Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 10an de februaro 2013
puce La 14an de februaro 2013
puce La 19an de februaro 2013
puce La 25an de februaro 2013

La 10an de februaro 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 10an de februaro 2013

Hodiaŭ mi volas skribi du aferojn okazintaj en mia ĉirkaŭaĵo.

Kvanto de radioaktiveco en mia urbo kaj en Fukuŝima


Mia gubernio Gunma situas najbare de la gubernio Fukuŝima. La distanco inter la nuklea cetralo de Fukuŝima kaj mia urbo Maebaŝi estas 200 kilometroj, sed la vento flugis de la centralo al mia gubernio, kiam okazis eksplodoj, do ankaŭ nia gubernio estas poluita retative multe. Tial la sufero de fukuŝima-anoj ne estas tiu de aliaj homoj, sed de ni.
Organizo de eksaj instruistoj komencis mezuri radioaktivecon en diversaj lokoj en nia gubernio. En mia urbo la unua mezurado okazis la 28an de januaro. Ni, kvin eksaj instruistoj, vizitis kelkajn lokojn kaj mezuris per dozmetron, kiun unu el ni aĉetis antaŭe kontraŭ 100000 enoj (1000 eŭroj). Tiu estas japana kaj bonkvalita. Jen estas la rezulto :

Lokoj
5 cm | 50 cm | 1 m
1. Urbo Ŝibukaŭa, kampo 0,05μSv/h 0,073 0,075
2. Urbo Maebaŝi, kampo 0,036 0,039 0,042
3. Elfluejo en la sama kampo 0,254 - -

Laŭ leĝo 1 mili-siverto jare (0,114 μSv/h, mikro-sivertoj hore) estas la maksimumo, kiun ordinaraj homoj povas elmetiĝi sen multa probableco pri estonta malsaniĝo, kaj la loko pli poluita ol 0,23 μSv/h estu purigita. Do kiam mi trovis 0,254 μSv/h en la elfluejo, ni estis iom terurita. Tiu loko estas tiel poluita, ke oni devus purigi.
Laŭ la oficala raporto de la 22a de januaro, kvanto de radioaketiveco ĉe la alteco de 1 metro en Fukuŝima kaj la najbaraj gubernioj estas jene :
 Fukuŝima : 0,65 μSv/h
 Mijagi : 0,059
 Ibaraki : 0,085
 Toĉigi : 0,086
 Gunma : 0,091

Laŭ la raporto de la gubernio Fukuŝima, forteco de radioaktiveco en ĉefaj urboj en la gubernio Fukuŝima estas jena (je 17:00 la 6an de februaro) :
 Fukuŝima : 0,46 μSv/h
 Koorijama : 0,46
 Nihonmacu : 0,34
 Minami-Sooma : 0,30
 Iŭaki : 0,09
 Aidu-Ŭakamacu : 0,07

Kiel forta estas radioaktiveco en la urbo Ookuma, kie situas la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1 kaj de kiu la registaro evakuis la loĝantojn ? Oni mezuras radioaktivecon en 15 lokoj. Jen estas la ciferoj (μSv/h) de la 6a de fabruaro :
A : 3,83, B : 7,60, C : 2,03, D : 0,76, E : 2,06,
F : 7,34, G : 3,00, Ĝ : 19,82, H : 4,52, Ĥ : 0,83,
I : 2,54, J : 14,89, Ĵ : 11,66, K:3,37, L : 4,47

Vi povas facile vidi, ke multaj lokoj en la gubernio Fukuŝima estas tiel multe poluitaj, ke laŭ la leĝo ili jam ne estus loĝeblaj, sed fakte eble 1,5 milionoj da loĝantoj vivas tie.

Miaj artikoloj en ĵurnaloj


En “La Revuo Orienta” de Japana Esperanto-Instituto troviĝas rubriko pri Esperantaj artikoloj aperintaj en ĵurnaloj kaj gazetoj. Lastatempe redantantoj bedaŭras, ke malmulte da artikoloj aperis publike, do mi sendis du artikolojn al du ĵurnaloj. Ambaŭ aperis. Jen estas la resumoj: :

Mi subtenas Fukuŝima-on, abonante la ĵurnalon Fukuŝima-Minpoo
Lastatempe mankas bonaj artikoloj pri la katastrofo en la tutjapana ĵurnalo, do mi komencis aboni lokan ĵurnalon de Fukuŝima “Fukuŝima-Minpoo”. Mi estas tre kontenta trovi diversajn artikolojn pri la vivo de fukuŝima-anoj kaj la klopodo por la restariĝo. Jen estas mia poemeto. Mi, portante ĝin en mia koro, daŭre subtenos Fukuŝima-on.
Ne faru nefarendaĵon*,
Ne forgesu Fukuŝima-on,
Fukuŝima-anoj estas miaj familianoj.

*Devizo de la urbanoj de Aidu en la gubernio Fukuŝima.
(la 5an de februaro 2013, la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo, loka ĵurnalo de Fukuŝima)

Vizitu la vendejon Fukuŝima
En la centra strato de la urbo Maebaŝi troviĝas “Vendejo Fukuŝima”, kiun malfermis la urbo por subteni la restariĝon de Fukuŝima. Mi havas grandan intereson pri la katastrofo, kaj jam vizitis pli ol 10 fojojn la damaĝitan regionon kaj sendadas raporton pri tiu regiono al la mondo.
Mi ofte vizitas tiun vendejon kaj aĉetas produktaĵojn el Fukuŝima. Estas plej grave ne forgesi Fukuŝima-on, do ni vizitu tiun vendejon.
(la 6an de februaro 2013, la ĵurnalo Ĵomoo, loka ĵurnalo)

Kaj hodiaŭ la 10an de fabruaro artikolo pri mia japanlingva libro “Esperanto-Esearo de mondvojaĝanto s-ro Hori”. Lastan semajnon mi vokis ĵurnaliston kaj intervjuigis min. Jen estas la resumo :

Eseoj pri la vojaĝoj al la damaĝita regiono
S-ro Hori, kiu laboras por propagandi Esperanton, eldonis la libron konsistantan ĉefe el eseoj pri liaj vojaĝoj al la damaĝita regiono. Ekde la 11a de marto 2011 li daŭre sendadas raportojn pri la katastrofo al la mondo. Li diras, ke li ĉiam staras apud la suferantoj kaj volas raporti pri iliaj klopodoj al plej multaj homoj”.
Aliaj eseoj temas pri liaj vojaĝoj al Vjetnamio kaj Nepalo, pri la interamikiĝo kun liaj studentoj kaj pri interŝanĝoj de mesaĝoj kun iu lernantino.
(la 10an de februaro 2013, la ĵurnalo Ĵoomoo)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio