Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de januaro 2013
puce La 06an de januaro 2013
puce La 14an de januaro 2013
puce La 15an de januaro 2013
puce La 27an de januaro 2013

La 01an de januaro 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 01an de januaro 2013

Novjaraj kartoj por kaj de la rifuĝintoj

Japanoj havas kutimon sendi novjarajn kartojn al siaj amikoj kaj konatoj. Hodiaŭ mi tradukos kartojn aperintajn en la ĵurnalo Asahi jam la 26an de decembro.

1. S-ro Kobajaŝi Ken 32-jara loĝanta en la urbo Ĉigasaki en la gubernio Kanagaŭa helpas rifuĝintojn en la urbo Iŝinomaki en la gubernio Mijagi jam ekde la marto 2011. Li skribas en la karto : “Feliĉan Novjaron ! ‘Daŭro’. Ankaŭ en la lasta jaro naskiĝis varmaj homaj ligoj. Ĝis ridoj kaj trankvilo reaperos en Toohoku, ni ‘daŭre’ klopodu”.
* La ĉina ideogramo en la karto signifas “Daŭro”, kaj vidiĝas serpento dekstre sube en la ideogramo, la jara besto de 2013.

2. F-ino Konno Nana 10-jara, kiu, rifuĝinte el la urbo Namie, najbara urbo de la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝima, nun vizitas lernejon en la urbo Nihonmacu en la gubernio Fukuŝima. Ŝi skribis al sia kara amikino en sia eksa urbo : “Denove ni marŝu mano en mano”.
Ĉiam ŝi ludis kun tiu amikino, sed nun ŝi ne scias, kie ŝi loĝas. “Kiam mi ludis, ĉiam ni estis mano en mano, tial kiam mi renkontos ŝin, mi volas esti same.”

3. S-ro Endoo Juukoo 57-jara, vilaĝestro de la urbo Kaŭauĉi, najbara urbo de la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝima, skribis sian deziron : “Revivu la urbo Kaŭauĉi !”
Li deklaris “Revenon al la urbo” en la lasta januaro, sed malpli ol duono de la vilaĝanoj revenis. Li kutimas skribi sian celon por la jaro en novjara karto. “Tiom forte ni revos, tiom multe nia revo realiĝos. Mi revas nur esperplenan estontecon”.

4. S-ro Ŭagoo Rjooiĉi 44-jara poeto loĝanta en la urbo Fukuŝima, skribis : “En la nova printempo niaj paŝoj faros vojeton”. “Ni bezonos longan tempon, sed venkinte malfacilon, ni volas konstrui vojon por ke homoj el la mondo vizitu Fukuŝima-on”.

5. S-ino Abe Jooko 66-jara loĝanta en provizora domo en la urbo Sooma en la gubernio Fukuŝima skribis al la helpanto en la urbo Komoro en la gubernio Nagano : “Feliĉan novjaron. Venis esperplena printempo. Mi trovis domon en la altejo”.
Ŝi perdis sian 39-jaran filon laborantan kiel fajrobrigadano. Rememorante lin, ŝi ofte larmas. Ŝi povis translokiĝi al altejo 2 kilometrojn for de sia eksa loĝejo.

6. F-ino Miura Naoko 20-jara studento, kiu lernas desegnadon, skribis al la loĝantoj de la urbo Oocuĉi en la gubernio Iŭate : “Viaj ridetoj donas al mi kuraĝon. Mi amas la urbon Oocuĉi”.
Mevo en la karto estas la urba birdo kaj rododendro sur la ĉapo estas la urba floro. En la maro flosas kvarpetala trifolio, esperante feliĉon al la urbo.
En la urbo nove konstruiĝos hotelo en junio, por kiu ŝi laboros. Ŝiaj gepatroj kontraŭis ŝin pro tio, ke la hotelo estos proksime de la maro, sed ŝi ne cedis.

7. Tri gefiloj de s-ro Suŭki Takaaki 46-jara, kiuj loĝas en provizora domo en la urbo Onagaŭa en la gubernio Mijagi, kulabore faris unu karton. Juzuha 4-jara filino ŝiris kolorajn paperojn en pecojn, Nao 11-jara filino desegnis tulipojn, vilolojn kaj leontodojn, gluante la paperpecojn, kaj Tomohiro 11-jara filo skribis “Ankaŭ en tiu ĉi jaro ĉiuj estu sanaj !” Ili sendos la karton al sia onklino en la urbo Sendai, kiu prizorgas ilin, kiam ilia patro iros fiŝkapti al la maro. De la hejma altaro vidas ilin fotoj de ilia patro kaj geavoj.

8. S-ro Haga Kijonari 85-jara desegnis al sia konato en la gubernio Mijazaki fiŝŝipon ekveturi de la fiŝhaveno Kesennuma en la gubernio Mijagi. Li perdis sian filinon en la cunamo, kaj tiu karto estas la unua post la cunamo. Li ne trinkis sakeon post la katastrofo, sed en la lasta aŭtuno li trinkis kun tiu konato kaj liaj kolegoj.

9. Haruto 4-jara skribis al sia patrino en la ĉielo. Li skribis “Mi fartas bone. Haruto”, helpate de sia avino Hiroko. Kvar tagojn post la cunamo li renkontis sian patrinon 25-jaran en la kadavrejo. Tiun vesperon li demandis de Hiroko, ĉu ŝi resaniĝos. Lastatempe li ofte diras : “Mi flugos per aeroplano al la ĉielo kaj akompanos ŝin al la hejmo”. Hiroko jam foje diris al li, ke la patrino mortis, kaj li nun ne ofte mencias la patrinon, sed li volas renkonti ŝin. Certe lia volo atingis la patrinon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio