Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de novembro 2012
puce La 07an de novembro 2012
puce La 22an de novembro 2012
puce La 27an de novembro 2012

La 27an de novembro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 27an de novembro 2012

Krioj de eksaj lernantoj

La 7an de novembro mi skribis pri la enketo al la loĝantoj de la urbo Ookuma. En la libro titolita “Alvokoj de loĝantoj de la urbo Ookuma, nuklea centrala urbo”, mi trovis jenan voĉon.

Kara instruisto, mi estas jam perdita
Ekde la 11a de marto 2011, junaj laboristoj en la centralo de Fukuŝima n-ro 1 estas pli kaj pli difektitaj.
Antaŭe multaj el ili lernis en mia privata, vespera lernejo. Mi rekomendis, ke ili ne laboru en la centralo, sed ili ne aŭskultis min, ĉar salajro por tiuj laboristoj estas alta. Se ilia patro laboris en suba kompanio de TEPCO, ili des pli volis labori por TEPCO kaj pli diligente lernis. Inter tiuj, kiuj nun laboras en la centralo por TEPCO, Toŝiba ktp., troviĝas multaj miaj eksaj lernantoj. Nun ili ĉiuj estas difektitaj. Iuj diras, ke ilia seksorgano ne funkcias, iuj sangas el la nazo aŭ sangopisas, iuj estas diagnozita kiel leŭkemia. Junuloj tre rapide malsaniĝas pro radioaktiveco. Ili estas en siaj 20-aj aŭ 30-aj jaroj kvazaŭ miaj gefiloj. Kiam ilia patrino demandas ilin : “Kial vi ne ĉesas labori en tiu danĝera loko”, ili respondas : “Se ni ne laborus, la stato de la reaktoroj pli malboniĝus”. Ili nun laboras ne pro salajro, sed pro respondeco.
Ankaŭ hodiaŭmatene venis telefono de unu el tiuj junuloj. Li lernis ĉe mi. Lia patro mortis pro leŭkemio. Li estis tre saĝa lernanto, kaj ekzameniĝis en ŝtata universitato, sed ne iris en universitaton kaj eklaboris por TEPCO por subteni sian patrinon. Li estis en la centralo la 11an de marto 2011. Li elmetiĝis al tro multe da radioaktiveco, tial li estis forĵetita de la kompanio. Li diris al mi : “Kara instruisto, mi estas jam perdita”. Mi sentis min tre malĝoja. Ni, kiuj vivas ĉirkaŭ ili, devas diri, ke labori tie estas danĝere.

Kovru la dozometron per plumbo

Malkovriĝis, ke estrarano de la kompanio Buildup, kiu sendas laboristojn al la centarlo de Fukuŝima n-ro 1, instrukciis al siaj laboristoj, ke ili kovru dozmetron per plumbo por ke ĝi ricevu malpli da radioaktiveco. Li diris jene al la laboristoj :
“Estas permesite al laboristoj en la centralo elmetiĝi ĝis 50 milisivertoj da radioaktiveco jare. Se vi elmetiĝos plene ĉiun tagon, vi tuj superos la limon, eble por la venontaj 3-4 monatoj, kaj vi ne plu povos labori en la centralo. Vi ne povos tuj trovi laboron ekster la centralo, ĉu ne ? Vi gardu vian vivadon mem.”
“Se vi foruzos 50 milisivertojn, vi ne povos vivteni vin. Ĉu vi komprenas min ? Ĉiun tagon vi uzas iom el tiuj 50 milisivertoj.”
“Mi bone scias, ke tiu ago estas kontraŭleĝa. Se vi ne volas fari tion, vi ne faru. Mi ne trudas tion al vi. Sed mi faros, ĉar mi volas protekti mian vivadon.”

Unu el la laboristoj diris : “Neniuj kompanio volas akcepti tian danĝeran laboron. Sed Buildup akceptas, ĉar ĝi povas ricevi multe da mono.”
(La ĵurnalo Asahi, la 21an de julio 2012)

Laboristo mortis en la centralo

Viro en siaj 50-aj jaroj mortis dum la laboro por konservujo de poluita akvo en la centralo de Fukuŝima n-ro 1 la 22an de aŭgusto 2012. Oni trovis lin kuŝanta je 10:35 kaj poste oni konfirmis lian morton je 13:09 en hospitalo. La kaŭzo estis “kormalsano”. Li jam laboris en atomcentraloj dum 7 jaroj. Kvanto de lia elmetiĝo al radioaktiveco estis 25,24 milisivertoj.
Ĝis nun en la centralo de Fukuŝima n-ro 1 kvar laboristoj mortis, kaj li estas la kvina. Ĉiuj kaŭzoj estis kormalsano. Laboro en la centralo estas tre severa. Laboristoj ŝirmas sin per masko kaj ŝirmvesto, do varmeco, malfacila enspirado kaj timo atakas ilin.
Onidire ĉiuj mortintoj en la centraloj mortas pro kormalsano. Se iu mortas en akcidento, la polico certe esploras la kaŭzojn kaj eble trovos maloportunaĵon por la kompanio, sed se la kaŭzo estas kormalsano, neniu rajtas interveni.

Protektu laboristojn en la centralo

Itoo Naruhito 74-jara akupunkturisto, Mitaka, Tokio

Mi tre dankas al tiuj homoj, kiuj laboras en tre danĝera centralo de Fukuŝima n-ro 1. Se ili ĉesus labori, radioaktivaj substancoj disvastiĝus en la tuta Japanio.
Radioaktiveco difektas la korpon same kiel kuglo. Post la dua mondmilito la ŝtato pagis/as kompenson al vunditaj soldatoj. Nun tiuj laboristoj laboras, elmetiĝante al nevideblaj, radioaktivaj kugloj. Tamen ili laboradas, kaŝante sian elmetiĝkvanton de radioaktiveco, ĉar kiam la kvanto superos la limon, ili simple estos forĵetitaj. Estas ne permeseble laborigi ilin sen garantio por ilia sano kaj vivado. (la ĵurnalo Asahi, la 21an de aŭgusto 2012)

Multaj laboris sen dozmetro

Viro en siaj 30-aj jaroj estis maltrankvila en aprilo pro nenormale alta nombro de leŭkocitoj, kaj rememoris, ke li laboris la 16an de marto 2011 en la centralo de Fukuŝima n-ro 1.
Tiutempe multis detruitaĵoj en la centralo kaj eĉ fumis el la reaktordomoj. Li estis ordonita enpumpi kerosenon en la generatorojn apud la reaktordomo. Teamestro kaj 3 laboristoj veturis per ŝarĝaŭto al la loko 20 metrojn for de ĝi. La teamestro, restonte tie, ordonis al la 3 laboristoj kuri al la generatoroj. Iliaj vizaĝoj estas kovritaj per masko kaj estas malfacile enspiri. Okulvitroj nebulas kaj ili ne povas vidi klare. La plej granda timo estis radioaktiveco. Ili enverŝis kerosenon en du generatorojn kaj rapidege revenis. La tempodaŭro estis ĉirkaŭ 10 minutoj. Fininte la taskon, ili profunde enspiradis. Tiam la teamestro diris al ili : “Ĉiuj kvar same ricevis 1 milisiverton por 30 minutoj”. La tri ne portis dozmetron. Kial la elmetiĝkvanto de tiu teamestro, kiu restis malproksime de la reaktordomo, fariĝos tiu de la tri ? Ili ne povis aprovi tion, sed ne povis eldiri tiun plendon, ĉar ili estis laboristoj dungitaj ne rekte de TEPCO, sed de subaj malgrandaj kompanioj. Se ili kontraŭdirus, ili baldaŭ perdus laboron. Ili skribis “2 milisivertojn por unu horo” en sia kajero.
Post kelkaj tagoj li laboris por forigi poluitan akvon en la dua etaĝo subtere de la reaktordomo. Ankaŭ tiutempe nur la teamestro portis dozmetron, kiu atendis en la teretaĝo, kaj samo okazis.
(la ĵurnalo Asahi, la 4an de septembro 2012)

Laŭ la leĝo ĉiuj laboristoj devas porti “Kajeron por noti ricevitan kvanton de radioaktiveco”. Ĝis marto 2011 tiu kajero estas donita al 430000 laboristoj en la tuta Japanio. Duonŝtata “Asocio pri radioaktiva influo” administras tiujn kajerojn.
En la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1 TEPCO devigas al ĉiuj laboristoj porti dozmetron dum la laboro kaj poste noti la kvanton de elmetiĝo en la kajeron. Tamen tuj post la cunamo kaj akcidento multaj dozmentroj estis perditaj, pro kio multaj laboristoj laboris sen dozmetro. Tiu kajero estas tre grava por ili, ĉar kiam ili suferos pro leŭkemio aŭ kancero, tiu kajero atestos, ke ilia malsano povas esti kaŭzita de radioaktiveco, al kiu ili elmetiĝis dum la laboro en la centraloj.

Laboristoj laboras en dense poluitaj lokoj

Mi trovis du raportojn verkitajn de tiuj, kiuj vizitis la terenon de la centralo de Fukuŝima n-ro 1. Mi tradukos parton de lia raporto, kiu temas pri laboristoj tie.

1. Raporto de parlamentano s-ro Jamaŝita Joŝio
s-ro Jamaŝita Joŝio, parlamentano de Japana Komunista Partio, vizitis la centralon la 2an de oktobro.

En la reaktordomo n-ro 4, kiu montras sian mizeran eksteraĵon, ankoraŭ troviĝas 1500 nukleaj brulaĵoj en la akvujo. Por elpreni tiujn, oni nun konstruas grandegan tegmentan kovrilon kun levmaŝinoj. Kelkaj laboristoj laboris tie. Ĉirkaŭe la forteco de radioaktiveco estis 80 mikrosivertoj hore. Ĉu ne gravas labori ĉi tie ? Mi pensis pri tiuj laboristoj kun maltrankvilo.
Mi ekiris al la centralo ekde la konstruaĵo nomata J-Vilaĝo, kie ĉiuj laboristoj ekzameniĝas pri radioaktiveco matene kaj vespere. La nombro de la laboristoj estas 3000 ĉiun tagon.
Ĉiuj laboristoj, kiuj revenas al J-Vilaĝo, dormas en la buso. Ili certe faris tre severan laboron. Multe da ili estas junuloj. Ni ne forgesu, ke tiuj homoj plenumas tiujn danĝerajn laborojn.
Mia dozmetro montris 45 mikrosivertojn. Mi nur ĉirkaŭveturis per minibuso dum unu horo, sed mi elmetiĝis al tiom da radioaktiveco. Estas grave gardi laboristojn en la tereno.

2. Raporto de fotisto s-ro Ozaki Takaŝi

S-ro Ozaki Takaŝi vizitis la nuklean centralon de Fukuŝima n-ro 1 la 12an de oktobro 2012 kun aliaj ĵurnalistoj. 14 fotoj, kiujn ili fotis, estas publikigitaj en la suba retejo : http://fotgazet.com/news/000263.html. Oni povas uzi tiujn libere kun nur unu kondiĉo, ke oni metu lian nomon apud la fotoj.

“Nun la forteco de radioaktivece en la aero estas 900 mikrosivertoj hore”, kiam nia buso preterpasis la aerellastuboj apud la reaktoroj n-roj 1 kaj 2, ĉiĉerono el TEPCO legis la ciferojn. 10 metrojn antaŭ tiuj laboris kelkaj laboristoj. Tie ni vidis avertotabuleton sur la ŝnuroj laŭ la vojo : “Tiu ĉi loko estas dense poluita, do ne eniru !”
En la tereno de la centralo de Fukuŝima n-ro 1 troviĝas kelkaj lokoj tiel dense poluitaj, ke homoj mortus post unu horo, se ili ne estus ŝirmitaj. En tiuj lokoj homoj laboras ! Terurega afero !

27-11-12


Laboristoj fortranĉas feraĵojn el la konstruaĵo.

(foto de s-ro Ozaki Takaŝi)

46-jara eksa laboristo akuzis TEPCO-on

Tiu viro apartenis al iu kompanio rilatanta al TEPCO en la urbo Iŭaki en la gubernio Fukuŝima. La 24an de marto 2011 li elmetiĝis al 20 milisivertoj dum la laboro por meti elektrajn kablojn en la subtero de la reaktordomo n-ro 3.
Tiun matenon li, aliaj 3 laboristoj kaj 2 kompanianoj de Kandenkoo eklaboris. 20 minutojn poste dozmetroj sinsekve alarmis al ili, ke la kvanto jam superis 20 milisivertojn. Tiuj du kompanianoj de Kandenkoo ignoris la alarmon, kaj laborigis la laboristojn kvinfoje en la subtero de la reaktordomo. Tiu viro kaj alia rifuzis la ordonon kaj kaŝis sin malantaŭ la fosto, sed li estas certa, ke li ne povis eviti elmetiĝon.
Li diras : “En la subtero troviĝis poluita akvo kaj vaporo. Tuŝi ilin estas tre danĝere. Mi estas certa, ke Kandenkoo daŭrigis al ni la laboron, sciante la danĝeron”.
Ĉar lia elmetiĝkvanto tro altiĝis, li estis ekskludita el la laboro en la centralo, kaj sendita al aliaj nukleaj centraloj kaj instalaĵoj. Liaj edzino kaj filo 5-jara ne povis rifuĝi ekster la urbo pro lia malesto. Ŝi eklaboris nokte por subteni sin. Dum li estis for de la hejmo, li telefonadis al sia filo, sed ekestis malharmonio inter li kaj la edzino. Li volis reveni hejmen kaj petis tion de la kompanio, sed la kompanio diris al li, ke ne troviĝas laboro por li, kaj poste ĝi ne donis al li laboron. Tio estas fakta maldungo.
Li koleras. “Kiel mi antaŭsupozis, la kvanto de mia elmetiĝo altiĝis, kaj fine la kompanio forĵetis min, pretekstante, ke ne troviĝas laboro por mi. Se Kandenkoo severe observus la leĝon kaj zorgus pri laboristoj, ni ne elmetiĝus tiom alte. Mi perdis laboron kaj familion. Oni facile forĵetas nin, laboristojn. Tiajn maljustajn agojn ni ne akceptu.” Kaj li deicidis akuzi TEPCON.
(la ĵurnalo Akahata, la 26an de oktobro, la 1an de novembro 2012)

Fondiĝis Nukle-labor-net

La 9an de novembro fondiĝis “Reto por pensi pri la elmetiĝlaboro” en Tokio. Laborkondiĉoj de laboristoj en la nukleaj centraloj estas kaŝitaj, kaj okazadas malsaniĝoj de laboristoj, intervenoj de mafia-grupoj kaj forrabadoj de parto de salajro fare de kompanioj sub la grandaj elektraj kompanioj. Por subteni laboristojn en la centraloj, laboristaj sindikatoj, grupoj kaj personoj fondis tiun Reton.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio