Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 09an de aŭgusto 2013
puce La 10an de aŭgusto 2013
puce La 23an de aŭgusto 2013
puce La 30an de aŭgusto 2013

La 09an de aŭgusto 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 09an de aŭgusto 2013

Mi ekiris al Eŭropo la 11an de julio kaj revenis hejmen la 3an de aŭgusto. Dum tiuj pli ol 3 semajnoj okazis diversaj aferoj rilataj al la energipolitiko kaj la nuklea akcidento.

Granda venko de Liberala Demokratia Partio

La 21an de julio okazis ĝenerala elekto de la Ĉambro de Konsilistoj. Duono da konsilistoj estis reelektitaj, kaj Liberala Demokratia Partio (LDP) venkegis. Tiu konservativa partio preskaŭ ĉiam regis Japanion post la dua mondmilito krom mallonga periodo, kaj dume ĝi enkondukis atomenergion. En 2009 ĝi malvenkis kaj la nova registaro de Demokratia Partio (DP) naskiĝis. Sed tiu DP prefidadis la popolanojn, sekve en la lasta jaro ĝi malvenkis en la elekto de Ĉambro de Deputitoj, kaj nun ĝi staras ĉe la sojlo de malapero.
LDP, kiu tute ne pardonpetas pri la enkonduko de atomenergio kaj tute ne sentas sin kulpa pro la nuklea akcidento, volas refunkciigi plej multajn nukleajn reaktorojn, kaj senhonte eĉ planas eksporti japanajn reaktorojn al eksterlando. Nun ĝi havas 115 seĝojn el la tuta seĝaro de 242, kaj troviĝas koaliciaj partioj, do ĝi povos regi Japanion laŭ sia volo. Tiu rezulto de la elekto estas tre terura por tiuj, kiuj kontraŭas atomenergion.
Ankoraŭ pli ol dunono de la popolanoj kontraŭas refunkciigon de nukleaj reaktoroj, kaj tiuj voĉoj iris al Japana Komunista Partio (JKP). Ĝi multigis siajn seĝojn de 6 al 11. JKP neŝanceleble postulas nuligon de atomenergipolitiko, pro kio multaj homoj subtenis ĝin. Kvankam ĝi estas malgranda, ni esperas, ke ĝi kontraŭstaros kontraŭ LDP.

Kvar elektraj kompanioj petis refunkciigon de 10 reaktoroj

La 8an de julio, kiam la nova kriterio pri refunkciigo de reaktoroj estis leĝigita, kvar elektraj kompanioj prezentis petskribojn pri refunkciigo de 10 reaktoroj al la Nuklea Reguligada Aŭtoritato. Tiuj reaktoroj estas Tomari n-roj 1, 2 kaj 3 en Hokajdo (norda insulo), Takahama n-ro 3 kaj 4, Ooi n-roj 3 kaj 4 en Kansajo (okcidenta Japanio), Ikata n-ro 3 en la insulo Ŝikoku, Sendai n-ro 1 kaj 2 en la insulo Kjuuŝuu. Ankaŭ TEPCO intencis peti la refunkciigon de reaktoroj en la gubernio Niigata, sed la gubenestro forte kontraŭis, do ĝi devis rezigni.
Tiuj 10 reaktoroj ne plenumas la kriterion. Ekzemple ili ankoraŭ ne estas ekipitaj per ventoliloj kun filtriloj, sed la Aŭtoritato ial donis al la kompanioj 5-jaran prokrastan tempon por ebligi tiujn prezenti la peton.

300 tunoj da poluita akvo eniras en la maron ĉiun tagon

Ĝis nun TEPCO publikigis, ke 1000 tunoj da akvo el la monto enfluas en la maron ĉiun tagon kaj el tiuj, 400 tunoj enfluas en la terenon de la nuklea centralon n-ro 1 de Fukuŝimo kaj fariĝas poluita akvo.
Sed Stabejo respondeca pri nuklea krizostato publikigis sian provan kalkulon, ke 300 tunoj el la ceteraj 600 tunoj fariĝas poluitaj pro la poluita tero ĉirkaŭ la reaktordomoj. Kiam komenciĝis tiu enfluo, ne estas klare, do troviĝas ebleco, ke la afero jam komenciĝis ekde la akcidento. La tereno de la nuklea centralo n-ro 1 estas plena de bareloj da akvo. TEPCO planas konstrui murojn el glaciigita tero ĉirkaŭ la instalaĵoj por malhelpi la akvoenfluon, sed la efiko de tiuj novaj muroj ne estas klara kaj troviĝas problemo, ĉar oni bezonas 1-2 jarojn por finkonstrui la murojn kaj oni neniam antaŭe provis tiajn grandskalajn murojn. TEPCO mem ne povas kovri la elspezon, do la registaro decidis buĝeti por tio.
Je la novaĵo pri enfluo de poluita akvo, fiŝistoj en Fukuŝimo estas koleraj. Ili komencis provfiŝkaptadon en junio, sed ili ne plu faros tion.

Oni planas konstrui murojn el glaciigita tero ĉirkaŭ la nuklea instalaĵoj.

Voĉoj de loĝantoj de Fukuŝimo

Daŭras suferoj de Fukuŝimo
S-ino Sakamoto Joŝie 52-jara, laboranta en maljunulejo

Okaze de la nuklea akcidento mi translokiĝis de mia hejmurbo Tomioka al la montara urbo Aidu. Mia domo en Tomioka nun estas nesto de ratoj. Kampoj estas kovritaj de herbaĉoj. Mia kara hejmloko, kie ni vartis niajn infanojn, tute ŝanĝiĝis.
Miaj gepatroj suferis pro la milito. Kial ili, pli ol 80-jaraj, devis forlasi sian hejmon ? La ŝtato suferigis la popolanojn per la milito, kaj enkondukis atomenergion por la ekonomio, sekve aperis tiu mizera stato de Fukuŝimo.
Kiam oni povos solvi la problemon de la akcidento, neniu scias. Laboristoj en la centlalo ĉiam timas la elmetiĝon. Gepatroj maltrankvile nutras siajn gefilojn en la lokoj ne sufiĉe purigitaj. Se aliaj rektoroj ekfunkcios, la samaj aferoj povos okazi en la tuta Japanio.
(la 15an de julio 2013, la ĵurnalo Asahi)

Aldonu la respondecon de la ŝtato kaj la elektraj kompanioj kiel kondiĉojn por la refunkciigo
S-ro Takano Icuo 71-jara senlaborulo loĝanta en la gubenio Mijagi

Kvar elektraj kompanioj prezentis petskribon pri refunkciigo de 10 reaktoroj. La ĉefministro Abe diris, ke la registaro aprobos la refunkciigon de la reaktoroj, kiujn Nuklea Reguligada Aŭtoritato konstatis sekuraj.
Kiu prenis sur sin respondecon pri la nuklea akcidento ? Liberala Demokratia Partio, kiu enkondukis la atomenergion, kaj TEPCO, kiu ne prenis la taŭgan kontraŭrimedon kontraŭ la cunamo, estas kulpaj pro la akcidento. Ankoraŭ nun 150000 fukuŝimanoj ne povas reveni hejmen. Iliaj hejmoj estas nun nestoj de ratoj, aproj kaj simioj. Ili ne povos vivi tie same kiel antaŭe.
Vi, kiuj loĝas ĉirkaŭ la reaktoroj en la tuta Japanio, venu kaj vidu la realon de Fukuŝimo. La ĉefministro Abe, aldonu la respondecon de la ŝtato kaj la elektraj kompanioj kiel la kondiĉojn por la refunkciigo de la reaktoroj.
(la 17an de julio 2013, la ĵurnalo Asahi)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio