Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Nova tutmonda raporto pri diskriminacio kontraŭ nereligiuloj

 Nova raporto ĉeftemigas la persekutadon de ateistoj
 Punjuraj procedoj pro blasfemio plimultiĝas konekse kun interkonaj retejoj

La Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) eldonis la unuan raporton, kiu temigas la manieron, laŭ kiu landoj tra la tuta mondo diskriminacias kontraŭ nereligiuloj. Freedom of Thought 2012 : A Global Report on Discrimination Against Humanists, Atheists and the Non-religious [Penslibereco 2012 : Tuttera raporto pri diskriminacio kontraŭ humanistoj, ateistoj kaj nereligiuloj] estis eldonita por festi la Tagon de Homaj Rajtoj, lundon, la 10-an de decembro.

Freedom of Thought 2012 traktas leĝojn, kiuj efikas al la konscienclibereco en 60 landoj, kaj listigas multnombrajn unuopajn kazojn, en kiuj ateistoj estis elmetitaj al punjuraj procedoj pro siaj kredoj en 2012. Ĝi raportas pri leĝoj, kiuj neas la ekzistorajton de ateistoj, limigas ilian liberon de kredo kaj sinesprimo, revokas ilian rajton je civitaneco, limigas ilian edziĝorajton, obstrukcas ilian aliron al publika lerneja instruado, malpermesas al ili plenumi publikan oficon, preventas ilian labordungiĝon por la ŝtato, krimigas ilian kritikadon kontraŭ la religio, kaj ekzekutas ilin pro forlaso de la religio de iliaj gepatroj.

La raporto ĉeftemigas krutan plimultiĝon de arestoj pro "blasfemio" en interkonaj retejoj ĉi-jare. En la antaŭaj tri jaroj estis nur tri tiaj kazoj, sed en 2012 pli ol dekduo da homoj en dek landoj estis jure persekutitaj pro "blasfemio" en Facebook aŭ Twitter, interalie :
En Indonezio, Alexander Aan estis malliberigita du kaj duonan jarojn pro afiŝaĵoj en Facebook pri ateismo.
En Tunizio, du junaj ateistoj, Jabeur Mejri kaj Ghazi Beji, esits kondamnitaj pasigi sep kaj duonan jarojn en malliberejo pro Facebook-afiŝaĵoj, kiujn oni taksis blasfemiaj.
En Turkio, la pianisto kaj ateisto Fazil Say frontas malliberiĝon pro "blasfemiaj" tviteraj pepaĵoj.
En Grekio, Phillipos Loizos kreis Facebook-paĝon primokantan la kredon de grekoj je mirakloj, kaj nun oni punakuzas lin pro insultado de religio.
En Egiptio, la 17-jara Gamal Abdou Massoud estis kondamnita je trijara malliberiĝo, kaj Bishoy Kamel estis malliberigita ses jarojn, ambaŭkaze pro afiŝado de "blasfemiaj" karikaturoj en Facebook.
La fondinto de Facebook-Ateistoj en Egiptio, Alber Saber, atendas pasigi tempon en malliberejo (oni kondamnos lin je puno la 12-an de decembro).

"Kiam la tekniko de la 21-a jarcento kolizias kun mezepokaj leĝoj pri blasfemio, okazas, ke ĝuste ateistoj vundiĝas, tiumaniere, ke pli multe da ili eniras malliberejon pro kundividado de siaj personaj kredoj pere de interkonaj retejoj", diris Matt Cherry, la redaktoro de la raporto. "Tra la tuta mondo, la reakcia impulso puni novajn ideojn, aŭ en kelkaj kazoj nur la plej simplan esprimon de nekredo, reokazadas ĉiam denove. Ni havas eĉ kazon en Tunizio, ĉe kiu ĵurnalisto estis arestita pro sia aŭdaco kritiki proponitan leĝon kontraŭ blasfemio !"

La Speciala Raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj pri Libereco de Religio aŭ Kredo, Profesoro Heiner Bielefeldt, bonvenigis la esploron. En antaŭparolo por la raporto, Bielefeldt notas, ke ofte ekzistas "malmulte da konscio", ke internaciaj traktatoj pri homaj rajtoj komunikas, ke konscienclibereco aplikiĝas en egala grado al "ateistoj, humanistoj kaj liberpensantoj kaj al iliaj konvinkoj, praktikoj kaj organizaĵoj. Pro tio mi ĝojegas, ke unuafoje la komunumo de humanistoj produktis tutteran raporton pri diskriminacio kontraŭ ateistoj. Mi esperas, ke ĉiu, kiu okupiĝas pri libereco de religio aŭ kredo, donos al ĝi zorgan konsideron."

Notoj

La raporto Freedom of Thought 2012 elŝuteblas ĉi tie :
http://www.iheu.org/files/IHEU Freedom of Thought 2012.pdf

La Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) estas la tutmonda ombrela organizaĵo, kiu kunigas pli ol 100 humanistajn, ateistajn, raciistajn, sekularistajn kaj liberpensajn organizaĵojn el 40 landoj.

Por havi pli da informoj, kontaktu :

Bob Churchill, +44 207 636 4797, comms@iheu.org

Or Matt Cherry, +1 518 632 1040, matt@iheu.org

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio