Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 10 (120)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

IJK-60 en Ruslando (Foto de Ulf kaj Jelena Lunde)


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

ARKIVO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

EŬROPA BULTENO


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

La kontraŭŝtata terorismo en Ruslando ne sukcesos. Ĝi ne pasos. Konscie kaj serioze mi ripetas tiun kliŝan sloganon de reglamentaj mitingoj kontraŭterorismaj. Mi nur aldonu: ĝi neniam sukcesis, neniam ĝi pasis. Oni eĉ ne scias — ĉu ĝi provis. La eksplodoj de amasloĝejoj kaj aŭtobusoj ja neniom tuŝis ŝtatajn homojn. Koncerne la prenon de ostaĝoj oni serĉu eraron en la skemo. La ideo de la preno de ostaĝoj supozas minacon de perdo. Tio estas, ĝi supozas ke niaj ŝtataj respondeculoj timas perdi certan kvanton de siaj samnacianoj. Kia naiveco! Ni estas granda nacio kun multaj milionoj da civitanoj… Estas do dekomence granda dubo pri la originoj de la kontraŭŝtata terorismo. Ĉu ĉeĉenaj separatistoj vere kredis ŝanceli la potencon de la prezidento ŝancelante la murojn de loĝejoj en malriĉaj kvartaloj? Kontraŭe. Lia potenco enorme kreskis rezulte. Ĉu la banditoj en Beslano kredis ke la registaro reale timas pri la sorto de la milo de la kaptitaj infanoj? Ili estus pli prudentaj, se rememorus la historion de la koncertejo en Dubrovko (Moskvo, 2002). Tiam — same kiel nun — la ŝtataj viroj anoncis, ke ili rifuzas kiun ajn interparolon, kiom ajn tio kostus. Tiam — same kiel nun — la ŝtataj viroj provokis, instigis la perforton. Tiam — same kiel nun — oni malbone kalkulis la kadavrojn kaj ne multe zorgis pri eventualaj kaj realaj viktimoj de la liberigo. Kaj tiam — same kiel nun — oni lasis viva neniun kaptiton malamikan. Ĉar ne lasi atestantojn estas grava principo de la profesia murdo.

Do, la terorismo ne pasos. La kontraŭŝtata terorismo. La ŝtata ja pasas perfektege. Ju pli absurde agas perfortuloj-separatistoj, des pli logike aspektas la ŝtata perforto. Hodiaŭ eĉ meza burokrato posedas armitajn gardistojn, samkiel ĉiu meza administrejo. Nature, ne sole burokratoj, ankaŭ riĉaj homoj bezonas gardon. Almenaŭ tial, ke ili estas garantio de nia estonta ĝenerala riĉeco. La profesio de gardisto dinamike iĝas unu el la plej laborpromesaj. Kaj ensemble kun la polico la gardistaro igas nin maksimume defendita popolo.

Klare, ke tiu alta kvalito postulas iun pagon. Ni preferas ne promeni senpasporte. Ni preferas tuj malfermi la sakon, ĉu la pordon por trarigardo. Ni preferas ne iriti homon kun armilo kaj eviti la lokon de lia restado. Kaj loĝante ne en la domo de nia loĝregistrado ni portas en ni prudentigan ideon de peko, kaj ni pretas akcepti punon. Ni sportule saltas en la ĉerandan kavon kiam preter ni flugas averta son- kaj lum-signala aŭto — la heroldo de vojaĝanta altrangulo. Ni jam kutimiĝis. Kaj kutimo estas alia naturo.

Ĉu eblas eraro en la konkludoj de niaj ŝtataj strategoj? Ja ni kutimiĝas ankaŭ pri la sanga statistiko terorisma, kiu ĉesas impresi. Kaj krom ĉio, plejparte ĉeĉenoj estas malproksime, kontraŭe al arogaj policistoj. Oni vivos, oni vidos. Ĝenerale perforto naskas sklavecon, sed sufiĉe ofte ankaŭ — reziston. Sendube, ankaŭ vi preferus la duan.

Alen Kris

Sur la kovrilo: Ne ĉio en Ruslando estas malesperiga. Supozeble, neniu partoprenanto de la somera IJK ofte pensis pri terorismo: kontraŭŝtata aŭ ŝtata, reala aŭ imagata. (Fotis Ulf kaj Jelena Lunde) 


Intervjuo kun la prezidanto de EEU

Seán Ó Riain estas modela eŭropano. Irlandano de naskiĝo, diplomato, servis en Pollando kaj Germanio. Edziĝis kun svisino, kaj la du filinoj estas edukitaj en kvar lingvoj. Por li Eŭropo estas ne abstraktaĵo, sed vivata realeco. Ekde 2002 li tenas la torĉon de prezidanteco de la Eŭropa Esperanto-Unio kaj estis ĵus reelektita dum la EEU-kongreso en Bilbao.

LO: Kiu mesaĝo venas de Bilbao?

SR: Ke ni malgraŭ nia malgrandeco estas tre aktiva asocio kun tre grava mesaĝo al aliaj: nome, ni kontraŭbatalas la kreskantan lingvan diskriminacion en Eŭropo; kaj ni havas taŭgan ilon por superi la diskriminacion: Esperanton. Ni lobias kaj informas pri tio kaj en Bruselo, kaj en la eŭropaj ĉefurboj kaj en niaj lokaj Esperanto-grupoj.

Ni, eŭropaj esperantistoj, devas kompreni sintezi desuprisman kaj desubisman aliron. Ni devas lobii en Bruselo ĉe la EU-institucioj kaj informi la gazetaron, sed ni same devas aktivi je loka nivelo — ĉiu el ni, kiu certas, ke Esperanto estas bonega afero kaj taŭga lingvo por Eŭropo. Tre klare ni surpaperigis nian mesaĝon en la rezolucio de Bilbao.

Eŭropa Unio plilarĝiĝis kaj nia asocio baldaŭ povos bonvenigi novajn landajn asociojn el la meza kaj orienta Eŭropo. Ni havas novan estraron kun Flory Witdoeckt el Belgio, Zlatko Tišljar el Slovenio kaj kun mi. En 2007 ni por la unua fojo okazigos nian kongreson en la novaliĝinta EU-landaro, nome en Maribor.

LO: La problemo de la Brusela Komunikadcentro ĉefe estas financa. Kiel vi intencas certigi ĝian pluekziston en 2005?

SR: Oni laboregas en Bruselo, kaj la du dungitoj — Dafydd ap Fergus kaj Marko Naoki Lins — meritas grandan dankon. Ni havis en 2004 tre sukcesan “veton je la pluvivo de BKC”, dum kiu la esperantistaro sin montris tre malavara. EEU kaj la tuta esperantistaro bezonas profesian stabon de lobiistoj kaj informistoj en Bruselo, kie okazas la ĉefaj kontaktoj kun la politika mondo kaj internaciaj organizoj. Ne esti reprezentata tie kun profesiaj fortoj estus granda peko de la tuta Esperanto-movado.

LO: Kial Esperanto havas tiom da problemoj establiĝi en plurlingva Eŭropo?

SR: La ĉefmalsano de Eŭropo estas la manko de eŭropa “ni-sento”. Por multaj Eŭropo estas apenaŭ pli ol regiono de harmoniigitaj porkoprezoj, kaj tia Eŭropo neniam havos la lojalecon kaj amon de la popoloj de Eŭropo. Rigardu Eŭro-monbileton: oni tuj vidas la problemon: ĝi estas senvorta, ĉar ne ekzistas lingvo por esprimi eŭropan identecon. Tiu manko klare havas politikajn kaj ekonomiajn sekvojn. Nun estas grandega risko, ke la angla lingvo fariĝos la komuna lingvo de Eŭropo, sen iu ajn ekzameno por kontroli ĉu ĝi havas la kvalitojn por la posteno.

Antaŭ dek jaroj oni atakis la ideon de la Eŭro kiel utopiaĵon, aŭ “Esperanto-monon”; sed tiu “Esperanto-mono” estas nun en la poŝoj de pli ol 300 milionoj da homoj. En la tuta diskuto pri la Eŭro, neniu proponis ke EU povu adopti la germanan markon, la pli fortan nacian valuton, aŭ la usonan dolaron. Kial la usona lingvo pli akcepteblas ol la usona mono? Nur ĉar homoj ne vidas realan alternativon.

Estas nia tasko konvinki ilin ke Esperanto ja estas realigebla alternativo, kaj ne utopiaĵo. La vera problemo estas ke la plimulto de “seriozaj” homoj ne traktas Esperanton serioze, kaj plenas je eksmodaj antaŭjuĝoj. Oni opinias ke ĝi estas “artefarita, ne vivanta lingvo; iu bastarda miksaĵo da lingvoj”. Lingvisto Mario Pei jam skribis, ke nomi modernan Esperanton “artefarita lingvo” estas kiel diri ke aŭto estas “artefarita ĉevalo”! Strange, oni neniam nomus infanon, kies vivo komencis artefarite en provtubo, “artefarita infano”.

Aliflanke, la nuna angligo/usonecigo de Eŭropo klare donas pli bonan ŝancon al Esperanto. Nenie alie en la mondo, kaj neniam en la tuta homa historio ekzistis organizaĵo kiel EU, kun 20 oficialaj laborlingvoj.

Ĉu tio signifas ke ni donkiĥote kontraŭbatalas la anglan? Tute ne. Ni kontraŭbatalas ne la anglan, sed la maljustecon. Tio estas nia kialo por ekzisti. Maljusta estas maljusta, kaj neniu argumento pri praktikeco aŭ io ajn alia konvinkos nin akcepti ĝin.

LO: Kiujn ideojn vi havas por antaŭenigi Esperanton en Eŭropo?

SR: Ni ne povas sukcesi sole, ni bezonas aliancanojn. Kie ni trovu ilin? Inter la defendantoj de naciaj kaj minoritataj lingvoj. La nova Konstitucio de EU malfermas pordon. Ĝi diras, ke “unu miliono da civitanoj el signifa nombro de membroŝtatoj povos inviti la Komisionon fari iniciaton pri aferoj, kie civitanoj konsideras ke leĝa akto de EU necesas por efektivigi la Konstitucion.”

La Konstitucio ja garantias la samrajtecon de civitanoj, sed ni bone scias ke la praktiko de EU ne respektas la lingvan samrajtecon. Kune kun la defendantoj de la franca, la germana, la hispana k.a. esperantistoj certe povus kolekti unu milionon da subskriboj. Tion ni povos fari tuj kiam la Konstitucio ekvalidos — verŝajne en 2006, sed ni povas jam nun flegi bonajn rilatojn kun la defendantoj de aliaj lingvoj, ĉiuj minacataj de la angla.

Praktike, mi proponas, ke ni membriĝu en lingvodefendaj organizaĵoj kaj aktive subtenu ilian agadon; kaj ke ni pripensu kiel interesigi pli da profesiaj tradukistoj kaj instruistoj al Esperanto.

La Komitato de EEU rekomendas al ĉiuj landaj asocioj skribi al la respektivaj ministroj pri edukado por informi ilin:

a) pri la hungara decido de 1995 oficiale agnoski Esperanton kiel vivantan lingvon en la abiturienta ekzameno, ke 17 mil personoj jam havis Esperanton en tiu ekzameno, kaj ke Esperanto estas nun la tria plej grava lingvo en la hungara abiturienta ekzameno;

b) pri la skriba promeso de prezidenta kandidato Chirac en aprilo 2002 rekomendi la oficialan agnoskon de Esperanto samnivele kiel aliaj modernaj lingvoj por studentoj en la bakalaŭra ekzameno.

Mi alvokas ĉiujn aliĝi al nia agado aŭ skribi al ni por proponi novajn ideojn. Se vi emas kunlabori aŭ finance subteni nin, bonvolu kontakti nin. 


Povilas Jegorovas

Bonvenon al Vilno!

Nome de la Loka Kongresa Komitato de la jubilea 90a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 23a ĝis la 30a de julio 2005 en la ĉefurbo de Litovio Vilno, mi havas la honoron kaj respondecon bonvenigi Vin ĉiujn al Litovio por partopreni en tiu ĉefa ĉiujara internacia esperantista manifestacio.

Tamen tiu ĉi kongreso ne estos vica: ĝi estos jubilea, ĉar la 90a, kaj multe pli grave: ĝi okazos 100 jarojn post la unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro. Do, en Vilno ni kune festos 100 jarojn de Universalaj Kongresoj, 100 jarojn de egalrajta kaj demokratia internacia komunikado, 100 jarojn de aktiva dialogo inter kulturoj. Gravas ankaŭ, ke la sekvontjara UK okazos en lando, kiu estas tiel forte ligita kun la vivo kaj agado de la kreinto de Esperanto d-ro Ludoviko Zamenhof kaj kun la ekesto de Esperanto ĝenerale kaj kie estas tradicie forta Esperanto-movado.

Litovio jam delonge meritas Universalan Kongreson, tamen pro historiaj kaŭzoj nur nun esperantistoj el ajna angulo de la mondo povos veni al siaj radikoj, al sia hejmo. Litovio nur antaŭ 15 jaroj reaperis sur la mondmapo. Nun ĝi energie kaj vigle evoluas kaj kuraĝe eniras la tutmondan komunumon. Tamen, ĝi havas longan historion, antikvan lingvon, unikan kulturon, belegan naturon. Ĝia ĉefurbo Vilno estas malnova kaj samtempe moderna multnacia kaj multkultura Eŭropa urbo, kiu famas pro sia unika malnova urboparto, pro la nuna impeta kaj rapidega evoluo, pro toleremo al ĉiuj kulturoj, nacioj, lingvoj, pro gastamaj kaj bonvolemaj homoj. Nian ĉefurbon nun ofte oni nomas simbolo de nova Eŭropo.

Loka Kongresa Komitato kaj Litova Esperanto-Asocio faras multe jam nun kaj faros ĉion eblan estonte, ke la UK en Vilno, kiel jubilea tutmonda esperantista forumo, estu ankaŭ eksterordinare grava, interesa, utila kaj memorinda evento por Vi ĉiuj. Ni kune, helpe de la Litovia Registaro, de la urba municipo de Vilno kaj de aliaj litovaj ŝtataj instancoj strebos, ke Vi ĝuu la urbon, la landon, la kongreson kaj ke Vi ekhavu dum la kongreso plej belajn impresojn pri Via gastado en Litovio. Ni en Litovio konsideras la Universalan Kongreson de Esperanto kiel eventon de nacia graveco kaj dediĉos ĉiujn niajn fortojn kaj kapablojn por sukcesigi ĝin. Ni deziras, ke ankaŭ laŭ la kvanto de partoprenantoj tiu ĉi kongreso estu rekorda. Por litovaj esperantistoj la venonta UK estas kaŭzo ankaŭ por ĝenerale progresigi la litovan Esperanto-movadon ĉiudirekte.

Bonvenon al Vilno, bonvenon al Litovio! Ni kune fortigu nian solidarecon, progresigu nian movadon, studu ĝiajn problemojn.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de LKK,
Prezidanto de LitEA 

La membraro de UEA kreskas!

Provizora statistiko fine de aŭgusto montras, ke post kelkjara malkreskado la membronombro de UEA turniĝis en senteblan kreskon. La malkresko ĉesis jam pasintjare, kiam UEA havis je unu individua membro pli ol en la jaro 2002, dum la nombro de aligitaj membroj jam tiam klare kreskis kaj superis per 715 la nombron de la antaŭa jaro. Fine de aŭgusto 2004 UEA nombris 5615 individuajn membrojn, kio superas per 167 la nombron je la sama dato en 2003. Rimarkinde estas, ke la nombro de aligitaj membroj jam nun estas je 606 super la definitiva rezulto en 2003, kvankam kvin asocioj ankoraŭ ne pagis tiun kotizon. Surbaze de la ĝisnuna evoluo la Centra Oficejo antaŭvidas, ke la suma kresko de la membraro de UEA en tiu ĉi jaro estos ĉ. 1000.

Ĝojiga detalo estas, ke unuafoje de post 1997 ree plimultiĝas junaj individuaj membroj. Fine de aŭgusto la junulara sekcio TEJO arigis 419 individuajn membrojn, kio jam superas per 20 la definitivan nombron en 2003. Kompare kun la fino de aŭgusto 2003 la junaj membroj plimultiĝis eĉ per 64. Kreskas ankaŭ la populareco de la revuo Esperanto, dum la nombro de membroj kun Jarlibro ankoraŭ estas sub tiu de la pasinta jaro. Ĉar la nombro de unuamondaj aliĝintoj al la ĉi-jara UK estis apenaŭ duono de la pasintjara nombro, la Jarlibra kategorio ne profitis de la t.<|>n. kongresa efiko. Verŝajne ĝi tamen ankoraŭ ĉi-jare ĝuos tiun profiton dank' al tiuj aliĝontoj al la UK en Vilno, kiuj pagos kongresan kotizon en la plej malmultekosta periodo antaŭ la fino de la jaro kaj samtempe kotizos ankaŭ al UEA. Ke ankaŭ sen la kongresa efiko la membraro forte kreskis, estas aparte ilustre. Tio promesas, ke ne temas pri hazarda fenomeno sed pri komenco de nova solida kresko de la Asocio.

GK UEA


La Akademio komunikas

Rezultoj de la elekto de triono de la membroj de la Akademio de Esperanto

Ĵus finiĝis la elekto de triono de la membroj de la Akademio plus unu membro intertempe mortinta. La membroj elektitaj por 9 jaroj estas:

Dao Anh Kha, Perla Ari-Martinelli, Marc Bavant, Marjorie Boulton, Michel Duc Goninaz, Ottó Haszpra, Gbeglo Koffi, Anna Löwenstein, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Flavio Rebelo, Francisko Simmonet, Amri Wandel, John C. Wells, Xie Yuming.

Ĉiuj membroj estas nun:

Dao Anh Kha, Perla Ari-Martinelli, Aŝvinikumar, Marc Bavant, Gersi Alfredo Bays, Vilmos Benczik, Gerrit Berveling, Werner Bormann, Marjorie Boulton, André Cherpillod, Renato Corsetti, Probal Daŝgupto, Edwin de Kock, Michel Duc Goninaz, Gbeglo Koffi, Miguel Gutiérrez Adúriz, Ottó Haszpra, Christer Kiselman, Boris Kolker, Ilona Koutny, Erich-Dieter Krause, Sergej Kuznecov, Jouko Lindstedt, Li Shijun, François Lo Jacomo, Anna Löwenstein, Carmel Mallia, Geraldo Mattos, Stefan Maul, Carlo Minnaja, Brian Moon, Andrzej Pettyn, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Baldur Ragnarsson, Flavio Rebelo, Francisko Simmonet, Trevor Steele, Spomenka Štimec, Humphrey Tonkin, Amri Wandel, John Wells, Bertilo Wennergren, Xie Yuming, Yamasaki Seykô.

Servo por la publiko

La Akademio memorigas, ke la Servo “Akademia Konsultejo” gvidata de Stefan Maul, kiu liveras al la publiko konsilojn pri novaj aŭ malnovaj vortoj, daŭre funkcias.

Bonvolu skribi al Stefan Maul:

Rete: S.H.Maul@t-online.de

Renato Corsetti
Sekretario de la Akademio de Esperanto 


Sentempesta SAT-kongreso

Inter la 14a kaj 21a de aŭgusto — ĉi-jare paralele kun ILEI — kongresis la Sennacieca Asocio Tutmonda en Bratislavo (Slovakio). Partoprenis pli ol 140 personoj el 19 landoj, ankaŭ ekstereŭropaj: Malagasio, Japanio, Koreio kaj Aŭstralio.

En sia inaŭgura parolado Jakvo Schram, prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, parolis pri Eŭgeno Lanti, la ĉefa fondinto de SAT, kiu naskiĝis antaŭ 125 jaroj. Li substrekis, ke Lanti konsekvence kondamnis la fanatikecon, ne malpli decide ol (kio poste restis pli memorata) la esperantistan politikan neŭtralismon.

La ĝeneralaj laborkunsidoj, tradicie kelkfoje la okazejo de tempestoj en SAT, estis ĉi-foje nekutime pacaj. Aprobiĝis la Regularo de la jam neoficiale funkcianta Poresperanta Fako, kiu celas i.a. “informi pri Esperanto kaj varbi por SAT en regionoj kaj medioj ekster la atingopovo de la LEA-oj, tute aparte per la interreto”, faciligi la interŝanĝon de informiloj en la SAT/ LEA-medio kaj “stimuli la debaton pri informstrategiaj konceptoj”.

Debato pri la rilatoj kun la Esperanta Civito evidentigis preskaŭ senescepte kritikan sintenon pri tiu organizaĵo, kvankam plimulto voĉdonis por la ne-pritrakto de mocio celanta ĉesigi formalajn rilatojn inter SAT kaj ĝi.

Kunvenis kiel kutime la frakcioj Komunista, Liberecana, Sennaciisma kaj Ekologiisma. La Komunista Frakcio gastigis en unu el siaj kvar kunvenoj Lubos Blaha, politikan laboranton en la internacia fako de la Komunista Partio de Slovakio, kiu partoprenis diskuton pri la EU kaj ĝia nova (kaj laŭ la pritakso de la plimulto de diskutantoj novliberala) konstitucio.

Kunvenis ĉi-jare unuafoje la Ĉielarka Frakcio, nova grupo por gejaj, lesbaj k.a. seksminoritataj homoj, kiel ankaŭ “subtenantoj de diversa seksemo kaj seks-libereco”.

Aliflanke, la planita konstituo de Humanisma Frakcio abortis pro la nealveno de la iniciatinto Mato Spekuljak kaj la neeblo trovi aliajn funkciportantojn.

La kongreso traktis la agadon de Andre Weiss, kiu nome de SAT engaĝiĝas en Francio por akceli la senminigon de terenoj en Kroatio. Konsekvence, la kongresa Deklaracio alvokas ŝtatojn, kiuj ankoraŭ ne faris tion, subskribi la Konvencion de Otavo pri la detruo kaj malpermeso de kontraŭpersonaj minoj. Pli ĝenerale, la Deklaracio atentigas, ke “vortoj kiel klasbatalo, kamarado, socialismo, laboristo, kvankam ili estis misuzitaj de diversaj reĝimoj kaj sociaj grupoj, priskribas daŭran realecon” kaj notas, ke estas tasko de SAT redoni al tiuj vortoj la ĝustan signifon.

Gary Mickle

SATanoj en Bratislavo: Sándor Horváth (Aŭstralio), Krešimir Barković (Francio), Stela (Koreio) kaj Pedro Hernández (Hispanio). (Fotis Jakvo Schram)


Neakceptita propono

La mocio Por alternativa, demokrata, sociala Eŭropo estis proponita al la Kongreso de SAT (Bratislavo, aŭg 2004) fare de Stan Keable kaj Sunghyun Park. La mocio ne estis adoptita de la Kongreso.

Mankis tempo por parole prezenti aŭ pridiskuti ĝin dum la kvara kaj lasta laborkunsido. Pro tio la Kongreso voĉdonis sen diskutado: 2 por, 2 kontraŭ, multaj sindetenoj — do, nek adoptita, nek malakceptita, sed elirpunkto por diskutado en niaj gazetoj cele al difino de konkreta sinteno rilate al la Eŭropa Unio dum nia 78a SAT-Kongreso en Zagreb, Kroatio, (2–9 jul 2004). Pli bone malfrue ol neniam.

Sinteno proponita de la Proponkomisiono, ke la Kongreso “kondamnas la proponatan EU-konstitucion pro ĝia ekstremliberala karaktero kaj disponigas siajn organojn por debato pri la konstruo de alternativa socia ordo”, estis forviŝita laŭ propono de Arturo Prent: 17 por, 15 kontraŭ, 7 sindetenoj. Per tio SAT, bedaŭrinde, montris al la maldekstrularo sian politikan kvazaŭneŭtralecon.

Stan Keable


Instruistoj diskutis en Slovakio

(EAF-agadas) En Bratislavo (Slovakio) 14–21 aŭg okazis la 37a konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Estis 49 partoprenantoj el 19 landoj, el kiuj multaj estis gejunuloj.

Oni laboris en tri grupoj: komitato de ILEI, la projektoj Interkulturo kaj Flugiloj de Malfacila Vento. Krome okazis pluraj prelegoj kaj aliaj komunaj programeroj. Oni piedirante konatiĝis kun la bela malnova parto de la ĉefurbo de Slovakio, vidis la restojn de antikva burgo Devin kaj merkrede faris ekskurson al la kamparo. Oni vidis jam multcentjarajn urbojn, kiuj ankoraŭ havas gravan signifon en la slovaka vivo, aŭ historie interesajn lokojn.

Fine de la semajno okazis Lingva Festivalo por urbanoj, dum kiu 21 lingvoj estis prezentataj po duonhore.

Samtempe kun la konferenco de ILEI okazis SAT-kongreso en la sama urbo. Ni havis plurajn komunajn programerojn.

Sylvia Hämäläinen


La Civito: parlamente en Loklo

En la urbodomo de Loklo (Svislando) okazis la kvara sesio de la Senato kaj la tria sesio de la Forumo dum la mandato 2002–06, sub la prezido de la Konsulo de la Esperanta Civito, c-ano Walter Żelazny.

La senatanoj alfrontis du leĝoproponojn: normoj por la referendumoj kaj la reglamento por la elektoj de la Senato. Ambaŭ leĝoj estis aprobitaj unuanime, post diskuto kiun antaŭpreparis la telematikaj senatokonsultoj. Same utila por la rapida kaj unuanima aprobo estis la antaŭa senatokonsulto pri la rezolucio kiu starigas esplorkomisionon pri polaj eventoj.

Posttagmeze de la sama tago estis diskuto pri la proponoj koncerne la unuajn ĉapitrojn de la Civita Kodo.

Malpli ol matenon daŭris la laboroj de la Forumo, nome la pariteta asembleo de la paktintaj establoj. La Forumo akceptis la aliĝpeton de tri establoj: Feminisma Esperanta Movado, Studenta Eŭropa Esperanto-Ligo kaj TIETO-Instituto en Togolando. La Forumo prokrastis pritrakton de la aliĝpeto de Ligo Humanitas, pro la fluideco de ĝia jura statuso. Pro tiuj decidoj la paktintaj establoj estas nun 21.

La plej grava punkto en la tagordo estis la propono pri direktivo por mutuala rabata sistemo, kiu estis unuanime aprobita post mallonga diskuto.

HeKo


AIS: unuafoje en la propraj ejoj

La 27a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino, okazis de 29 aŭg ĝis 5 sep 2004 en la slovakia limurbo Komárno ĉe Danubo.

Je la unua fojo AIS povis kunveni en propraj ejoj ĵus akiritaj. Okazis kiel ĉe la olimpikoj de Ateno: ĝis la lasta minuto oni instalis, purigis kaj starigis ŝrankojn, tablojn, seĝojn, skribtabulojn kaj projekciilojn.

La malnovaj novaj ejoj situas centre de Komárno, inter la Eŭropa Korto kaj la strato Megyežupná, kies numeron 1 ili portas. Ili servos ne nur al okazaj kunvenoj de AIS, sed precipe al ties nova klerigejo Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS (LEUKAIS), kiu instruos studentojn precipe pri la fakoj “Eŭropiko” kaj “Interkultura Dialogo”. Unu el la instrulingvoj estos Esperanto, kiun ĉiuj studentoj devos almenaŭ lege kompreni.

La sesi-komenca dimanĉo vidis unue la SUS-inaŭguron en la Danubia Muzeo de Komárno, dum kiu parolis du el la tri fondo-rektoroj de LEUKAIS, profesoroj Eva Poláková kaj Helmar Frank. Salutis ankaŭ d-ro Sebők Zoltan, regiona deputito kaj adjunkto de AIS.

Post la malfermo oni transiris al la novaj LEUKAIS-ejoj kaj inaŭguris la dek salonojn, pendigante bildojn de la nomdonantaj eminentuloj. La salono de la tria LEUKAIS-fakultato (pri interkultura dialogo) estis baptita je la nomo de Lejzer (Lazaro) Zamenhof.

En la programo de la sekvinta SUS-semajno okazis dek du sciencaj kursoj kaj pluraj prelegoj. La temoj etendiĝis de la tekniko de programita instruado tra astronomio ĝis konkluda statistiko. Paralele al tiu esperantlingva scienca programo okazis Someraj Universitataj Semajnoj kun aranĝoj el la LEUKAIS-fakultatoj. La lastajn du antaŭtagmezojn okupis seminario pri kristana ekumeno, nomita honore al pastro Adolf Burkhardt, kiu ne povis ĝisvivi tiun eventon.

Ĉar Komárno, kvankam slovakia, estas plejparte hungarlingva, okazis ankaŭ enkonduka kurso pri la hungara lingvo.

En SUS 27 partoprenis 80 sciencistoj, studentoj kaj interesuloj el 17 landoj. 19 SUS-anoj per studfina ekzameno akiris sciencan gradon de AIS (bakalaŭrecon, magistrecon aŭ doktorecon). Tiuj nombroj estas pintaj en la historio de la SUS-oj; unuafoje necesis finekzameni dum du tagoj kaj en du paralelaj komisionoj.

Je la SUS-fina dimanĉo prezidanto de AIS, Frank, kaj OProf. Quednau, direktoro de la AIS-ekzamenofico, enmanigis al la ekzamenitoj iliajn dokumentojn kaj atestojn. Poste OProf. Frank solene malfermis la “Gronlandan Portalon”, kiu ligas la LEUKAIS-ejon al la Eŭropa Korto, ĉirkaŭ kiu estas por ĉiu eŭropa lando po domo kun tipa konstru-stilo. Ĉiuj SUS-anoj solene ĉirkaŭmarŝis la domon “San-Marino”, kiu staras antaŭ la Gronlanda Portalo. Per tio finiĝis la konferenco. Tamen interesuloj ne devas atendi ĝis SUS 28, kiu okazos en aŭgusto 2005, ĉar jam fine de septembro, okazos AIS-konferenco “BUS 5” en la pola urbo Lublin.

Reinhard Fössmeier
Foto de Augusto Casquero
Komárno: ekzamenitaj studentinoj en la nova ejo de AIS. (Fotis Augusto Casquero)


Simpozio “Esenco kaj estonteco de Esperantio”

Disvolviĝis kun sukceso la dutaga simpozio (8-9 aŭg 2004) de KCE pri “Esenco kaj estonteco de Esperantio”, al kiu prelege kontribuis Kep Enderby, sen. Vinko Ošlak, Giorgio Silfer, Hiroyuki Usui, sen. Walter Żelazny kaj (skribe) Daniel Durand. Bondezirajn kaj salutajn mesaĝojn sendis interalie la ĝenerala sekretario de SAT kaj la prezidanto de TEJO. La Esperanta Civito surloke salutis pere de sen. Ljubomir Trifonĉovski, unua Vickonsulo. La bonvenigan enkondukon faris la vicprezidanto de KCE, sen. Perla Martinelli, kiu tagprezidis alterne al sen. Bertil Nilsson.

Kun diversaj akcentoj kaj nuancoj, la ĉeestantoj ĝenerale konsentis pri la absoluta bezono de gravaj ŝanĝoj, por la pluvivo de Esperantio.

Kep Enderby insistis pri la neceso superi la Bulonjan neŭtralecon, kaj trovis la federisman formulon de la Civito ege interesa tiurilate.

Vinko Ošlak, komparante la pozicion de Zamenhof kun tiu de la nuntempuloj, rimarkigis la kongruon inter homaranismo kaj raŭmismo.

Ke ĉi-lasta trovu sian vojon en Azio, estis la kerno de la prelego de Hiruyoki Usui, kiu prezentis la defion kun siaj lumoj kaj ombroj.

Walter Żelazny skizis la bezonon reloki la fenomenon Esperantion en la nunan mondon: ĉu biologia konservanto de nerealigita projekto (la universala lingvo), ĉu disvastiganto de kulturlingvo kiu estas per si mem valoro en la monda civilizo.

Daniel Durand emfazis la rolon de la mondcivitanoj.

Giorgio Silfer analizis la funkciojn de komunikado kaj reprezento rilate al esperanto, konkludante ke Esperantio rilatas esence al la dua, kiun Zamenhof asimilis al homarana mondpercepto: laŭ Silfer, la Civito estas la sola kiu kapablas plenumi tiun identigan funkcion, nuntempe — ĝuste tial la Civito ekspansias, dum la tradicia esperanto-movado regresas.

La kompletaj tekstoj aperos en la venontaj numeroj de Literatura Foiro. La tekstojn kolektos ankaŭ sen. Ošlak, kun aliaj, en propre editorita libro, kiu povos roli kiel Aktoj de la Simpozio.

HeKo


Subvencio por peresperanta traduko

Ministerio de Kulturo de Kroatio aprobis financajn rimedojn por pagi tradukiston, kiu preparos bengallingvan infanlibron el la kroata literaturo.

Temas pri Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ — la infanlibro de la jaro 1998 ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. La libron aŭtoris kroata verkistino Ivana Brlić-Mažuranić.

Tiu verko apartenas al la klasika infanliteraturo en Kroatio. Ĝi aperis en 1913 en la kroata kaj poste havis multajn eldonojn en multaj lingvoj. La verkon en Esperanto eldonis Kroata Esperanto-Ligo. Esperantigis ĝin Maja Tišljar. La bengalan tradukon preparas Probal Daŝgupto.

La sama verko per Esperanto aperis en la japana lingvo, japanigita de Sekoguchi Ken kaj eldonita ĉe Esperanto-Klubo Mishima en 2004. Pri la japana traduko aperis lastatempe pluraj informoj en la kroataj gazetoj.

Spomenka Štimec


UEA: taskodivido de la Estraro

Post sia elekto en Pekino la membroj de la nova Estraro de UEA decidis pri sia taskodivido, kiu baziĝas sur la agadkampoj, pri kiuj la estraranoj esprimis interesiĝon kaj pretecon, kiam ili ankoraŭ estis kandidatoj.

Prezidanto Renato Corsetti respondecas pri ĝenerala planado, eksteraj rilatoj kaj informado. Vicprezidanto Claude Nourmont transprenis la agadkampojn kulturo kaj kongresoj, dum la fakon de ĝenerala sekretario Ulla Luin difinas ŝia titolo. Same kiel en la antaŭa Estraro, Ans Bakker-ten Hagen respondecas en sia dua mandatperiodo pri financoj kaj administrado. Kiel plian respondecon ŝi transprenis la rilatojn kun TEJO. Maritza Gutiérrez González estas estrarano pri landa agado, dum Yu Tao aparte respondecas pri la agado en Azio kaj krome pri kreado de nova strukturo de Amikoj de Esperanto. Al konata tereno revenas Amri Wandel, kiu havas en sia dosierujo fakan kaj sciencan agadon, pri kiuj li okupiĝis ankaŭ en la Estraro de Lee Chong-Yeong en 1995–1998.

Neniu estrarano kandidatiĝis por informado, kaj prezidanto Corsetti transprenis la estraran respondecon pri ĝi. Por malplipezigi lian ampleksan taskaron la Estraro elektis komitatanon Jukka Pietiläinen kiel komisiiton pri informado por funkcii kiel la dekstra mano de la prezidanto sur tiu grava kampo.

GK UEA


Sangosuĉa somerlernejo

Tradicio ĉe la brita barlastona somerlernejo estas la partoprenado de eminenta nebrita esperantisto. Ĉi-jare, dum la 44a somerlernejo, gastprelegis Ionel Oneţ i.a. pri sia sangosuĉanta rumana “parenco” Drakula. Certe la ĉeesto de Ionel garantiis buntan kaj gajan etoson — kontraste al aĉa pluva vetero, kiu devigis la organizantojn nuligi planitan tuttagan ekskurson al proksima fervojo.

Nova fenomeno ĉe la 2004a somerlernejo: pli da integriĝo inter la du studgrupoj (progresanta kaj progresinta). Konforme al la deziro de UEA, ke ekzistu pli da kompetentaj Esperanto-instruantoj, pli spertaj progresintoj planis specimenajn lecionojn pri gramatiko (akuzativo, korelativoj, k.s.) kaj prezentis ilin al malpli spertaj progresantoj.

Krome la “spertuloj” asistis la aliajn surscenejigi dum la tradicia distra vespero skeĉojn: la kunlaboro bone sukcesis kaj ambaŭ grupoj tiel profitis.

Venontjare, krom la dunivela kursaro, partoprenos espereble ne nur lernantoj sed ankaŭ diverslandaj esperantistoj, kiuj preferos turismi en la historie riĉa regiono, en kiu situas la vilaĝo Barlaston, aŭ sendepende ekspluati la imponan bibliotekon de Esperanto-Asocio de Britio, kies sidejo situas surloke. Do ekde 2005 la somera evento en Barlaston estos konata sub la nomo Somera Festivalo: daŭre kernos la somerlernejo sed paralele realiĝos diversaj, foje individuaj, programoj kaj projektoj.

Paul Gubbins
Foto de Paul Gubbins
Gastpreleganto Ionel Oneţ ĝuas kun kunorganizanto de la barlastona somerlernejo Angela Tellier unu el la skeĉoj prezentataj dum la distra vespero. (Fotis PPG)


Denove en la Paraíba Valo

12 sep okazis tre sukcese la 57a Renkontiĝo de Esperantistoj de la Paraíba Valo, en la urbo Guaratinguetá.

Cento da partoprenantoj sekvis debaton pri nia movado, aŭskultis prelegojn de Isis O. Pitton kaj Francisco Wechsler, profitis de “Guto da gramatiko” de Maurício Monken kaj amuziĝis per la ludoj de junulo Adriano Prado. Sylla Chaves brile prezentis siajn ideojn pri la strategio de nia movado kaj prezentis siajn aperontajn son- kaj video-diskojn.

Buŝharmonikaj kaj korusaj kanzonoj, sub la gvido de José Inácio, kompletigis la programon, kiu finiĝis per bongusta lunĉo. Oni anoncis la proksiman renkontiĝon por la urbo Penedo en la lasta dimanĉo de novembro 2004.

Paulo Sergio Viana


Familia renkontiĝo

Dank' al la familio Csilla kaj Andras Csöke kaj al la farmo Katai, de 31 jul ĝis 7 aŭg 2004 okazis en Mali Idjoš, hungare Kishegyes, Vojvodino (aŭtonoma provinco en Serbio) la 26a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

La farmo Katai apud Mali Idjoš estas konata porinfana ripozloko kun parko, ludejo, 15 ĉambroj (2- ĝis 12-litaj) kelkaj ejoj en la domo kaj ekstere por ĉiutagaj aktivadoj. La farmo havas dombestejon kun diversaj animaloj, inkluzive de numidoj kiuj ekstermas iksodojn. La farmo posedas propran kuirejon.

Partoprenis 92 familianoj, inter kiuj 51 infanoj (de 1- ĝis 16-jaraj), el Belgio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Britio, Hungario, Kroatio, Norvegio, Svislando kaj Serbio&Montenegro.

La programo estis tre diverseca, kunfarata kaj realigata interkonsente. Okazis interesaj ekskursoj al Subotica kaj al la lago Palić, kie troviĝas alloga zoo. Dum REF la familianojn vizitis esperantistoj el la urboj Subotica kaj Senta.

Renkontiĝoj de Esperantistaj Familioj (REF) komenciĝis en la jaro 1979 en Hungario. Tiam sep familioj el kvar landoj, entute 25 personoj, kune feriis, komune prizorgis la infanojn, kuiradon, ktp. La renkontiĝo fariĝis ĉiujara. Ĉi-jare REF unuafoje okazis en Serbio.

REF-27 okazos verŝajne en Pollando aŭ Ĉeĥio post unu jaro.

Dimitrije Janičić
REF-26
Supre: grupo da REFanoj 


Montevideo post 50 jaroj

Urugvaja Esperanto-Societo partoprenis la 27an Internacian Librofoiron, kiu okazis 3–12 sep 2004 en Montevideo. La partoprenon ebligis monapogo de UEA kaj de francaj esperantistoj, kaj volontula laboro de lokaj esperantistoj.

Malgraŭ la ekonomia krizo en Urugvajo, televidaj kaj radiaj programoj informis pri la sukceso de la foiro, kiun vizitis pli ol 70 mil homoj.

Esperantistoj disdonis pli ol 10 mil flugfoliojn kun ĝeneralaj informoj pri la lingvo. Al tiuj, kiuj montris veran intereson, estis donacita malgranda instruilo. Kelkfoje estis disdonita la revuo Esperanto.

Pli ol dudek personoj tuj ekstudis la lingvon rete. Multaj vizitantoj petis informojn kaj enskribis sin por kursoj, kiuj komenciĝos poste. Flugfoliojn ricevis ankaŭ deĵorantoj de aliaj standoj.
Foto de Sandra Burgues Roca
Rubens Barbieri, organizanto de la unua Internacia Esperanto-Ekspozicio en Montevideo en 1954, vizitis nian budon ĉi-foje. (Fotis Sandra Burgues Roca)

Aliaj interesaj eventoj:

— Tri prelegoj: Daniel Bebelaqua Interreto kaj Esperanto kaj Eduardo Trapani Lingva Imperiismo, ambaŭ en la hispana lingvo; Geraldo Mattos Poeziaj stilreguloj en Esperanto kun samtempa traduko al la hispana.

— S-ro Barrocas kaj s-rino Correa legis poeziaĵojn en Esperanto.

— Televide oni montris en novaĵ-programoj kelkfoje la budon de Esperanto kaj mallonge parolis pri ĝi. Televida intervjuo kun s-ro Barrocas kaj prof. Mattos estis elsendita dufoje, matene kaj vespere. Radiaj intervjuoj okazis almenaŭ dufoje, kaj krome oni menciis ĝenerale pri Esperanto en la Libro-Foiro.

— Pri Esperanto informis El Observador, La Republica kaj du fakaj gazetoj.

— En la budo sonis muziko en Esperanto. La plej ŝatata estis Ni dancu en la rondo, kiu ĉefe kaptis la atenton de infanoj. La plej furora libro en Esperanto estis Asteriks. Ĉiuj prenis kaj foliumis ĝin. Multaj venis al la budo nur por vidi Asterikson en Esperanto. Kelkaj venis nur por aĉeti ĝin.

Eble pli ol 10 mil personoj vizitis nian budon. Ne eblis interparoli kun ĉiuj, sed ni komprenis, ke estas grave iri al la publiko por montri, ke Esperanto estas viva lingvo.

La foiro memorigis la unuan oficialan rekonon de Esperanto, kiun UNESCO faris en sia 8a Ĝenerala Asembleo en Montevideo antaŭ 50 jaroj. Pri tio prelegis en Esperanto, kun samtempa traduko al la hispana, prof. Geraldo Mattos, prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Sandra Burgues Roca


Esperanto en la kongreso de PEN

Esperanto estis en la fokuso de la PEN-mondkongreso en la norvega havenurbo Tromsø, ĉar unu el la du kandidatoj al la posteno de internacia sekretario de la prestiĝa neregistara organizo estis esperanto-verkisto. Giorgio Silfer, kandidatigita de dek tri PEN-centroj, insistis ke oni prezentu lin ne laŭ la ŝtatanecoj (itala kaj svisa), sed laŭ la literatura lingvo, “ĉar ni reprezentas literaturojn, ne ŝtatojn”.

La esperanta delegacio donis efikan kontribuon al la redifino pri la lingva reĝimo en PEN Internacia (ĉiuj lingvoj restas oficialaj, inkluzive de esperanto), al laboroj de diversaj komisionoj (verkistinoj, paco, lingvaj rajtoj), al pluraj aspektoj de la statutaj modifoj.

Jam konata pro sia jura kulturo, c-ano Giorgio Silfer iĝis ĉi-foje pli konata kiel aŭtoro, danke al la enkonduka laŭdacio de Sibila Petlevski (prezidantino de la Kroata PEN-Centro), kiu pledis favore al lia elekto kiel internacia sekretario. Giorgio Silfer estis la kandidato de la minoraj lingvoj, de la kultura diverseco, de la malgrandaj kaj malriĉaj centroj, de la ekzilitaj verkistoj, de la nova generacio de aktivuloj en PEN. Li bone impresis la Asembleon, akirante la voĉon de preskaŭ ĉiuj hezitantoj, kontraŭ la rivalino, riĉa usona verkistino Joanne Leedom-Ackerman, multe aktiva por homaj rajtoj.

En la fina baloto, Giorgio Silfer atingis 40% da voĉoj, larĝe super la antaŭvidoj. Por la usona kandidatino voĉdonis la forta nukleo proksima al Amnestio Internacia, specife la anglalingvaj centroj, pluraj latinamerikaj, la skandinavaj, la germana kaj la aŭstra, la kataluna, la rusa, la japana. Por Silfer voĉdonis, krom la esperanta, la itallingvaj centroj, la svisaj, la franclingvaj (escepte de la kebeka), preskaŭ ĉiuj orienteŭropaj, pluraj afrikaj, pluraj mezorientaj, kaj multaj centroj de verkistoj eksterlande aŭ en ekzilo: nordamerika, germana (kiun fondis Thomas Mann), kurda, irana, ĉina sendependa.

Nia delegacio konsentis subskribi du dokumentojn: letero al la Konstitucia Kortumo de Ruslando, por ke fine ĝi sin esprimu pri la decido de la tatara popolo reveni al la latina alfabeto por la tatara lingvo, kaj alvoko subtene al francaj ĵurnalistoj kaperitaj en Irako.

HeKo


Esperanto en la nederlanda radio

(Nun) La 27an de aŭgusto la nederlanda eduka radiostacio Teleac dediĉis parton de sia ĉiutaga popularscienca programo Kiel? Tiel! al la staĝo, kiun du amsterdamaj universitataj studentoj plenumis dum la 89a UK en Pekino.

La elsendo konsistis el miksaĵo de sonfragmentoj el Pekino, intervjuoj kun ambaŭ studentoj pri la esplorcelo de ilia staĝo kaj kompletiga intervjuo kun la responsa docento, Wim Jansen. La programo estis aŭskultebla tutlande kaj daŭris dudekon da minutoj.

Wim Jansen


Internacia Forumo de Barcelono


La 27an de julio en Internacia Forumo pri Kulturo, kiu celebras Barcelonon de 9 maj ĝis 26 sep, diskutis pri la taŭgeco de Esperanto en la universala kulturo, parolante en la kataluna lingvo, la prezidanto de Naturistoj de Barcelono, Oriol Avila, la prezidanto de KAE (Kultura Asocio de Esperanto de Katalunio), prezidanto de Barcelona Esperanto-Centro, Salvador Aragay kaj vicprezidanto de Fervojista Esperanto-Klubo, Martí Guerrero i Cots.

Martí Guerrero i Cots


La vento, pli kaj pli facila

Kadre de la somera IJK okazis instruseminario de ILEI Flugiloj de Malfacila Vento. Mi volas iom pli detale rakonti pri ĝi, ĉar evidentiĝis, ke aperis miskomprenoj pri ĝiaj celo kaj rezultoj.

La seminario Flugiloj de Malfacila Vento okazis kadre de pli granda samnoma agado de ILEI kaj TEJO, dediĉita al plifaciligo de loka instruado de Esperanto. Ofte okazas, ke lokaj aktivuloj dum jaroj ne organizas kurson de Esperanto pro manko de spertaj instruistoj, lernolibroj, lernoĉambro ktp. La projekto Flugiloj de Malfacila Vento celas solvadon de tiu malfacila situacio, pretigon de pli favoraj kondiĉoj por organizi novajn kursojn en lokoj, kie esperantistoj (aparte junaj) malmultas. Krom serio da trejnseminarioj la agado subkomprenas kompilon de manlibro por organizantoj de kurso, kreon de ligoj inter instruistoj k.s. Ĉi tiu seminario estis la unua, la dua baldaŭ okazos en Slovakio kaj poste en diversaj mondopartoj.

Fari la seminarion ILEI proponis al moskva instruistino de Esperanto Irina Gonĉarova (vd en la supra foto ĉi-paĝe). Ŝi insistis pri invito de pliaj instruistoj: unu pri metodiko (Svetlana Smetanina) kaj du pri gramatiko (Pavel Moĵaev kaj Oleg Izjumenko, antaŭ la seminario lin anstataŭis Slavik Ivanov).

La programo de la seminario konsistis ne tiom el prelegoj, kiom el “metiejoj”, kiam instruisto envolvas partoprenantojn en aktivan diskuton kaj igas onin veni al konkludoj ankaŭ per sia propra cerbo. Estis serioza ekzameno pri la studitaj temoj kaj iom da praktika instruado laŭ la studitaj metodikoj.

Anoncita per informkanaloj de TEJO kaj en la retpoŝta grupo, la seminario kolektis pli da dezirantoj studi, ol estis antaŭplanite. Dum la studado la lernoĉambro ĉiam estis plena da aŭskultantoj. Rezulte 27 gejunuloj el diversaj landoj ricevis la Manlibron kaj atestilon pri la sukcesa seminario-fino. La seminario estus eĉ pli utila, se oni havus duoble pli da tempo por studado; sed almenaŭ bonan kuraĝigan puŝon la evento al la partoprenintoj certe donis.

Mi devas konfesi, ke mi mem ne atendis la unuan seminarion esti tiom sukcesa. Malgraŭ certaj mankoj, plu diskutataj en la seminaria retpoŝta grupo, la agado komenciĝis kaj jam sendube daŭros. Tio povas nur ĝojigi min, kiu nepre kun ektremo rememoras la malfacilan sperton de la porjunulara kurso, kiun mi iam devis organizi preskaŭ sen sperto pri tio. Mi ĝojas, ke en velojn de aliuloj blovas jam pli facila vento.

Slavik Ivanov


Esperantosemajno en Klint

La Esperantosemajnon en Klint (31 jul – 6 aŭg 2004) partoprenis ĉ. 30 personoj el Svedio, Danio, Rumanio, Pollando, Israelo, Serbio-Montenegro, Litovio kaj Nederlando.

Por la unua fojo la Semajno okazis samtempe kun aliaj internaciaj semajnoj en Klint. Do homoj, kiuj tie studis la kosmologion de Martinus pere de naciaj lingvoj (oni simultane interpretas en la granda prelegejo, ekzemple de la sveda lingvo, en Esperanton, la danan, la anglan, la germanan kaj la nederlandan), ricevis ŝancon iomete aŭdi pri Esperanto, kaj aŭdi ĝin kiel vivantan lingvon. Kelkaj el ili ricevis inspiron eklerni Esperanton!

Ni havis bonŝancon partopreni en Esperanto-kurso, kiun Sonja Petrović kaj Håkan Lundberg gvidis por komencantoj kaj por daŭrigantoj. Temgrupo diskutis kiel traduki la Kosmologion de Martinus el Esperanto en diversajn naciajn lingvojn, ekzemple: la polan kaj la rumanan. Ni ankaŭ diskutis kaj ekzercis pri komplikaj gramatikaĵoj.

Poul Dyrholm gvidis studgrupon, kaj multaj partoprenis tie por profundiĝi kaj en la Kosmologio de Martinus kaj en Esperanto. Ni ankaŭ aŭskultis tre interesajn prelegojn kun multe da personaj spertoj el la vivo de Poul Dyrholm, Ole Therkelsen kaj Rita Valčiukaitė (Litovio).

Sven kaj Helen


Nantes-Brest: sporta defio

Por promocii kaj disvolvi la uzadon de Esperanto, ni iniciatis la Kanalon de Nantes al Brest per biciklo de 12 ĝis 18 jul 2004, entute 420 km.

Simbole, la kanalo transiras Bretonion de la okcidenta limo ĝis la orienta, kiel Esperanto ebligas transliman komunikadon, kvazaŭ ligilo inter la malsamaj kulturoj. Dudeko da francaj kaj eksterlandaj gepartoprenantoj biciklis laŭ la 7 etapoj.

La malgrava sporta defio provokis renkontiĝojn laŭ la tuta vojo kaj precipe vespere, je ĉiu etapo (muziko kaj kantado kreis taŭgan etoson por promocii Esperanton ĉe la tieaj loĝantoj). Ĉi tiu simpla migrado estis malfermita al kulturaj interŝanĝoj (muzeoj, kasteloj, kantado…) kaj sekvigis artikolojn en ĵurnaloj, radiajn kaj televidajn elsendojn…

Valérie Gabillard,
Jean-Loup Duverlie


Romualdas KalonaitisLitovia Kalejdoskopo

Ambasadoro-esperantisto

31 aŭg fare de la prezidento de Litovio kiel ambasadoro de Litovio en Nederlando estas nomumita Romualdas Kalonaitis. Siatempe li tre aktive interesiĝis pri Esperanto, vizitadis la Esperanto-klubon en Vilno, eĉ provis verki en Esperanto. En la sovetia periodo li estis vicĉefredaktoro de la revuo Mokslas ir technika (Scienco kaj tekniko) kaj verkis ok librojn. En la nuna Litovio li fariĝis diplomato, ambasadoro de Litovio en Svedio (1992–1997) kaj ĉe EU en Bruselo (1997–2001). 

Financa helpo al UK

12 aŭg 2004 direktoro de la administracio de la Kaŭna urba municipo Giedrius Buinevičius donis al la Litova Esperanto-Asocio 50000 lidojn (14481 eŭrojn) el rezerva fondaĵo por parte financi preparlaborojn de la 90a UK. La sumo estos uzota por eldoni inform-libron kaj filmon pri Kaŭno en Esperanto kaj por kovri aliajn organizajn elspezojn de LitEA. Por 2005 estas promesata duoble pli granda sumo. 

Kongreso de litvakoj

23–30 aŭg en Vilno okazis la 2a kongreso de litvakoj (judoj devenantaj el Litovio) kaj la internacia konferenco “Kontribuo de litvakoj al tutmonda kulturo”. Ludoviko Zamenhof estis menciita kiel unu el la plej famaj en la mondo litvakoj en paroladoj aŭ mesaĝoj de la tri ĉefaj gvidantoj de Litovio — prezidento, parlamentestro kaj ĉefministro. Pri la aŭtoro de Esperanto parolis multaj partoprenantoj de la kongreso. La aranĝo estis vaste traktita en litovaj amaskomunikiloj — en preskaŭ ĉiuj publikaĵoj kaj elsendoj estis menciita Ludoviko Zamenhof. 

Esperanto en vilaĝaj lernejoj

Ekde la lernojaro 2004/2005 esperantistino Genute Liepinia, kiu loĝas en vilaĝo Gasčiūnai apud Joniškis, gajnis konkursojn por instrui Esperanton kiel fakultativan elekteblan objekton en du vilaĝaj lernejoj apud Joniškis kaj ekinstruis ekde septembro. Tion ŝi faras laŭ speciala programo aprobita fare de ministerio pri edukado kaj scienco de Litovio. Laŭ ŝia rekomendo lernejoj aĉetis bezonatan kvanton da lernolibroj de Esperanto. Dum kelkaj jaroj Esperanto estas enkondukita en la ĉiujaraj planoj de ĝenerala edukado, preparataj kaj konfirmataj de la ministerio pri edukado. 

Raporto de la urbestro

La municipo de Vilno eldonis plenkoloran 68-paĝan ilustritan broŝuron pri la urbo. Ĝi entenas raporton de la urbestro Arturas Zuokas pri la agado dum 2003–2004. En la ĉapitro pri turismo sur la paĝoj 30 kaj 31 estas skribite, ke turismaj eldonaĵoj pri Vilno estas eldonitaj ankaŭ en Esperanto. Ĉi tiuj paĝoj estas ilustritaj per foto, kiu montras transprenon de la kongresa flago fare de la urbestro dum la fermo de la 89a UK en Pekino. La amase eldonitan grandformatan broŝuron trovis en sia poŝtkesto ĉiu loĝanto de Vilno. 

Esperanto en la Universitato

Ankaŭ dum la lernojaro 2004/2005 en Kaŭna Humanisma fakultato de la Vilna Universitato, Esperanto estas oficiale instruata kiel libere elektebla studobjekto. Ĉi-jare enskribiĝis 44 studentoj de diversaj filologiaj kaj informatikaj fakoj de diversaj kursoj de bakalaŭraj studoj (pasintjare estis 30). Instruas sekretariino de LitEA, Aida Čižikaitė. La duonjara studado finiĝos per noto en studlibreto, la tutjara studado finiĝos per ekzameno. Pro studado de Esperanto studentoj ricevos kvar kreditojn. 

La Zamenhof-strato en la litova

Eldonejo Ryto Varpas en Kaŭno ĵus aperigis en la litova lingvo la konatan libron de Roman Dobrzyński La Zamenhof-strato. Eldonkvanto 1000 ekzempleroj. El Esperanto ĝin tradukis Dalia Pileckienė, Rita Valčiukaitė, Leonarda Gaurylenė kaj Vilius Šidlauskas. La sama eldonejo pasintjare eldonis ĉi tiun libron en Esperanto. 

Kvar novaj turismaj broŝuroj

Laŭ propono de LitEA, ĵus antaŭ la 89a UK en Pekino, Litovia Turisma Fondaĵo aperigis kvar 16-paĝajn kolorajn broŝurojn en Esperanto: Nordokcidenta Litovio, Nordorienta Litovio, Sudokcidenta Litovio kaj Sudorienta Litovio. La kvar riĉe ilustritajn librojn, kiuj aperis po du mil ekzempleroj, tradukis el la litova lingvo Laimius Stražnickas. 

Kongresaj reeĥoj

La Pekina UK estis vaste prezentita en la litovaj gazetaro, radioj, televidoj, retejoj, novaĵagentejoj. Pri ĝi raportis, interalie, tutlandaj gazetoj Respublika, Kauno diena, Lietuvos rytas.

Litovia nacia novaĵagentejo ELTA dissendis tri komunikaĵojn pri la Kongreso (19 jul, 30 jul, 9 aŭg), kiujn uzis multaj amaskomunikiloj. Okazis kelkaj specialaj radiaj kaj televidaj elsendoj.

En la retejo de la Vilna urba municipo estis afiŝitaj du informoj pri la restado de la urbestro Zuokas en Pekino lige kun la kongreso.

LitEA vaste dissendis tripaĝan prikongresan artikolon de Povilas Jegorovas. Multaj amaskomunikiloj plene aŭ parte utiligis ĝin.

Ne eblas mencii ĉion, precipe se temas pri regionaj kaj lokaj gazetoj. 


En la litovia radio

12 aŭg pere de la unua programo de la nacia radio en la matena rekta programo Ryto garsai parolis esperantisto, direktoro de turisma informcentro de Kaŭna regiono Sigitas Sidaravičius. Li rakontis pri la 89a UK en Pekino kaj pri la partopreno de litovaj esperantistoj, pri la venonta UK en Vilno. La gvidanto de la elsendo aldonis multajn informojn pri Esperanto ĝenerale. La tuto daŭris ĉirkaŭ 10 minutojn.

14 aŭg en la populara litova radio Žiniu radijas, en aŭtora radioelsendo Avilys de ĵurnalisto Audrys Antanaitis (li estas esperantisto) gastis prezidanto de LitEA, Povilas Jegorovas, la unua vicprezidanto de la asocio, parlamentano-esperantisto Stasys Kružinauskas kaj docento de la Vilna universitato, eksprezidanto de LitEA d-ro Laurynas Algimantas Skūpas. La esperantistoj dum unu horo respondadis demandojn de la gvidanto de radioelsendo Audrys Antanaitis pri Esperanto. La elsendo estis rekta, kaj la gastoj tuj respondis ankaŭ demandojn de aŭskultantoj. La radioelsendo estis ripetita la saman tagon vespere.

Povilas Jegorovas


NESTo: ĉu kun aŭ sen vesto?

NESTo-2004 — Naturista Esperantista Somera Tendaro — kiun de tempo al tempo oni deĉifras kiel “Niĵnij Novgorod Esperantista Somera Tendaro”, ĉar ĝin organizas junulara Esperanto-klubo Ĉapelo el Niĵnij Novgorod kun helpo de la Internacia Naturista Organizo de Esperantistoj — okazis de la 17a ĝis la 24a de julio sur bordo de la rivero Luĥ.

25 homoj el Niĵnij Novgorod, Moskvo, Ivanovo, Dimitrovgrad, Jelec kaj Krasnojarsk venis al NESTo.

Kiel kutime dum la tuta NESTo estis malpermesite drinki kaj fumi; ni manĝis vegetare kaj, loĝante en tendoj, faris ĉion por unuiĝi kun la naturo ĉirkaŭ ni, sed — ve! — plejparte en ĉiuj niaj vestaĵoj, ĉar la vetero estis malvarmema kaj pluvema — ni ricevis nur kelkajn horojn de suno.

Ni ludis de mateno ĝis sekvonta mateno, rememorinte kaj kreinte diversajn ludojn: infanajn, sportajn, milit-patriotajn, sensencajn, psikologiajn, rolajn, muzikajn, intelektajn kaj hazardajn. Ni ludis kun vortoj, pilkoj, kaj fermitaj okuloj.

Ĉiuvespere ni havis “Bajko-nur”, kie esperantistoj rakontis historiojn pri siaj spertoj en diversaj partoj de vivo. Ĉi-jare ni ĉiuvespere havis temon por disputado: “Malfacilaj elektoj”, “Vivturnoj”, “Morto kiel amiko” k.a. La persono, kies historio plej plaĉis al la rondo iĝis “Nokta bajker” kaj proponis la temon por sekvonta tago.

Krome, ĉiutage nestanoj priskribis siajn impresojn en NESTa-taglibro. La persono, kies rakonto plej plaĉis al la aliaj devis iĝi “La Ora Plumo” de la tendaro.

Sed ne eblas rakonti pri ĉio, kion ni faris dum la tendaro, ĉar ĉiu minuto de ĝi estis plena de emocioj, konkurado kaj bona etoso. Eĉ teceremonion ni havis, ĉiumatane jogumis kaj certe estis nia amata konkurso de korpopentrado.
Nesto-2004: Konkurso pri korpopentrado
La titolon “Animo de Ludo” gajnis Lera Puŝkarskaja el Dimitrovgrad. Ankaŭ ŝia modelo “Diino de Tero” en la konkurso de korpopentrado estis elektita kiel la plej interesa, neordinara kaj kreema. “La Ora Plumo” forveturis al Ivanovo kun Lena Zdonova. “La Ora Voĉo” iĝis Aleksandr Ĥrustaljov el Dimitrovgrad.

Sed la titolo “Nokta bajker” kaj la famo de la plej bona rakontistino restis en Niĵnij Novgorod ĉe la aŭtoro de ĉi tiu artikolo.

Etulino


Tiĥvina RET'04: Nia kulturo — nia espero

Grava tradicia Esperanto-evento — Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET'04) — okazis 14–22 aŭg apud Tiĥvin (Leningrada regiono).

70 personoj partoprenis kaj preskaŭ tute ne krokodilis. RET'04 estis serioza, eventoplena kaj fruktodona renkonto, kie ĉio, de komuna busa veturo el Peterburgo ĝis la reveno, de gratulo de tiĥvina urbestro ĝis la lasta lignofajra kanto, estis en forta fluo de vera Esperanta komunikado.

Alta estis la nivelo de partoprenintoj, kaj ĝi estis konfirmita per atestoj de ĈALK de REU: 1 persono sukcese plenumis ekzamenon por C-nivelo, 2 personoj por B-nivelo, kaj kelkaj pli — por A-nivelo.

Aktiva kaj diversflanka vivo de RETanoj enhavis multajn programerojn.

Konatiĝu — ĉiutaga evento, kun detalaj rakontoj kaj interparoloj kun eminentaj spertaj Esperanto-personoj.

Gejunuloj kaj veteranoj partoprenis en aranĝoj Kio? Kie? Kiam?, Malforta ĉenero, Bluf-klubo, 100 al 1, KGS, propraj teatraĵoj kaj aliaj.

Ĉiutagaj “ĉeftemoj” amasigis interesitojn ĉirkaŭ problemoj de Traduki aŭ ne traduki, Etiko de retumado, Nobelpremio al esperantisto k.t.p.

Paroliga kurso provis helpi al novicoj komenci paroli kaj kanti sentime.

Kvankam atenditaj famaj aŭtoroj kaj plenumantoj forestis, la kultura programo estis plena, danke al M.<|>Bronŝtejn, A.<|>Osokin, N.<|>Djomuŝkina kaj aliaj kantistoj; fakte, aŭtora kanto estas gravega parto de nia Esperanto-kulturo, do — preskaŭ ĉiuj kantis plezure. Sed eĉ pli grava estis konstanta Esperanto-praktiko, tut-diurna komunikado kun interesaj homoj, veraj samideanoj.

Miĥail Kolodin


Omaĝe al Georges Lagrange

11–14 nov 2004 okazos en La Kvinpetalo renkonto pri Georges Lagrange. La programo konsistos el prelegetoj kun diskutoj kaj el laborgrupoj pri la aktivado kaj verkaro de Georges.

Jam sin anoncis: Arno Lagrange (Georgo kaj la Esperanto-teatro), Marie-Hélène Désert (intervjuo kun Georgo), Janine kaj Yannick Dumoulin (komento pri novelo), Vinko Markov (filozofi-politikaj vivkonceptoj de Georgo en lia verkaro), Ĵak Le Puil (rememoroj pri komuna aktivado), Gaston Riste (temo precizigota), Serge Sire (Georgo kaj bildrakontoj), Michel Duc Goninaz (kelkaj lastatempaj diskutoj kun Georgo pri temoj gramatikaj kaj aliaj).

Se vi deziras partopreni, bonvolu vin anonci, indikante la periodon de via ĉeesto (se vi ne restos la kvar tagojn) kaj la temon de via eventuala kontribuo.

Vidu pli en http://kvinpetalo.free.fr

Michel Duc Goninaz


Esperanto kaj vegetarismo

Esperanto havos spacon en la 36a Monda Vegetarana Kongreso, okazonta en novembro en la urbo Florianopólis (Brazilo). Ĝi estas organizata de IVU (Internacia Vegetarana Unuiĝo) kaj SVB (Brazila Vegetarana Societo).

Ĉi-jare la Kongreso unuafoje venas al Sudameriko. Kvankam la oficialaj lingvoj estas la portugala, la hispana kaj la angla, Esperanto havos spacon por disvastiĝo inter la partoprenantoj. Oni planas prelegojn, lecionojn, ktp danke al la rilatoj inter IVU, SBV kaj TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio).

Estas alvokataj kaj invititaj ĉiuj esperantistoj, vegetaranoj aŭ ne, por disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento, elstarigante tion, ke la vegetaranoj estas grupo favora al Esperanto.

Por pliaj kontaktoj kaj informoj pri aliĝo vizitu www.svb.org.br aŭ rete kontaktu la respondeculon.

Rogener Pavinski


Esperanto-teatro ne nur por esperantistoj

Danke al streboj de Jeanne-Marie Cash el la tuluza Esperanto-Kultur-Centro, organizantoj de la Internacia Festivalo de Infanaj Teatroj en Tuluzo, dum kiu infanaj teatroj prezentiĝas en la franca aŭ en siaj naciaj lingvoj, invitis por la 18a Festivalo, teatran trupon kun spektaklo en Esperanto.

15 jun 2004 en la teatro Daniel Sorano sian teatraĵon Ĉiu havas sian monton en la internacia lingvo prezentis la junulara teatro el Toruń (Pollando) Studio “P”. Krom esperantistoj el Tuluzo la programon spektis esperantistoj el la ĉirkaŭaĵo kaj eĉ el Parizo.

La teatran spektejon plenigis aliaj grupoj, kiuj partoprenis en la Festivalo (240 personoj el Francio, Egiptio, Italio, Kolumbio, Pollando, Serbio kaj Slovakio). La publiko en la plenplena salono entuziasme aplaŭdis la spektaklon. Multaj unuafoje aŭdis Esperanton. Kaj nemultaj esperantistoj spektis pli frue esperantlingvan teatraĵon dum neesperantista aranĝo, sur scenejo de eminenta franca teatro.

En postspektaklaj interparoloj ofte aŭdeblis laŭdoj kaj komentoj pri la bonnivela aktorado kaj interesa enhavo de la pola teatraĵo. Mi ne aŭdis komentojn pri la enhavo de programoj, prezentitaj en aliaj naciaj lingvoj, krom pri tiuj en la franca.

Tradicie tuluzanoj helpas la organizantojn de la Festivalo, gastigante geaktorojn en siaj hejmoj. Nia grupo estis gastigata de kvin esperantistaj familioj. Tiamaniere la polaj gejunuloj povis ekkoni la ĉiutagan vivon en Francio, kaj ili devis memstare interkompreniĝi en la internacia lingvo.

Aparta festo okazis por ni en la pireneja vilaĝo Arrout, kien invitis la teatron Sunkompanio — esperantista komunumo, gvidanta ripozedukejon por infanoj. Tie Studio “P” prezentis sian spektaklon subĉiele antaŭ esperantistoj kaj la loĝantoj de Arrout kun sia vilaĝestro, kiu mem parolas Esperanton.

Teresa Nemere

Sur la foto: Studio “P” en Francio 


“Triptiko” de Giorgio Silfer denove sur scenejo

Triptiko de Giorgio Silfer aperis en la numero 137 de Literatura Foiro en 1992.

La teatraĵo estis surbendigita por Esperanta Songazeto 10 per la voĉoj de Perla Martinelli, Judit Felszeghy, Jaqueline Vasserot kaj Alessandro Beltramini. Ĝia unua surscenigo okazis en 1995 de Bulgara Esperanto-Teatro.

Nun Triptiko revenis en la aktualan repertuaron de la sama profesia trupo: Bulgara Esperanto-Teatro denove prezentis ĝin la 3an de septembro 2004 en Haskovo en vespero dediĉita al la centjara jubileo de la loka esperantista societo Prof. Asen Zlatarov, kiu festo koincidis kun la regula kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio.

La reĝisoro Teo Jurukov en la unua prezento de Triptiko en 1995 mem plenumis la rolon de László Gruber; nun László Gruber estis plenumita de alia konata aktoro, Nikolaj Uzunov. La roloj de Virna, Irja kaj Marion estas interpretitaj de la elstaraj esperantaj aktorinoj Belka Beleva, Luna Davidova kaj Veneta Zjumbjuleva.

HeKo


Kurte

En la seminario pri lingvaj homaj rajtoj, kiu okazis 7–8 jul en Taivalkoski (Finnlando), Jukka Pietiläinen prelegis pri la sinteno de finnaj politikistoj al lingvopolitikaj demandoj, i.a. al Esperanto, surbaze de enketo de la Esperanto-Asocio de Finnlando inter kandidatoj por la Eŭropa Parlamento. (GK UEA)

Michel Dialundama, kiel invitita reprezentanto de la Braza Esperanto-Centro (Kongolando), 7 jul 2004 partoprenis per parola interveno en konferenco pri lingvoj, kiun organizis la konsilantaro de la Ruĝa Kruco en Brazavilo. (Heroldo de Esperanto)

Esperanto-Asocio de Finnlando ankaŭ en 2004 ricevis subvencion (1000 eŭroj) de la edukministerio por Esperantolehti.(Esperantolehti)

Meze de septembro funkciis Esperanto-stando en la festo de L'Humanité. (Henri Masson)

Brazila entrepreno Feliso, kiu asistas aliajn firmojn eniri en internacian komercon, dank' al Esperanto proponas tiujn servojn al individuoj kaj firmoj tra la tuta mondo. (Nun)

185 studentoj de la koreaj universitatoj en Dankook kaj Ŭonkŭang aliĝis al la oficialaj Esperanto-lecionoj, kiujn gvidas Lee Jung-kee. (Nun)

Multajn informpetojn kaŭzis ampleksa intervjuo kun la nova prezidanto de KEA, prof Lee Young-koo, kiu aperis 16 sep en la plej fama korea ĵurnalo Jungang.(Nun)

13–15 aŭg 2004 okazis en Niŝ (Serbio) la 6a Balkanlanda Esperanto-Konferenco kun pli ol 150 partoprenantoj. La Konferenco decidis i.a. subteni aperigon de la poemaro El Balkana Moderna Poezio. (Landa agado)

La 72an Italan Esperanto-Kongreson (Treviso, 3-7 sep 2004) kun la temo “25 Landoj: eblas facila dialogo en Eŭropo” partoprenis preskaŭ 200 esperantistoj el pluraj landoj. (Informitale)

La 56a Kongreso de la Bulgara Esperanto-Asocio (Haskovo, 3-5 sep 2004) reelektis Petron Todorov prezidanto de BEA. (Mariana Evlogieva)

Hori Yasuo, prezidanto de KAEM kaj estrarano de JEI vizitis Vjetnamion en septembro 2004; li instruis Esperanton al tri niveloj da lernantoj kaj prelegis pri Esperanto en kulturdomo Nguyen Van To kaj en Fremdlingva Universitato. (Landa Agado)

Saksa Esperanto-Biblioteko ricevis de Esperanto-grupo Chemnitz el Kemnico 791 librojn; nun la biblioteko havas 3336 librojn. (Verda Saksofono)

Kultura Kooperativo de Esperantistoj (Brazilo) sendis Esperanto-librojn al la Katolika Esperanto-Grupo en Ciego de Avila (Kubo) kaj al la “Biblioteca da Escola Preparatória de Cadetes do Exército” en Campinas (Brazilo). KKE jam sendis Esperanto-librojn al 26 brazilaj kaj 9 alilandaj bibliotekoj. (KKE)

Post preskaŭ dujara ekzisto Pola Esperantisto havas ĉi-jare 200 abonantojn, kompare kun 160 en 2003. (Pola Esperantisto)


De belaj virinoj al fuŝaj akademianoj

Multaj aferoj estas nekompreneblaj. Ekzemple, kio estis tiel malbona en la fotoj de belaj junulinoj, kiuj aperis en kelkaj numeroj de nia revuo kaj boligis la galon de iuj feministoj en retaj diskutlistoj? De ilia kolero ricevis sian porcion ankaŭ la redaktoro de UEA, ĉar li lasis belulinojn enŝteliĝi ankaŭ en lian revuon. Mi ne sukcesis distili el la kritikoj seriozan klarigon pri tio, kio estis la peka malbonaĵo, kiun la kompatindaj redaktoroj faris. Iu diris, ke la belulinoj sur kovrilpaĝo havis neniun rilaton kun la enhavo de la numero. Kial ili devus havi? Se iu stranga regulo devigus tiun rilaton, multaj revuoj de plej diversaj ĝenroj, kiujn mi foliumis en apuda gazetkiosko, devus ricevi la saman vangofrapon.

Aprezo de homa beleco estas io pramalnova. Se temas pri virina beleco, ŝajnas al mi, ke estas la virinoj mem, kiujn ĝi plej multe fascinas. Kiam okazas konkursoj pri laŭvica titolo de nacia aŭ eĉ universa belulino, almenaŭ en mia ĉirkaŭaĵo virinoj gapas ilin pli intense ol viroj. Al feministoj tiuj konkursoj evidente ne plaĉas kaj mi dividas ilian malplaĉon, ne laste pro la komercaĉo, kiun ili servas, sed en si mem konkursoj pri beleco ne havas ion morale malbonan. Komercistoj kompreneble scias uzaĉi por monfarado ĉion eblan, espereble baldaŭ ankaŭ Esperanton, sed tio estas alia afero.

Diskutoj en retaj listoj ofte estas tre forpuŝaj, ĉar ili rapide sinkas en disputon, eĉ kiam la temo estas interesa kaj promesplena. Eble estas plej saĝe turni la dorson al ĉiuj listoj kaj uzi la retpoŝton nur por ordinara korespondado. Tamen ne estas kulpo de retlista kulturo, kvankam ĝi ja akcelis tion, ke malantaŭ la junulinaj bildoj oni paranoje vidis viran ŝovinismon kaj dio-scias-kian postrestintecon kaj subprememon. Min tio memorigis pri la absurda ata/ita-milito de la 1960-aj jaroj, kiam atistoj kaj itistoj ŝaŭmante persekutis unu la aliajn pro misa uzo de participoj. Tiam kontraŭulo decidis, kion celis diri alipartia aŭtoro de iu frazo kun laŭdire erara participo, dum la participo povis tute ĝuste esprimi tion, kion la aŭtoro mem vere celis diri. Ĉu temas pri participoj ĉu pri fotoj de belaj virinoj, estas ĉio krom toleremo imputi al alia motivojn kaj celojn, kiujn tiu ne havis.

Estis ja bonvene, ke malgraŭ la ekscesoj la ĉi-jara diskuto pri la rolo de virinoj en la Esperanto-movado, kaj aparte en UEA kaj la Akademio, surtabligis atentindan demandon. Virinoj ĉiam estis subreprezentitaj en la ĉefaj movadaj organoj, sed klopodi enpuŝi ilin duonperforte en gvidajn funkciojn ne havas sencon kaj povas nur efiki kontraŭe. Nun UEA havas estraron, en kiu preskaŭ mankas viroj. Parte tio rezultis el la feminisma ondo, kiu subite — kun kvaronjarcenta malfruo — ŝprucis sur nin, parte el pura hazardo. Estos interese vidi, kiel sukcesos la novaj estraraninoj, kaj ĉu ilia sukceso aŭ malsukceso iel ajn devenas de ilia virineco. Supozeble la sekso tiurilate nenion signifas, sed decidaj estas la kapabloj kaj kompetenteco de la konkretaj individuoj.

La Akademio en siaj elektoj donis malan ekzemplon ol UEA, kvankam ĝia sekretario estas la sama Corsetti kiel la prezidanto de UEA. Neniu virino aldoniĝis al la akademianoj, sed elektiĝis nur viroj. Eĉ inter la kandidatoj ne estis virinoj. Nun nur 5 el 45 membroj estas inoj, dum antaŭe estis 6. Laŭ multaj ĉio ĉi tute ne gravas, ĉar la Akademio de longe havas nek signifon por la lingvo nek prestiĝon ĉe la lingvouzantoj. Pli da virinoj ne povus ŝanĝi nur per si mem ion tiurilate. Por tio necesus kompetentaj membroj. Mezuri la kompetentecon de akademianoj cetere estas pli facile ol tiun de UEA-estraranoj, ĉar troviĝas por tio kelkaj objektivaj kriterioj. La plej grava inter ili estas la lingvoscio, pri kiu oni ne faru cedojn. Ĝi devas esti elstara. Tamen, anstataŭ liveri al ni modelojn de bona lingvo multaj akademianoj nur donas furaĝon al ŝercoj, kaj ilia sola stumblilo ne estas la akuzativo. Neniu povas fidinde diri, ĉu vere la estraroj de UEA lastatempe degeneris, sed pri la Akademio tio estas pli ol evidenta.

Komitatano Z


Amara voĉo el Kanado

Kiel iam Claude Piron, ankaŭ mi demandis min: ĉu mi estas freneza okupiĝi pri Esperanto, kiam ŝajnas, ke apenaŭ iu alia dividas la opinion, ke ĝi estas vere genia ilo por solvi la lingvoproblemon.

Mi malkovris Esperanton kiel 15-jarulo ĉ. 1950. Ĉiuj instruistoj kaj familianoj provis forkonsili mian okupiĝon pri tia frivolaĵo kia Esperanto. Tiam mi estis vilaĝano sur malgranda insulo, kaj devis atendi kvin jarojn por renkonti la unuan vivan esperantiston, kvankam mi dume multe korespondis kaj arigis belan poŝtmark-kolekton por ĵaluzigi amikojn.

Atinginte nun la vivaŭtunon mi demandas min, kion mi fakte atingis por progresigi nian lingvon. Malgraŭ multe da komitatkunsidado, sekretariado, protokolado, prezidado, redaktado, lingvoinstruado, programorganizado, LKK-ado, estraraneco, ktp, la respondo ŝajne devas esti: ne multon, krom krei plian manplenon da parolantoj. La fakto estas, ke en grandlingva ĉirkaŭmedio, kiel la mia, estas treege malfacile persvadi anglalingvanojn, ke ekzistas lingvoproblemo, eĉ kiam svarmas balbutantaj alilingvanoj je ĉiu paŝo sur la strato.

Oni klarigas: “Eble tiuj ja spertas problemeton, sed anglalingvanoj mem certe ne havas ĝin”. Kia aroganteco!

Paradokse, ju pli fortaj estas la grandaj lingvogrupoj, des malpli bona estas ilia kapablo kompreni la mondon kaj akcepti, ke justa monda ordo ne povas baziĝi sur unudirektaj fluoj kaj influoj, sed ke ambaŭ flankoj de rilatado devas kaj doni kaj ricevi ion.

Ĉi-sube mi prezentas kelkajn personajn spertojn, sed unue jen ekzemple pasintaŭgusta deklaro de rubrikisto de la mondvaste legata revuo Time: “Esperanto — a language not worth knowing” (Esperanto — ne sciinda lingvo).

— sabotado de la retejo “esperanto.nu” antaŭ kelkaj jaroj, ĉu de spamistoj, ĉu de maliculoj;

— nuna ŝtelado (“fantomigo”) de ret-adresoj de KEA, de VES, kaj de pluraj Esperanto-renomuloj;

— nuna blokado de aliro al nia KEA-retkonto malebligante forviŝon de akumulitaj mesaĝoj (la poŝtokesto baldaŭ plenplenos);

— rifuzo de pluraj bibliotekistoj en niaj urbaj bibliotekoj akcepti donace la libron de R.<|>Eichholz Esperanto in the Modern World (sub preteksto de “spacomanko”, aŭ ĉar “neniu petas informon pri Esperanto”); aŭ “malaperigo” de jam akceptita ekzemplero en unu filio;

— senaverta nuligo de abono al Esperanto en universitata biblioteko;

— transloko al kela staplo de necirkulantaj Esperanto-libroj en universitata biblioteko “pro spacomanko”;

— fortranĉo per razilklingo de la vorto “Esperanto” desur librodorsoj en universitata biblioteko;

— forpreno de sagoindikiloj “Esperanto” al semajnfina Esperanto-kurseto en kunikleja universitato dum nebulega frumateno;

— malemo de la urba ĉef-biblioteko mendi ion lastatempe eldonitan pri Esperanto malgraŭ pluraj instigoj;

— makulado de Esperanto-afiŝoj en universitato aldonante komencan “D” antaŭ “Esperanto”;

— malaperigo de similaj Esperanto-afiŝoj en universitato post nura duontago;

— demandoj de radiointervjuantoj zorge evitantaj la kernon (lingvaj rajtoj, lingva diskriminacio); ekz-e: kiom da personoj parolas Esperanton, kie oni parolas Esperanton, kiom da literoj en la Esperanto-alfabeto, diru ion en Esperanto, kiel oni diras en Esperanto (“plej laste furoranta angla frapfrazo”), ktp;

— fuŝpresado de legantreagoj al gazeto, ĉu per stultiga preseraro, ĉu per fortranĉo de la efektiva celo de la letero;

— nordamerikaj gazetintervjuoj pri Esperanto same netuŝantaj la kernon de la afero, sed prefere personajn facetojn “ĉar pli interesajn al la legantaro” (nur legu lastatempajn artikolojn en usonaj gazetoj, cititajn en la listo “reago”), aŭ uzante senvalorigajn esprimojn en la titoloj (ekz. X-urba grupeto ankoraŭ varbaĉas por Esperanto);

— nekapablo de granda reta libroservo Amazon havigi ekzempleron de Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Benson eĉ post plurmonata atendado (havebla ĉe ELNA post unu semajno). Post esplorado montriĝis, ke Amazon eĉ ne provis kontakti ELNA-n;

— nekapablo de anglalingvaj retaj libroservoj havigi Esperanto-librojn;

— ĝenerala prisilentado de Esperanto — apenaŭ troveblas nuntempe anglalingva, universitatnivela, enkonduka teksto pri lingvistiko, kie estas ajna mencio, eĉ tre supraĵa, pri Esperanto;

— prisilentado pri lingvo ĝenerale kaj pri lingvaj problemoj en anglalingvaj tekstlibroj pri komunikadiko; sed ĉio ŝajne deiras de starpunkto, ke ne ekzistas monda lingvoproblemo kaj/aŭ ke la mondo estas jam unulingva;

— komence de mia kariero kiel germanisto en la 1960-aj jaro, studentoj venis centope al ĉiuj lingvokursoj; fine de ĝi (ĉ. 1990), ili venis nur kelkdekope, kaj la universitataj instancoj plurfoje klopodis elimini kaj la germanan kaj la rusan fakojn “pro fiskaj kialoj”, kaj pro tio “ke lingvolernado ne estas aktivo por la intelekto, sed nura akiro de lerteco”;

— tio ne estas ŝerco — Deutsche Welle enkondukis paĝon en la lingvo Klingon! [http://klingon.dw-world.de/ english/index.php].

Brian D Kaneen (Kanado) 


Universitataj rektoroj pri Esperanto

[Iom malfrue, ni ricevis interesan dokumenton]

Rezolucio de Konferenco de universitataj rektoroj el la dek novaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, okazinta en Lublino, Pollando, 28 apr – 1 maj 2004

La Konferenco de Rektoroj en Lublino

Konscia pri la bezono serĉi novajn kaj pli efikajn solvojn en la kampo de lingva komunikado en la unuiĝanta Eŭropo kaj en la tuta mondo;

Konsiderante ke tia alternativa solvo devas esti bazita sur la principo de egaleco kaj respekto de la lingvo kaj kulturo de ĉiuj nacioj kaj membroŝtatoj;

Konstatante ke tia solvo estas neŭtrala lingvo Esperanto, kiu pruvis esti viva lingvo dum la periodo de pli ol unu jarcento de ties apliko;

Instigas eŭropajn universitatojn enkonduki instruadon de Esperanto kaj disvastigi ties aplikon en diversaj kampoj de la vivo;

Kaj invitas universitatojn de aliaj landoj aliĝi al tiu iniciativo. 


Rezisti al la “politika korekteco”!

La Esperanto-Movado kutime tre fieras pri sia tolerema sinteno. Des pli mirigas la artikolo de s-ro Gofen en LOdE-115, kaj kelkaj reagoj al ĝi, kiuj montras, ke la toleremo tamen ne estas tiel granda kiel oni asertadas.

Kompreneble, estas tute absurde samrangigi komunismon kaj samseksemon, kiel faras tion s-ro Gofen. Estas lia rajto malŝati samseksemon aŭ eĉ samseksemulojn, se li volas, sed eĉ tiam li devas koncedi, ke samseksemuloj neniel nocas al iu, negrave, kion opinias malnovegaj libroj pri ĝi. Tial mi ne povas akcepti la ofendojn kontraŭ tiaj homoj.

Male, la komunismo ĉiam estis preteksto rabi la monon kaj liberon de la homoj, kaj eĉ la lasta naivulo devus tion intertempe kompreni. La komunismo estas murdema ideologio, en kies nomo multaj milionoj da homoj estis mortigitaj, aŭ iliaj vivoj ruinigitaj, kaj jen estas la punkto, kie la toleremo havu sian limon.

Sed la rimarko de s-ro Gofen pri la strukturo de la Movado verŝajne plej multe provokis la koleregan reagon, des pli, ĉar estas iom da vero en lia aserto. Estas ja banalaĵo, ke la Movado allogas ĉefe homojn, kiuj estas en iu senco “marĝenaj” — oni ankaŭ povus diri “eksterordinaraj”, por esprimi la aferon pozitive. Tio estas kaj problemo kaj ŝanco.

Ĉiukaze estas malĝuste reagi al maltoleremo per alia maltoleremo kaj eĉ postuli cenzuron. Mi gratulas al la Ondo pro la kuraĝo publikigi eĉ strangajn opiniojn. Bonvolu daŭre rezisti al la “politika korekteco”!

Andreas Emmerich (Germanio) 


Antaŭ 50 jaroj

Hans JakobStranguloj, fuŝistoj, parazitoj

Idealisma movado kreiĝas el entuziasmo de la unuaj adeptoj, kelkfoje veraj apostoloj. Tiun ĉi konstaton oni devas apliki centprocente al Esperanto. Sen tiu entuziasmo, sen tiu ĉi sindono, Esperanto estus unu el la kelkcent projektoj de internaciaj kaj universalaj lingvoj, objekto de kolektemulo. Estu precizigate tamen, ke la entuziasmo de la unuaj pioniroj kiel de la granda sekvantaro de lernintoj kaj lernantoj, havis realan bazon: la geniecon de la Zamenhofa penso.

Ni bone konas la pozitivan flankon de la movado, de la lingvo, kaj la multaj valoraj manifestaĵoj de nia ekzisto. Utilas koni ankaŭ la negativan flankon, nome tiun, kiun indikas la titolo de la nuna artikolo. Altirita de la alta humana penso kiun disradias nia lingvo, la videble praktikaj rezultatoj atingitaj, ni konstatas de tempo al tempo samideanojn kiujn la publiko nomas ĉu “originalulojn” aŭ pli forte “strangulojn”. Temas pri tiaj bonintencaj homoj, kiuj nepre ne volas forlasi nian teron en la sama stato kiel ili ĝin trovis: revoluciuloj kaj reformemuloj de ĉio ajn neperfekta, evidente malbona kaj maljusta. Nomi ĉi tiujn movadojn tie ĉi ne eblas; estus longega listo. Facile ligiĝas tia movado mondreforma je internacia lingvo. Sed groteska aperas por eksterulo, la kunigo de pluraj tiaj celadoj ĉe unu persono, dotita je apostola karaktero. La mondo mokema tuj juĝas: strangulo! Se hazarde tia bonulo klopodas gajni iun por Esperanto, en naŭ inter dek kazoj, li malsukcesas. Kiam Esperanto ankoraŭ estis en la infanŝuoj, tiam oni ne tro atentis je tiaj fervoruloj ligantaj plurajn “idealaĵojn”. Estas nun konstatite, ke kelkfoje tia esprimo de senbrida entuziasmo grave malutilas nian aferon ĉe la publiko. Neeble estas tion ŝanĝi, helpas nur metoda eduko de niaj propagandistoj. Propagandu ĉiam, sed ne ĉiel!

Alia homspeco estas la fuŝistoj. Ili abundas en ĉiu movado kaj la nia ne esceptas. Kio estas fuŝisto? Kelkaj ekzemploj tion montru: fuŝisto estas homo, kiu varbante iun por nia lingvo, mem ne bone konas ĝin kaj kreas impreson ke estas heroaĵo ĝin lerni. Estas homo kiu per poŝtkarto sin turnas al eminentuloj por ilin informi aŭ gajni. Fuŝisto estas tiu, kiu pro inklino ne respektas prenitan decidon en societo aŭ komitato. Tia homo estas entute negativa, detruanta la laboron de ceteraj kunhomoj.

Por kompletigi la socian bildon de movado ni venu al la parazitoj. Ne ekzistas nobla celo, kiu ne estas misuzata, intence aŭ ne, de homoj kiuj serĉas profiti sen propra klopodo. La kategorio enhavas variaĵojn, de simple naiva profitemulo de aranĝoj (kreitaj el la mono de ideal-praktikaj homoj!) ĝis la individuo kvalifikebla kiel fripono. Ĉu la ekzisto de tiaj homoj inter ni estas signo de etendiĝanta movado? Ĉiuokaze ekzistis, ekzistas kaj ekzistos parazitoj en nia movado. La plendinda konstato estas, ke ni nenion povas fari por eviti ian friponaĵon.

Konkludo: akceptante la bonaĵojn de nia ideo, ni devas malfeliĉe suferi la kontraŭon, kio ne volas diri ke ni toleru ĝin. Ni povas kaj devas esti indulgemaj pri la stranguloj, kiuj puŝitaj de superforta entuziasmo ne konas limon! Estas al ni, ilin eduki. Ĉu oni povas eduki fuŝistojn estas demando; kontraŭ ili ni estu severaj, firmaj kaj principemaj. La parazitojn ni senkompate eligu de niaj vicoj, korekte kaj klare.

Hans Jakob

Esperanto. 1954: 3, paĝoj 65–66. 


Emil GarleanuForlasita

Novelo de Emil Gârleanu

Sola ĝi estis. En la vasta, herboriĉa kamparo ĝi videblis nur tiam, kiam vento kuŝigis la altan herbaron kaj ĝi restis staranta — laktoblanka, kun distaŭzita kolhararo sur la blindaj okuloj, kun longa vosto ĉirkaŭanta la maldikajn krurojn. Ĉiumatene ĝi paŝadis malantaŭ la ĉevalaro, sekvante la sonoron de la arĝenta sonorileto el malproksimo. La sonorileto pendis sur la kolo de ĉevalo, kiu antaŭ nelonge ankoraŭ paŝadis apud ĝi.

Ĝi memoris ankaŭ du el ili, la ceterajn ĝi nutradis, karesadis per la velura nazo, sentis ilian apartan apudecon, sed neniam vidis ilin.

Iun vesperon, post la terura pluvego, ĝi ekmalsanis; ne mortis, sed perdis la vidkapablon. Ĝi sentis la sunvarmon, flaris odoron de la kampo, sed nenie estis lumo. Terura estis la unua nokto. Subite la ĉevalejo iĝis eĉ pli malluma. La manĝujo estis antaŭ ĝi, kiel tra kribrilo ĝi ekvidis ĝin, sed post minuto ĝi malaperis. Super la kapo estis fenestro; la ĉevalo levis la okulojn kaj staris senmove ĝis kiam ĝi ekaŭdis homajn voĉojn kaj pepadon de hirundoj, kiuj nestis sur trabo de la ĉevalejo, ĝi komprenis ke estas mateno. Sed la fenestro ne heliĝis. Kaj de tiam ĝi restis senluma. La ĉevalo jam alkutimiĝis. De tri-kvar jaroj ŝajne ĉiuj forgesis ĝin. Sola ĝi iras el la ĉevalejo kaj sola revenas… La ceteraj ĉevaloj, atingante la kampon, tuj rapide disŝutiĝas. Ĝi paŝtiĝas iomete kaj restas kun la streĉitaj oreloj, kun la okuloj rigardantaj nenion, kvazaŭ atendante ion.

Tagmeze ĝi iras al akvo, ĝi konas sian lokon ĉe trinkotrogo; neniun ĉevalon ĝi sentas apud si. Ĉiuj aliaj trinkas pli malproksime. Malofte nur, vespere iu memoras pri ĝi. Tiam ĝi ekaŭdas la voĉon de rajdanto pelanta la ĉevalojn. Li krivokas ĝin longe: “Martaaa!” La ĉevalo returnas sian kapon kaj ekiras reen. Ĝi iras paŝante, elĉerpita, inter la altaj verbaskoj, kiuj karese tuŝadas ĝin. Kaj la tuta kampo kvazaŭ alkutimiĝinte, konas kaj amas ĝin. Etaj bluaj papilioj ĉirkaŭas ĝin, kiam ĝi iradas malrapide, altiras ilin la blanka hararo. Ili sidiĝas sur ĝian brilan postaĵon, leviĝas, peladas unu la alian kaj akompanas la ĉevalon ĝis malproksimo. Ĝi venas kaj reiras ĉiam sur la sama vojo. Kutime ĝi trairas unue la kampon, poste ĝi iras laŭlonge de terure profunda fendego, kien ĝi povus enfali pro kapturniĝo, se ĝi povus rigardi en ĝin. La ĉevalo iras sur la rando de la krutaĵo, envolvas ĝin la odoro de timiano kreskanta en la fundo. La paŝtistoj rigardis la aferon komence kun miro, poste ili lasis ĝin en paco, esperante, ke ĝi glitfalos fine kaj ili liberiĝos de ĝi… Tamen ĝi paŝadis fideme, kun la kolo etendita, larĝigante la naztruojn por flari pli forte la odoron de sovaĝa herbo kiu ŝajne plivigligas ĝin. Poste la ĉevalo trairas la vilaĝon. Hundoj ne bojas kontraŭ ĝi, knaboj ne peladas ĝin, neniu proksimiĝas al ĝi. En forlasita ĉevalejo, kie nur ĝi estas, en tiu sekura ejo, ĝi trovas ĉiam fojnon. Vintre la ejo similas al kelo kaj nokte, kiam ĉe fenestroj ĝemas ŝtormo kiel vundita giganto, la ĉevalo ekkuŝas en la molan pajlon kaj atendas maltrankvile la sekvantan tagon, kiam eble ĝi aŭdos homan voĉon.

En ĉi tiu mateno ĝi eliris, malrapide paŝante, el la ĉevalejo. Ĝi sentis malforton. Sur la kampo, en la florkovrita senfino, la aero ŝajnis pli peza, la ĉevalo pene spiradis. Ĝi volis paŝtiĝi, pinĉis kelkajn herberojn kaj ekkuŝis. Tion ĝi neniam faris ĝis nun. Ĝi etendis sian nazon, flaretis, kvazaŭ ŝarĝo pezus sur la kapo kaj la suno bruligis pli kaj pli forte. La semoj de la floroj odoris kvazaŭ rostitaj kaj la herbaro varmiĝis sub ĝi, kiel en nesto. Kaj subite ekblovis vento kun profunda ĝemo, venante eble el malproksimaj arbaroj, kun forta siblego ĝi kuŝiĝis kaj hirtigis la herbojn. El malproksimo aŭdiĝis fulmotondro, birdoj flugis rapideme kun timkrioj. De malproksimo, el direkto de la montoj venis la bruo de pluvego. La ĉevalo ekstaris maltrankvile, kiam la unuaj gutoj batetis la korpon. Post kelkaj minutoj la pluvo sufokis ĝin, ĝi ne povis spiri, de sur la vosto akvo fluis kvazaŭ el fonto. Ĝi tremetis. Obtuza bruo tuŝas la orelojn, la ĉevalaro galopas revenante, kaj tra la bruo de pluvo eksonas plilongigita voĉo: “Martaaaa!” Kaj ankoraŭfoje: “Martaaaa!” Poste ĝi nenion plu aŭdis. Tiam, paŝante kun ektimo sub la torenta pluvo, ĝi ekiris revene, trotante kvazaŭ tra marĉetoj en kiuj mergiĝis la piedoj. Tiel ĝi atingis la randon de la fendego. La pluvo falis kolerege, apenaŭ ĝi povis iri, ĝi haltis super la profunda fendego, en kies fundo ŝaŭmante kuregis furioza akvoŝvelo. Kaj subite ŝajnis al ĝi, ke la tero moviĝis sub ĝi; eĉ por ektimi ne estis tempo, la bordo komencis deiĝi malrapide, faligis ĝin flanken, poste la tero falis rapide en la fendegon, ruligante la ĉevalon. Ĝi haltis sur teraltaĵeto super la ŝaŭmanta rivereto.

Kaj la vento furioze blovanta inter la muroj de la fendego, fluanta kiel akvo, kuŝigis sovaĝan timianon sur la frakasitan korpon de la ĉevalo.

El la rumana tradukis Lenke Szász

Emil Gârleanu (1878–1914). Rumana verkisto, fama precipe pro sia ciklo de rakontoj pri bestoj El la mondo de senparoluloj.


Ĉar tion la homoj legas

Borsboom, Ed. Vivo de Andreo Cseh. — Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2003. — 317 pĝ., il.

Foliumante la Katalogon de UEA (la plej granda librejo de la Esperanto-movado), ni trovos, ke la fako Biografioj ampleksas ne plenajn kvin paĝojn. Estas indikoj pri 90 verkoj, parto el kiuj temas pri eksteresperantujaj famuloj, preskaŭ triono estas dediĉita al la kreinto de la lingvo internacia.

Kial tiom mizera rikolto? Ĉu vere esperantistoj ne volas koni siajn apostolojn, heroojn, pionirojn, martirojn ktp, ktp? Eble, jes, ĉar multaj libroj el tiu ĉi fako enmondiĝis antaŭ pluraj jaroj.

Ed Borsboom en sia libro klopodas rekonstrui la tutan vivon de la fama instruisto, eĉ la historion de liaj prauloj, ankaŭ la situacion de lia patrolando — Transilvanio — tra epokoj. Kiel fonto de informoj servis ampleksa korespondado de Andreo Cseh, Esperantaj revuoj, precipe, La Praktiko, Esperanto kaj Heroldo de Esperanto. Sed la plej grava fonto estis la protagonisto mem, ĉar la ideo verki la biografion aperis ĉe Borsboom komence de la 1960aj jaroj, kaj li uzis la kuneston por demandi detalojn. La aŭtoro strebas prezenti la fonon, sur kiu ekagas novbakita esperantisto, multas flankaj informoj, ne ĉiam fidindaj. Tiel estas neĝuste prezentita la Ruslanda vojaĝo de Edmond Privat kaj la afero de Aleksandr Postnikov.

Entute estas tre multaj citaĵoj el korespondado, artikoloj, literaturaj kaj aliaj verkoj, kio faras la libron valora kolektaĵo de materialoj, utiligeblaj por historiaj verkoj, sed tia denseco komplikas legadon. Ni observas ne nur triumfon de la sukcesa kursgvidanto, sed ankaŭ organizajn batalojn por IEI, disfloradon kaj vegetadon de Universala Ligo, persistan laboradon de ĉi tiu profesia esperantisto en instrua, organiza kaj redakta kampoj.

Aparte interesa por mi estis la parto pri La Praktiko, kiu estis pli ol revuo. Nun klariĝis la fonto de bonkvalitaj fotoj.

Antaŭ niaj okuloj pasas multaj personoj kun kiuj Andreo Cseh kontaktiĝis, iel ligiĝis, amikiĝis kaj ankaŭ malpaciĝis.

La unua parto de la libro havas pli bombastan, tro entuziasman lingvaĵon. Kia epoko — tia etoso (ankaŭ de la fontoj). Ekde la okupaciaj jaroj (1941–1945) la lingvaĵo estas moderna, la emocioj pli moderaj kaj la tuto pli facile perceptebla. Ĉu ĉar la postmilita periodo por Ed Borsboom estas la propra, kiun ankaŭ li travivis.

Ne vane Cseh konsilis: “Skribu nur la anekdotojn, ĉar tion la homoj legas”. Tial Vivo de Andreo Cseh estas nemalhavebla libro precipe por interesiĝantoj pri la historio de Esperanto kaj instruantoj.

Halina Gorecka


Havinda kaj leginda

Mallia, Carmel. Ĉielarka estonto: Romano. — Berkeley: Bero, 2002. — 112 pĝ.

Carmel Mallia loĝas en Malto, tiu malgranda insularo ĉe geografie gravega punkto en Mediteranea Maro, inter Sicilio kaj norda Afriko. Naskite en 1929, li estas elstara profesoro de medicino en Universitato de Malto, kaj ankaŭ bone konata poeto en la malta lingvo. Esperantistiĝinte en 1960, Carmel Mallia ankaŭ en Esperanto aperigis aron da poeziaj verkoj, origine esperantolingvaj kaj (ĉefe) tradukaĵoj el la malta literaturo. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. Ĉi tiu estas lia unua romano.

En 1940 la Dua Mondmilito atingis Malton, kiam italaj militaviadiloj komencis bombi la insulojn. Ĉar Britio tiutempe regis Malton, dum Italio regis la teritoriojn rekte de Malto kaj sude de Malto, gravis por Mussolini konkeri Malton kaj tiel ebligi seninterrompan regon de tiu parto de Mediteraneo kaj la ĉemaraj landoj. Poste, kiam la militpotenco de Italio komencis malfortiĝi, anstataŭis la italajn bombaviadilojn germanaj, tiel ke konstanta bombado de Malto daŭris dum pli-malpli unu jaro. Tiutempe la aŭtoro de Ĉielarka estonto estis proksimume 11-12-jara, kaj la plej granda parto de la romano priskribas la tiamajn militmizerojn en Malto laŭ lia persona memoro.

La priskribo de la militsuferado estas en la kadro de prezento de la vivo de la protagonisto de la romano, Fredu Flores. Fredu estas artstudento, kiu ekamas junan francan baletistinon Celestine, kiun li spektas en teatro. Fianĉiĝinte kun ŝi, li trovas neatenditan eblon iri al Romo por profesie studi la pentrarton, dum Celestine restas en Malto; tragike, dum li estas en Romo, amiko de Fredu, kuracisto nomita Michel Bru, edziĝas kun Celestine. Kune ili adoptas knabinon, Miriam.

Reveninte al Malto, Fredu trovas ke Celestine “perfidis” lin. Dum renkontiĝo ŝi falas kaj mortas. Terurite, Fredu fuĝas denove al Romo. Sed post kelkaj jaroj komenciĝas la Dua Mondmilito, kaj Fredu rifuĝas en Malto. Li kaj Michel fariĝas batalistoj — Fredu kiel kanonisto, Michel kiel militkuracisto. Fredu renkontas Miriamon, ekamas ŝin, kaj (kun la aprobo de Michel) edzinigas ŝin. De tiu punkto, preskaŭ la tuta romano sekvas la spertojn de Fredu kaj Miriam en Malto dum la milito. Samtempe ni informiĝas pri diversaj interesaĵoj maltaj.

La stilo de Carmel Mallia estas tre klara kaj facile legebla; la lingvuzo estas, kiel ni povas anticipi, senpeka. Komposteraroj preskaŭ plene mankas. Nur unu frapan strangaĵon, sendube penseraron de la aŭtoro, mi trovis: sur paĝo 39 menciiĝas “La nun fama Ausschluss, kiam la germanaj trupoj eniris Aŭstrion”, kaj piednoto klarigas al ni ke “Ausschluss” estas germana vorto signifanta “ekskludon”. Kompreneble, efektive temis pri la “Anschluss”, germana vorto signifanta “kunigon” (de Aŭstrio kun Germanio).

Mi ĝuis legi la libron, kiu pliriĉigis mian komprenon pri la tiutempa situacio en parto de la mondo tute ne konata de mi. Kiu travivis tiun periodon de la monda historio eble ne tre volonte reeniros ĝin; sed por gejunuloj, kaj maljunuloj kiuj tamen loĝis (kiel mi) multmil kilometrojn for de la batalejoj, ĝi estas havinda kaj leginda.

Donald Broadribb


Belartaj konkursoj de UEA

En la Pekina UK estis anoncita la rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Poezio (33 konkursaĵoj de 16 aŭtoroj el 11 landoj)
1a premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro Transe
2a premio: Mikaelo Giŝpling pro El ciklo Hamleto
3a premio: Paulo Sergio Viana (Brazilo) pro Orienta rakonto
Honora mencio: Mikaelo Giŝpling pro Lumturo

Prozo (24 konkursaĵoj de 14 aŭtoroj el 8 landoj)
1a premio: Ulrich Becker (Usono) pro La inico
2a premio: Ulrich Becker pro La virino kun la helbluaj okuloj
3a premio: Lenke Szász (Rumanio) pro La suno kaj la flava floreto
Honoraj mencioj: Lena Karpunina (Germanio) pro Paradizo de sultanoj kaj Christian Rivière (Francio) pro La bezonata vasto kaj La satana strato

Teatraĵoj (4 konkursaĵoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj)
1a premio: Paul Gubbins (Britio) pro Heksakloro unu komo tri
2a premio: Paul Gubbins pro Fina movimento
3a premio: Paul Gubbins pro Pacaj batalantoj
Eseoj (2 konkursaĵoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj)

Neniu premio aljuĝita.

Kantoj (3 konkursaĵoj de 1 aŭtoro)
3a premio: Sonia Sanchez (Brazilo) pro La danco de la papilio

Premio Infanlibro de la Jaro (6 libroj de 4 eldonejoj el 4 landoj)
Flandra Esperanto-Ligo pro La aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi, tradukita de Jozefo Horvath.

Vidbendoj (1 konkursaĵo)
Neniu premio aljuĝita.

Premio Nova talento
Keyhan Sayadpour (Irano) pro la poemo Venis la printempo


Gazetoj

Literatura Foiro. 2004. №210

La feminisma temo estas akcento en la aŭgusta numero de Literatura Foiro. La dua parto de La damo kun hundeto de Anton Ĉeĥov (trad. Aleksander Korĵenkov), la poemo Viaj okuloj, la longaj de Georg Heym (tradukis Donjo kaj Cezar), du originalaj poemoj de Penka Papazova (premiitaj en EKRA-2004), la eseo Seksa malsameco — teksta malsameco de la bosnia verkistino Hanifa Kapidžić-Osmanagić (trad. Marie-France Conde-Rey), la rakonto Entrudiĝo de Heloísa Seixas (trad. Aloísio Sartorato) diversflanke kovras la temon.

Aliaj literaturaj verkoj en la numero: parto de Enfant de l' Europe de Czesław Miłosz (trad. Giorgio Silfer) aperas okaze de la ĵusa forpaso de la pola Nobel-premiito, la originala rakonto Dani de Julian Modest, la humuraĵo Raporto de pratempo de Christian Rivière (gajninta la unuan premion en EKRA-2004).

Giorgio Silfer raportas pri la Internacia verkista konferenco en Bledo. Jiří Patera prezentas artikolon pri ĉeĥaj literaturaj falsaĵoj.

LF prezentas la muzikan novaĵon de la somero, la ĵus surmerkatigitan kompaktan diskon Lida Ludo (eldonitan de LF-koop). Milena Makaveeva recenzas alian kompaktan diskon, Civilizacio de Strika Tango.

Pri la popkulturo kaj eliteco meditas Radosław Nowakowski.

En du sinsekvaj numeroj LF prezentos la artikolon Pri la juda klerismo kaj esperanto iom pli vaste de Zofia Banet-Fornalowa, la unua parto aperas en la aŭgusta LF. Pri la globala homeco eseas prof. Nikolaj Vasilev (trad. Dimitar Haĝiev).

HeKo


Fonto pluvivas

Rezulte de kriza financa situacio, la literatura revuo Fonto (eldonata en Brazilo), kiu devus eniri sian 24an jaron, longe ne povis aperi. Kelkaj eĉ jam supozis ĝin morta.

Tio estus grava kultura perdo por nia Internacia Lingvo, ĉar Fonto estas unika: skole kaj politike sendependa, 12 numeroj jare, kun pluraj famaj aŭtoro-nomoj sed ofte ankaŭ kun novaj talentoj.

Nun tamen, la numeroj januaro/ februaro kaj septembro/oktobro (Belartaj Konkursoj de UEA) estas presotaj por baldaŭ forvojaĝi al la abonantoj. La ceteraj numeroj, kiuj ĉiam ekspediĝas en duopoj por ŝpari sendokostojn, iom post iom devos sekvi.

Antaŭ la fino de 2004 ni esperas, ke ni rekaptos la kutiman ritmon.

Gerrit Berveling
redaktoro de Fonto


Ricevitaj libroj

Estonoj tra tempoj. Vol. 1 / Komp. Valev Kruusalu. — Tallinn: Esperanto-Asocio de Estonio, 1997. — 72 pĝ., il. — [Donaco de Tõnu Hirsik].

Estonoj tra tempoj. Vol. 2 / Komp. Valev Kruusalu. — Tallinn: Esperanto-Asocio de Estonio, 1998. — 76 pĝ., il. — [Donaco de Tõnu Hirsik].

Gvidlibro 2004 / Red. Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2004. — 96 pĝ., il. — [Donaco de UEA].

Jarlibro 2004 / Red. Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2004. — 286 pĝ., il. — [Donaco de Halina Gorecka].

Inis, Laimonas. Gyvenimas — kaip paukščio skrydis: pokalbiai apie kūrybą, istoriją ir laiką. — Kaunas: Naujasis lankas, 2004. — 552 pĝ., il. — 500 ekz. — [Donaco de LitEA].
pĝ. 183-197. “En la mondon venis nova sento…” [Intervjuo litovlingva kun Povilas Jegorovas].

Kongresa libro. 57a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. 3-10 jul 2004, Kretinga. — [Kaunas]: Litova Esperanto-Asocio, 2004. — 100 pĝ., il. — 250 ekz. — [Donaco de LitEA].

Kongreslibro de la 60a Internacia Junulara Kongreso. 10-17 jul 2004, Kovrov. / Komp. Marija Terjoĥina. — [Kovrov]: [O.K.], 2004. — 48 pĝ., il. — [Donaco de Valentin Melnikov].

Koutny, Ilona. Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri lingvo kaj komunikado. — Poznań: Prodruk, 2003. — 126 pĝ. — [Donaco de Ilona Koutny].

Phillipson, Robert. Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko / Tradukis el la angla István Ertl — Rotterdam: UEA, 2004. — 254 pĝ. — [Donaco de UEA]. 


Ricevitaj gazetoj

Esperantolehti. 2004/4;
Esperanto USA. 2004/3;
Heroldo de Esperanto. 2004/10,11;
Informilo por Interlingvistoj. 2004/1-2;
La KancerKliniko. 2004/111;
La Movado. 2004/642,643;
La Ondo de Esperanto. 2004/8-9;
La Revuo Orienta. 2004/8-9;
La Sago. 2004/8;
Service de Presse. 2004/8;
Le Monde de l'Espéranto. 2004/546;
Literatura Foiro. 2004/210;
Litova Stelo. 2004/4;
Pola Esperantisto. 2004/4;
Spiritisma Esperanto-Informilo. 2004/130;
Vekilo. 2004/2;
Verda Saksofono. 2004/3.

M O Z A I K O

Neatendite la junia enigmo Bonvolu korekti evidentiĝis malfacila. Por tiu tasko venis entute 19 solvoj. 11 el ili ni kalkulas ĝustaj, konsiderante ke povas esti variantoj de la aŭtoraj respondoj. La ĝustajn respondojn sendis:

Henry Broadbent (Aŭstralio); Edmund Grimley Evans (Britio); Aira & Erkki Röntynen (Finnlando); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Hanna Skalska, Zbigniew Tylkowski (Pollando); Viktor Alikin, Bronislav Ĉupin, Klara Ilutoviĉ (Ruslando); Eric Castell, Roland Larsson (Svedio).

La libropremion lote gajnis Henry Broadbent. Ni gratulas lin!

La solvo: Rozkolora, kateto, kurta, saluto, interrilataj, dolaron, laborkapablo, budo, bazara, brusto, raspis, stimulis, ĉapelitaj, ŝanĝo, deziris, propozicioj, plago, filino, forrazis, trovis. 


Enigmo Kvarteto

Studentoj de diversaj fakultatoj de pedagogia universitato organizis instrumentan kvarteton.

1. Valenteno en la kvarteto ludas saksofonon.

2. Pianisto lernas en la fizika fakultato.

3. Tamburisto ne estas Viktoro, kaj studento de la geografia fakultato ne estas Sergio.

4. Valenteno ne lernas en la historia fakultato.

5. Aleksandro estas nek pianisto nek biologo.

6. Viktoro ne lernas en la fizika fakultato kaj tamburisto ne lernas en la historia fakultato.

7. Sergio ne ludas kontrabason.

Kiujn instrumentojn ludas la studentoj kaj en kiuj fakultatoj ili lernas?

Kompilis Viktor Alikin

Sendu la solvon de la enigmo tiel, ke ĝi venu poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete antaŭ 1 dec 2004. 


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (21)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto
La dek-tria parto | La dek-kvara parto | La dek-kvina parto | La dek-sesa parto
La dek-sepa parto | La dek-oka parto | La dek-naŭa parto | La dudeka parto



Kaj Akadamo ekkonis Evon

Se oni pripensas, ke nur 11 procentoj de la inaj esperantistoj momente estas membroj de la Akadamio, oni devas konkludi, ke preskaŭ nenio ŝanĝiĝis ĝis nun. (“Cez”, http://groups.yahoo.com/group/femino/message/611; trovis Kalle Kniivilä) 

Plian taskon al akademianon!

Inter la ĉefaj taskoj de Flavio Rebelo en la Akademio de Esperanto certe elstaras la kreadon, eltrovon aŭ normigon de terminoj… (http://ĝangalo.com/esperanto/11.html) 

Blbutaj kanonoj

La Sankta Blbio — nova eldono kun duakanonaj (katolikaj) libroj… (Pola Esperantisto. 2004: 4, p. 35) 

Mili-onoj ricevotaj?

Decido de la pola sejmo pri milireparacioj: La Sejmo alvokis la registaron, ke tiu ĉi entreprenu konformajn agadojn rilate al Germanio, por ke nia lando akiru la militreparaciojn pro la perdoj suferitaj dum la dua mondmilito. (Pola Radio, 10 sep 2004) 

UK: tro progresema?

Bedaŭrinde reprezentanto de nia reakcio ne povas ĉifoje partopreni la UK-n… Nome de la Esperanto-Redakcio en ORF — Radio Aŭstria Internacia, Katinjo Fetes-Tosegi (http:// www.uea.org/kongresoj/2002/kuriero6.html; trovis Ziko Marcus Sikosek)

Plukis István Ertl


Kiu estas sur la foto?

Ekde la pasint-jara novembro Ziko Marcus Sikosek uzas materialon de la Biblioteko Hodler, proponante rekoni la nomojn de fotitaj aktivuloj.

La julian taskon respondis sukcese rekorde multaj legantoj: 17 el 13 landoj. Ili estas: Leopold Patek (Aŭstrio); Wim M. A. De Smet (Belgio); Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones (ambaŭ Britio); José Antonio Vergara (Ĉilio); Saliko (Finnlando); Jackie Huberdeau (Francio); Detlev Blanke, Andreas Emmerich (ambaŭ Germanio); Višnja Branković (Italio); Yves Bellefeuille (Kanado); Marianna Boharewicz, Dorota Burchardt, Maria Mickle (ĉiuj Pollando); Jarl Hammarberg (Svedio); Firdaus Ŝukurov (Taĝikistano); Tatjana Auderskaja (Ukrainio).

La loto donis premion al Maria Mickle.

Bonvolu antaŭ 1 dec 2004 sendi al nia redakcia adreso la nomon de la fotita persono. Ne rajtas respondi la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Sukcesojn!


Refreŝiga

Jam venis al la redakcio unuaj fotoj por nia sepa Internacia Fotokonkurso. Ni memorigas, ke la fotoj devas atingi nin antaŭ la 1a de decembro 2004. Sed dume ni aperigas la foton Refreŝiga, pro kiu Karen de Cássia Pereira (Brazilo) pasint-jare ricevis laŭdan mencion.

Ni daŭrigas aperigi ŝercojn el La Praktiko — “gazeto kiu instruas kaj amuzas”. Vidu, kiel la revuo de la Internacia Cseh-Instituto amuzis siajn legantojn antaŭ sepdek jaroj. (Ĉiuj ŝercoj estas plukitaj el la kolekto 1934.)

Bona edzino

— Mi gratulas al vi, amiko, pro via edzino. De kiam vi edziĝis, vi estas tute en ordo. Eĉ unu butono ne mankas sur via vesto, kvankam antaŭe ĉiam estis malordo en ili.

— Vere, multon mi povas danki al mia edzino. Post nia edziĝo ŝia unua ago estis instrui al mi la alkudradon de butonoj. 


Miskompreno

— Imagu nur, dum la pasinta semajno mi falis sur la glacio kaj mi devis dum tri tagoj kuŝi.

— Terure! Kaj ĉu vi ne malvarmumis kuŝante tiel longe sur la glacio? 


Klara respondo

— Sinjoro advokato, mi volas disiĝi de mia edzino.

— Bone! Kaj pro kiu kaŭzo?

— Ĉar ni estas geedzoj! 


Dum ĉasado

Ĉasisto: Diablon! Denove forkuris la leporo. Mi opinias, ke mi pafis iom tro maldekstren.

Servisto: Ne, grafa moŝto, la pafo estis perfekta, nur la leporo estis iom tro dekstre. 


Pacienco

— Mi ne komprenas vin, sinjoro. Jam de du horoj vi staradas apud mi kaj rigardas, kiel mi fiŝkaptas. Kial ne fiŝkaptas ankaŭ vi, se ĝi tiel interesas vin?

— Ho, mi ne havas paciencon por sidi dum horoj kaj atendadi fiŝojn. 


Inter amikinoj

— Oskaro diris al mi hieraŭ, ke mi estas lia sola sonĝo.

— Interese! Al mi li diris, ke li havas terurajn sonĝojn. 


Indigniĝo

— Eriko, hodiaŭ frumatene venis la kudristino kun la fakturo. Ŝi postulis tujan pagon, ĉar ankaŭ ŝi devas pagi urĝan ŝuldon.

— Bela afero! Ŝi ŝuldas kaj mi devas pagi. 


Troa delikateco

— Jen, tie iras via kuracisto. Ĉu vi ne volas lin saluti?

— Ne, ne, ni forturnu nin! Estas tre ĝene renkonti lin, ĉar jam de longe mi ne estis malsana. 


La ĝusta kuracilo

— Ĉu ekzistas kuracilo kontraŭ la amo vekiĝinta je la unua rigardo?

— Jes, … la dua rigardo. 


En la lernejo

— Kial povas esti, Karlo, ke nun via matematika tasko estas tute bone solvita?

— Mia paĉjo forvojaĝis!

Plukis Halina Gorecka 


Leterkesto

La recenzo de Alen Kris pri Sensorteco (LOdE-117) montras pli profundan komprenon pri la verko kaj la aŭtoraj intencoj ol ajna el la du antaŭparoloj al la Esperanta eldono, kaj eĉ ol plejparto de la istaj pritraktoj konataj al mi. En kompanio de lastatempa eseo de Eugène de Zilah en La Gazeto, la Krisa teksto viciĝas inter la pintaj mensproduktoj rilataj al la verkaro de Kertész.

Istvan Ertl, tradukinto de Sensorteco

Mi estas interesa pri La Mastro de l' Ringoj (tri volumoj) kaj pri La Hobito de Tolkien. Mi estas nur komencanto kaj do mi ne havas UEA-konton. Ĉu estas iu maniero por aĉeti ilin ĉe vi? (Mi provis ĉe UEA kaj FEL retbutikoj sed ili estas elĉerpitaj)

Karlos Perez-Dorao

Ni ne plu havas la librojn de Tolkien, kaj ni ne planas reeldoni ilin, pro la altega produktokosto, kiun ni ne povas riski en la nuna konjunkturo, krom se ni havus antaŭmendojn de plej gravaj Esperantaj libroservoj. Instigu ilin! LOdE

Mi kaptu la okazon por gratuli vin kaj ĉiujn kunlaborantojn de LOdE — la enhavo estas tre varia kaj interesa, kaj la lingva nivelo ĉiam altnivela. Jam de kelka tempo estas rekta ligilo al ĝi en nia vankuvera retpaĝo.

Brian D Kaneen (Kanado) 


Anoncetoj

Tradukisto kaj instruisto de la angla lingvo deziras korespondi kun esperantistoj el Ruslando kaj el aliaj ekssovetiaj landoj. Interesoj: muziko, libroj, poezio, kulturo, kino, lingvoj.

Lucio Castro Avenida Americo Caetano de Souza 177, Bairro Jardim Krahe, Viamao – RS, 94435-200, Brazilo. Rete: lucioteacher@yahoo.com.br

Gafur Gazizi, katastrofe senlaboriĝinta, serĉas por kunlaboro britan volantulon-esperantiston kiel angligiston de artikoloj en la kreota anglalingva gazizeto Baŝkortostana, kies redaktoro devos fariĝi la eksfama ruslanda Esperanto-poeto.

Rete: gazizi@mail.com, espoeto@mail.ru


Nekrologe

28 aŭg matene en Koziegłowy pro korinfarkto mortis
Tadeusz Chrobak (1949-2004)
iam vicprezidanto de la Ĉefa Estraro de PEA, estro de Kultura Esperanto-Centro Orbita-Poznań, fondinto kaj prezidanto de Grandpolia Esperanto-Asocio, kunorganizanto de ARKONES, en kiu li majstre gvidis primovadajn diskutrondojn. Li estis juristo kaj estris plurajn entreprenojn kaj estis elektata al regionaj regaj kaj administraj instancoj. Multe da homoj, inter kiuj cento da polaj esperantistoj, adiaŭis lin dum la entombigo.

7 sep 2004 forpasis norvega Esperanto-verkisto
Johan Hammond Rosbach (1921-2004)
Honora membro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto, redaktoro de Norvega Esperantisto dum 25 jaroj, aŭtoro de Bagatelaro (1951), El propra kaj fremda (1971), Fianĉo de l' sorto (1977), Nomoj (1991), Silka kuseno (1991), Unumane (1991), Fajrero (2002), kaj de kelkaj didaktikaĵoj.

Ni funebras kaj kondolencas. 

PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@esperanto.org.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Grozdenka Filipova, str. Rajko Aleksiev 23, 4400, Pazarĝik
Rete: gr_filipova@hotmail.com

ĈEĤIO: Pavel Polnický, Kunštátská 1350/III, 290 01, Podibrady
Rete: Cea.polnicky@quick.cz

DANLANDO: Arne Casper, Bryggervangen 70, 4, tv. DK-2100, København Ø.
Rete: arne-casper@email.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Vallimaa 17-8, EE-93812, Kuressaare
Rete: virveernits@hot.ee

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300 Tuusula

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. DE-10551 Berlin
Rete: Lu@EsperantoLand.org
Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Jozefo Baksa, Pf 115, HU-8901 Zalaegerszeg
Rete: baksaj@mail.dedasz.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 903, 333 Chapel street, Ottawa, Ontario, Canada KIN 8Y8
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: Prof. Lee Chong-Yeong, Shinsegae Town Apt. 5-1001 Soosung-Dong, Taegu 706-031
Rete: Lee@esperanto.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2004. № 10 (120)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2004.
Subtitolo