Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Afiŝoj de la usona sindikato I.W.W.
puce Bilanco pri la ĝenerala striko en Francaj Antiloj
puce Britta Gröndahl : Sindikatismo - kio estas tio ?
puce Ivo Peyraut : Historio de la franca CNT
puce Kiom da sindikate organizitaj laboristoj ekzistas ?
puce M. Ĵ. Perlow : Usona Socialista Movado

Ivo Peyraut : Historio de la franca CNT


Enkonduko

De tempo al tempo aperas en kelkaj esperantistaj gazetoj informoj pri la agadoj de la franca C.N.T.. Ankaŭ aperas pri tiu anarki-sindikatista organizo komentoj ĉu pozitivaj ĉu negativaj. Per doni konkretajn bazojn al la kono de la vivo de tiu konfederacio, mi proponas al nia bulteno, Liberecana Ligilo, la verkadon de resumo de ĝia historio, kiun L.L. povas aperigi felietone. Kompreneble tiu resumo estos pli malpli objektiva, sed ĉiu leganto de nia gazeto povos aldoni elementojn, aprobi aŭ malaprobi la vidpunktojn, ktp.

Ivo Peyraut

Periodo antaŭ 1926

En Francio la sindikatista movado naskiĝis neleĝe ĉirkaŭ 1830. ĝi devis batali kontraŭ ĉiuj politikaj reĝimoj : monarkia, imperia, respublika. Nur en 1884 la sindikatoj povis leĝe aktivi. Ĝis la unua mondmilito la francaj sindikatoj akiris pli kaj pli da potenco, malgraŭ la opozicio de entreprenistoj kaj de la registaroj : strikoj, strat-bataloj, enkarcerigoj estas la kutima destino de la sindikatista agado. Dum tiu periodo de gravaj tendecoj influis tiun agadon : la reformistoj kiuj celis plibonigi la sorton de la laborista klaso nur per reformoj kadre de la burĝ-parlamenta reĝimo. Tiu tendenco emis konsideri ke la sindikatoj estas la apendicoj de la politikaj partioj. Kelkaj figuroj de tiu unua grupo : Leon Jouhaux, Emile Basly, Renard, Tillet. la anarki-sindikatismo (revolucia sindikatismo) kiu proponas ke la sindikatoj, sin apogante sur la senpera, rekta agado estu motoro de gravaj ŝanĝiĝoj en la socio. Kelkaj figuroj de la Federacio de la laborboroj, Emile Pouget, Griffuheles, Fernand Pelloutiers, Pierre Monatte.

Escepte de kelkaj aŭtonomaj sindikatoj, la granda plimulto de la organizita laborista klaso aliĝis al la C.G.T. -Ĝenerala Konfederacio de la Laboro.

Post la unua mondmilito, multaj anarki-sindikatistoj kaj reformistoj aliĝis al la Komunista partio kaj intencis ’komunistigi’ la C.G.T.. Tio instigis multege da ’disputoj’ kaj fine, ekde 1926 kunekzistis tri konfederacioj :

* C.G.T. reformistoj ;
* C.G.T.U. ’unitara’= favore al unuiĝo ;
* C.G.T-S.R. ’S.R.’= Revoluci- Sindikatisto ;

Antaŭ la dua mond-milito

En januaro 1926 anarkisindikatistoj (A.S.) kaj revoluciaj sindikatistoj (R.S.) minoritataj en la C.G.T.-U. fondas la C.G.T.-S.R. (sindikatist-revolucia). Ĝi samtempe kreas novan gazeton : ’Le COMBAT SYNDICALISTE’ (LA SINDIKATISTA BATALO), kiu daŭre aperas.

Granda nombro de A.S. kaj R.S. restas en la C.G.T. kaj C.G.T.-U., kaj neniam la nombro de aliĝintoj de C.G.T.-S.R. superos 5 000. Ĝi devos defendi sin, ne nur dekontraŭ la mastroj kaj de la Ŝtato, sed ankaŭ dekontraŭ la komunistoj, kiuj atakas ĝin per revolveroj kaj per ponardoj dum publikaj mitingoj.

Ĝi partoprenas grandan nombron de sociaj konfliktoj, inkluzive la grandan nacian strikon de junio 1936, kiu sekvis la balotadon favoran al la maldekstra koalicio. Tiam Francio havis tre reakcian socian politikon. Tiu striko finiĝis per la t.n. ’Interkonsentoj de Matignon’ [1], kiuj ’donis’ du semajnojn de pagita ripozo al la laboristaro. Sur tiu-ĉi kampo, Francio estis en la 19a vico, kaj oni povas observi ke jam ekzistis tiu sistemo en Germanio ekde 1905 danke al Bismarko !

Inter 1936 kaj 1939 la C.G.T.-S.R. alportas maksimuman subtenon al la hispana revolucio ; tiu subteno ne ekskludas kritikojn rilate la sintenojn de la hispana C.N.T. kiu partoprenis parte je la registaro. Oni memoru ke je la falo de Barcelono, tricent mil hispanoj rifuĝiĝis en Francio, kaj ekde 1940 multaj el ili (precipe membroj de la C.N.T.) kreis la unuajn makisojn.(subteran armeon - kontraŭantoj de la germana armeo)
Kiam la marŝalo Philippe Petain konkeris la povon, la C.G.T.-S.R., kiel ĉiuj aliaj sindikatistaj konfederacioj devis malaperi.

De 1943 ĝis 1952

Ekde 1943 la liberecana movado provas rekonstruiĝi en Francio danke al aktivuloj de la Unuiĝo Anarkista, de la C.G.T.-S.R. kaj de la hispana C.N.T.-F.A.I. Tuj post la fino de la milito ĉiuj sindikatanoj (escepte tiuj de la katolika C.F.T.C.) decidis relanĉi unu solan grandan konfederacion, la C.G.T., kun pli ol kvin milionoj da membroj.

Sed rapidege la komunistoj provis konkeri absolutan povon en la C.G.T. por ke ĝi fariĝu apendico de la franca komunista partio. Tiu fakto kreis netolereblan situacion. La A.S. kaj R.S. estis la unuaj kiuj ribelis kontraŭ tiu tendenco al monopolo.

La 7-an, 8-an kaj 9-an de decembro, la A.S. kaj R.S. kreis la francan C.N.T. kun la celoj jam proponitaj de la C.G.T-S.R. Granda nombro da hispanaj kompanoj aliĝas, sed precipe aktivas favore al la solidareco kun la kaŝa liberecana movado en Hispanio. Oni povas mencii ke jam en 1945 la hispanaj cenetistoj kreis ’C.N.T. en ekzilio’ dum kongreso kiu okazis en Parizo, kun 30.000 membroj. Ni notu ke en 1947 la social-demokratoj forlasis la C.G.T. kaj fondis la konfederacion C.G.T-F.O. (Force Ouvri’re - Laborista Forto).

Dum la fonda kongreso de C.N.T. estas adoptita la ’Ĉarto de la revolucia sindikatismo’. Unu el la plej signifaj frazoj (kopiita de la Ĉarto de Amiens-1905) tekstas :’La sindikato, hodiaŭ rezistgrupo, fariĝos, estontece, la grupo de produkto kaj de disdono, bazo de la socia reorganizado’.
Oni retrovas tiun nocion en la statutoj akceptitaj dum tiu kongreso (kaj modifitaj dum la kongreso de novembro 1949).
La C.N.T. celas :

* arigi, sur la specifa ekonomia tereno, por la defendo de iliaj materiaj kaj moralaj interesoj, ĉiujn salajrulojn, krom la premigaj fortoj de la Ŝtato, konsiderataj kiel la malamikoj de la laboristoj ;


* daŭre agadi, per la klasbatalo kaj la rekta agado, favore al la liberiĝo de la laboristoj kiu okazos nur tra kompleta ŝanĝiĝo de la nuna socio.


La C.N.T. precizigas ke tiu ŝanĝiĝo realiĝos nur per la neniigo de la salajra sistemo, per la sindikatigo de la rimedoj de produkto, de disdono, de interŝanĝo kaj de konsumado, kaj la anstataŭigo de la ŝtato per iu organismo fondita de sindikalismo mem kaj mastrumata de ĉiuj civitanoj.


La C.N.T., sin apogante sur la produktanto, garantias al tiu-ĉi, la plenumon de la organizado de la laboristoj.


La membraro de la C.N.T. estos samkvanta kiel tiu de la C.G.T.-S.R. kaj ĝis 1952 ĝi partoprenas kelkajn grandajn sociajn konfliktojn, i.a. strikojn ĉe aŭtomobilkonstruistoj RENAULT, BERLIET, strikoj kiuj devigos la komunistan partion forlasi la registaron. Ĝi havas membrojn en la sekvaj sektoroj : domkonstruado, metalurgio (200 membroj en la pariza regiono), oficistoj, sano, transportoj, fervojoj, poŜto, nacia edukado, minejoj, kemio, teksaĴoj.


De 1952 ĝis 1977


Kiel multaj aliaj organizoj (oni povas citi i.a. la junulargastejanmovadon) la C.N.T. komence de la 50-aj jaroj malprogresas ĝis 1968. Dum tiu ’dezert-trairo’, manpleno da kompanoj daŭre konservas etan formon da organizado en dudekduo de lokaj unuiĝoj kiuj praktikas minimuman politikan agadon : eldonojn, subtenon al sociaj luktoj, koncertojn, prelegojn, stratmanifestaciojn... Sed preskaŭ malaperas la agadojn de sindikataj sekcioj en entreprenoj. Dum tiuj jaroj oni povas observi ke sufiĉe granda nombro de aktivuloj A.S. kaj R.S. opinias ke estas pli efike aliĝi al la reformistaj konfederacioj. Oni ofte aŭdas la frazon : ’Mi preferas esti kun la amasoj...’


La tiel nomataj eventoj de majo 68 vekigas la C.N.T. Alvenas novaj generacioj, sed la ĝenerala refluo de 1970 malesperigas tiujn novajn membrojn, kies plej granda nombro malaperas.


Tiam komenciĝas dua ’dezert-trairo’ kiu similas je la unua. Dum tiu periodo plifortiĝas iu nova konfederacio, la C.F.D.T. (Franca kaj Demokrata Konfederacio de la Laboro). Ĝi estas skismo de la antikva C.F.T.C., kaj sub modernaj, ŝajnlaikaj lingvaĵoj, ĝi kaŝas la fakton ke ĝi estas daŭre influata de la sociala doktrino de la katolika eklezio. Ne vidante tiun kaptilon, multaj aktivuloj A.S. aliĝas al la C.F.D.T., kredante je la frazo de ĝia lidero Edmond MAIRE : ’Mi hisas la flagon de la anarkisindikatismo !’


De 1977 ĝis 1992


Ekde 1977 oni notas duan vekiĝon de la C.N.T. kaj oni povas esperi ke ĝi estos daŭra. Esence la karakterizo de tiu periodo konsistas el la kreado de sindikataj sekcioj sekvata au antaŭita preskaŭ ĉiam de iu konflikto.
Por la sekvo de tiu teksto mi petas anticipe pardonon de la legantoj, ĉar mi donos multajn detalojn kiuj estas eventuale fremdaj al niaj ekster-franciaj gekamaradoj. Mi provos esti plejeble preciza eble.


En 1977, la hispana C.N.T. lanĉis kampanjon de gigantaj mitingoj en Madrido, Valencio kaj Barcelono, kiuj arigis centojn da miloj da ĉeestantoj.


Nekontesteble tiu renaskiĝo de la hispana C.N.T. kuraĝigas multajn aktivulojn A.S. kaj R.S. (inkluzive en la franca C.N.T.) kiuj esperas ke iun tagon iu fortika anarki-sindikatista konfederacio povos revivi en Francio.


Tion oni povas legi en la paĝoj de la ĉiusemajna franc-hispana gazeto C.N.T.-ESPOIR.


Kelkaj A.S kaj R.S. organizas kelkajn kunvenojn por krei novan organizon : Coordination Nationale des Anarcho-syndicalistes (C.N.A.S) - Nacia Kunordigado de la Anarki-sindikatistoj. Ĉar ĝi estis tro frua, tiu projekto fiaskis.


Samjare, pro tre misteraj kaŭzoj, la Konfederacia Plenum-Komitato de la C.N.T. kiu situis en Tuluzo eksigis la parizan unuiĝon. Tiu grupo ne malaperis kaj daŭras sian agadon aŭtonome, kaj ĝi posedas sidejon je la adreso : 39, rue de la Tour d’Auvergne, 75009 Paris. ĝia agado estas tre malgranda.


En 1978 la sindikatista sekcio de la C.F.D.T. de la poŝtista kribrocentro de Lyon-Montrochet decidis forlasi tiun konfederacion, kaj kreis la sindikaton S.A.T. (Syndicat Autonome des Travailleurs - aŭtonoma Sindikato de la Laboristoj). La ŝajna simileco de la siglo de tiu sindikato kun tiu de ’nia’ S.A.T. estas pura koincido. Tiu instanco ludos poste gravan rolon.


En 1979 la loka sindikatista sekcio en Arles (departemento 13-Bouches-du-Rhone) organizas strikon en la entrepreno Courriers du Midi (kamionoj). Naciskale la C.N.T. bojkotas la balotojn por la ’prud’hommes’ [2]. En decembro la hispana C.N.T. okazigas sian unuan kongreson post la falo de la respubliko. En Madrido, en la Casa del Campo ĝi arigas 1300 delegitojn, kiuj reprezentas 240 sindikatojn kiuj grupigis 300.000 membrojn, inter kiuj 80.000 pagis akurate sian kotizon.


En 1980 (aprilo) la loka unuiĝo de Bordozo subtenas la strikon de la instruistoj.


En 1982, en Lyon-Montrochet, la S.A.T. organizas sian unuan strikon. Same en Bordozo okazas strikoj en la kinejoj Concorde kaj en la kompanio SAFT (akumulatoroj). Denove, naciskale, lanĉado de bojkoto kontraŭ la balotado por la ’prud’hommes’.


En 1983 la loka federacio de Bordozo organizas longajn strikojn en la kliniko Les Orangers (La Oranĝarboj) kaj en la ambulanca kompanio S.O.S.-BORDEAUX.


Tiuj longaj konfliktoj vekis grandan intereson en la bordoza regiono, kaj ĉiuj lokaj federacioj de C.N.T. subtenis ilin finance. Samtempe kreiĝis sindikatista sekcio en la malsanulejo de Montauban (departemento 82 - Tarn-et-Garonne). En la pariza regiono renaskiĝas la poŝtista sindikato, kiu dum la postaj jaroj instigos la kreon de aliaj poŝtistaj sindikatoj en pluraj francaj regionoj. Tiel naskiĝis naciskale federacio de la poŝtistoj.


La 5an de septembro 1983 la parizregionaj sindikatoj de la C.N.T. partoprenas la manifestacion subtene al Radio Libertaire , kun aliaj miloj da personoj sur la grandaj bulvardoj de Parizo.


En 1985 kreo de sindikata sekcio en la gazetagentejo Liaisons Sociales (Socialaj Ligiloj), kaj la sindikato S.A.T. en Lyon decidas ne plu resti aŭtonoma kaj aliĝas kolektive al la C.N.T.


En 1987 oni povas noti ke kreiĝas sindikatistaj sekcioj en du firmaoj de la Liona regiono : Chassieu kaj Termoz, kaj en la hospitalo de Le Havre (Normandio - 76). En la departemento Charente Maritime la lokaj cenetistoj organizas publikan manifestacion antaŭ la ’Centre dÕadaptation au travail’ (C.A.T. -Centro por adapto al la laboro) de Saint-Porchaire, dum la parizanoj bojkotas la magazenojn kiuj vendas la produktojn Laura Ashley, kiuj estas fabrikataj en skota uzino, kies estro konsideris ’siajn’ laboristojn kiel sklavoj.


En 1989, nova elano puŝis antaŭen denove la C.N.T. dank’al la aliĝo de dekoj de laboristoj de la entrepreno COMATEC . Tiu nova sekcio ludis (kaj daŭre ludas) gravan rolon en la franca C.N.T. Pro tio ĝi meritas apartan mencion.


La COMATEC estis kreita de la R.A.T.P. (metroo kaj busoj en la pariza regiono) por purigi la metro-staciojn. ĝi entenas centojn de purigistoj, preskaŭ ĉiuj elmigrintoj, sed la ĉefoj estas eŭropaj. En ĝi okazas ofte konfliktoj (pri salajroj, laborkondiĉoj, rasismaj sintenoj k.t.p.)


La plej grava sindikato estas tiu de C.G.T., sed (tio estas escepto en Francio) ĝi estas la sindikato kiu kunlaboras intime kun la estraro. La dua estis tiu de C.F.D.T., sed ĉi-lasta enburĝiĝis, kaj ĝia radikala alo, okaze de grava striko, forlasis ĝin por aliĝi al la C.N.T., kiu nun fariĝis la dua sindikato. Por malpermesi la ekziston de C.N.T. la firmao procesis pli ol tridekfoje ! La C.N.T. gajnis ĉiujn procesojn kaj nun ĝi estas respektata.


Samjare kreiĝis sekcio en la ’Cité des Sciences’ en la parko de La Villette (18a distrikto de Parizo), kaj revigliĝis la sindikato pri edukado. Tiu-ĉi, du jarojn poste, kreis nacian federacion, kiu, nun arigas dudek sindikatojn en tuta Francio. Okazis konflikto en la firmao RUFA (stratlaboroj en Caen - 14 - Normandio) Subtenata de la lokaj cenetistoj.


En 1990, okazis dua grava striko en la COMATEC, kaj por la unua fojo la C.N.T. organizis sian propran stratmanifestacion dum la 1-a de majo, de la placo Barbès ĝis la placo Nation. Ĉi-jare komencis aperi en la eldonaĵoj de la C.N.T. (gazetoj, revuoj, broŝuroj, afiŝoj, flugfolioj) la fama nigra kato.


En 1991, komence de la jaro, eksplodis la tiel nomata ’Milito de la Golfo’. La C.N.T. denuncis la hipokritecon de ambaŭ partoj kaj disdonis 80.000 ekzemplerojn de flugfolio en la pariza regiono. Samjare kreiĝis sekcio en dua entrepreno pri industria purigado, nomita SPES. En tiu branĉo, kaj ne nur en Francio, la laboristoj estas severe ekspluatataj. Pro tio iliaj luktoj estas ĝenerale tre radikalaj. Nuntempe la sindikato pri purigado de C.N.T. en la pariza regiono arigas sekciojn en ses el la plej gravaj entreprenoj.


En 1992 kreiĝas sekcioj en malgranda teksa entrepreno (MINIA - CONFECTION en Parizo) kaj en la plej granda vendejo de libroj, diskoj ktp, F.N.A.C. Samtempe aliĝas studenta grupo (F.A.U. : Formation Action Universitaire - Lernado Agado Universitata) kiu konsistis precipe el studentoj de la Fakultato de Nanterre. Kiel la kompanoj de S.A.T., de la COMATEC k.t.p., tiuj novaj membroj kunportis novan sangon, novan dinamismon al la C.N.T.


De 1992 ĝis 1993


Krizo de kresko
La C.N.T. estas konstanta loko de debatoj. Unu el la plej gravaj povas esti tiel resumita : ĉu la A.S. kaj S.R. povas kandidati je la profesiaj balotoj ? De jardekoj tiu demando ne trovis solvon akceptitan de ĉiuj.


Por alproksimigi kontraŭdirajn poziciojn, sinteza mocio estis adoptita dum konfederacia kongreso en majo 1989 en Parizo :
La kongreso agnoskas la praktikon de escepta partopreno, taktika kaj provizora, je profesiaj balotoj nur kiam niaj sindikataj rajtoj ne estos akceptataj en la entrepreno...
Post du jaroj da krizo, parto de la membroj de la C.N.T. rifuzante tiun ’praktikon de escepta partopreno’, forlasas la C.N.T. dum la kongreso (denove en Parizo) la 6an kaj 7an de februaro 1993. Tiu malplimulto arigis la duonon de la sindikatoj kaj la trionon de la membroj [3] Neatendite tiu krizo, kaj ĝia fino, ne malprofitis al la C.N.T., sed inverse la konfederacio daŭre progresas. Unu el la kialoj estas ke la posta periodo estis tre aktiva, sindikatskale, en tuta Francio.


Periodo 1993 ĝis 1995


Tiu periodo estis tre fekunda. Kreiĝis du novaj sindikataj sekcioj, ambaŭ en departemento Val-de-Marne (94) : en la Centre d’Hebergement et de Reinsertion Sociale (Centro pri Gastigado kaj Socia Reenkonduko) de Crteil kaj en la firmao QANTE-POUYET (metalurgio) en Orly. En julio 1993, la C.N.T. lanĉis strikon en la COMATEC kiu daŭris tri semajnojn. Por subteni la laboristojn, la C.N.T. alvokis je internacia subteno kaj rikoltis 66000 F.


Fine de la striko la estraro maldungis dekunu kompanojn, sed, post longa batalo, ĉiuj retrovis siajn laborpostenojn.


La 1-an de majo 1994, unuafoje la C.N.T. organizis en Parizo stratmanifestacion matene de la Place des Fêtes (en la 20a distrikto) ĝis la Place de la Rpublique, por poste retrovi, posttagmeze, "la klasikan" [4] manifestacion organizitan de la reformistaj konfederacioj.


Sed tiu periodo precipe karakteriĝas de la ’eventoj de novembro - decembro 1995’. La tiutempa dekstrula ĉefministro Alain JUPPE decidis profunde modifi la statuton de la SOCIA PROTEKTADO kaj la statuton de la kompanio S.N.C.F. (fervojistoj). Tiuj reakciaj projektoj provokis gigantan reagon. Pli ol du milionoj da personoj manifestaciis surstrate. ĉiuj publikaj transportrimedoj estis paralizitaj dum preskaŭ du monatoj. Fine la strikintoj sukcesis nuligi la projekton pri la fervojistoj, kaj nur parte tiun de la SOCIA PROTEKTADO.
Dum tiuj eventoj ĉiuj sindikatoj de la C.N.T. tre aktivis, proponante radikalajn analizojn kaj agadproponojn. Tiu dinamismo instigis multajn personojn aliĝi al la konfederacio, kaj provokis la kreon de multaj novaj sindikatistaj strukturoj sur la tuta franca teritorio. Pro tio, por la venonta kaj lasta paragrafo mi nur indikos kelkajn plej signifajn elementojn.


Periodo 1996 ĝis 2001


Junio 1996 : Neatendite iu informo pri venonta detruo de la pariza sidejo C.N.T. (33 rue des Vignoles, 75020 Paris) atingis la regionan Plenum Komitaton.


Tiu sidejo luita en 1971 (unue de hispanaj kamaradoj, kaj poste de hispanaj kaj francaj kamaradoj) estis aĉetita de la urbodomo de Parizo, kiu decidis ĝin detrui por konstrui ni ne scias kion. Por protesti kontraŭ tiu decido estis kreita asocio de ĉiuj loĝantoj (sindikatoj, kultura asocio, metiisto, artistoj) kaj estis organizita stratmanifestacio, kiu arigis 1.200 personojn, la 14an de septembro 1996. Tiu-ĉi manifestacio provokis periodon de negocado, kaj verŜajne, fine de 2001, estos trovita taŭga solvo...


Decembro 1996 : la sindikata internacio A.I.T. - I.L.A. (Association Internationale des Travailleurs - Internacia Laborista Asocio) al kiu apartenas la franca C.N.T. okazigis sian kvarjaran kongreson en Madrido. La minoritata grupo, kiu skismis dum la kongreso de februaro 1993 ’sukcesis’ eksigi la majoritatan grupon per du voĉoj kontraŭ unu... Oni povas precizigi ke dum la periodo kiam la du branĉoj kotizis al A.I.T. - I.L.A, inter marto 1993 kaj decembro 1996, por 100 FRF. ricevitaj de la kasisto de A.I.T. - I.L.A por Francio, 80 FRF. venis de la majoritata branĉo kaj 20 FRF. de la minoritata branĉo.


Tiu absurda decido havis neniun influon sur la posta disvolviĝo de la majoritata grupo, ĉiam sub la siglo C.N.T., konfederacio kiu nun aktivas en 52 departementoj tra 110 sindikatoj.


Januaro 1997 : pro siaj pozicioj malfavoraj al la liberigo de la abortigo, la deputitino dekstrula Christine Boutin el la departemento Yvelines (78) estis kritikata, duonserioze, duonhumore, de la redakcio de Le Combat Syndicaliste . Ŝi ofendiĝis kaj provokis proceson kontraŭ ĝi pro Ókaŭzo de misfamigoÓ. La proceso, kiu okazis la 17an de januaro 1997, estis bona preteksto por publike prezenti, antaŭ iu tribunalo (!) la anarki-sindkatistajn tezojn ; kaj sinjorino Boutin perdis la proceson...


Majo 1997 : revigliĝo de S.U.B. (Unuigita Sindikato de Konstruo).
Tiu sindikato estas unu el la plej malnovaj en Francio : ĝi estis kreita en 1900. Tiu parizregiona sindikato tre aktivas kaj helpas je la kreo de similaj sindikatoj en aliaj departementoj. Tiuj strukturoj (re-) kreis la Federacion de laboristoj de konstruo kaj de la sindikata branĉo de la laboristoj de la Ŝtono.
Junio 1997 : apero de la unua numero de la teoria revuo ’Les temps maudits’ (La malbenitaj tempoj) ĝi aperas dufoje jare kaj regule.


Unuafoje ankaŭ la C.N.T. partoprenas la eŭropajn marŝojn kontraŭ la maldungo (en Amsterdamo). Tiuj marŝoj povas esti konsiderataj kiel preludo al la manifestacioj de Seattle, Prago, k.t.p.


Decembro 1997 : la C.N.T. partoprenas la movadon de la mallaboruloj (okupado de sociaj oficejoj, ’invado’ de grandaj magazenoj, k.t.p.), movado dum kiu oni retrovis parte la spiriton de la eventoj de 1995 - 1996.
Januaro 1998 : okazis la plej longa striko en la COMATEC : kvin semajnoj. Pli ol ducent laboristoj okupis kvar metrostaciojn. La mastraro dungis ’flavulojn’, kaj nokte okazis incidentoj. Sekvis tri procesoj. Fine la strikintoj gajnis nenion, escepte ke ekde nun ili retrovis sian dignecon.. En 1998, tiu respekto estas daŭre la sekvo de fizikaj bataloj. La internacia helpo permesis la disdonon de 100.000 FRF. al la strikintoj.
Oktobro 1999 : iu membro de faŝista grupo murdis en Stokolmo Bjŏrn Sŏderberg, membro de S.A.C. (Sveda Anarki-sindikatista Centralo). La C.N.T. organizis protest-manifestacion antaŭ la sveda ambasadejo en Parizo.


1-a de majo 2000 : por plifirmigi siajn poziciojn antaŭ la publika opinio, la C.N.T. decidis organizi serion da manifestacioj ĉirkau la 1-a de majo 2000. Tiu publika apero necesis unu jaron kaj duono de preparo. Tiu preparfazo vekis grandan intereson kaj alvenis multaj konkretaj proponoj. Fine, tiu evento okazis de la 7a de aprilo ĝis la 12a de junio. Oni povas resumi tion en kelkaj ciferoj :


* 24 debatoj ;
* internacia kolokvo ;
* 100 kinekunsidoj, en 10 kinejoj ;
* teatra festivalo (2 teatraĴoj ) ;
* 12 koncertoj ;
* internacia mitingo kun 1 100 partoprenantoj ;
* 3 ekspozicioj ;
* 18 eldonaĴoj ;
* 7 branĉaj renkontiĝoj ;
* 5 000 partoprenantoj je la surstrata manifestacio.


Septembro 2 000 : kreo de la Federacio de laboristoj por socialaj kaj sanrilataj aferoj.


1-a de majo 2001 : malgraŭ la opozicio de la C.G.T. (helpata de la polico), la C.N.T. povis grandnombre partopreni la unuigitan stratmanifestacion. [5]

Junio 2001 : Kreo de la C.T.T.E. (Kunordigo de la kamparaj kaj naturprotektaj laboristoj).

Preter tiu kronologia elnomado kaj la aludoj al la agadoj pure sindikataj (kiuj estas la kerno de la cenetistaj zorgoj), oni devas precizigi ke la konfederacio aktivas ankaŭ sur aliaj terenoj : kulturo, ekologio, GMO, mondigo, kontraŭfaŝismo, sendokumentuloj, libera mastrumado de sia korpo (manifestacioj kontraŭ la opoziantoj al abortigo), vivkondiĉoj (loĝado, transportoj...), ofte kunlabore kun aliaj bazaj sindikatoj de C.G.T., C.F.D.T., S.U.D. k.a. [6]

Tiu ĉiesforma agado respondas al la konstanta zorgo de la C.N.T., t.e. ligi la sindikatistan agadon kun tiu de la publika vivo, konsiderante la tujajn postulojn al la postuloj de ĝia projekto, la liberecana komunismo.

Adreso de la CNT :
CNT 33, rue des Vignoles 75020 PARIS
Tel./Fax 01 43 72 95 34 http:/cnt-f.org


[1Sidejo de la unua ministrejo.

[2La ’prud’hommes’ estas tribunalo kiu juĝas nur la personajn konfliktojn inter la mastro kaj la salajruloj. ĝi konsistas el tri juĝistoj : unu profesia, unu delegito de la mastraro, unu delegito de la laboritaj sindikatoj.

[3La sekvo de tiu teksto koncernas nur la historion de la plimulto, la malplimulto havis ekde tiu momento tre modestan agadon (adreso : 7, rue Remesy 31000 Tuluzo)

[4En tiuj manifestacioj ĉiam partoprenas le C.G.T., sed, laŭ la cirkonstancoj, laŭ la aliancoj, la partneroj de la C.G.T. ne estas ĉiam la samaj.

[5La franca gazeto Le Monde raportis detale pri tiu evento : ’C.G.T. kaj C.N.T. sin arogante rigardas
.....Sendinte strangan signalon de konfuzo, la C.G.T., petis al la polica prefektejo de Parizo, dum la preparoj de la manifestacio, malpermesi al la C.N.T. (anarkisindikatistoj) partopreni la komunan defiladon. Unuafoje iu sindikatista organizo petas oficiale la policistaron solvi iun konteston. Malantaŭ vico de ĝendarmoj, la sekurecorgano de la C.G.T. kreis duan ’sanitaran kordonon’. Fronte, mirige disciplinita kaj decidita antaŭeniri, la C.N.T. venis grandkvante.

’Nek la C.G.T., nek la polico malpermesos al mi manifestacii’ skandas senlace la junaj C.N.T.-istoj. Parfumo de la 70-aj jaroj ŝvebas en la aero, same kiam cogotoistoj disputis kun la junaj goŝistoj ( anoj de politikaj grupoj aŭ tendencoj pli maldekstraj ol tiuj de la konvencia aŭ establita maldekstrularo). Post unu horo de diskuto, embarasita esti meze de sindikatista implikaĵo, la prefektejo decidis lasi pasi. La ’anarkoj’ antaŭeniras, preterpasante unue ’Lutte Ouvrière’ (trockiista partio), kiu malfermas la vojon kun evidenta bonvolemo, due la L.C.R. (alia trockiista partio), kaj poste la ’Groupe des dix’ (sindikatista unuiĝo kiu arigas i.a. la SUD) kaj sin metis malantaŭ la vicoj de la C.G.T. ’Ni, batalsindikato, ni ne ŝanĝiĝas ! Sindikatista unuiĝo kontraŭ la mastrara refondiĝo’ - ili martelis ĝis la fino de la manifestacio.
Caroline MONNOT (3-an de majo 2001)
(Tiu paragrafo jam aperis en S-ulo, paĝo 85a, junio 2001)

[6Mi esperas ke la k-doj kaj sindikatoj kiujn mi citis ; poŝtistoj en Nancio kaj Yvelines, COGIFER en Rennes, kemiistoj en Fos s/Mer k.a. bonvolos pardoni min.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio