Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 06an de majo 2013
puce La 08an de majo 2013
puce La 09an de majo 2013
puce La 22an de majo 2013

La 22an de majo 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 22an de majo 2013

Kiel forta estas radioaktiveco en la urbo ?

En marto okazis la 10a Himalaja Renkontiĝo en Nepalo. En ĝi partoprenis 6 homoj el la urbo Fukuŝima kaj ankaŭ mi kaj mia edzino el la gubernio Gunma. La 22an de majo ni, 8 partoprenintoj, kolektiĝis en la varmfontejo Ŝirabu en la gubernio Jamagata por rememori la ĝojajn tagojn dum la Himalaja Renkontiĝo. Por iri al Ŝirabu, mi kaj mia edzino unue vizitis ges-rojn Jazaki en la urbo Fukuŝima. Hodiaŭ mi raportas, kia estas la stato de Fukuŝimo.

Ni atingis la stacidomon Fukuŝiman je la 13:40 la 22an de majo. Apud la okcidenta elirejo troviĝis malgranda parko, en kies angulo staris dozometro pri radioaktiveco. La cifero sur ĝi estis 0,237 mikrosivertoj. Sablo en la parko estas blanka kaj ankaŭ trunkoj de la arboj estas blankaj. Tio signifas, ke oni jam skrapis la surfacan teron kaj anstataŭigis ĝin per pura sablo kaj oni purigis la trunkojn per altpremaj akvoŝpruciloj. Laŭ leĝo oni devas purigi lokon pli poluitan ol 0,23 mikorsivertoj, sed la parko, kiun homoj senĉese vizitas, estis poluita pli ol la maksimumo de la normo.
S-ino Jazaki atendis nin ĉe la stacidomo, kaj per ŝia aŭtomobilo ni vizitis ŝian domon en la urbo. Antaŭ ŝia domo troviĝis herbejo, kaj tie tri viroj laboris. Ili enterigis teron skrapitan el la najbara parketo inter apartamentaroj. Mi alparolis al la respondeculo. Kontraŭ mia antaŭsupozo li tre volonte respondis al mi. Certe li ne ŝatis tiun laboron, do profitante mian alparolon, li volis liberigi sin.

Oni enterigas poluitan teron. Sur la afiŝo estas skribita : “Nun ni faras purigadon”. La domo de s-ino Jazaki estas maldekstre en la mezo.

Mi demandis : “Kiom estas la cifero ĉi tie ?”
Li respondis : “Ĉirkaŭ 2”.
— Mi : “Ĉu tio estas 0,2 mikrosivertoj ?”
— Li : “Ne, simple 2”.
Mi estas surprizita de tiu respondo. Rigardante mian mienon, li diris al mi : “Nun ni mezuru”, kaj li metis la dozometron inter herboj, kaj aperis cifero 1,303. Poste li mezuris radioktivecon en la jam purigita parko, kaj tie la ciferoj estis 0,255 kaj 0,263.
En mia urbo Maebaŝi 250 kilometrojn for de la nuklea centralo Fukuŝima, la cifero estas ĝenerale 0,05 kaj en lokoj kiel defluiloj, kie amasiĝas radioaktivaj substancoj, la cifero estas 0,25. Kiam ni mezuras en tiuj lokoj, ni estas timigataj, sed ĉi tie en Fukuŝimo, eĉ en jam purigitaj lokoj, la kvanto de radioaktiveco estas same granda kiel en “dangeraj lokoj” en mia urbo, kaj en nepurigitaj lokoj la kvanto estas 25-oble pli granda ol en mia urbo.
Tiuj tri viroj, jam fininte skrapi poluitan teron kaj meti ĝin en plastajn sakojn, estis ĝin enterigantaj. Ili “provizore” konservis la poluitaĵon en tiu loko, sed oni ne scias, ĝis kiam ĝi dormos tie. La 24an mi vojaĝis al la marborda urbo Sooma per buso, kaj dume mi vidis multajn tiajn sakojn metitajn en herbejoj kaj inter montetoj. Pri nukleaj rubaĵoj nenie troviĝas finaj konservejoj aŭ rubaĵejoj. Ĉiam ili estas konservataj “ie” “provizore”, kaj eble baldaŭ oni forgesos, kie oni enterigis tiujn danĝerajn rubaĵojn. Niaj pranepoj ĝoje ludos sur tiuj lokoj, ne sciante danĝeron, kiun ni nun donacas al ili.
Mi plu demandis lin, kiamaniere oni kolektas akvon uzitan por la purigado, ĉar mi ofte vidis spurojn de purigado per akvo sur la strato. Li respondis : “Ni fluigas la uzitan akvon en la fluilon, kaj tie ni disĵetas materialon nomatan zeolito. Tiu materialo ensorbas cezion, do poste ni kolektas la zeoliton, kaj forĵetas ĝin same kiel poluitan teron”.
La domo de s-ino Jazaki estas tuj norde de tiu herbejo. Kiam ventas, radioaktivaj substancoj certe flugas el inter herboj kaj poluas domojn kaj ankaŭ loĝantojn. Ges-roj Jazaki estas jam ĉirkaŭ 70-jaraj, do ili opinias, ke ili devas iel vivi en tiu situacio. Feliĉe ŝiaj nepoj loĝas fore de la urbo, sed ili certe hezitas inviti ilin al sia hejmo situanta apud tiel poluita herbejo. La loĝantaro de la gubernio Fukuŝima estas du milionoj, el kiuj duono vivas en simila situacio kiel ges-roj Jazaki. Multaj volas fuĝi al aliaj lokoj, sed pro diversaj kialoj tio ne eblas, do ili devas vivi, ignorante la realon.
Poste mi trovis dozometron en tri lokoj jam purigitaj :
 1. Parko norde de la monteto Ŝinobu : 0,366
 2. Elementa lernejo meze de la urbo : 0,116
 3. Stacidomo Fukuŝima la 24an de majo : 0,253

Kiamaniere oni purigas loĝejon ?
Jen estas modelo pri tio. Tiom multaj homoj okupiĝas pri la laboro, sed tio ne efikos multe.

Oni trovis aktivan faŭlton sub la reaktoro n-ro 2 de Ooi
La 22an de majo Nuklea Reguligada Aŭtoritato aprobis la raporton de la teamo de la specialistoj, ke troviĝas faŭlto sub la reaktoro n-ro 2 de Ooi en la gubernio Fukui. La leĝo de la ŝtato decidis, ke ne konstruiĝu reaktordomo kaj aliaj gravaj konstruaĵoj sur aktivaj faŭltoj. Pro tio, povos esti, ke la reaktor n-ro 2 de Ooi estos forĵetita.
La ĉefo de la Aŭtoritato diris : “Ni estis bonŝancaj pro tio, ke ĝis nun neniam okazis grava akcidento pro la faŭlto”.

Monĵu, rapida gener-reaktoro, ne funkciu

La 15an de majo Nuklea Reguligada Aŭtoritato decidis ordoni, ke Monĵu, rapida gener-reaktoro, ne refunkciu. La aŭtoritato konstatis, ke Japana Atomic Energy Agency ne faris kontrolon de 10 mil aparatoj de la gener-reaktoro de Monĵu. La prezidanto de la Aŭtoritato s-ro Tanaka Ŝuniĉi diris : “Respondecaj homoj pri atomenergio devas havi altan moralon, sed Japana Atomic Energy Agency ne faris fundamentajn kontroladojn pri aparatoj. Estas grave, ke ekzistas tia organizo kiel Japana Atomic Energy Agency”.
Monĵu estas la ŝlosila instalaĵo por recikligi uzitajn brulaĵojn por reprodukti plutonion, sed ĝi akcidentis en 1995 kaj poste preskaŭ neniam funkciis pro diversaj akcidentoj. Por ĝi Japanio jam elspezis 2000000000000 enojn (20000000000 eŭrojn). Nur Japanio insiste provas vane sukcesigi tiun “recikligan sistemon”. La nuna registaro ankoraŭ insistas pri tiu projekto.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio