Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an-03-an de aprilo 2013
puce La 08an de aprilo 2013
puce La 11an de aprilo 2013

La 11an de aprilo 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 11an de aprilo 2013

Komence mi korektos la lastan tekston kaj aldonos iom da klarigo.

 1. Vorto “degeliĝinta” ne estas taŭga. Eble “fandiĝinta” estas la ĝusta.
 2. pri akvo :
Por malvarmigi la fandiĝintan nukleaĵon, TEPCO enverŝadas kvantegon da akvo sur ĝin, kaj tiu akvo miksiĝinta kun radioaktivaj substancoj akumuliĝas en la fundo de la reaktordomo. Parton de tiu akvo oni reuzas por la malvarmigo, sed la alia parto iros al la konservejoj aŭ konservujoj. Krom tiu akvo, alia akvo, kiu elfontas el naturaj fontoj, enfluas en la reaktordomojn, eble pro la difektiĝo de la reaktordomo. La kvanto estas 400 tunoj tage. Oni provas konstrui murojn por malhelpi enfluon de tiu akvo, sed ne sukcesis. Do, ankaŭ tiu akvo, miksiĝinte kun la akvo uzita por la malvarmigo, fariĝas radioaktiva.
TEPCO nun konservas 270000 tunojn da poluita akvo. Oni timas, ke baldau TEPCO ne plu povos konservi akvon en la tereno de la centralo. Ĝi havas intencon forĵeti tiun akvon en la maron, sed tio ne eblos, ĉar antaŭe ĝi faris tion sen anonco kaj estis severe kritikata ne nur en Japanio sed ankaŭ internacie, precipe de Koreio kaj Ĉinio. Kiam la akvo-kvanto superos la kapaciton de TEPCO, kion TEPCO kaj la registaro faros ? Neniu mencias tion.

Ne eblos refunkciigi multajn reaktorojn

La 10an de aprilo Nuklea Reguligada Aŭtoritato publikigis novan normon pri nukleaj centraloj. Por refunkciigi reaktorojn, elektraj kompanioj devas adaptigi tiujn al tiu nova normo.
Laŭ tiu normo oni devas fari jenajn kontraŭrimedojn :
 1. Kontraŭrimedoj por severaj akcidentoj

  • 1) instalaĵoj por malvarmigi reaktorojn, ekzemple aŭtomobiloj por liveri elektron, fajrobrigadaj kamionoj, ventuliloj kun filtrilo
  • 2) ĉambro por manipuli kaj kontroli reaktorojn de malproksime
  • 3) amortizita kunvenejo
  • 4) kontraŭfajraj dratoj
     2. Kontraŭrimedoj por tertremoj kaj cunamoj
  • 1) malpermeso konstrui reaktorojn sur faŭltoj
  • 2) esplorado pri aktivaj faŭltoj dum la pasintaj 400000 jaroj
  • 3) antaŭsupozo de la plej granda cunamo
     3. Escepto, kiam oni funkciigos rekatorojn pli ol 40 jarajn.
  • 1) Tiuj devas adaptiĝi al tiu nova normo
  • 2) post speciala kontrolado

Nun 48 el 50 reaktoroj ne funkcias. Por fari novajn kontraŭrimedojn, oni bezonos tempon, do pli ol duono de la 50 reaktoroj ne tuj funkcios. Oni devos forĵeti kelkajn malnovajn reaktorojn.

Sen atomenergio ni havas sufiĉan elektron en somero

La 9an de aprilo naŭ elektraj kompanioj (krom tiu de Okinavo) publikigis antaŭsupozon pri liverado de elektro en somero. Laŭ gi, la liverkvanto superos necesan kvanton je 6.7% en la orienta Japanio kaj je 6,0% (kun la funkciado de du nukleaj reaktoroj en Ooi) aŭ 4.9% (sen Ooi) en la meza kaj okcidenta Japanio.
Antaŭe la registaro publikigis, ke Japanio dependas de atomenergio je 30%, sed tio estis tute mensoga. Por ŝajnigi, ke elektro mankos sen atomenergio, la elektraj kompanioj haltigis termoelektrajn kaj hidroelektrajn centralojn. La problemo estas multiĝanta kaj altiĝanta kosto pri petrolo, sed multaj japanoj estas pretaj akcepti altan elektran tarifon, pli ol danĝerajn nukleajn centralojn.

Elkora deziro de iu lernanto

Multaj loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj de Fukuŝima ne povas reveni hejmen. Kiel granda estas ilia afliktiĝo ! Jen estas deziro de unu el tiuj lernantoj, kiuj rifuĝis de la urbo Hirono al najbara urbo Iŭaki. La eseo aperis en la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo la 1an de aprilo 2013.

Mi volas reveni al mia hejmurbo Hirono*
Joŝida Keisuke en la tria lernojaro, nun vizitanta la lernejon Hirono en la urbo Iŭaki

Mi volas reveni hejmen por ludi.
Mi volas plej frue reloĝi en mia domo.
Mi volas viziti diversajn lokojn en Hirono.
Mi volas rajdi sur biciklo en la parko Futacu-numa.
Mi volas ludi kun miaj amikoj. Mi tre volas tion.
Mi volas zorgi pri legomoj en la ĝardeno.
Mi volas loĝi kun mia avino.

Al mi tre plaĉis pejzaĵo de la maro rigardata de la monteto Cukiĵigaoka. Mi volas iri tien per biciklo kaj vidi la maron kun panjo.

Mi volas iri al la monteto Mikan-no-oka por pluki oranĝojn.
Mi volas reakiri tiujn feliĉajn tagojn.
Mi volas viziti la lernejon Hirono piede de mia domo.
Mi volas iri al la monto Goŝa-san per aŭtomobilo por verde bani min en la arbaro.
Mi volas naĝi en la maro de Iŭasaŭa.
Mi volas vidi matĉojn en la piedpilkejo de J-vilaĝo*.
Mi volas rapidan restariĝon de mia urbo Hirono.

Turismaj lokoj de Hirono

Mapo antaŭ la stacidomo Hirono. La elementa lernejo Hirono situas/is inter la ĉefa strato kaj la aŭtoŝoseo norde de la stacidomo. Vi povas vidi J-vilaĝon sube kaj dekstre. La distrikto sude de la fervojo estis atakita de la cunamo kaj multaj domoj estis difektitaj.

* La urbo Hirono situas tuj sude de la nukleaj centraloj de Fukuŝima. La registaro nun permesas al la loĝantoj reveni hejmen, sed nur malmultaj revenis pro la timo de radioaktiveco kaj novaj akcidentoj. Precipe familioj kun infanoj ne volas reveni.
Nun la urbo malfermis lernejon en alia urbo. Laŭ tiu poemo, la lernejo Hirono nun troviĝas en la najbara urbo Iŭaki, kaj tiu poeteto vizitas tiun lernejon. Multaj el liaj amikoj nun dise loĝas en diversaj lokoj en la tuta Japanio, do ne eblos al li denove ludi kun ĉiuj karaj amikoj.
* J-vilaĝo estis trejnejo de piedpilko-ludistoj. Ĝin konstruis TEPCO kaj donacis al la gubernio kiel kompenson pro la nukleaj centraloj ĝenerale ne bonvenataj. Nun ĝi funkcias kiel bazo por la riparado de la reaktoroj. Laboristoj kolektiĝas tie ĉiun matenon kaj ekiros al la reaktoroj, kaj revenas por ekzameni sian korpon pri radioaktiveco. La piedpilkejoj estas nun parkejoj de aŭtomobiloj de tiuj laboristoj kaj specialaj kamionoj uzataj por la riparado.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio