Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 10an de februaro 2013
puce La 14an de februaro 2013
puce La 19an de februaro 2013
puce La 25an de februaro 2013

La 19an de februaro 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 19an de februaro 2013

Mi jam skribis, ke mi komencis aboni la ĵurnalon Fukuŝima-Minpoo, lokan ĵurnalon de la gubernio Fukuŝima. En ĝi troviĝas rubriko “Pensoj de fukuŝima-anoj”. Hodiaŭ mi tradukos kelkajn el tiuj “Pensoj”.

Ligo kun mia plej kara amikino

Kamata Momoko 12-jara lernantino loĝanta en la urbo Sooma

Mia plej kara amikino Harada Mimi vojaĝis al la ĉielo en la aĝo de 11 jaroj la 11an de marto 2011. Ekde kiam mi eniris en infanĝardenon, mi estis ĉiam kun ŝi. Mi ludis kun ŝi kaj butikumis kun ŝi. Kiam mi ne kapablis rajdi sur biciklo, ŝi helpis min. Mia patro aĉetis biciklon por mi, kaj tiu estis samspeca kun la ŝia. La mia estis blua, kaj la ŝia estis nigra. Ni havis multajn samajn aĵojn.
Kiam mi aŭdis, ke ŝi mortis, mi estis tiel ŝokita, ke mi ne povis plori. Kiam mi revenis al la rifuĝejo, kie mi provizore loĝis, unua larmo falis, kaj sekvis ĝin la dua larmo kaj sekvis ilin multegaj larmoj. Mi hastis al necesejo kaj ploregis. Sed nun mi ne ploras. Se mi ploros, Mimi certe estos malĝoja. Anstataŭ tio mi vivos. Por Mimi mi vivos per mia tuta forto.
(la 10an de februaro 2013)

Al la tiama “mi”

Ikari Ajuna, 11-jara lernantino, kiu loĝis en la urbo Ookuma

La 11an de marto 2011, mi estis survoje al mia hejmo. La tero multe skuiĝis, kaj ĉio detruiĝis kvazaŭ la ĉielo falus. Mia hejmo estis en kaoso. Ĉio estis renversita, kaj elektro, gaso, telefono ktp. ne funkciis, tamen tiun tempon mi tute ne supozis, ke mi ne povos reveni hejmen tiom longan tempon.
Ekde tiu tago, mi ne povas renkonti miajn amikojn, ne povas lerni pianon, ne povas viziti bibliotekon. Mi foje translokiĝis kaj dume speritis malagrablaĵojn, sed ankaŭ troviĝis multaj bonkoraj homoj. Kiam ni strebas, homoj helpas nin.
Al tiutempa “mi”, kiu ploris pro maltrankvilo, mi rekomendas : “Ploru multe, kiam vi spertas malfacilaĵojn, sed post tio vi strebu por ke vi povu marŝi antaŭen iom post iom, kaj post malfacilo certe atendas vin feliĉoj.
Kien ajn vi iros, via memoro pri feliĉaj tagoj sekvos vin. Ligo temas ne nur pri homoj. Neniam forgesu ! Mi opinias, ke tio estas la plej grava.
(la 1an de februaro 2013)

Signifo de larmoj

Hoŝi Jui, 14-jara lernantino, loĝanta
en la urbo Sukagaŭa

Tiu tago estis unu el miaj plej gravaj tagoj. Antaŭtagmeze mi ĉeestis en la kursfina ceremonio de la mezlernejo, do mi estis plena de emocio kaj ĝojo. Mia familio planis havi festenon vespere por mi, kaj ni ĉiuj familianoj estis en la najbara superbazaro. Tiam okazis granda tertremo, la plej granda, kiun mi neniam spertis antaŭe. Varoj faladis de la bretoj. Krioj aŭdiĝis ĉie kaj larmoj falis.
En tiu senprecedenca teruro mia patro diris al ni : “Trankviliĝu !”, kaj mia patrino diris : “Ni estas kune !” Tremado daŭris, sed mi sentis min trankviliĝanta, ĉar ni ĉiuj kolektiĝis kiel unu roko.
Reveninte hejmen, ni trovis, ke la ĉambroj estas en terura kaoso. Dume venadis tremoj, sed mi sukcesis fari spacon por provizore vivi. Vespere estis preparita simpla vespermanĝo. Kiam ni ĉirkaŭis la tablon, mia patro diris al ni : “Ni faru rondon manon en mano”. Mi ne bone komprenis, kion tio signifas. Li plu diris : “Mi ne scias, kio okazos poste. Sed ni venku ĉiajn malfacilojn kune”. Ni ĉiuj kapjesis. Liaj vortoj daŭris : “Gratulon pro via kursfiniĝo, Jui !” Sekvis lin miaj patrino kaj fratino. Larmoj faladis pro ĝojo. “Tiu estas la plej bona donaco por mia memorinda tago”, mi pensis.
(la 31an de januaro 2013)

Mia vivo post la katastrofo

Ootake Juna, 7-jara lernantino, loĝanta en la urbo Aidu-Ŭakamacu

Neniu vivas en la urbo, kie mi naskiĝis. En ĝi troviĝas multe da radioaktiveco. Okazis granda tertremo la 11an de marto 2011 kaj poste eksplodis la reaktoroj.
Tiun momenton mi estis en mia infanĝardeno. Mi estis terurita, ĉar mebloj falis. En mia domo bretoj estis falintaj kaj teleroj estis disĵetitaj, tiel ke ni ne povis dormi en la domo, kaj mi loĝis ĉe mia kuzino. En la venonta tago ni rifuĝis al la lernejo, ĉar la nuklea centralo fariĝis danĝera. Ni restis tie du tagojn. Mankis al ni manĝaĵoj kaj al mi venis nur unu rizbulo por unu tago.
Poste ni rifuĝis al la gubernio Niigata, kaj poste venis al la urbo Aidu-Ŭakamacu en la gubernio Fukuŝima. Post la katastrofo mi ne povas reveni hejmen. Tio estas tre malĝojiga afero por mi. Mi apartiĝis de miaj amikoj sen adiaŭo, kiujn mi ĉiun tagon renkontiĝis.
Sed en tiu urbo Aidu-Ŭakamacu mi nun havas multajn novajn amikojn kaj mi ĝoje vizitas la lernejon. Ĉi tie multe neĝas, do mi ĝuas ludi en neĝo.
Foje mi rememoras mian eksan urbon kaj miajn eksajn amikojn, sed nun mi volas vivi bone kun novaj amikoj ĉi tie.
Mi deziras, ke iun tagon mia urbo fariĝu denove bela. Mi volas reveni al tiu urbo plej frue.
(la 6an de februaro 2013)

Ĉiun tagon mi dankas

Meiĵi Teruko, 69-jara virino,
kiu antaŭe loĝis en la urbo Namie

Momente mia hejmloko detruiĝis. Sen adiaŭo ni ĉiuj senespere disiĝis norden aŭ suden, kaj ankoraŭ daŭras niaj senradikaj vivoj. Dum tiuj tagoj ni estis heplataj de diversaj bonkoraj homoj.
Tiun tagon estis malvarmege kaj pluve. Nokte ni loĝis en la aŭtomobilo kun nia hundo sur la strato. Alproksimiĝis virino kun varmaj manĝaĵoj. Viro uzigis al ni ĉambron en la apartamentaro. Studento en la najbara ĉambro lasis al ni ĉiujn meblojn kaj revenis hejmen post la kursfino. Kiam ni ekloĝis en tiu ĉambro, familio loĝanta najbare donacis al ni tri varmajn manĝaĵojn ĉiun tagon kaj eĉ banigis nin en sia hejmo same kiel ĝiajn familianojn. Alia virino donis al ni ĵurnalon ĉiun tagon. Kiel ni estis kuraĝigitaj ! Ni ploris pro emocio kaj dankemo.
Post 5-foja translokiĝo ni nun havas domon kun ĝardeno kaj kampo, kaj ekvivis iom normale. Ĝis nun ni vivis en la helpoligiloj de nekonataj, bonkoraj homoj. Travivinte malfacilajn tagojn surstrate kaj senespere, mi sentas min varme ligita de tiuj homoj.
Amikoj en mia hejmloko disiĝis al Osako, Mijagi aŭ Kanagaŭa. Dum tiuj tagoj mia 85-jara amiko vizitis nin. Ni brakumis nin kun emocio. Ni pensis, ke ni neniam povos renkontiĝi. Poste mi komencis vojaĝi al Jamagata, Ĉiba kaj ien ajn laŭ mia povo por renkonti miajn malnovajn amikojn. Mi nun vivas en la ligoj de eksaj amikoj el la urbo Namie kaj novaj amikoj ĉi tie. “Dankon, dankegon !” Mi ne povas tro multe danki al ili.
(la 26an de januaro 2013)

Propono de geedziĝo post 35 jaroj

Haŝimoto Miŭako, 58-jara virino, loĝanta en la urbo Iŭaki

Kiam vi trovis min tiun tagon, vi fariĝis kvazaŭ vi estus svenanta. “Mia karulo, mi estas ĉi tie !” Mi svingis miajn manojn al vi. Mi estis ĝojega. Mi trovis, ke viaj okuloj estas malsekaj kaj lacaj.
Tuj post la atako de la cunamo, vi revenis hejmen kaj vidis nekredeblan staton de la domo. Vi kriis, kaj preĝis, ke mi vivu, serĉante min tie kaj ĉi tie. Ricevinte informon, ke mi kaj via patrino vivas, vi haste alkuris al mi.
Unu monaton post la katastrofo, ni ekloĝis en apartamento por maljunulo. Tiun vesperon vi subite multe eklarmis. Mi unuan fojon vidis vin larmi. Post la katastrofo, vi neniam plendis, nek koleris, pro malraciaĵoj, malagrablaĵoj kaj malfacilegoj, sed tiun vesperon vi ploregis, dankante al homoj, kiuj senkondiĉe kaj bonkore akceptis nin, kiuj nenion havas krom la korpon. Kiam mi tuŝis vian manon, el kiu enverŝis en min via plena penso, kaj mi emociiĝis. Rememorante tiun momenton, mi ofte rigardas vian vizaĝon, kaj vi ĉiam demandas min, kion mi faras. Mi nur kapjesas kun ridetoj.
Unu jaro pasis, kaj nun ni havas nian propran, simplan vivion. Iun tagon vi proponis, ke vi aĉetu por mi fingroringon. Ja mia ringo fariĝis malnova kaj ne bone sidis sur mia fingro, sed mi opiniis, ke en tiuj malfacilaj tagoj estas absurde aĉeti novan ringon, sed rememorante vian sincerecon kaj viajn larmojn en tiu vespero, mi decidis akcepti lian proponon, kvazaŭ mi estus junulino, kiu ricevas donacon de la amato.
Metante la ringon sur mian fingron, li diris al mi honteme : “Bonvolu plu prizorgi min !” Ankaŭ mi aŭdace respondis : “Vi edziĝu al mi ankaŭ en la alia mondo !” Vi serĉis taŭgajn vortojn kaj respondis : “ Jes, certe. Mi tuj trovos vin. Venu malrapide ! Mi atendos vin”. Tiu ĉi estas la propono por geedziĝo flanke de mi post 35 jaroj.
(la 25an de januaro 2013)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio