Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de decembro 2012
puce La 06an de decembro 2012
puce La 10an de decembro 2012
puce La 17an de decembro 2012
puce La 23an de decembro 2012
puce La 31an de decembro 2012

La 17an de decembro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 17an de decembro 2012

Forĵeto de “forĵeto de atomenergio”

Hodiaŭ estas mia 71-a naskiĝtago, sed mi devas raporti pri malĝoja novaĵo. Tio estas granda venko de Liberala Demokratia Partio (LDP), fakte granda malvenko de Demokratia Partio (DP).
Dum la pasintaj tri jaroj DP regis Japanion, komence multe subtenate de popolanoj, kaj dume pli kaj pli perfidante ilin kaj perdinte la subtenon, kaj fine spertis grandegan malvenkon, tute malŝatate. LDP venkis, sed en efektiveco ĝi akiris negativan venkon. 40% de la popolanoj ne iris baloti, ĉar ili jam ne esperas bonon en politiko aŭ ne trovis elektindan partion. El 60% de la balotintoj, nur 27,6% elektis LDP-on, tamen tiu rezulto havas gravan influon al la energipolitiko de Japanio.
La energipolitiko de LDP estas :
 1. Dum la venontaj tri jaroj ĝi decidos, ĉu refunkciigi aŭ ne la reaktorojn.
 2. Dum la venontaj 10 jaroj ĝi decidos la plej taŭgan konsiston de elektraj fontoj.
Tiu politiko estas nebula por trompi la popolanojn, sed ĝi klare celas
 1. refunkciigi reaktorojn, kiujn la Kontrolkomitato de atomenergio konfirmos sekuraj,
 2. teni atomenergion,
 3. forĵeti la energipolitikon deciditan de DP, kiu enhavas “forĵeton de atomenergio ĝis la fino de 2030-aj jaroj”.
LDP estas dekstra partio kaj subtenata de la industria mondo, tial ĝi agados akorde de la kapitalistoj kaj kontraŭ popolanoj. Mi elkore deziras, ke dum la venontaj 3 aŭ 10 jaroj ne okazos granda tertremo kaj grava akcidento. LDP estas tre optimisma pri la eventualaj katastrofoj. Ĝi kaj ankaŭ multaj japanoj ankoraŭ stulte kredas, ke japanaj reaktoroj estas perfekte sekuraj. Ili forĵetos ankaŭ suferantojn de Fukuŝimo.

Unu jaron post la “fino de la akcidento”

La 16an de decembro 2011 la ĉefministro de DP Noda Joŝihiko deklaris la finon de la akcidento de la centralo n-ro 1 de Fukuŝimo. Kia estas la nuna stato de la centralo ?
La 27an de novembro TEPCO mezuris radioakticecon de la reaktoro n-ro 3 per du robotoj kaj trovis 4780 milisivertojn da radioaktiveco, 3.7-oble pli forta ol antaŭ unu jaro. Kiam okazis la akcidento, en la funkciantaj reaktoroj n-roj 1-3, nukleaj brulaĵoj fandiĝis, la reaktorsekurejoj rompiĝis kaj la reaktordomoj eksplodis, disĵetante kvantegon da radioaktivaj substancoj. Ĉi-foja forta radioaktiveco montras, ke ankoraŭ nun okazas radioaktiva poluado.
En la centralo oni konservas 76500 tunojn da multege poluita akvo. En la lasta junio la kvanto estis 100000 tunoj, do oni ne sukcesis multe malpliigi la kvanton. Kaj krome troviĝas 207000 tunoj da akvo enhavanta radioaktivajn substancojn kaj salon el tiu senpoluigado. Nun oni povas vidi vicojn da akvokonservujoj en la tereno.

Bildo el TV-stacio NHK aperinta la 7an de novembro 2012

Ankoraŭ ne klara estas la eno de la raktoroj. En la reaktoro n-ro 2 funkcias nur 14 el 41 termometroj, kaj el tiuj 14 nur unu mezuras temperaturon de la fundo, kaj per ĝi oni “konstatas”, ke la reaktoro troviĝas en la stato de “haltado en malvarmo”.

Aktivaj faŭltoj sub la reaktoroj

La 10an de decembro 2012 la Kontrolkomitato de atomenergio konkludis, ke sub la reaktordomo de la atomcentralo de Curuga en la gubernio Fukui troviĝas aktiva faŭlto, kaj la komitatestro Tanaka klarigis, ke ĝi ne povos komenci ekzamenon pri la sekureco de la reaktoro por ĝia refunkciigo.
La 14an de decembro membroj de la Kontrolkomitato de atomenergio, kiuj esploris la tavolon sub la reaktoro de la atomcentralo de Higaŝi-doori en la gubernio Aomori, klarigis, ke probable troviĝas aktiva faŭlto sub la reaktoro.
Laŭ la leĝo estas ne permesite konstrui atomcentralon sur aktivaj faŭltoj, tamen ofte aŭ certe la elektraj kompanioj prezentis falsajn dokumentojn al la registaro kunlabore kun subaĉetitaj scienculoj. Japana insularo staras sur multaj grandaj kaj malgrandaj faŭltoj, do ĝi tute ne estas taŭga por konstrui tiaj danĝeraj instalaĵoj, kiel atomreaktoroj.
La 14an de decembro la komitatestro s-ro Tanaka Ŝuniĉi diris en la kunsido de atomenergikomitatanoj el Britio, Francio kaj Usono, ke la nuna sinteno de la elektraj kompanioj en Japanio estas tiel nekontentiga, ke li ne povos facile permesi refunkciigon de reaktoroj. Tiu komitato estis fondita post la akcidento kiel “sendependa komitato”, sed multaj kritikis tiun estron kiel porkompanian scienculon. _ Certe li provas ŝajnigi sin ne tia, ricevinte fortan kritikon de popolanoj.

Blogo de s-ino Jazaki en Fukuŝimo

Mi ricevis mesaĝon de s-ino Jazaki Jooko, kiu loĝas en la urbo Fukuŝima. En ŝia blogo ŝi montras per kelkaj fotoj, kiamaniere oni senpoluigas parkon. Pro la homa eraro senkulpaj arboj estas hakitaj, nenion protestante. Viztu la suban retejon :
http://koharu-verda.jugem.jp/?eid=560

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio