kongreseroj, estas klimatizitaj.

La ĉambroj estas individuaj, ĉiuj enhavas propran banĉambron. Ili disponas ankaŭ pri senpaga ret-konekto (eblas ankaŭ ret-konektiĝi en ĉiuj komunaj areoj de la rezidejo kaj en aparta, libere uzebla, komputil-ĉambro). La prezo estas 43 € ĉiutage. En tiu prezo estas inkluzivata la manĝoservo (matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo). Ne eblas disdividi loĝadon disde manĝado. La ĉambroj estas purigataj unufoje ĉiun semajnon, kun ŝanĝo de lit-tukoj kaj tualet-tukoj. Krom la kongres-tagojn, eblas antaŭmendi pliajn restad-tagojn, antaŭ- kaj post-kongrese.

La manĝejo estas ampleksa, sufiĉa por ni ĉiuj. La manĝoservo estas propra kaj bonkvalita, kun unua kaj dua pladoj plus deserto ; ne eblas elekti, sed ĉiuj dietaj bezonoj/preferoj estos atentataj kaj ĉiam abunde disponeblos libere preneblaj salatoj. Ili ankaŭ preparas saketojn kun manĝaĵoj por kunporti.

La restadejo disponigas diversajn aliajn servojn. Ekstere estas sportejo kaj naĝ-baseno. Interne estas moderna kaj ampleksa gimnastikejo, komputilĉambro, legoĉambro, ... Ĉiuj ĉi servoj estas senpagaj. Estas ankaŭ tolaĵ-lavejo kun lav-maŝinoj, sekigiloj kaj gladiloj.

En somero estas facile parki, senpage, en la proksimeco de la restadejo. Ne estas limigoj al la eniro kaj eliro de la restadejo, tio eblas eĉ dum la tuta nokto.

Estas bus-haltejo kaj metroo-stacio tuj apud la restadejo. Malpli ol duonhoro sufiĉas por translokiĝi al la plej centra parto de Madrido. Eblas ankaŭ, kaj rekomendindas, alveni el la flughaveno per metroo. Tio estas plej rapida kaj tre malmultekosta.

Ni plu informos... kaj atendas vin en Madrido. Ĝis !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio