Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Unua postkongresa programero

Vojaĝo al la Mezepoko - La Historio, armilo ŝargita per futuro

La 5-an de aŭgusto ni vojaĝos... al la Mezepoko.

La celo de la vojaĝo estas koni la lokojn ligitajn al la tiel nomata "concejo abierto" (malferma konsilio) kaj al la forua leĝaro, al la komunuma reĝimo, al la interhelpaj sistemoj, al la popola romanika arto, kaj la historian kadron ene de kiu ĉio ĉi disvolviĝas, proksime de Madrido.

Ni vizitos, de oriento al okcidento : Talamanca de Jarama, Patones de Arriba, Torremocha de Jarama (enhavanta romanikan surmuran pentraĵon de la XIII-a jarcento, kiu entenas, enskribita, la vorton "concejo" (konsilio)), la misteran kaj belegan monaĥejon de San Julián y San Antonio (La Cabrera), ĉio ĉi ene de la Madrida Komunumo.

Ni transpasos la montaron per la monto-pasejo de Navafría kaj, jam en la provinco Segovia, ni vizitos la romanikan preĝejon de Duratón kaj, vojaĝ-fine, ni atingos Sepúlveda. La itinero tra ĉi-lasta kastilia vilaĝo inkludos viziton al la Muzeo de la Foruoj, kie ni omaĝos al la Foruo de Sepúlveda de 1076, ni supreniros al la Preĝejo de El Salvador, de la jaro 1093, kaj ni promenos tra la urbo, vere mezepokeca. Ni revenos al Madrido ĉe la noktiĝo. La ĉiĉerono estos Félix Rodrigo Mora, aŭtoro de la libro "Tiempo, historia y sublimidad en el románico rural" (Tempo, historio kaj sublimeco en la ĉekampara romanika arto).

Monaĥejo de San Julián y San Antonio (La Cabrera)
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio