Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso

­Gvidrezolucio

SAT-anoj kongresintaj en Madrido (Hispanio) de la 28-a de Julio ĝis la 4-a de Aŭgusto 2013
 bonvenigas la baldaŭan aperon de la SAT-Adresaro ;
 bonvenigas la klopodojn reveni al la laŭorda eldonritmo de Sennaciulo kaj alvokas la kamaradojn pli intense helpi ĝian redaktan skipon, i.a. per alsendo de materialo, transpreno de respondeco por unuopaj temdosieroj, kaj aliĝo al la skipo ;
 rekomendas, ke la PK konsideru malaltigon de la abonprezo de Sennaciulo cele al la diskonigo de SAT ;
 proponas, ke la PK studu kiel oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos, interalie por ke PIV estu atingebla per kiel eble plej multaj komputilaj rimedoj kaj daŭre evoluu kun la lingvo-komunumo, kaj pristudu novan paperan eldonon de PIV ;
 proponas, ke la PK kontraktu kun la redaktantoj de PV por ĝia papera eldono kiel eble plej baldaŭ ;
 mandatas al la PK estigi la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la angla, kaj - alvokas SAT-anojn tiulingvajn formi skipon de regulaj kunlaborantoj, kiuj regule provizos ĝin per nova materialo ;
 gratulas la SATeH-aktivulojn, kiuj kunlaboris ĉe la produktado de la filmo Mondcivitanoj ;
 kuraĝigas al SAT-EFK kiel eble plej baldaŭ eldoni la verkojn paperforme : Indignu !, Dek du kugloj breloke muntitaj kaj Varma Mezepoko ; kaj bitlibre : Historio de SAT 1921-1953 kaj Laborista Esperanto-movado antaŭ la mondmilito ;
 petas kunhelpon de ĉiuj SAT-anoj por disvendi kaj utiligi la filmon Esperanto, eldonitan de SAT-EFK, interalie per preparo de diverslingvaj prezentotekstoj en la retejo de la filmo, partopreno en la reteja forumo, organizo de projekciadoj, disponigo de provekzempleroj al recenzontoj kaj al instancoj favoraj al nia movado kaj regule kontaktataj de amaskomunikiloj ;
 alvokas al la membraro subteni la SAT-grupon en Sud-Koreio, i.a. per partopreno en skajpaj kunsidoj, kaj notas, ke la tieaj kamaradoj esprimis intereson pri organizado de SAT-Kongreso ;
 petas la PK-on trovi peranton inter la kubaj SAT-membroj kaj esplori kiel la nunaj SAT-anoj povus kunlabori en okazigo de SAT-kongreso, kiun jam proponis Kuba Esperanto-Asocio ;
 proponas flegi la kontaktojn de SAT-Amikaro en Tunizio kaj provi krei kernon de SAT-aktivuloj, kiuj eventuale povus organizi SAT-kongreson en 2016 aŭ poste ;
 konstatas kun aprobo, ke la LEA-Komitato strebos intensigi la kontakton inter la diversaj LEA-oj kaj la membraro de SAT ĝenerale, kaj ke la Komitato kontaktos la LEA-ojn por reguli la rilatojn, tiel ke ili povu pli efike realigi interhelpon ;
 petas de la LEA-komitato pristudi eblecon proponi rabatojn pro ambaŭaj aliĝoj al SAT kaj LEA ;
 proponas, por havi klaran superrigardon kaj firmigi niajn du helprimedojn, ke ĉiuj donacitaj monhelpoj eniru la solidarkason kaj la konton “kotizoj”, kaj ke parto de la eventuala prokongresa SAT-profito atingu la konton “helpofonduso kongresontoj”, kaj ke oni plu diskutu eventualan profiton de SAT-EFK kiel rimedon por la “helpofonduso” ;
 proponas, ke financaj raportoj enhavu detalajn kongresajn rezultojn ;
 esprimas sin favore, en la senco de la Statuto, al respekto de la opinilibereco de kamaradoj, kies agoj ne malutilas al la Asocio ;
 proponas sendi bonvenigan mesaĝon poŝte al ĉiu nova SAT-ano, kiu precizigu praktike la agadon de SAT kaj kiel oni povas kontribui ;
 ĝojas, ke ĉi-jare ĉiu kongresano povis manĝi laŭ propra dieto, kaj bonvenigas la pretecon de la Vegetara Sekcio helpi organizantojn de ontaj Kongresoj pri planado de ekvilibraj manĝoj.

Deklaracio

La 86-a SAT-Kongreso okazinta en Madrido (Hispanio) de la 28-a de Julio ĝis la 4-a de Aŭgusto 2013
 gratulas la agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj alvokas la EU-ŝtatojn, kiuj membras en la Frontex-sistemo, ĉesigi la ĉikanojn ;
 kontentas pri la kreskanta preteco en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj ;
 atentigas pri la malekvilibriĝo de la tuttera ekologia sistemo, kaj pri la neceso ŝanĝi ne nur ekologirilatajn homajn kondutmanierojn, sed ankaŭ la socian sistemon mem al tia, kia ebligas enradikigon de daŭripovaj, ekologie respondecaj praktikoj ;
 instigas al disvolviĝo de la 15M-movado en Hispanio kaj ties pacema postulado de la rajto mem decidi pri la socia estonteco, kiel ilustrite de la agado de la ĥoro Solfónica ;
 energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio