Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Infankongreso
puce Kiel atingi Dinan-on ?
puce Tranoktado
puce Ĉirkaŭ la kongresurbo

Ĉirkaŭ la kongresurbo

La orienta parto de nia departemento ‘Côtes d’Armor’

La urbo Dinan situas je kelkaj kilometroj de la departemento Ille et Vilaine, kie oni povas viziti Saint Malo, Dinard, Cancale kaj iom pli foren la faman Mont Saint Michel.

strato en "Dinan"

La vorto "Dinan" devenas de Din An. Din signifis "monteto" en la kelta lingvo, kaj Anna estis honorita kiel la diino de la patrinoj en la kelta religio. Eble pro tio Anna fariĝis poste la ĉefa katolika sanktulino de Bretonio.
Konstruita sur altaĵo, je 75 metroj super la marnivelo, elstaranta super la rivero Rance, ĝi celis kontraŭi iun ajn malamikon. Tamen, ĝi estis ofte kaptita. Sur la tapiŝo de Bayeux, ni povas vidi la dukon de Bretonio doni la ŝlosilon de la urbo al la duko de Normandio. Ek de la 13a jarcento, Dinan fariĝis unu el la ĉefaj urboj de la Dukoj de Bretonio. La fortikaĵoj kaj la ĉefturo atestas pri tiu grava rolo.
Se vi vizitos nian urbon, vi povos miri pli ol 100 trabfakajn domojn kaj piediri laŭ vojoj de Bertrand du Guesclin, Jean de Montfort, Anne de Bretagne kaj aliaj famaj personoj...

Quévert estas urbeto apud Dinan. En Quévert okazas la festo de la pomo kaj la festo de parfumoj ĉiujare.
Dum la festo de parfumoj, ĉiuj knabinoj ,kiuj naskiĝas dum la lasta jaro, ricevas novajn rozarbetojn kreitajn speciale por ili.
En la rozĝardeno estas genealoga arbo de la rozo nomita "Reine Marie-Antoinette"
La devizo de Quévert estas : "Anstataŭ plendi pri dornohavaj rozoj, ĝoju pri rozohavaj dornoj"

La Bretona erikejo estas fama en la legendoj de nia lando. Kiam noktiĝas, alvenas tien la koboldoj, kiuj dancadas dum la tuta nokto, inter la uleksoj, la genistoj kaj la erikoj. La radioj de la luno lumigas la pejzaĝon, kaj oni povas aŭdi strangajn muzikon kaj kantojn.
Feliĉe aŭ bedaŭrinde vi renkontos ilin, dependas de ilia humoro.....
Tiu erikejo plaĉas al mi nur en la legendoj. Fakte, en nia acida grundo, ĝi ĉie superabundas. Sufiĉas unu semo de genisto, kaj ...ek ! ĝi elkreskas tre rapide por la plezuro de la ĝardenisto....
Do, se vi volas kultivi legomojn, necesas aldoni kalkŝtonoj al la grundo. Tamen kelkaj ne ĝemas pri tiu fakto.... Venu gustumi niajn mirtelojn kaj miri niajn rododendrojn kaj acerojn. Des pli ke ofte pluvas, ankoraŭ estas pli bone....

La Ranco
Tiu rivero naskiĝas apud Collinée , kaj enfluas en la Manikon.
Ĝi estas cent du kilometrojn longa. Oni konsideras ĝin kiel rivereton ĝis Evran. Ĝia akvo estas dolĉa. Poste, ĝi estas kanaligita pli larĝa sed malplirapida. Saleta iĝas akvo post la kluzo du Châtelier. Ekde tiu loko, pli grandiĝas la rivero. En la enfluejo, la fama baraĵo konstruita inter Saint Malo kaj Dinard decidas pri la alveno kaj la potenco de la martajdo en la riveron.

Sur la dekstra bordo, Saint Malo estas fortika urbo parte ĉirkaŭata de la maro
Ĝi estas kunligita al la tero per ĝia haveno. Ĝi estas la urbo la plej vizitata en Bretonio.
Sur la maldekstra bordo, Dinard estas fama banurbo. Riĉaj britoj, ĉirkaŭ 1880, elektis tiun lokon kaj poste Eŭropaj burĝaroj. Sed post 1930 ili pli ŝatis la sudon de Francujo.
La du urboj estas kunligitaj per la baraĵo konstruita en 1967por produkti tajdenergion.

"La smeralda marbordo" ,
La "smeralda marbordo" nomiĝas tiel pro la koloro verda de la maro. Ĝi etendiĝas de la kabo Fréhel ĝis Cancale. Oni povas vidi multe da belaj pejzaĝoj kiel la lumturon de la kabo Fréhel, la kastelon Fort la Latte, la erikejon , kie kreskas la oraj uleksoj kaj la erikoj. Oni vidas ankaŭ multajn belajn havenetojn kaj banurbojn. La tajdoj estas la plej grandaj en Eŭropo. La mitulkulturo kaj la ostrokulturo estas tre famaj de Saint Cast ĝis la Monto Sankta Mikaelo.

la grupo de Dinan

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio