Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de januaro 2013
puce La 06an de januaro 2013
puce La 14an de januaro 2013
puce La 15an de januaro 2013
puce La 27an de januaro 2013

La 14an de januaro 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 14an de januaro 2013

Festo de adoltiĝo

La 14a de januaro estas la festotago de adoltiĝo. La 13an de januaro, unu tagon pli frue, okazis tiu festo en la cuname damaĝitaj tri gubernioj. Adoltiĝis en Iŭate 13786 dudek-jaruloj, en Mijagi 24407 kaj en Fukuŝima 21571.
En la urbo Rikuzen-Takata en Iŭate 11 viktimiĝis en la cunamo. Reprezentante la adoltiĝintojn en la urbo, s-ro Kigaŭada Hajaki parolis : “Al niaj amikoj, kiuj ĉeestus en tiu ĉi ceremonio, ni neniam forgesos vin. Vi estos nia karaj amikoj eterne”.

Ceremonio en Rikuzen-Takata

En la urbo Kamaiŝi s-ro Abe Kazuki diris : “Mia urbo multe damaĝiĝis, sed mi ne povis fari multon por la urbo. Tio estas mia granda bedaŭro. Mi volas labori por la bono de aliaj homoj, kaj tio estos repago de mia dankŝuldo al la urbo”.
En la urbo Kesennuma, f-ino Onodera Akemi kaj s-ro Komacu Takajuki diris : “Malgraŭ tio, ke la restariĝo progresas, nia koro estas ankoraŭ multe vundita, sed ni devas paŝi antaŭen. Nia devas esti la generacio, kiu respondecos pri la nova Kesennuma”.
La urbo Ookuma, najbara urbo de la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1, okazigis la ceremonin en la urbo Aidu-Ŭakamacu, kie situas ĝia provizora oficejo. F-ino Saeki Ninako, kiu eklaboros en infanĝardeno en la gubernio Ĉiba, diris : “Mi volis labori en Fukuŝima. Iam mi revenos al Fukuŝima kaj laboros por ke infanoj povu ludi ĝoje kaj sekure”.
(la ĵurnalo Akahata, la 14a de januaro 2013)

Nur 17% eniros en elementajn lernejojn

Ok urboj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1 kaj la urbo Iitate, al kiu venis nukleaj ventoj post la eksplodoj de la reaktoroj, translokigis sian administracion al aliaj urboj. El tiuj naŭ urboj, sep malfermis siajn elementajn lernejojn en la rifuĝejoj. Laŭ la antaŭa kalkulo, en tiuj sep urboj enirus 541 infanoj nove en la lernejojn, sed oni sciis per enketo, ke nur 17% el tiuj eniros.

Lernejoj Antaŭa supozo Nuna supozo
Namie 154 0
Ookuma 147 42
Naraha 53 10
Hirono 43 14
Kacurao 9 1
Kaŭauĉi 17 6
Iitate 51 29
Sumo 603 105

Respondeculo en la urbo Namie diras : “Kiam ni povos reveni hejmen, povos manki infanoj en la urbo. Sen infanoj, ni ne povos restarigi la urbon”. S-ino Kokubu Kazuko 29-jara rifuĝis al la urbo Nihonmacu, kaj ŝiaj du gefiloj ne vizitas la lernejon de Namie. “Mi kaj mia edzo kreskis en Namie, do mi volas reveni al la urbo, sed miaj gefiloj ne havas memoron pri la urbo. Ĉu Namie estiĝos ilia hejmurbo, kreskante ĉi tie ?”
S-ino Tada Micuko diras : “Lernejo de nia urbo en la urbo Aidu-Ŭakamacu frue malfermiĝis, tial ni povas vizitigi niajn gefilojn al ĝi, sed jam forlasis ĝin 5 el 15 lernantoj en la klaso de mia filo. Mi timas, ke baldaŭ malaperos nia lernejo”.
(la ĵurnalo Asahi, la 14an de januaro 2013)

Ĉiuj fartu bone !

Tanaka Tacuja 7-jara lernanto, kiu translokiĝis de la urbo Futaba al la urbo Inaŭaŝiro
En la lernejo Nagase en la urbo Inaŭaŝiro komence troviĝis du amikoj el Futaba, kaj poste venis unu, du kaj tri. Mi havis ĝojan tempon en la sporta tago, ekskurso, ski-klaso ktp. Sed tiuj bonaj amikoj forlasis min. Mi sentis min malĝoja kaj soleca, kaj certe tiuj amikoj havas saman senton. Sed mi povos elteni tiun malĝojon kaj povos amikiĝi kun novaj amikoj, ĉar ĝis nun mi same strebis kaj sukcesis. Vi kaj mi, ĉiuj apartiĝintaj amikoj, fartu bone ! Mi volas havi tagon revidi ilin.
(la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo, la 24an de januaro)
*Mi poste aldonis tiun artikolon.
* La Urbo Futaba ne havas sian propran lernejon en sia rifuĝejo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio