Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 06an de majo 2013
puce La 08an de majo 2013
puce La 09an de majo 2013
puce La 22an de majo 2013

La 06an de majo 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 6an de majo 2013

Sakuroj floris en la cuname damaĝitaj urboj

La japana insularo estas tre longa. La unuaj floroj de sakuroj vidiĝas en la suda insulo Kjuuŝuu en la mezo de marto, kaj la florondoj pli kaj pli norden iras. Nun la ondoj atingis la plejnordan pinton de Honŝuu-Insulo. Sakuroj havas specialan signifon por japanoj. En malĝojo ili des pli kuraĝigas homojn.

Cunama sakuro floris
Ankaŭ en tiu ĉi jaro bele floris sakuro en la distrikto Saŝigahama en la urbo Onagaŭa, kiu estis inundita de 10-metraj ondoj de la cunamo. Tiun arbon plantis s-ino Suzuki Sakujo (tiutempe 72-jara), viktimo en la cunamo, antaŭ 30 jaroj en sia ĝardeno. Ĝi nun estas 4 metrojn alta.
Sakujo kaj ŝia edzo Kooĵi (77-jara) kutimis labori sub tiu arbo por bredado de jakobaj pektenoj kaj kiam ĝi floris, Kooĵi fotis la florojn. Kiam atakis la cunamo la 11an de marto 2011, Kooĵi, estante ekster la domo, grimpis sur la tegmenton de sia flosanta domo kaj estis savita, sed Sakujo mortis, estante en la domo.
Kooĵi nun loĝas kun sia filo en la najbara urbo Iŝinomaki. Aŭdante, ke la sakuro floris ankaŭ en tiu ĉi jaro, li diris, rememorante sian edzinon : “Mi pensis, ke la arbo mortis. Mi estas ĝoja, ke ĝi postvivis la cunamon”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 24an de aprilo 2013)

Sakuroj en mia hejmurbo donis al mi forton
S-ino Sakai Fumiko 74-jara
Mia hejmurbo Ukedo en la urbo Namie en Fukuŝimo apartenas al la malpermesita distrikto pro densa radioaktiveco. Antaŭ ne longe mi estis permesita viziti la tombon de mia familio. Tio estis la kvarfoja vizito al la urbo post la katastrofo.
Post kiam mi oferis florojn kaj incenson al la tombo, mi rigardis la ĉirkaŭon kaj trovis kun larmoj belajn florojn de montaj sakuroj. Kampoj estis kovritaj de herbaĉoj. La vilaĝo estas senhoma. Dume certe tiuj sakuroj preĝis pacon por la viktimoj kaj deziris trankvilon por la postvivantoj.
“Kiom da fojoj mi povos veni ĉi tien ?”, demandante min en la lastaj tri fojoj, mi malĝoje revenis al mia provizora domo, sed ĉi-foje dank’ al la belaj floroj de sakuroj, mi fariĝis pli vigla kaj pli pozitiva ol antaŭe. Tiun forton donis al mi la sakuroj en mia hejmurbo.
(la ĵurnalo Fukuŝimo-Minpoo, la 26an de aprilo 2013)

Sakuro estu mia vojindikilo
S-ro Kuŭabara Miĉinaga 65-jara
Mia hejmloko Kaŭazoe en la urbo Namie estas ĉiam suna kaj plena de naturo. Kiam mi revenis hejmen la 11an de aprilo, la sakuro, kiun mi plantis memore al la naskiĝo de mia filo antaŭ 39 jaroj, estis en sia kulmino kun plenaj floroj. Mi deziras, ke ĝi estu vojindikilo por mia reveno al la hejmo.
Kiam mi enlitiĝas en mallumo, mi ofte larmas. Mi volas reveni hejmen plej frue. Ĝis kiam mi estos trudita loĝi en tiu provizora domo ? Tio estas atenco al la homaj rajtoj. _ Kiu decidis sekurecan normon de la reaktoroj, tiu estas la japana registaro. Kiel la respondeculo, ĝi devas solvi la problemon.
(la ĵurnalo Fukuŝimo-Minpoo, la 27an de aprilo 2013)

Mi partoprenis en la Sakura-Festo
S-ino Sakamoto Masako 69-jara
La 20an de aprilo mi partoprenis en “la Sakura-Festo 2013 – por ke ni ne forgesu la urbon Tomioka” okazinta en la najbara urbo Hirono. Ni trapasis “la Tunelon de sakuro” per buso. Jam la kulmino pasis kaj la arboj estis verdaj, sed mi renkontiĝis kun miaj amikoj kaj havis fruktoplenan tempon.
En mia urbo estas ankoraŭ radioaktive, do ni bezonos multan tempon por reveni kaj reakri la antaŭan vivon tie. Mia domo estas en mizera stato pro ratoj. Mi devos nove aĉeti agrikulturajn maŝinojn. TEPCO kompensu kelkdek milinonojn da enoj por tio.
(la ĵurnalo Fukuŝimo-Minpoo, la 30an de aprilo 2013)

Revenu salmonoj de espero al Iŭate

La 11an de marto 2011, multaj bredejoj de salmonidoj suferis pro la cunamo. Tiu de la rivero Origasa en la urbo Jamada en la gubernio Iŭate ne suferis pro la cunamo, sed mankis elektro, kaj oni devis ellasi 2,61 milionojn da salmonidoj en la maron sen alia elekto. Tiutempe ili estis 5 centimetrojn longaj kaj 1,2 gramojn pezaj.
En aŭgusto 2012 la Esplorcentro de fiŝkaptado de Hokajdo kaptis 3702 salmonojn por esplorcelo, kaj en januaro esploristo Oonuki Cutomu trovis tian desegnaĵon en la orelŝtono de unu salmono, kiu montras, ke ĝi devenas de tiu bredejo. Ĝi estis 2-jara, 38,3 centimetrojn longa kaj 630 gramojn peza.
En printempo de 2010 oni ellasis 1,8 miliardojn da salmonidoj, sed en 2011 ne estas klare, kiom estis ellasitaj. Salmonidoj ellasitaj en printempo en Japanio vivas en la Oĥotska Maro, poste en Norda Pacifika Oceano kaj pli poste en Berlinga Maro. Ili revenos al Japanio post 4 aŭ 5 jaroj. Esploristo s-ro Ogaŭa Gen diris : “Trovo de eĉ unu el la salmonidoj ellasitaj en tiu malfacilo donas al ni esperon por venonta kaj postvenonta jaro”.
(la ĵurnalo Asahi, la 19an de aprilo 2013)

Miaj desegnaĵoj pri katoj kaj hundoj en Fukuŝimo
Lastatempe mi ofte desegnas per koloraj krajonoj. Unu el la temoj estas Fukuŝimo. _ El tiuj desegnaĵoj mi faras poŝtkartojn, kiujn mi sendas al miaj amikoj, por ke ili ne forgesu la suferojn. Hodiaŭ mi montros du el tiuj : katoj kaj hundoj en Fukuŝimo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio