Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita dimanĉon la 10an de decembro 2017 . Ĝis nun estas 2500 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Tuttaga ekskurso al Toledo (III)

Komplementa informo

Printebla dokumento :

PDF - 67.3 kb
Komplementaj informoj

1.- Toledo estas nun tro turisma urbo, el kio sekvas avantaĝoj, sed ankaŭ malavantaĝoj, kiel eksceso de publiko, malfacilo kontakti rekte la lokan popolon, subtakso de homaj cirkonstancoj ktp. Kiam la OKK planis tiun ekskurson, ĝi agis movite ne de tiu karakteriza trajto de la urbo, sed de kleriga aspekto, kiu funkcias trioble : unue kiel resumo de la tuta hispana historio, ĉar ĉi-urbe koncentriĝas gravaj epizodoj fare de plej diversaj gentoj kaj homoj en same diversaj epokoj (romianoj, visigotoj, judoj, islamanoj, insurekcioj de la kastiliaj komunumoj, imperia ĉefurbo kaj eĉ konataj eventoj en 1936, kadre de la hispana enlanda milito) ; due, kiel unika loko en Hispanio, kie montriĝas la restoj de la tri kulturoj kiuj floris dum la Mezepoko (judoj, islamanoj kaj kristanoj) kaj kiuj bedaŭrinde ne rajtis pluvivi kune en modernaj epokoj. Detalo pri tio estis la Tradukskolo de Toledo, ege grava por la eŭropa kulturo. Kompreneble, ĝuste tiu interkultura aspekto interesas la esperantistojn. Kaj trie, kaj pli partikulare, ekzemplo de la interkultura tradicio de la urbo estas la tiea ekloĝiĝo de grekdevena renesanca pentristo nomata hispane El Greco, esperante La Greko. Eĉ nuntempe, la kultura vivo de la urbo moviĝas plu ĉirkaŭ tiu figuro. Pri ĉiuj ĉi temoj oni povas trovi detalajn informojn en Vikipedio (ekzemple la artikolo pri Toledo mem) kaj de tie oni povos iri al nacilingvaj versioj.

2.- Fizikaj cirkonstancoj. Komence de aŭgusto en tiu regiono kutime estas ege varme. Do, se tie la vetero estas la normala en tiu sezono, uzu kontraŭvarmilojn, nome ĉapelon, sun-okulvitrojn, helajn kaj malpezajn vestaĵojn, ventumilojn, ŝmiraĵojn protektantajn kontraŭ la suno, kunportu akvon ktp. Feliĉe, kiel ĉe aliaj mezepokaj urboj, ni promenos tra mallarĝaj ombraj stratetoj taŭgaj por la somera klimato, tre ofte senaŭtaj, kaj, feliĉe, ie tie staras fontanoj kun trinkebla akvo, kie oni povas refreŝiĝi senhonte. En la historia urbo estas multaj deklivoj, kaj la pavimo estas ne 21a-jarcenta, do ne uzu kalkanumojn, sed komfortajn ŝuojn. Kvankam vi ricevos mapon, foje atentu, ke ĝi ne estas tridimensia, tio estas, ne nepre la distancoj inter punktoj montras la veran dison, ĉar deklivoj povas multe malfaciligi la alvenon ien.

3.- La organizantoj klopodis organizi la viziton tiel, ke oni atingu la plej grandan nombron da vizitindaĵoj : eble kelkaj kongresanoj ne povos facile reveni por vidi plie pli trankvile. Ekzemple, mankos al ni travivi la toledan nokton. Ĉiukaze ni klopodis kaj klopodos kontroli la tempon kaj alĝustigi ĝin al tiu neceso. Ni celis ankaŭ atenti pri personaj necesoj kaj ne peli la ekskursantaron malhumane rapidege tra tro multaj lokoj. Tial ni unue devis rezigni kelkajn vizitindaĵojn, kaj due ni koncentris la akcelon en du matenajn horojn, por permesi poste laŭnecese proprajn ritmojn kaj eventualan disigon de la grupo, laŭ koncernaj instrukcioj. La urbo ne estas tre granda kaj facilas ne perdiĝi.

4.- Por la matena akcelado, oni devas konsideri, ke ni havos grupan enirrajton en almenaŭ du interesaj lokoj je proksimume preciza horo. Pro tio ĝis la eniro en la lasta ni povos nek viziti la lokojn nek promeni surstrate laŭ persona plaĉo, ĉar tio malhelpus la planitan celon. Tio ne multe daŭros kaj poste ĉiu povos iri pli libere, sciante kie estas kaj estos proksimume la grupo. Ekzemple, en la Visigota Muzeo estas turo al kiu oni rajtas supreniri, sed tute malrekomendinde por nelertuloj kaj troaltuloj : la ŝtuparo malfacilas ; se nur kelkaj grupanoj ŝtopiĝas tie, la aliaj vizitoj ne eblos.

5.- La Sefarda Muzeo kaj Sinagogo “Tránsito” estas sama loko, nome grandega salono kiu povas indiki la gravon de la juda komunumo en la urbo, kaj eĉ finance por la monarkio kaj la ŝtato. Juda bankiero estis grava por la urbo kaj aperas ties portretoj, surstrata monumento, stratnomo ktp. Bedaŭrinde ne estos ŝanco por pristudi la perfortan persekutadon kaj postan forpelon de tiu tiama parto de la hispana popolo. Pri sefardoj oni povas rigardi la vikipediajn artikolojn “Sefardoj” kaj “Forpelo de la judoj el Hispanio”. La sinagoga salono montras belan ornamadon, kaj oni redonis al ĝi la originalan aspekton post ol ĝi estis katolika preĝejo dum jarcentoj : la tiama “katolika” aspekto videblas sur ĉefsalonaj bildoj, kaj la tute originala aspekto videblas en maketo fine de la muzea galerio. La muzeo estas muntita en flanka galerio. La muzeaj klarigoj estas foje nur en la hispana, foje kaj hispane kaj angle kaj, escepte kaj aparte en kelkaj lokoj, en pli da lingvoj, kiel ekzemple ĉine, hebree, arabe ktp en la sefarda muzeo. Ni ne povis munti infrastrukturon por traduki ĉion esperanten.

6.- La Muzeo Greko havas duoblan intereson, nome pri figuro de pentristo kaj kiel iama nobeldomo. En la unua senco oni montras kaj pentraĵojn kaj klerigan informon pri la pentristo kaj lia pentrarto. En la dua senco estas apartaj anguloj, terasoj kaj ĝardenetoj, kie eblas trankvile ripozi kaj sopiri la iamajn epokojn kaj oni povas ĝui la freŝecon de subteraj areoj. Post eliro el tiuj du ŝtataj muzeoj, ne ĉiam estos facile atingeblaj necesejoj. Tie jes, kaptu la ŝancon.

7.- Pri tio, kion ni ne vizitos tutgrupe : Jam oni menciis, ke ni devis rezigni pri parto de Toledo. Ĉiukaze ni faros du kategoriojn kaj en unuan ni metos du apudajn vidindaĵojn, kiujn oni eble povos facile viziti etgrupe, kaj en duan ni metos aliajn vizitindaĵojn, kiujn pli malfacile iu povus viziti laŭ sia propra organizado. La Muzeo Greko estos vizitata laŭ du sinsekvaj grupoj. Unu el la grupoj devos atendi duonhoron. Dum atendo eblas viziti apudan lokon, kie oni montras nur unu pentraĵon, nome la “Entombigo de la grafo Orgaz” (rigardu Viki). Tiu meritas la penon kaj eĉ pagi aparte 2,50 €. La tagon antaŭ la ekskurso, kaj dum la busveturado, la organizanto kolektos tiun apartan monon kaj faros la liston de tiuj, kiuj vizitos la grafon. Tiu grupo eniros en la Muzeon Greko ne la unua, sed la dua. Kaj dume ĝi vizitos la pentraĵon. Dum la atendado kaj ene de la pentraĵejo oni klopodos ampleksigi la prian informon. Se nur duono de la grupo volos viziti la pentraĵon, ĉio iros glate. Se ĉiuj volos, ni organizos du sinsekvajn grupojn ambaŭloke.

Kiam tio finiĝos, oni tagmanĝos apude. Antaŭe aŭ poste, interesatoj povos viziti laŭvole proksiman sinagogon, nune nomatan Sankta Maria la Blanka, interesan laŭ arkitektura vidpunkto (mudeĥara). Fakte kaj judoj kaj kristanoj uzis en la urbo la profesian superecon de islamaj masonistoj. Krom la arka mudeĥara salono, videblas kiel la sukceda katolikeklezia posedanto ŝanĝis precipe la ĉefan retablan lokon. La prezo estos ankaŭ po 2,50 €.

8.- En duan kategorion ni metos aliajn vizitindajn lokojn en la okazo, se iu volos per propra iniciato viziti iun el ili ; ekzemple, de la tagmanĝ-areo eblas atingi la monaĥejon Sankta Johano de la Reĝoj, eĉ de ekstere videblas renesanca fasado. Interne (postpage) estas interesa klostro. Pri apartaj vizitoj elektataj unuope, vi trovos mapdorse indikojn i.a. pri prezo. Ĉefa vizitindaĵo, kiun ni devis rezigni, estas la Katedralo, kie troviĝas interesa retablo, aparta montro de troornamita baroka stilo, nome “Transparente”, kaj aliaj aferoj. La vizito kostas minimume po 8 eŭrojn kaj realiĝas laŭ preciza vizithoraro. La katedrala fasado senpage rigardeblas. Proprainiciate oni povas viziti moskeojn, romiajn ruinojn ktp. Kvankam la urbon ĉirkaŭfluas rivero, ne planu sinbanadon, la polueco de la akvo faras ĝin malrekomendinda.

9.- Posttagmeze ni vizitos la areon ĉirkaŭ la Alkazaro, kie okazis batalo dum la enlanda milito, kio povus instigi nin al debateto, se ni trovos taŭgan ombrejon. Tiu parto de la vizito estos pli trankvila, eblos eĉ butikumi.

10.- Pri aĉetado, suveniraj vendejoj svarmas tra la tuta urbo. En ili, plej ofte eblas aĉeti ankaŭ malvarmajn trinkaĵojn pli malmultekoste ol ĉe trinkejoj. Restoracioj montras surstrate la ĝeneralan prezon de tagmanĝmenuo, de 8 ĝis 10 aŭ 12 eŭroj. Oni devas kontroli kion oni ricevas kontraŭ tiu prezo, kutime temas pri du pladoj, pano, deserto kaj unu trinkaĵo. Se oni jam pagis por la pano, oni ne devas pagi dufoje. Se oni ne pagis por kafo, kaj poste oni proponas kafon, kroman trinkaĵon ktp, kaj vi mendas, kompreneble estos aparta pago. Ni klarigu tion, ĉar foje oni ŝtelaltigetas la prezon ĉefe por eksterlandaj turistoj. Tipaj aĉetoj estas dolĉaĵoj kaj glavoj, ambaŭ el tradicia industrio, glavoj nun kiel suveniro aŭ ornamo, sed, krom pri iliaj prezoj kaj la malkomforto kunporti ilin, aĉetuntoj pensu pri malfacilo en flughaveno. Tipa dolĉaĵo estas “mazapán”, esperante marcipano, tre dolĉa kaj tradicie manĝata kristnaske kaj tute ne aŭguste. Poŝtkartoj kostas proksimume po 0,30 €, ne aĉetu la unuajn, kiujn vi vidos. Tre diversas la prezoj.

11.- Muzeo Sankta Kruco estas senpaga, do ĉiu estas libera eniri sole aŭ grupe. Tie interesas renesanca fasado kaj desktre kuglospuroj de la batalo por la Alkazaro. Rigardu ĉe fenestro en angulo. En iama klostro videblas restaĵoj el diversaj epokoj ; interesa ŝtuparo ; sur la supra etaĝo, muzeeto pri ceramiko ; kaj en iama preĝejo, muzeo kun pentraĵoj de Greko interalie.

12.- El centra placo Zokodovero oni malsupreniras vidante pordegojn, dume kontrolu la horon por ne malfrui ĉe la busatendejo.

13.- El la Sun-pordego oni povas tuj atingi la moskeon “Kristo de Lumo”, iom sube kaj maldekstre estas ŝtupareto kaj... jen ĝi.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio