Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 06an de majo 2013
puce La 08an de majo 2013
puce La 09an de majo 2013
puce La 22an de majo 2013

La 09an de majo 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 09an de majo 2013

Invado en la J-Vilaĝon

La 9an mi prenis la trajnon de la urbo Iŭaki en la gubernio Fukuŝima al la urbo Hirono. Mia celo estis revizito al J-vilaĝo.

J-Vilaĝo estis piedpilka trejnejo, kiun TEPCO donacis al la gubernio Fukuŝima kiel kompenson pro nebonvenaj instalaĵoj, nome la nukleaj centraloj n-ro 1 kaj 2 de Fukuŝima. TEPCO ekkonstruis J-Vilaĝon en 1995 kontraŭ 13 miliardoj da enoj kaj finkonstruigis ĝin en 1997, ekipitan de la piedpilkejo kun kapacito de 5000 homoj, ludejoj por diversaj pilkoludoj, endoma kaj eksterdoma trejnejoj kaj loĝejoj.
La 11an de marto 2011, kiam okazis la granda tertremo, ĝi ne difektiĝis serioze, kaj tiun tagon ĝi estis uzata kiel rifuĝejo. Sed post la akcidento en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima la rifuĝintoj devis ree rifuĝi al aliaj lokoj, ĉar ĝi situas en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo. Nun ĝi estas uzata kiel la bazo de 10 mil laboristoj, kiuj ekiras de ĉi tie al la centralo por riparado, vestinte sin per protektaj vestoj kaj masko. _ Ekde la 1a de januaro 2013 fondiĝis ĉi tie “la Ĉefoficejo de TEPCO pri restariĝo” por plirapidigi kompensadon kaj purigadon, kaj por tio pli ol 4000 homoj laboras por tiu celo.
Kiam mi venis ĉi tien en oktobro 2011, mia taksio estis tuj forpelita de la ĉefa domo de J-Vilaĝo, sed tiun ĉi fojon, surprize, mia taksio estis alkondukita al la ĉefa enirejo. _ La taksiŝoforo diris al mi, ke mi povos eniri, do mi eniris, kaŝante mian fotilon sub la vestaĵo. Ĉe la enirejo neniu deĵoris, do mi, iom timeme sed libere, povis eniri.
Dekstre troviĝis kelkaj seĝoj. Ĝi estis “Kunsidejeto por edukado pri radioaktiveco”. _ Tiu edukado estas deviga por ĉiuj laboristoj, kiuj nove eklaboros en la centralo. Sur la tabulo estis kelkaj paperoj, kiuj montras per fotoj, kiamaniere oni devas protekti sin per maskoj kaj protektvestoj. Laŭ mia scio, laboristoj devas vidi vidbendon pri radioaktiveco kaj nukleaj centraloj, sed ĉi tie nenie troviĝis aparatoj por tio. Eĉ la ejo ne estis ĉambro. Tio signifas, ke novaj laboristoj devas eklabori sen sufiĉe da edukado en la dangeraj lokoj.

“Haroj kaj ĉapo ?” “Leak check, now pittari (just) fit !”
Ĉu la dektra homo ĝuste surportas maskon kaj protektajn okulvitrojn ? Mi ne komprenas. Ĉu needukitaj laboristoj povas kompreni la anglan vorton “leak” (liki), kvankam check kaj fit estas jam preskaŭ japanaj vortoj ?

Mi pli profunden eniris laŭ la koridoro. Kaj ekstere troviĝis pretkonstruita domo. La pordo ne estis bone fermita, do mi povis vidi la internon. Ĝi estis konservejo de protektvestoj nomataj Tyvex. Tiu vestaĵo estas malpeza kaj forta, farita el polietileno, do en ĉiu centralo laboristoj vestas sin per ĝi, tamen ĝi ne protektas ilin kontraŭ radioaktiveco. Kiam la laboro finiĝas, laboristoj forĵetas ĝin en la grandan plastan sakon, ĉar ĝi jam fariĝis malaltnivele nuklea rubaĵo.

Nuklea industrio estas nekredeble kontraŭmedia. Por unu reaktoro laboras 3000 laboristoj, do laŭ simpla kalkulo, en 54 reaktoroj en la tuta Japanio laboras 16500 homoj ĉiun tagon, sekve ekestas 16500 poluitaj vestaĵoj, maskoj, ŝuoj ktp. kiel nerecikligeblaj rubaĵoj. Oni devas eterne konservi tiujn rubaĵojn, okupante grandan terenon neuzeblan por aliaj celoj. Aliflanke kompanioj, kiuj produktas tiujn vestaĵojn, profitas multege, kaj super tiuj kompanioj regas TEPCO kaj pli multe profitas.
Sur la muroj de la ĉambro vidiĝis diversaj rimarkigoj, ekzemple :
“Ne forgesu kunporti APD-on (alarman poŝdozmetron)”. Tiun aparaton laboristoj devas kunporti, kiam ili laboras, kaj poste ili notas la kvanton de radioaktiveco en la kajero, al kiu ili elmetiĝis. Tiu kajero atestas, ke ili laboris en la nukleaj centraloj, kaj se ili suferos pro kancero en la postaj jaroj, ili povos ricevi avantaĝon en la kuracado (laŭ mia supozo, sed mi ne povis trovi tiun informon en interreto). Kial ili forgesas kunporti la aparaton ? Ĉu por ŝajnigi, ke ili ne ricevis pli da radioakteveco ol la limo de la normo (50 milisivertoj jare, kaj 100 milisivertoj en 5 jaroj) ? Se ili superis la limon, ili ne plu povas labori en la centraloj. Por eviti tion, ĉu ili intence forgesas la dozmetron ?
Alia atentigo estis “Vizitu JV-klinikon. Se vi havas altan sangopremon, tio povos kaŭzi grandan akcidenton. Por protekti vin kaj viajn kolegojn, vi konsiliĝu kun la kliniko”. Labori en tia danĝera sanstato ja ne estas bone, sed ĉu tiu atentigo ne signifas, ke TEPCO ne ekzamenas laboristojn bone, kiam ĝi dungas ilin, ĉar alta sangopremo ne tuj aperas, sed daŭras longe. Car laboristoj timas perdi laboron, ili ne iros al la kliniko memvole. Do en la centralo laboras laboristoj kun alta sangopremo kaj povos okazigi grandan problemon aŭ akcidenton. Tio estas terura afero.
Alia nekomprenebla atentigo estas “Ne faru malbonaĵon al maskoj”. Certe temas pri maskoj konservataj en tiu ĉambro kaj poste uzataj de aliaj laboristoj. Kial laboristoj faras tian fiagon al maskoj ? Kian malbonaĵon ? Ĉu tiu atentigo ne signifas malaltan nivelon de laboristoj ?
Mi restis en J-Vilaĝo dum 10 minutoj, sed neniu atentis mian ĉeeston. Oni povas klare vidi, ke mi estas eksteruloj kaj vojaĝanto, ne koncernata al la laboro en la centralo. Tiu senatento estas terura. Se mi vestus min per Tyvex, mi povus eniri pli profunden, kaj se mi estus teroristo, mi povus doni grandan damaĝon al TEPCO kaj riparada laboro.

Mi revenis al la stacio Hirono. Kiam mi venis ĉi tien en oktobo 2011, jam estis permesite al ni viziti la urbon pro relative malalta radioaktiveco, sed ankoraŭ nun ne multe vidiĝis loĝantoj. Banko, kelkaj vendejoj kaj la mezlernejo estis malfermaj, sed sur la strato malofte vidiĝis homoj. Mi renkontis maljunulinon. Ŝi ripetis : “Estas mallume, mallume”. Ŝi revenis al la urbo, sed en ŝia najbaraĵo malmultaj homoj loĝas, do estas mallume en la distrikto, sed al mi ŝajnis, ke en ŝia koro estas mallume kaj ankaŭ ŝia estonteco estas malluma.
Ne forgesindaj estas vortoj de la taksiŝoforo : “Mi aprobas nuklean energion, ĉar dank’ al la centraloj la urboj ĉirkaŭ tiuj fariĝis prosperaj. Krome laŭ la nacia politiko la registaro adoptis nuklean energion”. Mi tute ne komprenis lian pensmanieron. Se li loĝus tute for de la centralo kaj neniam suferus pro la akcidento, li povus diri tion, sed li loĝas en la urbo Hirono, kie malaperis infanoj kaj geknaboj kaj ne revenas loĝantoj pro forta radiokativeco. En tiu malfacila situacio li estas ankoraŭ sorĉita de la vortoj “nacia politiko” kaj “ekonomio”.

Deklaroj de lernantoj

En la urba halo en la distrikto Onahama estis ekspozicio pri la katastrofo en la urbo. En ĝi oni prezentis “Deklarojn de lernantoj”. Mi tradukos tri el tiuj.

Ganbappe ! ("Ni strebu !”)
Ni dankas al helpantoj el la tuta Japanio !
Ni strebos plu por la forpasintoj en la tertremo kaj la cunamo !
Ni faros ion, kio ĝojigas aliajn !
Ni kunlaboros kun niaj familianoj, kaj kune strebu !
(Lernantoj en la 4a-lernojaro de la elementa lernejo Niŝiki)

Ganbappe-deklaro “Kion ni volas reakiri”
 1. Bongustajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn de Fukuŝima.
 2. Vivon, en kiu ni povos ludi en naĝejo kaj en rivero senĝene de radioaktiveco.
 3. Lernejajn aktivadojn kiel ekskurson kaj sportan tagon.
(lernantoj en la 5a lernojaro en la elementa lernejo Nagakura)

Ni deklaras jenajn aferojn por la restariĝo de Iŭaki
 1. Mi klopodu bone lerni kaj bone ludi kaj fartu bone ĉiun tagon kun ridoj.
 2. Mi klopodu havi vastan koron kaj kunlaboru kun amikoj.
 3. Ni taksu alte la rilaton kun aliaj homoj, kaj salutu agrable al ĉiuj.
 4. Ni klopodu helpi niajn gepatrojn kiel unu el la familianoj.
 5. Ni prenu rubaĵojn, kiujn ni trovos, por protekti la naturplenan urbon Iŭaki.
 6. Ni faru tion, kion ni povas fari, por realigi nian revon.
(lernantoj en la 6a lernojaro en la elementa lernejo Iŭasaki)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio