Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de januaro 2013
puce La 06an de januaro 2013
puce La 14an de januaro 2013
puce La 15an de januaro 2013
puce La 27an de januaro 2013

La 27an de januaro 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 27an de januaro 2013

Fine de decembro mi trovis, ke Fervoja Kompanio de Orienta Japanio (JR-orient-Japanio) donas servon de “Speciale rabatita bileto” en januaro, per kiu ni povas vojaĝi libere en tiu regiono kontraŭ 15000 enoj (150 eŭroj). Profitante tiun okazon, ekde la 21a ĝis la 24a de januaro mi vojaĝis al la norda Japanio por vidi, en kiu stato estas tiuj damaĝitaj urboj.

La 21an mi atingis la urbon Haĉinohe en la gubernio Aomori. Laŭ “Atlaso por helpi restariĝon en la cuname damaĝitaj urboj”, tiu urbo estas la plej norde damaĝita urbo. Laŭ tiu atlaso nur tre marbordaj lokoj, nome havenoj kaj fabrikoj, estis inunditaj, sed aliaj lokoj ne estis damaĝitaj, do la urbo normale funkciis kaj nenie troviĝis spuroj de la damaĝoj.
La 22an mi suden vojaĝis kaj vizitis malgrandan urbon Taneiĉi en la gubernio Iŭate. Laŭ la atlaso tiu urbo estus multe inundita, sed en efektiveco la 10-metra kontraŭcunama digo protektis la loĝkvartalon. La informo ne estas ĝusta. Inter la maro kaj la digo troviĝis fiŝhaveneto kaj aliaj instalaĵoj fiŝkaptaj kaj turismaj, kiuj estis severe difektitaj, sed nun la haveneto refunkciis, kaj la restoracio en la turisma centro funkciis ekster la digo en provizora konstruaĵo.
Sur la muro de tiu restoracio oni montris dekkelkajn fotojn de damaĝoj, unu el kiuj mi montros sube :

Posttagmeze mi plu vojaĝis suden kaj atingis la urbon Kuĵi en la gubernio Iŭate. Laŭ la atlaso ankaŭ tiu urbo estus vaste inundita, sed tiu informo ne estas ĝusta. La urbo tute ne estis inundita krom havenoj kaj marbordaj fabrikoj. Tiu mapo estis haste redaktita kaj eldonita eble du monatojn post la katastrofo, do tia malĝusta informo enmiksiĝis, sed ni devas altetaksi la laboron de la eldonanto. La libro multe helpis al mi kaj certe al homoj, kiuj hastis al la regiono Toohoku por ĝia restariĝo.

Najbare de la stacidomo Kuĵi troviĝas akvario, kiu antaŭe estis subtere en la Bazo por konservi petrolon laŭ la marbordo, sed tiu instalaĵo estis detruita kune kun tiu akvario, do nun oni malfermis malgrandskalan akvarion en la urbo. En ĝi oni montris testudon kaj limulon, kiuj postvivis la cunamon. Oni trovis ilin inter detruitaĵoj.
En la stacidomo troviĝis malgranda vendejo, kie maljuna virino vendis manĝaĵojn. _ Por subteni suferantojn, turistoj devas uzu monojn malavare, do mi aĉetis suŝi-rulaĵon kaj alparolis ŝin.
Ŝi konfesis, ke ŝi estas la “ĉefrolantino” en la matena TV-programo “Ama-njo”, kiu komenciĝos en aprilo. Kuĵi estas fama pro plej norda “ama” (subakvistino, kiu kaptas marerinacojn kaj konkulojn, plonĝante en la maron). Kiam ŝi estis juna, ŝi vendis manĝaĵojn en la trajno inter la urboj Kuĵi kaj Mijako, do ŝi havas multajn amikojn kaj konatojn laŭ tiu fervoja linio, sed pro la cunamo ŝi perdis multajn el ili, kaj tio dolorigas ŝin. La profesio de “ama” ne estas facila, kaj junulinoj ne volas heredi tiun profesion. Sed ŝia filino, kiu laboris en Tokio, revenis al Kuĵi kaj decidis fariĝi ama. Laŭ mia supozo la TV-programo temos pri ŝi kaj ŝia filino.
La 23an mi vojaĝis pli suden per Sanriku-Fervojo, kiu estis tiel damaĝita, ke ĝi longe ne funkciis, kaj eĉ nun inter Kuĵi kaj Mijako, parte ni devas preni buson. Mi vizitis la urbon Noda. Ĝi estis protektita per la 8-metra kontraŭcunama digo, sed la ondoj facile transvenis, kaj la duono de la centra parto de la vilaĝo estis detruita. La vilaĝdomo restis, sed inter ĝi kaj la marbordo preskaŭ ne troviĝis konstruaĵoj. La tereno estis kovrita per neĝo. Se ni havus neniun informon pri la katastrofo, tiu pejzaĝo estus simpla herbejo, sed ĉar mi scias, ke tie estis ĉiutaga vivo de la loĝantoj, mi ne povas esti trankvila. Jen estas la foto tuj post la cunamo :

La vilaĝo Noda protektita de la digo kaj la ŝtata vojo n-ro 45

Mi plu vojaĝis suden al la urbo Taroo, kiun mi vizitis en decembro. Unu monato ŝanĝis nenion. Same etendiĝis sendomaj terenoj kovritaj de neĝo. Laŭ la ŝtata vojo n-45 senĉese kuras kamionoj, sed en la urbo ne vidiĝis homoj, nek lumoj krom unu provizora vendejo. Mi vizitis ĝin kaj aĉetis kelkajn aĵojn same kiel en decembro. La vendistino diris : “Mia domo estis ĉi tie. Feliĉe neniu el mia familio mortis, kaj mi nun loĝas ĉe mia filo, kies domo estas en plialta loko. La kontraŭcunama digo de Taroo estas la plej granda ne nur en Japanio, sed eble en Azio, do multaj inĝenieroj kaj politikistoj venis ĉi tien por esplori. Multaj loĝantoj fieris pro tio kaj kredis, ke ili estas perfekte sekuraj protektite de la digo, sed al iuj tiu kredo malbone efikis. Ili observis la venontan cunamon sur la digo, kaj kiam ili provis forkuri, jam estis tro malfrue”.

Maldekstre vidiĝas la vilaĝdomo de Taroo

En 1933 granda cunamo atakis Taroo-n. 500 el la 559 domoj perdiĝis kaj 911 el la 2773 loĝantoj mortis. Mankis al la vilaĝo loko por translokigi vilaĝanojn, do la vilaĝo decidis konstrui grandan digon. En 1958 la konstruado finiĝis kaj aperis grandega kontraŭcunama digo 1350 metrojn longa kaj 10 metrojn alta sur la marnivelo, kaj eĉ poste oni aldonis digojn, kaj finfine en 1966 ĉio finiĝis. Nun rempare staras X-litera digo 2433 metrojn longa.
Kiam atakis Ĉilia Cunamo en 1960, la digo perfekte protektis la vilaĝon, sed ĉi-foje la cunamo momente detruis la eksteran digon kaj la ondoj duoble pli alta ol la digo facile eniris en la loĝkvartalon kaj kirlis domojn, mortiginte 200 homoj el la 4434 loĝantoj. La urbo aŭ la ŝtato planas altigi la teron je 2 metroj, sed nun pli ol 80% de la loĝantoj volas translokiĝi al pli alta loko.


Krepusko venis, kaj mi revenis al la stacidomo, kaj supreniris al la kajo. De tie mi vidis sube multajn lumetojn. Antaŭe troviĝis eble 20 domoj antaŭ la stacidomo kaj ne estis tiel maluma, sed nun tiuj domoj malaperis kaj regas la lokon mallumo. Pro tio oni metis tiujn lumetojn el sunenergia elektro. Sed al mi ŝajnis, ke la spiritoj de la mortintoj ŝvebas tie.

La 24an mi planis resti iom longe en la urbo Mijako, sed mankis taŭga trajno por reveni al la ĉefurbo Morioka krom tiu de 9:30 matene, do mi prenis ĝin kaj revenis. Post kvar-hora promenado en la urbo mi revenis hejmen per rapida trajno Ŝinkansen.

En tiu atlaso la regiono Toohoku estis dividitaj en 32 partojn inkluzive de 2 partoj, kiujn ni ne povas viziti pro radioaktiveco, el tiuj 30 mi jam vizitis 24. Dum la vojaĝoj mi rimarkis, ke inter la urboj kaj vilaĝoj nun troviĝas granda diferenco ; iuj urboj ne estis severe detruitaj dank’ al la digo aŭ dank’ al sia situo, sed aliaj, ekzemple Kesennuma, Rikuzen-Takada kaj Oocuĉi, estis tiel vaste kaj komplete detruitaj, ke la restariĝo estos tre malfacila. Kaj certe estas granda diferenco inter familioj. Kiuj perdis siajn familianojn, domon kaj laborlokon, tiuj havas tre grandan malfacilon kaj estos malfacile restariĝi.
Mi ne havas forton por helpi ilin. Kion mi povas fari, tio estas ne forgesi iliajn suferojn kaj ĉiam stari apud ili. Dum la printempo mi volas viziti tiujn ses urbojn, kiujn ankoraŭ mi ne vizitis. Mi opinias, ke tio estas ankaŭ mia devo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio