Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Matematiko
puce KIAL NI ?
puce Laborista esperanta movado inter 1936 kaj 1948

KIAL NI ?

— Saluton, Kamarado.
— Saluton.
— Ĉu vi legas « Sennaciulon » ?
— Jes. Mi estas konvinkita sennaciisto kaj tial mi skrupule legas la organon de Sennacieca Asocio Tutmonda.
— Kaj ĉu vi ankaŭ estas SAT-Amiko ?
— Jes, kompreneble mi estas amiko de SAT ; mi ĵus diris, ke...
— Ne, vi miskomprenis min. Mi volis diri, ĉu vi estas SAT-­Amikarano ?
— SAT-Amikarano ?... por esti sincera mi devas konfesi...
— Ke vi ne estas membro.
— Tio estas... efektive mi neniam bone komprenis, kial estas kaj SAT kaj SAT-Amikaro. Tio ŝajnas al mi io kiel ĉapelo kaj kapvesto.
— Do, por ne ofendi vin mi diros nur, ke vi ne sufiĉe esploris la demandon. Ĉu de longe vi estas esp-isto ?
— Nun de preskaŭ tri jaroj.
— Kaj kiel vi venis al la movado ? Ĉu vi vekiĝis iun matenon kun subita ĉiel-inspiro : « Mi iĝu esperantisto kaj sennaciisto ! »
— Kompreneble ne, blagulo, oni eĉ ne povas kompreni la vorton « sennaciisto », se oni ne jam scias esperanton.
— Do, kiel do tio okazis ?
— Nu, iom post iom. T.e. mi iam aŭdis la vorton « esperanto », kelkfoje legis artikoletojn pri ĝi, en gazetoj, sed havis nur tre nebulan ideon pri la afero. Sed iun tagon en mia ĵurnalo...
— En via ĵurnalo, ĉu ne ?
— Kaj kion vi legis en via ĵurnalo ?
— Mi legis informartikoleton pri esperanto kaj tio finiĝis per anonco pri ekspozicio en V., nemalproksime de mia hejmloko.
— Pri ekspozicio ? Interese... Kaj poste ?
— Mi havis nenion urĝan por fari tiun vesperon ; do, por pasigi la tempon kaj pro scivolemo mi iris al tiu ekspozicio por vidi...
— Kaj kion vi vidis ?
— Multajn aferojn : poŝtmarkoj, afiŝoj, diversaj ŝildoj kaj ĉefe multaj libroj, pro kio mi multe miris, ĉar mi tiam ne supozis, ke povas ekzisti literaturo en « artefarita lingvo ».
— Kaj kion vi faris poste ?
— Mi prenis flugfolion, en kiu estis la adreso de la perkoresponda kurso ; mi enskribiĝis kaj sufiĉe rapide progresis ; mi legis kelkajn librojn, kiujn mi mendis ĉe la libro-servo en Parizo ; mi vidis mencion pri « Sennaciulo », mi ekabonis ĝin, tio interesis min ; poste mi legis la « Vortojn de Lanti » kaj liajn « Leterojn », tio treege plaĉis al mi kaj eĉ konvinkis min kaj tial mi iĝis sennaciisto.
— Bonege, kamarado, bonege. Vi estas la modelo de la perfekta varbito. Sed ĉar nun vi jam estas ano nia kaj ne plu varboto, mi parolu malkaŝe : ĉu vi ne konscias, ke vi estis la « viktimo » de organizo, kies reto ampleksas la tutan teritorion, kaj tial sukcesis delogi kaj kapti vin el via vilaĝo, ne plu malpreni vin kaj konduki vin al la plej avangardaj pensoformoj de nia tempo.
— Brh ! Kiaj vortoj ! Kia komploto ! Nun mi havas senton, ke min kaptis sekreta societo kun nekonfesindaj ritoj. Kie do sin kaŝas la araneo ?
— Ne, Kamarado, ne timtremu sed pripensu nur tion : ĉu vi kredas, ke pro hazardo aperis tiuj artikoletoj en via gazeto, ke pro hazardo estis ekspozicio en V., ke pro hazardo vi aniĝis al la perkoresponda kurso, kaj pro hazardo vi abonis « Sennaciulon » kaj aĉetis librojn ?
— Jen nun io alia ! Vi provos al mi montri, ke iu Providenco gvidis min sur tiun vojon. Ho la ! Haltu. Nun ! ne plu estas sekreta societo, sed mistika sekto. Ankoraŭ pli malbone. Ĉesu tuj tie-ĉi : mi tute ne ŝatas la « Providencon », sed nur la homan penon kaj...
— Jes ja, ne koleru, flamiĝema novbakito. Ĝuste vi mem venas al mia ideo : ne temas pri Providenco, sed pri organizado, faro de homa penado, kio estas io multe pli serioza. Kaj tiuj faktoj, kiujn vi ĵus citis, kaj kiuj kondukis vin al ni, de kie ili venas, se ne estas mirakloj ? Kiuj agas ? Kaj organizas kaj tiel kaptas varbotojn ĝis en izolitaj vilaĝoj ?
— Mi ne scias. Pro tio mi ne demandis min. Supozeble la komitato, la kamaradoj de SAT en Parizo...
— La kamaradoj de Parizo ? ĉu vi kredas, ke la Parizanoj aspektas kiel Ŝiva ?
— Kiel Ŝiva ? Kiu estas Ŝiva ?
— Tiu hindua dio kun multaj brakoj. Ĉu vi opinias, ke ili povas zorgi pri la laboro de SAT, sendi artikolojn al la gazetoj, starigi ekspozicion en V., gvidi perkorespondajn kursojn kaj tiel plu, kaj tamen ne forlasi la SAT-oficejon en Parizo ?
— Nu. Sufiĉe da stultaĵoj. Vi volas demonstri al mi, ke tiun aparaton por kapti novulojn funkciigas SAT-Amikaro, ĉu ne ?
— Jes. Ĝuste tion.
— Tio estas bona. Sed mi estas sennaciisto, kaj tial mi ne ŝatas tian naciskalan organizon kiel via SAT-Amikaro. Ĉu vi legis kion verkis Lanti pri « Internaciismo » kaj « Sennaciismo » ?
— Jes, dankon. Efektive mi legis la klasikaĵojn. Sed pripensu jenajn faktojn : SAT kaj SAT-Amikaro troviĝas ambaŭ en Parizo pro historiaj cirkonstancoj, kaj eĉ uzas la saman ejon pro... ekonomiaj. Sed supozu, ke ni troviĝus en Japanio, en Brazilo aŭ en Kanado, ĉu vi kredas, ke la « kamaradoj de SAT en Parizo » povas zorgi pri la tiea propagando ?
— Kompreneble ne. Eĉ tio ne estas ilia tasko ; cetere SAT estas peresperanta asocio, kaj tial ne zorgas pri poresperanta propagando.
— Nu do vi mem diras. Via rimarko estas tute prava. Sed krome ĉu vi opinias, ke la SAT-Movado estas sat...urita kaj ne plu bezonas novajn membrojn ?
— Jen denove stultaĵoj.
— Sed kiu varbos ? Kiu « fabrikos » novajn esperantistojn ? Ĉu vi ne komprenas, ke necesas organizo por tion fari ?
— Jes, tio estas evidenta. Sed tiu nacia movado, tamen...
— Ne temas pri nacia movado, kara knabo. SAT-Amikaro zorgas ne pri Francio, sed pri la franclingvaj teritorioj ; ĝi eldonas afiŝojn kaj librojn, kiujn oni povas uzi ĉie, kie oni parolas france. Ne temas pri naciismo, ne eĉ pri nacio en tio, sed nur pri praktika organizado laŭ la ekzistantaj lingvoj. Kaj simile en aliaj landoj ekzistas aliaj Laboristaj Esperantaj Asocioj, kiuj propagandas en sia lingvo, kaj ili kunlaboras por propagandaj eldonoj en iu LEA-Komitato, kiu kunvenas dum la SAT-Kongresoj, paralele, sed neniel konkurence. Kaj tiel estas ne pro naciaj tradicioj, sed ĉar por propagandi oni ja devas uzi la naciajn lingvojn. Kaj tiu LEA, kiu en Francio kaj Belgio nomiĝas « SAT-Amikaro », atingas sukcesojn, ĉar ĝi havas kapon en Parizo, fakte ; sed ankaŭ, ĉar ĉie sur la tuta franclingva teritorio estas diskretaj, sed necesaj kamaradoj, kiuj kelkfoje kun la helpo de Parizo, plejofte laŭ lokaj iniciativoj organizas la propagandon. Kaj tiuj sindonemaj kamaradoj bezonas asocion por subteni ilin, kaj tiu asocio...
— ... estas SAT-Amikaro. Iom post iom mi jam komprenas.
— Kaj tiu asocio bezonas novajn anojn por subteni sin kaj plu labori. Cetere ĉar vi estas tiel konvinkita sennaciisto, ĉu vi zorge legis la Statutojn de SAT, komence de la jar-libro ?
— Jes, sed antaŭ longe, kiam mi aniĝis kaj mi ne scias, ĉu mi tiam ĉion komprenis.
— Do, relegu ilin zorge, detale, speciale la Gotenburgan Konvencion kaj la Amsterdaman Aldonon (P. 9-a de la jarlibro).
— Nu, nu, konsentite. Vi sufiĉe admonis min hodiaŭ. Kiom kostas la aniĝo al SAT-Amikaro ?
— Nur 8 frankojn kaj la numero de la C.C.P. estas  : 1445-02 Paris.
Sendi al K-do DELAYE, 9, rue de la Sources, 92-Sèvres.


Redakcio.


El SAT-Amikaro, novembro 1964.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio