Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 10an de februaro 2013
puce La 14an de februaro 2013
puce La 19an de februaro 2013
puce La 25an de februaro 2013

La 14an de februaro 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 14an de februaro 2013

En la lasta semajno mortis mia konatino, kiu loĝis en la maljunulejo, kie ankaŭ mia onklino loĝas. Kiam mi vizitis mian onklinon tie, mi ofte kantis kun ŝi per karaoke-o, kaj dum ŝi estis en hospitalo, mi vizitis ŝin preskaŭ ĉiun tagon por kune kanti, do ŝia filino invitis min al ŝia hejmo, kiam enĉerkigistino beligis ŝin. Ŝia filino dume ploris, sed ŝi povis akcepti ŝian morton, ĉar morto de patrino, pli maljuna ol ŝi, estas natura ordo, sed en la cunamo multaj gefiloj mortis pli frue ol iliaj gepatroj.
Mortintoj jam funebritaj de siaj familianoj estas multe pli feliĉaj ol tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas trovitaj el la cunamo. Kiel malĝojaj estas tiuj ne trovitaj 2700 kaj iliaj familianoj ! Hodiaŭ mi skribos pri la klopodoj trovi tiujn malaperintojn.

La urbo Sooma en la gubernio Fukuŝima

La 18an de januaro 40 policanoj serĉis 27 malaperintojn en la urbo laŭ la marbordo, sed ili trovis neniun.
(La ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo, la 20an de januaro 2013)

La urbo Namie en la gubernio Fukuŝima

La 7an de februaro 390 policanoj inkluzive de 34 studentoj en la policlernejo serĉis 211 malaperintojn laŭ la marbordo de la fiŝhaveno Ukedo en la urbo Namie. Tiu fiŝhaveno situas 7 kilometrojn norde de la nuklea centralo de Fukuŝima n-ro 1. Policanoj vestitaj en blankaj protektvestoj serĉis inter tetrapodoj kaj brikoj de la digo. Inter tiuj studentoj troviĝas tri, kiuj celas fariĝi policanoj post la katastrofo. S-ro Sanpei Masahito 25-jara, eksa prizorganto en maljunulejo, s-ro Ŝida Kjoosuke 30-jara, eksa laboristo en konstrua kompanio, kaj s-ro Kokubu Maki 25-jara, eksa komercisto en Tokio, same diras : “Mi diligente kaj sincere serĉos malaperintojn”, sed la artikolo en la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo la 8an de februaro nenion menciis pri la rezulto.

La urbo Iŝinomaki en la gubernio Mijagi

La 5an de februaro la urbo komencis serĉi 4 malaperintajn lernantojn en la rivero Fuĵi-gaŭa, kiu fluas antaŭ la elementa lernejo Ookaŭa. En tiu lernejo 80 infanoj kaj instruistoj mortis, kaj ankoraŭ 4 ne estas trovitaj. Oni elpumpis riverakvon 2 kilometrojn laŭlonge de la rivero supren de la lernejo. Tiun tagon sep buldozoj fosis la riverfundon kaj trovis unu aŭtomobilon.
(La ĵurnalo Mainiĉi, la 5an de februaro 2013)

La distrikto Juriage en la urbo Natori en Mijagi

En tiu distrikto pli ol 700 homoj mortis kaj ankoraŭ 41 estas ne trovitaj. La 9an de februaro 100 volontuloj serĉis ilin laŭ la marbordo. S-ro Ueno Takajuki 40-jara el la urbo Minami-Sooma en la gubernio Fukuŝima mem perdis du familianojn, kaj krome lia filo 3-jara kaj la alia parenco ne estas trovitaj. Li estis fajrobrigadano, kaj post la katastrofo li sola serĉis siajn familianojn. Tiam li sentis, ke li estis forĵetita, ĉar pro la nuklea akcidento nek policanoj, nek defendkorpusanoj venis al lia distrikto. Rigardante lin, liaj amikoj helpis kaj organizis “Trupon Plaĝo por restariĝo”. Ĉiun semajnfinon ili faras serĉadon. Li diras : “Kompreneble mi volas trovi miajn familianojn plej frue, sed mi volas trovi ne nur ilin, sed ankaŭ aliajn, kaj inter la trovitoj estu miaj familianoj”.
(La ĵurnalo Mainiĉi, la 9an de februaro 2013)

Hajkoj kaj tankaoj de loĝantoj de Fukuŝima

Reveno hejmen
Ankoraŭ ne videblas
Last- kaj ĉi-jaron.

S-ro Sugimoto Hideo eksa loĝanto de la urbo Ookuma

Kiel atesto
de vivo katastrofa
taglibr’ novjara

S-ro Sekine Kunihiro loĝanta en la urbo Sukagaŭa

Ankaŭ ĉi-jare
en provizora domo
jarfinon mi vivis

S-ro Ŝiŝido Masatoŝi loĝanta en la urbo Fukuŝima

Rabis de mi
nuklea akcidento
mian kafejon,
mi skribas “senlabora”
kiel mian okupon.

S-ro Morioka Kazujuki nun loĝanta en la urbo Iĉihara en la gubernio Ĉiba

Supren vidante,
mi rememoras hejmon,
la stela ĉiel’.

S-ino Ikari Keiko eksa loĝanto de la urbo Tomioka

Multiĝas amikoj
En mia nova hejmlok’
kien mi fuĝis.

S-ro Ŝinagaŭa Ŭataru loĝanta en la urbo Ŝirakaŭa

Senlaborule,
nenion por esperi,
nek por atendi,
mi vivas provizore
jam dum preskaŭ du jaroj.

S-ino Ŝiraiŝi Satoko loĝanta en la urbo Tamura

Reveni hejmen
mi volas sed ne povas,
Aĥ, katastrofo !
Fariĝis mia hejmlok’
primitiva herbejo.

S-ro Joŝida Masao eksa loĝanto de la urbo Tomioka

Estu espero !
Aperu estonteco !
aŭdiĝas voĉoj
en kunsido de
nukleaj rifuĝintoj.

S-ino Suzuki Ŝizuko eksa loĝanto de la urbo Namie

Mia domo
sola staras
en herbejo.
Kiujn ĝi atendas ?
Nun nesto de ratoj.

S-ro Ootake Toŝio eksa loĝanto de la urbo Namie

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio