Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Bonvenon !
puce 1-a kongresa bulteno kaj aliĝilo
puce Loĝeblecoj
puce 2-a bulteno : kiel alveni k ekskursoj
puce Provizora programo
puce Aliĝintoj
puce Kiel atingi la studentan komunloĝejon en Jalto
puce Bonvenon en Jalto !
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 85-a SAT-Kongreso
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2012
puce Klaĉoj (Tragikomedio)
puce Prikongresa artikolo en La Balta Ondo
puce Prikongresa artikolo en loka gazeto
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Gazetartikolo 2012

Ĉiujare la proponkomisiono estas taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povu esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.

Jalto 2012 : strandumado, ekskursado kaj klerigado

Ĉijare SAT kongresis rande de la Nigra Maro. La programo abundis je turismaj eroj, kio ĝojigis la centon da aliĝintoj regule kunvenantaj en fruktodonaj pri-asociaj laborkunsidoj kaj prelegoj.

Jes ja ! Ĉio povas okazi ! SAT — laborista kleriga asocio — kunvenigis siajn membrojn kaj interesiĝemulojn en Jalto, la plej prestiĝa ukraina marborda urbo, kien veturas burĝoj el ĉirkaŭaj landoj por sun- kaj mar-bani. Memkompreneble la sesdeko da laboristoj venintaj al la kongreso profitis la multajn vidindaĵojn (kastelon de Livadio, kie disvolviĝis la Jalto-konferenco en 1945 ; turisman prezenton de la batalo de Sebastopolo en 1855, kiu estis okazo konscii pri kiomagrade historiaj prezentoj al nefaka publiko povas streĉe interplektiĝi kun naciismaj manipuladoj ; ktp).

Notindas reliefigi la kvaliton de prelegprogramo, kies temo estis "naciismo" kaj koncentriĝis sur la kongresa mondoregiono. Nikolao Gudskov prezentis sian tezon pri kiel ekonomia tutmondigo kaj nun disvolviĝantaj naciismoj kaj lokaj naciismaj politikoj ne estas kontraŭaj, sed male tute inter si kompletigaj. Entuziasmiga estis la prezento pri Moskva Lingva Festivalo, el kiu eblis kompreni danke al la klarigoj de Irina Gonĉarova kiel eblas funkciigi kaj disvolvi sendependan lingvo-festivalon sen enfali la naciisman kaptilon. Ankaŭ pri Kazaĥio oni parolis, kaj estis interesa okazo konstati ke la preleganto Svetlana Birukova havis nenian eblon aliri pere de la tieaj amaskomunikiloj informojn pri lokaj gravegaj ministaj strikoj kruele subpremitaj de la registaro. Tiujn ĉi informojn liveris al ŝi eksterlandaj kongresantoj dum la debato. El ĉi tio lasta evidentiĝis la gravega informa rolo kiun jam plenumas SAT-organo Sennaciulo kaj kiun ĝi povus ankoraŭ pli amplekse plenumi. Petko Denev priskribis la sindikatan agadon en Bulgario fronte al kapitalisma politiko : laboristaro ricevanta plej malaltajn salajrojn el tuta Eŭropa Unio, sindikatanoj poiome lernantaj agadi kaj evolui en ĉiam pli premanta kunteksto, kaj forta elmigrado de bulgaroj al okcidenta Eŭropo por labori tie kontraŭ malaltaj salajroj, kaj same forta enmigrado de diversdevenaj homoj serĉantaj plibonajn vivkondiĉojn ol en la devenlando.

Kultura parto de la programo estis iom pli malriĉa ol antaŭaj kongresoj, tamen oni ne maltrafis la okazon pritrakti la rolon de Borovko, Ostrovski, Langlet kaj Guiheneuf — ĉiuj loĝintaj en Jalto kaj havintaj grandan influon al la vivo kaj praktiko de Esperanto. Jalto estas ankaŭ urbo de Anton Ĉeĥov, kies domon oni vizitis kaj en kies ĝardeno la partoprenantoj povis spekti diversajn teatraĵetojn prezentitajn de la Jalta Esperanto-Trupo "Improvizo".

En SAT-Kongresoj, ofte okazas neatenditaĵoj, kaj unu el ili estis granda kaj profunda debato pri lingvo-rajtoj kaj naciismo en la ukraina kunteksto — en momento kiam leĝo estis en diskuto ĉe la parlamento por igi la rusan lingvon kiel duan oficialan lingvon en Ukrainio, kie grandaj partoj de la teritorio estas grandnombre enloĝataj de rusoparolantoj. Ĉi tiu leĝo-propono levis aprobon de parto de la loĝantaro kaj de la rusoj loĝantaj en Rusio (kiu ne ĉiam estis pura je restoj de ia imperiismo) kaj malaprobon de aliaj ukrainoj (inter kiuj estas multaj naciistoj profitantaj tian belan okazon por progresigi sian aŭskultantaron).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio