Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de oktobro 2012
puce La 15an de oktobro 2012
puce La 17an de oktobro 2012
puce La 26an de oktobro 2012

La 17an de oktobro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 17an de oktobro 2012

Kia gubernio estas Aomori ?

En la antaŭa raporto aperis la guberninomo de Aomori. La gubernio Aomori situas ĉe la plej norda pinto de la insulo Honŝuu, do plej malproksime de Tokio, tial ĝi estas tre malriĉa kaj devis akcepti nukleajn rubaĵojn pro mono.
En la dimanĉa versio de la ĵurnalo Akahata la 14an de oktobro 2012 (organo de Japana Komunista Partio) aperis intervjuo de la urbestro de Aomori pri tiu temo. Mi tradukos ĝin.

Por protekti loĝantojn mi faras,
kion mi devas fari

La urbestro de Aomori s-ro Ŝikanai Hiroŝi

Troviĝas vortoj “Militbaza Okinavo, nukleaĵa Aomori”, kiuj signifas, ke kiel la ŝtata politiko, usonaj militbazoj sidadas en la gubernio Okinavo kaj nukleaj rubaĵoj restadas en la gubernio Aomori. La registaro komencis diri “nuligon de la reaktoroj”, sed la fundamenta problemo neniam solviĝis.
Kio ĝi estas ? Tute ne solviĝis problemo, kie oni eterne konservu nukleajn rubaĵojn. Jam pli ol 50 jaroj pasis post la ekfunkciado de reaktoroj en Japanio, sed neniam solviĝis tiu problemo kaj ĝin oni plusendis posten kaj posten.
En la recikliga fabriko de Rokkaŝo en la vilaĝo de Rokkaŝo de la gubernio Aomori oni planas recikligi uzitajn nukleajn brulaĵojn, sekve produktiĝos altnivele nukleaj rubaĵoj. Se oni postlasos la solvon, restados tiuj rubaĵoj en Aomori. Nun estas la plej bona tempo por la gubernio postuli, ke la registaro diskutu pri la energipolitiko por ne fari la gubernion rubaĵejo, sed la guberniestro, ne farinte tion, anstataŭe postulis daŭrigon de la recikligo.
Se oni nuligos la reaktorojn, oni ne bezonos recikligi uzitajn brulaĵojn por produkti plutonion por fari MOX-brulaĵojn.
*En tiu recikliga fabriko de Rokkaŝo oni planas elpreni plutonion. Ĝi kapablas konservi 3000 tunojn da uzitaj brulaĵoj, kaj nun pli ol 2900 tunoj el la centraloj en la tuta Japanio atingis ĝin. Sed la fabriko, kiu ekkonstruiĝis en 1993, neniam sukcesis plene funkcii pro diversaj teknikaj problemoj. La vilaĝanoj timas, ke la vilaĝo fariĝos eterna rubejo de uzitaj brulaĵoj. (rimarko de Hori)
*J-power anoncis, ke ĝi rekomencos konstrui la reaktoron Ooma en Aomori. Tiu reaktoro uzas nur MOX-brulaĵojn, do ĝi estas pli danĝera. Por redukti plutonion, kiun Japanio posedas, la registaro bezonas tiun reaktoron. “Decidi” nuligi ĉiujn reaktorojn kaj rekomencigi konstruadon de la reaktoro Ooma neniam kongruas. Do tiu “decido” de la registaro estas tute suspektinda. (rimarko de HORI)

Aomori

La urbo Aomori situas en la 50-kilometra zono de la recikliga fabriko de Rokkaŝo kaj 80 kilometrojn for de la ek-rekonstruanata reaktoro Ooma. Se okazos grava akcidento en ambaŭ, falos radiokativaj substancoj en la urbo Aomori, ĉar blovas ventoj nomataj Jamase de la marbordo de la Pcifika Oceano enlanden.
Ni suferos ankaŭ pro malfamiĝo. Por la urbo Aomori agrikulturo, fiŝado kaj turismo estas la ĉefaj industrioj. En Fukuŝima okazis malfamiĝo de ĝiaj produktaĵoj. Pro ĉi-foja akcidento en Fukuŝima multaj opiniis, ke ne nur la orienta Japanio, sed ankaŭ la tuta Japanio estas en danĝero. Kiam okazas malfamiĝo, estas malfacile tuj forviŝi ĝin.
Loĝantoj en Fukuŝima kaj Aomori uzas multe da tempo por prepari sin kontraŭ la eventualaj akcidentoj de la reaktoroj. Ili devas uzi monon kaj energion por nenecesaj aferoj. Ili sentas sin ĉiam maltrankvilaj, kaj kiom tio kostas, oni ne povas kalkuli.
Oni antaŭsupozis nur malgrandajn tertremojn en la reaktoroj Ooma kaj Higaŝidoori kaj recikliga fabriko de Rokkaŝo. Nun multaj sismologoj opinias, ke troviĝas aktivaj fendegoj sub ĝiaj terenoj. Ni devas pli severe taksi ilian danĝeron.
Unu jaron pasis post la katastrofo, sed ne bone videbla la registara sinteno pri la nuligo de la reaktoroj, tial mi partoprenas en “la Kunsido de urbestroj, kiuj celas nuligi la reaktorojn”. Tamen mi ne batalas kontraŭ la registaro, sed antaŭenpuŝas ĝin por tio
Kiel la urbestro mi eldiras, kion mi devas eldiri, kaj uzas mian potencon por protekti la vivon de la loĝantoj. Mi nun faras, kion mi devas fari, kiel la urbestro.
(intervjuanto Miura Makoto)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio