Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Tuttaga ekskurso al Toledo (II)

La prezo de la ekskurso estos po 10 €, sed tiun prezon ni devos iom altigi se ni ne plenigas la luitan buson. Ni petas al tiuj, kiuj jam havas firman decidon partopreni la ekskurson, informi pri tio al la OKK.

Toledo

Ĝuste je 09:30 nia buso startos de apud la kongresejo. Tio signifas, ke, se ĉio iros bonorde, je 10:45 ni troviĝos ĉe fama toleda belvidejo, kie oni kutime faras fotojn. Temas pri loko tre oportuna por ke vizitantoj ricevu ĝeneralan bildon de la urbo. Tie ni restos nelonge, maksimume dek minutojn. De tie la buso portos nin al la koro de Toledo. Ni alvenos al la fama placo nomata Plaza de Zocodover je 11:15. Piedirado tra la tradicia komerca urbocentro igos nin ĝui mirinde provincecan etoson kaj abundon da artaj restaĵoj, ĉefe mudeĥaraj (mudeĥaro : “ano de la araba gento restinta en Hispanio post la rekonkero kristana”, NPIV).

Placo “Plaza Zocodover”

Ni faros nian unuan halton por viziti la Visigotan Muzeon, kie videblas valoraj artaĵoj, kiaj estas i.a. la kopioj de la t.n. visigota ora trezoro (ornamokronoj) kaj de romi-epoka sarkofago kun interesa bildo de tri saĝuloj, antaŭuloj de la tri magoj el la kristana legendo.

Nia deziro ĝui kiel eble plej multe da toledaj vidindaĵoj konsilas al ni resti ĉi-loke maksimume ĝis 12:00. Tiam ni komencos nian piediradon tra la juda kvartalo ale al la Sinagogo kaj Sefarda Muzeo. Temas pri restaŭrita sinagogo, al kiu ni ĵetos rapidan rigardon, kaj muzeo pri la historio de la hispanaj judoj, nomataj sefardoj, kiun ni vizitos iom pli detale. La judoj en Toledo konsistigis komunumon gravan kaj eĉ nepran por la financa bonfarto de la kristana monarkio.

Museo Sefardí (Sefarda Muzeo)

Ĉi-muzee ni povas resti relative longe : duonhoron. Por la sekva vizito, la Muzeo Greko, kiu devus eki je 12:30, nepros disiĝi en du grupojn, ĉar ne konvenus al tiel trankvila loko la neevitebla bruo el multnombra vizitantaro. Ĝis ĉi momento niaj ekskursantoj iru kunaj, ĉar nur tiel ni ricevos senpagan eniron en la tri ĝis nun menciitajn muzeojn. De tiam, la kompanoj emaj disgrupiĝi por adopti propran ritmon aŭ rapidecon, halti en aliaj lokoj, butikumi ktp povas tion fari. Rendevuo por la reveno estos klare indikita. Iel aŭ alie, la komuna programo iros sian antaŭviditan vojon.

En la Muzeo Greko ĝueblas pentraĵoj de la fama greka pentristo Doménikos Theotokópoulos (1541-1614), alnomata “el Greco” (la Greko), kiu vivis kaj mortis en ĉi urbo kaj senmortigis ĝin per kelkaj el siaj verkoj. Tamen, krom lia Vidaĵo kaj mapo de Toledo, unu el la unuaj konataj turismaj mapoj, kaj liaj portretoj de kelkaj apostoloj, ĉi tie ne troveblas aliaj elpenikaĵoj de la Greko, kvankam la aliaŭtoraj pentraĵoj en ĝi helpas la vizitanton spiri la etoson propran al la epoko de la greka majstro.

Por aranĝi ĉi muzeon oni rekonstruis domon laŭe al la modelo de tiutempaj nobelaj domoj, sed la loĝejo de la pentristo fakte staris apude, ĝuste sur la sama loko, kie nun troviĝas la ĝardeno.

Krom rigardi la pentraĵojn, eblas ĉi tie ankaŭ spekti filmetojn kaj eĉ ripozi en subteraj areoj friskaj kaj refreŝigaj. Cetere, ĉe la pordo estas tre agrabla ĝardeno kun rigardejo, ombro kaj fontano, kaj tie eblus tagmanĝi. Ĉiu povas mem elekti.

Sinagogo

La unua el la du priparolitaj grupoj eniros proksimume je 12:30 ; la dua, je 13:00. Dum tiu duona horo, la anoj de ĉi lasta grupo povus viziti apudan lokon, kie videblas nur unu pentraĵo, sed certe la plej fama el la verkoj de la Greko, nome La entombigo de la grafo Orgaz. La prezo de la ekskurso ne inkluzivas ĉi viziton, kiu kostas po 2,50 eŭrojn kaj daŭras dek minutojn, al kiuj aldonendas eventuala tempo de vic-atendo. Konvenus, ke la interesatoj en tio kolektu la enirpagon antaŭ la alveno al Toledo. Nu, de 12:30 ĝis 13:00, parto de la grupo ĝuos la “entombigon de la grafo”, dum alia parto delektiĝos en “la domo de la Greko”, kaj de 13:00 ĝis 13:30, homoj, kiuj rigardis “la entombigon” vizitos la muzeon de la greka pentristo, dum la aliaj ripozos, manĝos aŭ eĉ vizitos “la grafon de Orgaz”, se ili tion deziras.

Entombigo de grafo Orgaz (La Greko)

Manĝoj povas okazi ekde la 13a, se la planita horaro plenumiĝas. Plej malfrue, ekde la 14a, se konsideri eventualajn tempoperdojn. La kongreseja manĝo-servo aranĝos sake porteblan ekskursan menuon. La ekskursantoj aŭ volantaj komplementi tiun servon aŭ eksteraj al ĝi povos aĉeti manĝojn survoje. Proksime de nia haltloko estas manĝejo. Cetere, ĉi-urbe svarmas trinkejoj kaj restoracioj.

Alia duma ebla vizito, same pagenda aparte kaj sampreze kiel “la entombigo”, estus la Sinagogo de Sankta Maria La Blanka, sufiĉe proksima kaj vizitebla unuope aŭ etgrupe (ne necesas fari apartan grupon aŭ antaŭkolekti la koston de la eniro). Ĉi vizito samdaŭras kiel tiu al la “grafo Orgaz”, nome, maksimume, 15 minutoj.

Alcázar (Alkazaro)

Se okazos disiĝoj dum la tagmanĝo aŭ iu ajn el la menciitaj eventualaj vizitoj, ni renkontiĝos je la 16a por pli trankvile promeni surstrate kaj eĉ ĝui ankoraŭ pliajn vidindaĵojn.

Posttagmeze ni ricevos la helpon kaj la kompanion de toledano (eble toledanoj), kiu(j) akompanos nin al alia ĝardena belvedero, Sankta Kristoforo, kaj de tie al la urbocentra areo Zocodover-Alkazaro-Sankta Kruco. Se ni trovos taŭgan ombrejon ĉe Alkazaro, ni povos paroli pri la fama sieĝo al ĝi farita en 1936 kadre de la hispana enlanda milito kaj pri aliaj aferoj rilataj al la urbo. Oni povas viziti la kafejon ene de la alkazaro (unuope aŭ etgrupe). De tie kontempleblas superba pejzaĝo de Toledo.

Museo Santa Cruz (Muzeo Sankta Kruco)

Sur la renesanca fasado de la senpage vizitebla Muzeo Sankta Kruco vidiĝas kuglo-spuroj el la menciita epizodo de la hispana enlanda milito. Interne, same viziteblas muzeeto pri ceramikaĵoj kaj pli ampleksa muzeo kun, inter aliaj kuriozaj objektoj, kelkaj interesaj veraj pentraĵoj de la Greko, kune kun aliaj sam-etosaj.

Puerta Antigua de Bisagra (Malnovaĉarnira Pordego)

Tiu vizito al la urbocentro povus finiĝi je la 18a (maksimume, je 18:30). Tiele, profitante descendan deklivon, ni ankoraŭ povos fari belan promenadon por viziti kvar pordegojn kaj unu apudan moskeon, interesajn ankaŭ de ekstere. La pordegoj jenas : Alarcones, Suno (apud la moskeo), Novaĉarnira kaj Malnovaĉarnira aŭ de Alfonso la 6a. La du lastaj apudas kaj staras sur loko konvena por reenbusiĝo, kio okazos antaŭ la 19a kaj kvarono, kaj kiel atendejo por fruemuloj, ĉar proksime estas ĝardeno kaj trinkejoj. Eventualaj perdiĝintoj povos facile reveni tien ne nur tial, ke ili ĉiuj havos mapon, sed, ĉefe, ĉar ili rekonos ĉi lokon jam viditan el la buso ĉe la alveno al Toledo.

Puerta Nueva de Bisagra (Novaĉarnira Pordego)
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio