Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de oktobro 2012
puce La 15an de oktobro 2012
puce La 17an de oktobro 2012
puce La 26an de oktobro 2012

La 15an de oktobro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 15an de oktobro 2012

Mi ekiris al Francio la 11an de septembro por prelegi pri la japana katastrofo kaj pri aliaj temoj. Kiam mi finis mian prelegon en la urbo St. Brieuc la 14an de septembro, oni informis al mi, ke Japanio decidis ĉesi uzi atomenergion ĝis 2030. Ĉeestantoj tre ĝojis pro tiu informo, sed mi tute ne povis kredi tion. Ĉu tiu ĉefministro vere decidis tion ?
Hodiaŭ mi skribos pri tiu temo.

“Reforma energi- kaj medistrategio”

La kabineto de la ĉefministro Noda publikigis sian novan energipolitikon “Reforma energi- kaj medistrategio” la 14an de oktobro en la Kunsido pri energio kaj medio. Jen estas resumo de tiu strategio :

Antaŭparolo
Surbaze de la baza gvidprincipo, ke plej multe utiligante verdan energion kiel energiŝparado kaj recikligebla energio, ni malgrandigu dependecon de atomenergio kaj fosilia energio, ni prezentos jenajn tri punktojn :
 1. La plej frua realigo de la socio, kiu ne dependas de atomenergio.
Por ke ĉiuj nukleaj reaktoroj ĉesu funkcii ĝis la 2030-aj jaroj, la registaro uzu ĉiujn politikajn riĉfontojn. Dum tiu periodo oni uzos reaktorojn konsideratajn sekuraj kiel gravan elektran fonton.
 2. Realigo de verdenergia revolucio
Konstruu tian sistemon, en kiu aperos diversaj ĉefrolantoj inkluzive de konsumantoj, kaj estigu la socion, en kiu verda energio mem populariĝos kaj disvastiĝos.
 3. Stabila liverado de energio
Uzu plej efike fosilian brulaĵon kiel gravan elektran fonton kaj paralele studu kaj ekspluatu sekvantgeneracian energiteknologion.

Pri la unua punkto, la strategio prezentas jenajn detalojn :

 1. La plej frua realigo de la socio, kiu ne dependas de atomenergio.

  • (1) Tri principoj por la realigo
    • 1) Oni severe observu regulon de “ĝis-40-jara funkciigo de reaktoroj”
    • 2) Oni refunkciigu nur tiujn reaktorojn, kiujn la Kontrolkomitato de atomenergio konsideras sekuraj.
    • 3) Oni ne plu kaj nove konstruu reaktorojn.
  • (2) Kvin politikoj por la realigo
    • 1) Politiko pri recikligo de nukleaj brulaĵoj
      La gubernio Aomori ne estu la fina konservejo de uzitaj nukleaj brulaĵoj. Oni daŭrigos recikligadon kiel antaŭe kaj dume diskutas.
      *En la gubernio Aomori troviĝas konservejo de uzitaj brulaĵoj. La gubernio akceptis ĝin, kondiĉe, ke la registaro daŭrigos recikligon de uzitaj brulaĵoj kaj tiu konservejo ne estas fina konservejo. Tial la gubernio kontraŭas la forĵetadon de ĉiuj reaktoroj, kaj eĉ minacas la registaron per vortoj, ke ĝi redonos ĉiujn brulaĵojn al la respektivaj centraloj, se la registaro rompos tiun promeson. Pro tio la registaro devis enmeti la frazojn pri “daŭrigo de recikligo”.
      Pri la regenera reaktoro “Monĵu” oni havu templiman studplanon, kaj konfirmante la frukton, oni finu la studadon.
      * Estas nebule, ĉu tiu “fini la studadon” signifas “finon de funkciado de Monĵu” aŭ ne.
      Oni tuj eklaboru por solvi, kiamaniele rekte forĵeti uzitajn nukleajn brulaĵojn kaj kie oni trovu la finan konservejon.
    • 2) Konservado kaj plifortigado de homforto kaj teknologio
    • 3) Kunlaboro kun internacia socio
    • 4) Subteno al la gubernioj, kie troviĝas nukleaj instalaĵoj, por ke ili ne suferu finance post nefunkciigo de tiuj.
      La ŝtato respondecas pri forĵetado de la nuklea centralo Fukuŝima n-ro 1 kaj prizorgado de sanstato de la loĝantoj en Fukuŝima.
    • 5) Retakso de la sistemo de nuklea industrio kaj esploro pri kompenssistemo okaze de akcidentoj

Kaj poste sekvas la ero pri “Realigo de verdenergi-revolucio”, temante pri ŝparado de energio kaj recikliga energio, tamen mi ne tradukos ĝin, ĉar ne temas pri la nukleaj reaktoroj..

Kiel taksi tiun energipolitikon

Al tiu nova energipolitio venis diversaj reagoj el diversaj kampoj :

La industria mondo koleris
La prezidanto de Japana Komerca Federacio (Keidanren) konsistanta el 1285 membroj, s-ro Jonekura Hiromasa, kritiks la ĉefministron : “Laŭ la vidpunkto, ke ni devas garantii laborlokojn kaj protekti vivon de la popolanoj, ni kontraŭas forĵetadon de ĉiuj reaktoroj, sed la ĉefministro tute ne aŭskultis nian opinion” “Tiu energipolitiko malbone influos al la rilato inter Japanio kaj Usono, kiuj interkonsentis pri atomenergio”..
La prezidanto de Japana Asocio de Kunlabora Direktoroj (Keizai-doojuu-kai), s-ro Hasegaŭa Jasuĉika, diris : “Japana internacia rolo estas kontribui al ekspluatado de sekuraj kaj efikaj reaktoroj per la plej moderna teknologio”.

Usono kontraŭis tiun energipolitikon
Japanio sincere laboris kun Usono sub Nuklea Ne-Proliferada Traktato. Se ĝi retiriĝos de atomenergio, Usono devos rekonsideri la strategion pri NPT. Krome ĝi estas komerca partnero de Usono pri atomenergio. Ĉi tiun jaron Usono unuan fojon permesis konstruadon de kvar reaktoroj 34 jarojn post la akcidento de Three Mile Island. Se la japana atomindustrio malprogresos, tio povos influi la konstruadon, ĉar du usonaj reaktoraj kompanioj, Westinghouse Electric kaj Ĝeneral Morters kunlaboras kun japanaj Toshiba kaj Hitachi.

Japana Komunista Partio
Troviĝas du problemoj pri tiu energipolitiko :
 1. Estas tro malfrue forĵeti ĉiujn reaktorojn ĝis“2030-aj jaroj”. Krome, la registaro klarigis al Usono, ke ĝi “klopodos” atingi tiun celon. Tiu sinteno estas perfido al la popolo.
 2. La energipolitiko tekstas “Oni daŭrigos recikligadon de uzitaj brulaĵoj kiel antaŭe kaj dume diskutas”, sed tiu recikligo mem estas tre danĝera, kaj per tiu recikligo produktiĝos novaj nukleaj brulaĵoj. Estas tre kontraŭdire forĵeti ĉiujn reaktorojn kaj samtempe produkti nukleajn brulaĵojn. Tio signifas, ke la registaro intencas plu insisti funkciadon de reaktoroj.
La akcidento en Fukuŝima ankoraŭ ne finiĝis. Uzitaj brulaĵoj pli kaj pli multiĝas. Plej multaj popolanoj volas ĉesigi dependadon de atomenergio. Japana Komunista Partio proponas, ke la registaro decidu tujan malfunkciigon de ĉiuj reaktoroj. .

Ĉu vere la registaro havas intencon forĵeti la reaktorojn ?


En tiu energipolitiko troviĝas kontraŭdiroj kaj nebulaj esprimoj. Tagon post tago evidentiĝas suspektinda sinteno de la registaro.

Kabineta decido ne okazis
Per kabineta decido la registaro montras sian fortan intencon antaŭenirigi sian proponon. Eĉ se la kabineto estos anstataŭigita de alia kabineto, tiu decido daŭre efikos. Se ĝi ne faras kabinetan decidon, tiu propono povos esti facile ŝanĝita. La registaro ne faris kabinetan decidon pri tiu energipolitiko, sed rilate al tiu politiko ĝi faris jenan :
“La registaro plenumos la energi- kaj medipolitikon surbaze de ‘Reforma energi- kaj medistrategio’, diskutante kun respondeco kun la rilatantaj komunumoj kaj la internacia socio, akirante komprenon de la popolanoj kaj farante konstantajn esploradon kaj retaksadon”.
En tiu frazo nenie troviĝas la vortoj “forĵeti ĉiujn reaktorojn”. Krome, kion la registaro retaksos ? Pri tiu “sen kabineta decido” la prezidanto de Japana Komerca Federacio, s-ro Jonekura diris : “Ni sukcesis haltigi forĵetadon de ĉiuj reaktoroj”.

Permeso al rekomenco de la konstruado de tri reaktoroj
La ministro pri ekonomio kaj industrio, s-ro Edano Jukio, diris la 15an de septembro : “Por la funkciigo de reaktoroj, oni bezonas permeson de Kontrolkomitato pri atomenergio, sed pri la rekomenco de la konstruado de jam aprobitaj reaktoroj mi ne intencas ŝanĝi la antaŭan decidon”.
Ĝis la katastrofo tri reaktoroj estis konstruantaj, nome la reaktoro n-ro 3 de Ŝimane, tiuj de Ooma kaj de Higaŝi-doori. La 1an de oktobro J-Power anoncis la rekomencon de la konstruado de la reaktoro Ooma ĉe la norda pinto de la Honŝuu-Insulo en la gubernio Aomori. Se tiu reaktoro funkcios dum 40 jaroj, ĝi pluvivos post la 2030-aj jaroj. Tio ne kongruos kun la ĵus adopita energipolitiko de la registaro. Tiu reaktoro uzos MOX-brulaĵojn konsistantajn el uranio kaj plutonio, do ĝi estos pli danĝera.

Reago de popolanoj


Mi prezentos du voĉojn, kiuj aperis en la ĵurnalo Asahi :
 S-ro Uĵiie Giiĉi, 75-jara, loĝanta en la urbo Macudo, Ĉiba, la 24an de septembro

La registaro ne inkludis la frazon de “nuligo de la reaktoroj”. Tio estas mokado al la popolanoj. Se la registaro neglektos la filozofion de “nuligo de la reaktoroj”, kontraŭvoĉoj plifortiĝos ne nur en Tokio, sed ankaŭ en la tuta Japanio. La Noda-kabineto ripetis la nuligon de la reaktoroj kun fiera mieno. Kiun respondecon ĝi sentas nun ?

 S-ro Uŝiĵima Josikazu 65-jara, loĝanta en Jokohamo, Kanagaŭa

Tri reprezentantoj el la industria mondo esprimis sian kontraŭopinion pri “nuligo de la reaktoroj” surbaze de “la starpunkto de protekto de la popolana vivo”, sed kiel arogantaj ili estas ! Ili fanfaronis la sekurecon de nukleaj reaktoroj, sed ili tute ne kritikas sin. Kiom multe ili helpis suferantojn kaj suferantajn komunumojn ? Se ili volas refunkciigi rekatorojn, ili akceptu danĝerajn uzitajn rubaĵojn en siaj hejmoj kaj terenoj de la fabrikoj. Ili antaŭvidu la estontecon kaj serĉu la vojon sen atomenergio.
* Nun multaj manifestacioj direktas sin al la industria mondo. Kolektiĝis homoj antaŭ la sidejo de Japana Komerca Federacio por protesti.

En la venonta jaro okazos ĝenerala elekto. Oni antaŭsupozas, ke la nun reganta partio malvenkos, kaj anstataŭe regos Japanion Liberala Demokratio Partio, kiu enkondukis atomenergion kaj tute ne bedaŭras tion. Se ĝi venkos, ĝi nuligos la energipolitikon de la nuna Demokratia Partio. Tamen kial homoj subtenos LDP-n, malgraŭ tio, ke 80% de la popolanoj kontraŭas dependon de atomenergio ? Tio estas enigmo por mi.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio