Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Madridaj ekskursoj (II)

Sunpordo

En la hispana Puerta del Sol, estas plej centra placo en Madrido kaj ankaŭ por la tuta Hispanio, ĉar ĉi tie troviĝas la tiel nomata “Kilometro Nulo” de la radiaj ŝoseoj de Hispanio (ekde 1950). Speciale elstaras la horloĝo de la “Poŝta Domo”, kiu estis konstruita kaj donacita en la 19-a jarcento de José Rodríguez de Losada, kies sonorilbatoj je la 12-a nokte la 31-an de decembro markas la tradician manĝadon de 12 vinberoj por la granda plimulto de la hispanoj kiel simbolo de bona sorto por la komencanta jaro. Ties sonorilbatoj estis elsendataj televide unuafoje la 31-an de decembro 1962, kaj de tiu jaro ili estas seninterrompe elsendataj de diversaj televidkanaloj de la hispana televido.

La Pordo de la Suno en ĝiaj komencoj estis unu el la alirebloj de la palisaro kiu rondiris Madridon en la 15-a jarcento. Tiu ĉi palisaro arigis en sia perimetro la mezepokan suburbon kiu floris ekster la kristana muro de la 12-a jarcento. La nomo de la pordo ŝuldiĝas al bildo pri suno kiu ornamis la enirejon. Kvankam de la 12-a al 19-a jarcento la pordo estis grava renkontiĝejo, ĝi ne estis difinita placo kiel la Plaza Mayor, kaj ĝi okupis la duonon de la nuna areo.

Kilometro Nulo

La “Poŝta Domo” estis konstruita de la franca arkitekto Jaime Marquet inter 1766 kaj 1768 ; poste ĝi estis Ministerio de la Registaro (interna) kaj Ĝenerala Ministerio pri Sekureco de la Ŝtato dum la regado de la diktatoro Francisco Franco kaj nuntempe ĝi estas la sidejo de la Prezidanteco de Madrida Regiono. Tiu ĉi Poŝta Domo estis la komenco de la posta konstruado de la ĉirkaŭo, kio hodiaŭ estas konata kiel “Puerta del Sol”, kaj de ĝia kreskanta graveco kiel centra loko de Madrido.

Post la konvertado de la Poŝta Domo en la Ministerio de la Registaro (1847), oni decidis malkonstruigi kelkajn domojn de la loko kaj du monaĥejojn por sekurigi la konstruaĵon. Kiel rezulto estas la hodiaŭa granda placo. Postaj reformoj okazis en 1959 kaj en 1986. Dum tiu lasta oni senaŭtigis grandan parton de la placo. El 2004 al 2009 oni konstruis transportan interŝanĝejon por kunigi la fervojan reton kun la subtera reto de la metroo ĉe “Sol”. Ties enirejo, simila al iglo reŝanĝis la aspekton de la Sunpordo.

Placo "Puerta del Sol"

Nune prezidas la placon statuon de la reĝo Karlo la 3-a, kiu laboris por la urba renovigo de Madrido. Aliaj vidindaĵoj estas statuoj de Mariblanka, kopio de alia malnova kiu ekzistis ĉe fontano, la simbola urso ĉe arbuto, kiu aperas en la madrida blazono kaj surtegmente reklamo de alkohola entrepreno “Tío Pepe”, survivanta al malpermeso pro populareco.

Ekde la 16-a jarcento jam estis grava komercejo. Ĉar centra renkontiĝejo, tiu loko vidis gravajn eventojn de la hispana historio kiaj akceptado de reĝoj, insurekcioj, ktp. En marto de 1766 tiu placo estis grava loko kie okazis granda parto de la Tumulto de Eskilaĉo. Tiu loko estis kie okazis unua popola ribelo de madridanoj kontraŭ la franca armeo la 2-an de majo 1808. Dum la tuta 19a jarcento estis areo de kafejoj kaj trinkejaĉoj kie oni babiladis pri la politikaj eventoj kaj kie kunsidis diversaj grupoj laŭ la epokoj, nome de artistoj, verkistoj, de revoluciuloj kiaj liberaloj, respublikanoj, socialistoj ktp.

Karlo la 3-a

La 12-an de novembro de 1912, la ĉefministro José Canalejas estis mortpafita ĉe la librovendejo San Martín fare de anarkiisto. Poste estis kie okazis la proklamo de la Dua Hispana Respubliko la 14-an de aprilo, 1931. Dum la Hispana Enlanda Milito la placo suferis oftajn bombardadojn fare de la armeo de Francisco Franco kiu preskaŭ sieĝis la urbon, tiele la 17-an de novembro granda bombo kreis krateron de 20 m de diametro kaj 15 m de profundo, kio elirigis eĉ la relojn de la metroo al la surfaco. La 31an de decembro oni bombardis dum la celebro de la jarfinaj vinberoj. Post la milito oni konstruis grandajn vendejojn en la areo kaj oni disvastigis la vendadon de loterio kaj ĵurnaloj, kio fakte jam estis tradicia. La 13an de septembro de 1974 ETA atencis kontraŭ kafejo Rolando de la apuda strato Correo, apuda siavice al la prizono, kie kutime ĉeestis policanoj : tiu bombo okazigis 12 mortintojn kaj pli ol 70 vunditojn.

La 21-an de majo 2011 en la tuta Hispanio post kelkaj tagoj de manifestacioj de junuloj kontraŭ la malperfekta politika sistemo, miloj de manifestaciantoj defiis malpermeson manifestacii la tagon antaŭan al lokaj kaj regionaj balotadoj. Tio okazis ĉefe en tiu centra madrida placo Puerta del Sol (kies nomo denove famiĝas tra la tuta mondo), sed ankaŭ en centoj de hispanaj urboj kaj eĉ ambasadejoj.

Callao kaj Gran Vía

Callao [kajAo], nomita tiele laŭ loko kaj polemika batalo en Peruo en majo 1866, estas placeto en la mezo de la Gran Vía (granda vojo), ĉefa strato madrida de vendejoj, kafejoj kaj kinteatroj. Ĝi estis konstruita el la 1910-aj jaroj al 1940-aj jaroj. Estas kelkaj altaj konstruaĵoj kiuj iam estis konsiderataj nubskrapuloj, kiuj perdis hegemonion pro la apuda konstruaĵo Telefónica. Sur unu el tiuj konstruaĵoj estas reklamo de Schweppes, kiu survivis al malpermeso, iĝis tipa kaj aperis en multaj filmoj, ekzemple “La demonitago” (El día de la bestia).

Placo "Callao"

Gran Vía estas grava strato madrida. Ĝi komenciĝas en la strato Alkalao kaj finiĝas en la Placo Hispanio. Ĝi estas grava mejloŝtono de la urbo ekde la komerca, turisma kaj libertempa vidpunktoj. En tiu lasta aspekto ĝi famas pro siaj kinejoj, kvankam dum la lastaj jaroj kelkaj el ili fermiĝis kaj aliaj sukcese konvertiĝis al muzika teatro, pro kio la sekcio inter la Placo Kajao kaj la Placo Hispanio estas konata kiel “la madrida Broadway”. La sekcio inter la Red de San Luis kaj la Placo Kajao gastigas multnombrajn butikojn de internaciaj mod-ĉenoj. Granda Vojo estas sendube unu el la lokoj plej vizitataj de turistoj pro la diverseco : vendejoj, hoteloj, librovendejoj, restoracioj, trinkejoj, placoj kaj el ĝi alireblas al aliaj gravaj stratoj de la madrida urbocentro.

Strato "Gran Vía"

La konstruado estis planita dum la tuta dua duono de la 19a jarcento kaj la konstruado mem komencis nur en 1910, solene inaŭgurita de la reĝo Alfonso la 13a. Por ĝi oni malkonstruis lernejon, palacojn, preĝejojn ktp. La konstruaĵo Telefónica estis konstruita el 1926 al 1929, kaj estis unu el la unuaj nubskrapuloj en Eŭropo (unua en Hispanio), krom la plej alta de Madrido ekde tiam ĝis 1953, kiam la konstruaĵo España de la fratoj Otamendi, je 500 m, en la Placo Hispanio, prenis la rangon. Ĝi estis pli alta ol la permesita tiama alto pro teknikaj necesoj de la enhavo. Dum la Hispana Enlanda Milito ĝi estis bombardita ekde monteto Garabitas, ĉar temis pri strategia loko, sed bomboj frapis ĉefe la plej altajn etaĝojn (8a supren), kiuj estis abandonitaj, dum la telefoncentro plufunkciis dum la tuta milito ĉefe por eksterlandaj ĵurnalistoj. Diversaj eroj de la strato ricevis diversajn nomojn laŭ la historio.

Nun estas 41 hoteloj, 15 bankoj, 4 kinejoj (el iamaj 12), 3 teatroj kaj 2 muzeoj. Ĝi aperis en multaj filmoj kaj eĉ oni komponis zarzuelon pri la skandalo pro ties konstruprojekto.

Placo Hispanio

Ĝi estas granda placo en la urbocentro, en kies centro troviĝas fontano dediĉita al verkisto Miguel de Cervantes. En la placo kaj ĉirkaŭe troviĝas du simbolaj konstruaĵoj de la urbo : nome Turo Madrido (1957) kaj la Konstruaĵo Hispanio, krom la Domo Gallardo kiel ekzemplo de la madrida modernismo kaj la sidejo de la Konsilantaro pri Kulturo. La Turo Madrido altas 142 m kaj estas unu el plej altaj konstruaĵoj de la urbo, videbla ekde granda parto de Madrido. Ĝi estis dum kelkaj jaroj la plej alta konstruaĵo el betono en la mondo. La konstruaĵo Hispanio estas 117 m alta kaj aktuale ripariĝas, sed ĝis 2006 gastigis hotelon, luksajn loĝejojn, oficejojn kaj vendejojn. El tiu ĉi placo eliras la tre trairataj stratoj Gran Vía, Princesa kaj Cuesta de San Vicente. Ĝi troviĝas ankaŭ apud la strato Bailén, kio proksimigas ĝin al la Madrida Reĝa Palaco. Tre proksime de ĝi troviĝas ankaŭ la Templo de Debod.

Placo "Plaza de España"

Ĝuste en la placocentro troviĝas la Monumento al Miguel de Cervantes kun la statuoj de Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza, baseno kaj ĝardenoj. La kreado de tiu monumento estis realigata omaĝe al la tria jarcento post la plublikigo de la dua parto de Don Kiĥoto, en 1915, kaj la forpaso de ĝia verkinto (1547-1616), en 1916. La aŭtoro de tiu projekto estis arkitekto kaj skulptisto Rafel Martínez Zapatero, kiu kalkulis je kunlaboro de Pedro Muguruza Otaño. La aldonita skulptaĵoj estis verkoj de Lorenzo Coullaut Valera. La monumento estis finita kiam estis aldonitaj la skulptaĵoj pri Dulcinea kaj Aldonza Lorenzo, aliaj figuroj de la fama romano. Alude al la universaleco de tiu pinta verko de la hispana literaturo el ĉiuj epokoj, la monumento ekrigardas la kvin kontinentojn, ĉiuj el ili legantaj la verkon de Cervantes. Super la fontanoj, estas reprezentita la Hispana Literaturo, epoke vestita kaj tenante libron en la dekstra mano. La plej ofta ornama arbo tie estas olivarbo, omaĝe al pejzaĝo de La Manĉo kiu inspiris al Cervantes verki sian majstran verkon.

Templo de Debod

Temas pri templo el la Antikva Egiptio kiu nuntempe staras okcidente de la Placo Hispanio, ĉe la Promenejo Pintor Rosales (Okcidenta Parko), sur altaĵo kie troviĝis la Kazerno La Montaña (kie okazis sanga epizodo de la enlanda hispana milito). Je ĝia translokiĝo al Hispanio, ĝi estis aranĝita laŭ la sama orientiĝo en ĝia origina loko, nome de oriento al okcidento. La Templo estis donaco de Egiptio al Hispanio en 1968, kiel danko pro la hispana helpo, post la internacia alvoko fare de Unesko por la savado de la temploj de Nubio, ĉefe tiu de Abu Simbel, en danĝero je malapero pro la konstruado de la akvorezervujo de Asuano. Egiptio donacis kvar el la savitaj temploj al diversaj landoj kiuj kunlaboris : nome Dendur al Usono, Elesija al Italio, Taffa al Nederlando kaj Debod al Hispanio. La templo havas ĉirkaŭ 2200 jarojn.

Iama loko de la kazerno "La Montaña"

Sur tiu loko staris kazerno La Montaña (montokazerno), konstruita en la 19a jarcento, sur la loko kie okazis la mortpafado de “patriotoj” de la insurekcio kontraŭfranca de 2a de majo de 1808. La 19a de julio 1936 rifuĝiĝis en la kazerno puĉaj militistoj kaj falangistoj. La respublika apogantoj (kaj militistoj kaj milicanoj) sieĝis, venkis kaj mortigis dume el 500 al 900 puĉistojn.

Senato

Ĝi estas malalta ĉambro de la Hispana Parlamento, kiu teorie utilas kiel regiona kribrilo de la parlamentaj decidoj kaj praktike utilas por nenio, ĉar la kongreso finfine decidas ĉion. Dum la Dua Hispana Respubliko la Senato estis nuligita. Post la Hispana Transiro al Demokratio, la reĝo rajtis libere kaj persone elekti senatanojn. Nun oni multe kritikas tiujn kostegajn kaj neutilajn institucion. Lastatempe okazis polemiko, kiam oni elspezis 450.000 eŭrojn por nova retejo kaj la saman tagon de la inaŭguro estis piratigita per diraĵoj kiaj “Aquí no trabaja ni Dios” (ĉi tie laboras neniu, nek Dio mem), “esta mierda cuesta 437.000 euros” (tiu fekaĵo kostas 437.000 eŭrojn), ktp. Poste informadikisto montris saman produkton per libera programaro kun kosto nula, kaj poste oni montris koruptajn rilatojn inter senata funkciulo kaj la entrepreno kiu ricevis la mendon de la retejo.

Reĝa Palaco

La Madrida Reĝa Palaco, ankaŭ nomata “Orienta Palaco”, estas la oficiala rezidejo de la hispanaj reĝoj. Ĝia konstruado komenciĝis en 1738 fare ĉefe de italaj arkitektoj kiaj Francesco Sabatini. Ĝi estas konsiderata kiel la plej granda reĝa palaco en Okcidenta Eŭropo rilate al ties etendo, kun 135.000 m² kaj pli ol 3.418 ĉambroj. Ĝi gastas gravan art-historian heredaĵon de muzikaj instrumentoj, pentraĵoj, skulptaĵoj kaj tapisoj. Ĝi estis la loĝejo de la reĝoj de Hispanio ĝis la jaro 1931. En la konstruaĵo ankoraŭ estas celebrataj akceptofestoj, oficialaj eventoj kaj grandaj ŝtataj ceremonioj. Tamen, la vera rezidejo de la reĝa familio estas la eksterurba Palaco de la Zarzuelo, kie la nuna gemonarkoj ekloĝis post ilia geedziĝo en 1962, malakceptante la loĝadon en la urbocentra palaco fare de la reĝo Johano Karlo la 1-a. La lasta monarko kiu loĝis en la palaco je sinsekvaj jaroj estis Alfonso la 13-a, kvankam ankaŭ loĝis tie Manuel Azaña, prezidento de la Dua Hispana Respubliko, kiu estis la lasta ŝtatestro kiu rezidis en la palaco. Dum tiu periodo estis konata kiel “Nacia Palaco”. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas salono, apud la reĝa kapelo, kiu estas konata kiel “la oficejo de Azaña”.

Statuo de Filipo la 4-a kaj Reĝa Palaco

La palaco estas ĉirkaŭita de ĝardenoj kaj placoj. En la Placo Orienta estas statuoj de hispanaj reĝoj ; la statuo de Filipo la 4-a estas konsiderata unu el unuaj rajdostatuoj starantaj sur malantaŭaj ĉevalpiedoj. Tiu placo estis ekkonstruita post detruo fare de la napoleona reĝo Jozefo la 1-a de ĝistiamaj domaroj. La placo estis simbole ege uzata dum la frankismo por manifestacioj de apogo al la diktatoro, ĉefe kiam venis problemoj por la reĝimo, la subtenantoj de la diktatoro uzis la ŝtatajn rimedojn por venigi amasojn da manifestaciantoj. Franko diskursis el balkono.

Viadukto

Estas populara historia memmortigejo. La nuna viadukto estis konstruita en 1978, nome la tria de tiuj konstruitaj en tiu loko ; iam oni konstruis unu en la 1930-aj jaroj por anstatŭi alian el fero de 1874. La celo de la viadukto de Segovio estas la plilongigo de la strato Bailén, en ties supra parto, por eviti la malnivelon de la Strato Segovio, kiu estas perpendikulara malsupre.

Plaza de la Villa

En ĝi eblas kontempli tri epokojn kaj domojn de iamaj famaj verkistoj. Ĝi troviĝas en la historia urbocentro, apud la strato Mayor. En ĝi havas komencon tri etaj stratoj, kiuj korespondis al la antikva mezepoka dizajno de la urbo. En ĝia ĉirkaŭo troviĝas la fasadoj de tri konstruaĵoj arthistorie altvaloraj, konstruitaj en sinsekvaj jarcentoj. La plej antikva estas la Domo kaj Turo de la familio Lujanes (15-a jarcento), konstruita laŭ gotik-mudeĥara stilo, kiu staras en la orienta flanko de la placo. Laŭ antikveco ĝi estas sekvata de la Domo Cisneros (16-a jarcento), platereska palaco kiu fermas la sudan parton de la placo, kaj la Domo de la Vilaĝo (17-a jarcento), barokstila, unu el la sidejoj de la Madrida Urbodomo, situanta en la okcidenta parto de la placo.

Placo "Plaza de la Villa"

Plaza Mayor

Ĝi estis ĉefa bazaro de la vilaĝo. En la komenco oni konstruis domon kun portikaro, kun la celo reguligi la komercon de la placo. Post la transloĝiĝo de la nobelaro kaj gereĝoj el Toledo al Madrido en 1561, la reĝo Filipo la 2-a remodeligis la placon per la detruado de la malnovaj domaroj kaj kreado de la nuna placo. La unua konstruita domo estis la “Casa de la Panadería” (laŭvorte Domo de la Panejo). Dum la postaj jaroj la laboro daŭris ĝis la fino en 1619. La Placo Mayor suferis plurajn incendiojn laŭ la paso de la tempo, la unua okazis en 1631, la dua en 1670 kaj la lasta el la incendioj, kiu brulis kvaronon de la placo, okazis en 1790, kaj Francesco Sabatini okupiĝis pri la fajrestingado. En 1848, estis starigita la surĉevala statuo de Filipo la 3-a en la placocentro.

Placo "Plaza Mayor"

Ĝi estas rektangula, 129 m longa por 94 m larĝa, tute fermita de loĝejoj trietaĝaj, kun totale 237 balkonoj al la placo. Disponas de naŭ alirpordoj, el kiuj la plej konata estas “Arco de Cuchilleros” [kuĉijEros] (arko de tranĉilistoj), en la sudokcidento de la placo, tiel nomita ĉar iam la tranĉilistoj liveris tranĉilojn al la buĉistoj kiuj profesiis ene de la placo. En la areo estas tipa zono por trinkejoj kaj restoracioj. Dimanĉe okazas ene de la placo merkato pri diversa kolektado ĉefe de poŝtmarkoj kaj moneroj. Kristnaske estas alitipa merkato por tiamaj produktoj ekde 1860. Maje kaj foje okazas koncertoj kaj aliaj festivaloj. Iame ĝi estis scenejo de taŭrludado, aŭtodafeoj (kun diversaj eŝafodoj antaŭ diversaj domoj depende de la puntipoj), aliaj ekzekutoj, ktp.

Tirso de Molina

Estis monaĥo de la 17a jarcento fama pro siaj teatraĵoj. Ties teatra skolo uzis hispanecajn temojn « ĉu historiajn ĉu religiajn ĉu amajn », aktivegajn rakonterojn per liberega trouzo de strofo-, tempo- kaj lokoŝanĝoj. Tiu teatrotipo estis vere popola kaj pro tio ankaŭ la teatraĵoj de Tirso de Molina estis konataj kaj ŝatataj de la tiama publiko. Liaj teatraĵoj elstaras pro kelkaj ecoj, ekzemple la intereso kiun ricevas la inaj roloj kaj la aktivaj ludoj kiujn tiuj devas rolludi ekzemple per kaŝoj aŭ ĉefe per alivesti sin en viron, kion multaj aliaj aŭtoroj faris tiam « Lope de Vega en almenaŭ cento da teatraĵoj », sed kio ŝokis tiujn kontraŭulojn kiuj vidis tion nedece fare de monaĥo. El burlador de Sevilla y convidado de piedra (La sevila tromploganto kaj ŝtona invitito) dumlonge atribuita al li estas konsiderata kiel ĝermo de la mito de Don Juan. Alia amuza verko estas Don Gil de las calzas verdes (Don Ĥil, la verdakulotulo, kie aperas ina rolulino tre moderna.

Placo "Tirso de Molina"

Akso Castellana-Recoletos-Prado kaj Cibeles

Placo Cibelo estas konektejo inter la trafika akso nordo-sudo formita de avenuoj Castellana-Recoletos-Prado kun la eniro el oriento tra la Pordego Alkalao al Sunpordo kaj Gran Vía okcidenten. La tri avenuoj enhavas gravajn instancojn, kiaj Novaj Ministerioj, stadiono de Real Madrid kaj financejoj AZCA kaj Kvar Turoj en Castellana, ĝis Placo Kolumbo sude, kie ekas Recoletos ĉe Nacia Biblioteko kaj Arkeologia Muzeo al Cibelo, kie ekas Promenejo Prado kie estas Muzeo Thyssen, Muzeo Prado kaj Botanika Ĝardeno. La akso estas ofte scenejo por manifestacioj.

Placo "Plaza de Cibeles"

La fontano temas pri la diino Cibelo, reprezento de la grundo, la terkultivado, fruktodoneco, sur ĉaro tirata de leonoj. La nuna placo en la komenco nomiĝis Placo Madrido kaj en la jaro 1900 nomiĝis Placo Castelar. Nuntempe ĝi estas ĉirkaŭata de grandaj konstruaĵoj : Palaco Buenavista (Ĝenerala Kazerno de la Armeo), Palaco Linares (Domo de Ameriko), Palaco de Komunikaĵoj (antaŭe la sidejo de la Poŝto kaj nune la Madrida Urbodomo) kaj Banko de Hispanio. Dum la Hispana Enlanda Milito la fontano estis protektita per sablosakoj. Estas interesaj fotoj de tiu epoko. Aktuale tiu punkto estas kunvenejo kiam la ĉefa futbalteamo de Madrido nome Real Madrid venkas en speciala konkurado. Tio okazigis ofte publikajn tumultojn kaj foje eĉ detruetojn de la skulptaĵo.

Alkalaa Pordego

Ĝi estis konstruigita de la reĝo Karlo la 3-a, verko de la arkitekto Francesco Sabatini. La Pordego troviĝas sur la “Plaza de la Independencia”, en la vojkruciĝo de la stratoj Alcalá kun aliaj, kaj ĉe la Pordo de Hispanoj, ĉefa enirejo de la ĝardenoj Retiro. Same kiel la strato, la pordo ricevas sian nomon pro tio ke ĝi troviĝas sur la vojo kiu kondukis al la urbo Alcalá de Henares. Antaŭe ekzistis alia Pordego Alkalaa, konstruita el brikoj iom pli okcidente konstruita en 1599 pro la alveno de Margareto de Aŭstrio, edzino de la reĝo Filipo la 3-a, al la urbo. Tiu pordo, kiu funkciis kiel enirejo al la urbo laŭ la reĝa vojo de Aragono kaj Katalunio, estis unu el la kvin ĉefaj pordoj kiujn havis la iama urba murego, kune kun la pordoj de Toledo, Segovio, Bilbao kaj Atoĉo. La pordegon plie popularigis ne nur en Madrido sed en la tuta Hispanio samnoma duopa kanto de la famaj kantistoj hispanaj Ana Belén kaj Víctor Manuel en la 1980-aj jaroj.

Monumento "Puerta de Alcalá"

Retiro

Plej antikvaj mencioj pri la parko devenas el epoko de Katolikaj Gereĝoj, fondintoj de la Monaĥejo de la Hieronimanoj, ĉe kiu estis reĝaj lokoj konataj kiel “el Cuarto” nome la ĉambro aŭ kvarono. Dum la regado de Filipo la 2-a (16a jc) oni konkretigis la uzadon de tiu zono kiel retiriĝejo aŭ por religia apartiĝo, de tie la nomo Retiro. En epoko de Filipo la 4-a (17a jc) oni decidis, ke la iama cuarto iĝu Palaco por festoj, teatraj ludoj, taŭrludado, ktp. Venontaj monarkoj ŝanĝis la palacon el kiu konserviĝas nur la nomata Casón del Buen Retiro (Bonretira Domego), nune apartenanta al la Muzeo Prado, kiu tiam estis dancejo. Kiam Alkazaro bruliĝis, Filipo la 5a fiksis en tiu palaco la oficialan sidejon de la Kortego ĝis konstruo de la Reĝa Palaco. Karlo la 3a fermigis la spacon per kradoj kaj permesis al madridanoj aliron al la parko. Dum la napoleona invado ekde 1808, la tuta loko estis uzita de la francaj trupoj kaj ĝi suferis detruojn.

Parko "Retiro"

La centro de la nuna parko estas monumento al Alfonso la 12-a, kie iam estis boatejo de epoko de Filipo la 4-a. Ĝi estis konstruigita de la reĝino vidvino kaj la filo, venonta reĝo Alfonso a 13-a. Estas granda kolonaro ĉirkaŭ la statuo de la rajdanta monarko. Estas ankaŭ alegorioj al patrio, libereco, paco, armeoj ktp. Estis provizoraj konstruoj ĉefe por distraj celoj, kiaj la Casa de Vacas (Bovinejo), konstruita en 1874 kiel bovinejo kaj laktovendejo por preterpasantoj. Incendio detruis la konstruon, kiu, rekonstruita, utilas aktuale kiel ekspoziciejo. Estas kulturejoj ankaŭ Palaco Velazkez kaj Vitra Palaco de fino de la 19a jc., plej bonaj montroj de fera arkitekturo. La Vitra Palaco estis pensita por ekspozicio pri Filipinoj, tiam hispana kolonio, kiel varma loko por la tiea faŭno, tute konstruita preskaŭ nur el fero kaj vitro. Inter ĉefaj tre artaj fontanoj elstaras la ŝajne unika monumento dediĉita al diablo en la tuta mondo, nome la Falinta Anĝelo. Ankaŭ estas populara la fontano de la emidoj, konstruita por memorigi la naskon de Isabel la 2-a, plenplena je simboloj kiel deziroj al la futura reĝino.

Atoĉa

Estas populara nomo por placo oficiale nomita de Imperiestro Karlo la 5-a, inter Promenejo Prado, deklivo Claudio Moyano, kun popularaj surstrataj vendejoj de uzitaj libroj, kaj trajnstacio Atoĉa kiu ĉefe utilas por fervojoj suden de Hispanio. Ĉe la placo estas ankaŭ la Muzeo Reĝino Sofía kaj la Ministerio de Agrikulturo. En 1968 oni konstruis komplikan sistemon de altaj vojoj, nome populare Skalekstrik. Tuj oni konstatis, ke ĝi ne helpis la trafikon krom malbeligi la areon. Do, en 1985 oni ekis malkonstruon kaj rekonstruon kiu finis en 1992.

Strato "Cuesta (Deklivo) de Moyano"

La Muzeo Reĝino Sofía temas pri moderna arto kaj enhavas ekzemple kolektojn de Dalí, Picasso kaj Miró. La konstruaĵo estis iam hospitalo.

La 11a de marto 2004 okazis atencoj fare de islamistoj en trajnoj kiuj venis el la areo de Alkalao al Madrido. Mortiĝis preskaŭ 200 homoj kaj vundiĝis preskaŭ 2000. Tio havis rezultojn sur la enlanda politiko. Nun estas monumento al la mortintoj ĉe la stacidomo.

Promenejo Prado

Estas unu el plej antikvaj de la urbo. Estas akso de la muzea triangulo, nome Thyssen, Prado kaj Reĝino Sofía jam pli sude. La nomo Prado (herbejo) rilatas al ĝardenoj kaj sendomaj areoj ĉirkaŭ monaĥejo de Hieronimanoj. Estas tie ankaŭ la Botanika Ĝardeno.

Muzeo Prado

Ĝi entenas kelkajn el la plej belaj kolektoj de eŭropaj pentraĵoj, datiĝantaj ekde la 14-a jc., ĝis la komenco de la 19-a jarcento. Ĝi estas unu el plej gravaj kaj certe la 11a plej vizitata en la mondo en 2010. La plej famaj kaj multnombraj verkoj estas tiuj de Diego Velázquez (48), Francisco de Goya (152) kaj Hieronymus Bosch (almenaŭ 6). Sed troviĝas ankaŭ pentraĵoj fare de El Greco (36), Petro Paŭlo Rubens, Rafaelo, Tiziano (40), Bartolomé Esteban Murillo, Sandro Botticelli, Karavaĝo, Alberto Durero, Rembrandt kaj Paolo Veronese. Oni montras ĉirkaŭ 1,150 verkojn el totalo de pli ol 8,600 : la resto atendas en subteraj keloj pro spacomanko. La kerno devenas el reĝaj kolektoj, pro kio temas pri kolekto limigita al ties rilatoj kaj emoj. Mankas la enciklopedia tendenco de la Luvro, Hermitaĝo aŭ Nacia Galerio de Londono. El skoloj elstaras la hispana, flandra kaj itala (ĉefe venecia) kaj poste iome la franca kaj malpli la germana, nederlanda kaj brita (portretoj). Krom pentraĵoj estas ankaŭ skulptaĵoj kaj ornamaj artaĵoj.

Muzeo de "El Prado"

Placo Neptuno

Oficiale nomita Placo Cánovas del Castillo. Tie estas hoteloj kaj la Muzeo Thyssen-Bornemisza. Ĉefa enhavo estas la fontano Neptuno, tria simbola monumento, konstruigita de la urbaniza plano de la reĝo Karlo la 3-a, kun Pordego Alkalao kaj fontano Cibelo. Simbolo rilatas al maro, ĉar tiama Hispanio ankoraŭ dependis de la kolonioj, kun kiuj rilatis danke al mararmeo, kiun la burbona reĝo planis reformi.

Fontano de Neptuno

Ĝi estas simbola renkontiĝejo por la triumfoj de la rivala teamo de Real Madrido nome Atletiko Madrido. Lastatempe la polico ne permesas manifestaciojn antaŭ la kongresejo (parlamento) kaj plej proksime estas tie.

Deputitejo

Temas pri novklasikisma konstruaĵo de la 19a jarcento. Tiam estis monaĥejo kaj fakte unuaj kunsidoj de 1834 okazis en ties preĝejo. La konstruo de la nova parlamentejo ekis en 1843 kaj inaŭguro okazis en 1850. Poste venis reformoj kaj ampleksigoj. La fasado montras portikon kun 6 grandajn kolonojn de korintia ordo, kiuj eltenas triangulan frontonon. Tiu granda pordego rezerviĝas por solenaj eventoj, dum ĉiutage oni uzas flankan enirejon. Flanke de la kolonaro deĵoras skulptaĵoj de du bronzaj leonoj ; iam estis aliaj el malpli bona kvalito, kiuj estis anstataŭitaj de tiuj konstruitaj el bronzo fandita el kanonoj kaptitaj al la maŭroj en Maroko, 1860. La leonoj reprezentas klasikajn geheroojn, dum la popolo nomigas ilin foje Daoíz kaj Velarde pro du kapitanoj, martiroj de la insurekcio kontraŭ la francoj en 1808. En 2012 ekestis polemiko pri la kojonoj de la leonoj.

Parlamentejo de la deputitoj

Placo Antón Martín

Tiu placo kunigas la vojojn de la strato Atoĉa kie ĝi estas en la supra alto super la placo Atoĉa kun la strato Santa Isabel kaj aliaj kiaj strato León. Ĝi nomiĝas tiele laŭ religiulo de la 16a jarcento, kiu fondis hospitalon ĉe tiu placo. Ŝajne la 23an de marto de 1766 sur tiu placo ekis la Tumulto de Eskilaĉo kontraŭ reformema ministro de Karlo la 3-a, nome markizo de Eskilaĉo ; tie ĉar oftis ĉaristoj tie.

Tie staras la monumento al la advokatoj mortigitaj en Atoĉa en 1977, kvin totale. La okazintaĵo konsistis je tio, ke grupo de ekstremdekstruloj eniris en oficejo de advokatoj pri laborjuro apartenanta al Komunista Partio (PCE), ankoraŭ neleĝa en la lando (aŭ al ties sindikato), situa ĉe la numero 55a de la strato Atoĉa, kaj pafis kontraŭ tiuj kiuj ĉeestas, tiele murdante 5 personojn kaj vundante 4 aliajn. La pafintoj ne fuĝis el Madrido ĉar opiniis, ke ili estas protektitaj de la mafio de la ĝistiama Sindikato de Transporto de la Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj, kiu ĵus estis suferinta strikon organizitan de tiu sindikato al kiu apartenis la atencitoj. La enterigo de la murditaj advokatoj estis unu el la plej amasaj manifestacioj de la komenco de la demokratio en Hispanio kaj utilis kaj por unuigi la disajn fortojn demokratiajn kaj por plifortigi la komunisman tendencon kiu (spite kontraŭleĝo) aperis libere en tiu evento.

Placo "Antón Martín"
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio