Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Madridaj ekskursoj

La kongreso organizos du vizitojn al plej emblemaj lokoj de la urbo Madrido, laŭajn al jenaj du itineroj :

 Itinero 1 (29a de julio, posttagmeze, 16:00–20:30 maksimume) : placo Puerta del Sol, placo Plaza del Callao, strato Gran Vía, placo Plaza de España, Templo de Debod, strato Calle Bailén, Palacio Real (Reĝa Palaco), placo Plaza de Oriente, Viaducto (Viadukto), placo Plaza de la Villa, placo Plaza Mayor, palaco Palacio de Santa Cruz, placo Plaza de Tirso de Molina, libervola vizito al la sidejo de la anarki-sindikatisma sindikato CNT.

Placo “Plaza de España” - Don Kiĥoto

 Itinero 2 (30a de julio, vespere, 21:30-24:00) : placo Plaza de Cibeles, pordego Puerta de Alcalá, parko Parque del Retiro, strato Cuesta de Moyano, placo Plaza del Emperador Carlos V (eksa Glorieta de Atocha), promenejo Paseo del Prado, fontano Fuente de Neptuno, strato Carrera de San Jerónimo kaj fine placo Plaza de Antón Martín, kie, ĉe la monumento al la renomaj Abogados de Atocha (Advokatoj oficintaj ĉe la strato Atocha), ni priomaĝos la laborist-defendajn advokatojn murditajn de faŝista bando la 24an de januaro 1977 en la t.n. epoko de transiro al la demokratio.

La brakumo - Omaĝe al la “Advokatoj de Atocha”
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio