Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an-03-an de aprilo 2013
puce La 08an de aprilo 2013
puce La 11an de aprilo 2013

La 08an de aprilo 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 08an de aprilo 2013

Rato kaŭzis akcidenton

Je la 18:57 de la 18a de marto elektra paneo okazis en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, kaj haltis elektro por 9 gravaj instalaĵoj, nome la konservejoj de uzitaj nukleaĵoj de la reaktoroj n-ro 1, 3, 4 kaj aliaj ses dum ĉirkaŭ 30 horoj. Uzitaj nukleaĵoj ankoraŭ eligas varmegon. Se oni malsukcesos malvarmigi ilin, povos okazi, ke radioaktiveco eliĝos. La kaŭzo estis rato.
Laŭ la klarigo de TEPCO, la paneo okazis ĉe la distributabulo, kiu estis instalita tie provizore post la akcidento. Tial la dratoj estis simple kovritaj per plastaĵoj. TEPCO diras, ke inter tiuj plastaĵoj rato eniris. Oni diras, ke en vintro ĉe distributabuloj estas varme, tial ratoj foje eniras kaj difektas la dratojn. TEPCO neglektis fari tiun simplan, necesan aferon.
TEPCO ne tuj informis la respektivajn guberniojn kaj urbojn pri tiu grava akcidento. Ĝi eksciis la haltigon de malvarmiga sistemo je 19:45, sed du horojn poste ĝi sendis tiun informon al la gubernio Fukuŝima, kaj tri horojn poste al la ĵurnalistaro. Multaj eksaj loĝantoj, kiuj nun loĝas for de la centralo, timas, ke okazos nove grava akcidento kaj hezitas aŭ rezignas reveni al sia hejma urbo.
Bestoj ofte kaŭzas problemojn. Antaŭe multaj meduzoj kolektiĝis ĉe la kanaleto, tra kiu oni prenas marakvon por malvarmigo, kaj haltigis la reaktorojn. En la ĵurnalo la 25an de marto aperis aritikolo pri korvo. Metala vestarko, kiun ĝi uzis por sia nesto, falis sur la fervojan draton kaj haltigis aŭ prokrastis trajnojn. Respondeculo de tiu fervoja kompanio diras, ke estas malfacile fari kontraŭrimedojn. Eĉ malgrandaj bestoj povas okazigi grandajn akcidentojn, kaj homoj ne povas bone kontraŭstari ilin. Tia okazis ankaŭ en la nuklea centralo.
La 5an de aprilo TEPCO publikigis, ke la malvarmiga sistemo de la reaktoro n-ro 3 haltis je la 14:27. La problemo okazis denove en la distributabulo. Tie homoj laboris por kovri ĝin per metala reto por preventi ratojn, kaj tie ial okazis la paneo. Nerekte sed certe, ankaŭ ĉi-foje rato kaŭzis la akcidenton. Je la 17:20 la problemo solviĝis.

120 tunoj da poluita akvo tralikiĝis

Bildo el TV-elsendo NHK la 8an de marto. La konservejo oranĝkolora sube kaj maldekstre likis. TEPCO jam konstruis 7 konservejojn (oranĝkolorajn kaj flavajn) en la sama konstrumaniero, do povos okazi, ke ankaŭ la aliaj likos.

La 6an de marto TEPCO publikigis, ke likis la subtera akvokonservejo en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Ĝi estas 60 metrojn longa, 53 metrojn larĝa kaj 6 metrojn profunda, kaj en ĝi konserviĝas 13000 tunoj da poluita akvo. La tuta kvanto de eliĝinta radioaktiveco estis 710 miliardoj da bekereloj. La 7an TEPCO publikigis, ke ankaŭ alia konservejo likas.
En la reaktorojn n-rojn 1, 2 kaj 3 oni enverŝas 370 tunojn da akvo ĉiun tagon por malvarmigi la degeliĝintajn nukleaĵojn. Poste el tiu poluita akvo oni elprenas cezion, kaj parton oni reuzas por la malvarmigo. La alian parton oni konservas en konservujoj por pli purigi. Krome, ĉiun tagon 400 tunoj da akvo fontas de la tero kaj fariĝas poluita.
TEPCO konstruadas akvokonservujojn. Nun la kapacito estas 325000 tunoj, sed jam 80% estas plena. Se TEPCO ne povos uzi tiujn likajn akvokonservejojn, ĝi alfrontos pli da malfacilo. Se ĝi ne plu povos konservi akvon, kion ĝi faros ? Ĝi foje aludas pri la intenco forĵeti la akvon en la maron. Fiŝistoj kompreneble kontraŭas tion, kaj ankaŭ tiu forĵetado kaŭzos internacian kritikon al TEPCO kaj Japanio. La nuklea akcidento tute ne finiĝis.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio