Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Tuttaga ekskurso al Toledo (IV)

VIDEBLA DE EKSTERE

Ponto Alkantaro.- La vorto “alcántara” signifas en la araba “ponto”, kaj de tie la nuna hispanlingva vorto “alcantarilla” nome kloako. Spite ŝajna diferenco oni komprenu, ke temas pri sama afero. Ekzistis jam ponto tie ekde la epoko de la Romia Imperio, kaj restis dum la visigotoj kaj la araboj, sed dum la islama tempo, toledanoj foje rezistis kontraŭ ĉefurbaj kordovanoj, okazis multaj militoj kaj dum tiuj la ponto detruiĝis kaj estis rekonstruita. Estas ekstera defendoturo por eniri al la urbo kun la simbolo de la Katolikaj Gereĝoj kaj estis alia aliflanke, sed tiu detruiĝis por fari ŝoseon en 1721. Estas pontoj kun sama nomo super aŭ ĉe la sama rivero en lokoj tiom disaj kaj distaj kiom Alkantaro (romia ponto kaj vilaĝo) en okcidenta Ekstremaduro kaj kvartalo en Lisbono, Portugalio.

Ponto Sankta Marteno.- Estas mezepoka ponto situanta en la okcidenta parto de la urbo, el kiu oni povas rigardi belan panoramon kaj kiu permesas eniron tra la juda kvartalo. Ĝi estis konstruita danke al la arkiepiskopo don Pedro Tenorio en la 14a jc., kiu decidis la definitivan planon de kvin arkoj kaj du turetoj heksagonaloj kaj kun kreneloj en ambaŭ pintoj (skrinaĵo sur ŝtono en la tureto elireja referencas al tiu verko). Dum la regado de Karlo la 2-a oni reformis ĝin, plilargigis ties alirojn kaj, post unu jarcento, oni pavimis ĝin. De ambaŭ reformoj restis skribaĵoj en la interna muro de la enireja tureto, kun la imperia blazono flankita de du sidantaj reĝoj.

Estas legendo ke konstruisto eraris en la kalkuloj por la enorma centra arko kaj kiam jam la ponto estis preskaŭ konstruita rimarkis la eraron. Li ne volis malkaŝi la aferon kaj la konstruo pluis, sed li tute sciis, ke kiam pezo venos sur la ponto, tiu rompiĝos kaj kompreneble li tute maltrankviliĝos sen scii kion fari. La edzino, sciinte, iris nokte kaj incendiigis la tutan eltenan lignan konstruverkon. Tio estis konsiderata akcidento. La konstruisto povis korekti la kalkulojn kaj la ponto jam estis konstruita laŭ certa plano. La edzino estas rememorata per skulptaĵo super la arko, tamen vere la bildo estas de la tiama arkiepiskopo, kiu konstruigis la ponton.

Pordegoj

Bisagra.- (Nova) Estis pordego al la komarko la Sagra, el Bab al Sakra, pordo al Sagra, kio signifas ruĝa, blonda pro la terkoloro. Ties origino estas islama (11a jc.), kaj de tiu epoko oni konservas la centran parton, sed ĝi estis rekonstruita de Alonso de Covarrubias en la 16a jc. Estas formata de du korpoj sendependaj kun du altaj muroj kun kreneloj kiuj unuigas ilin, formante korton inter ili. La parto alurba estas de duoncirkla arko flankigita de kvadrataj turoj, fine per tegmentoj kaj blazono de Karlo la 5-a en la supra parto. La ekstera parto, atribuita al Covarrubias, estas formata de arko kun kusenecaj ŝtonoj sur kiuj apogas sin granda blazono de la Imperia Urbo Toledo, kun sia nekonfuzebla dukapa aglo. Flanke al tiu enirejo estas du grandaj turegoj cirklaj kaj kun kreneloj.

Bisagra.- (Malnova) Estis renomita de Alfonso la 6a, ĉar legendo asertas, ke sub ties arkoj eniris la kristanaj trupoj la 25an de majo de 1085, post la konkero. Ĝi estis proksime de la tombejo (makbora) kaj pro tio eble ĝi estis la ĉefa pordego de la urbo. Montras arabstilajn arkojn kun stranga lintelo. Ĝi estis konstruita en la 10a jc., en epoko de la tajfo de Toledo. Ĝi estas nomata ankaŭ Bisagra Antigua (Malnova Bisagra) por distingi ĝin el la “Nova Pordego Bisagra” kiu estis konstruita apude en 1559. Ĝi restis plej originale ĉar estis murigita kiam ekfunkciis la Nova pordego Bisagra.

Sunpordo.- El la 14a jc, epoko de la arkiepiskopo Tenorio. Mudeĥara kombinante brikon kun ŝtonmasonaĵo enhavanta religiajn simbolojn : super la hufofera arko oni metis ene de triangulo surmeton de vesto al Sankta Ildefonso en la 16a jc., kaj tre poste tute nereligiajn bildojn de suno kaj luno, kaj de tie la nomo. Sub la fenestreto de la interplektitaj arkoj estas bildo de Sankta Petro devena el prakristana sarkofago.

Proksime estas moskeo, nuna preĝejo nomita Lumkristo pro legendo, ke kiam Cido eniris en la urbo lia ĉevalo surgenuigis, oni fosis kaj oni trovis enterigitan kaŝitan kriston, kiu ricevas lumon el kandelo, ekde la epoko antaŭislama do antaŭ kvin jarcentoj. La moskeo vizitindas ene kaj ekstere. Ĉirkaŭe estas romia pavimo.

Bab al-Mardum.- Aŭ de Valmardón, kiel fonetika adapto de la araba nomo, kiu signifas blokita, eble pro la apuda Sunpordego. Datiĝas el la 10a jc., kaj eble estas la plej malnova pordego de la urbo.

Kambrono.- Aŭ Cambrón, Bab al-Jahud aŭ pordego de la judoj, ĉar estis la natura enirejo al la juda kvartalo. Proksime estis la laŭmore bestobuĉejoj de kaj islamanoj kaj judoj. Estis damaĝita dum la Hispana Enlanda Milito (1936).

Vado.- De la Vadejo aŭ de la Talvego, realigata inter fino de la 11a jc., kaj komenco de la 12a, situantas en la kvartalo de Antequeruela [antekeruela] kiu estis konata post la kristana konkero de la urbo de Toledo kiel kvartalo de Sankta Isidoro, zono de grava tradicio potfarista. La loko estis uzata por forĵeti la rubaĵojn de la proksimaj potfarejoj, kaj pro tio iom post iom kovriĝis el tiuj materialoj kaj sedimentoj ; tiele fine de la 15a kaj komence de la 16a jc., oni produktis tie ŝanĝojn, kiaj la plialtigo de ties pavimo pli ol unu metron super la origina. Spite reformojn, el la 17a jc., la Pordego Vado senuziĝis ; kaj estis definitive abandonata fine de tiu jarcento kiam restis videblaj nur ties supra parto. En la 19a jc., oni perdis ĉiun reston de la pordego, sed en la 20a jc., oni ekinteresiĝis pro ĝi, sekve de puriglaboroj ene de ĝenerala projekto de restaŭro de la muregoj de Toledo, iniciata fine de la 1990-aj jaroj.

Placo Zokodovero.- Araba nomo, kiu signifas bestomerkato, estis ankaŭ taŭrludejo, ekzekutejo de Inkvizicio. Ĝi estis la kerna centro de la urbo dum la plej parto de sia historio, funkciante kiel ĉefa placo de Toledo. Parto de ĝi estis dezajnita de Juan de Herrera, arkitekto de la monaĥejo de El Escorial, en tempo de la regado de Filipo la 2-a. La antikva placo estis detruita de incendio la 29an de oktobro de 1589, kaj oni decidis konstrui novan. En 1854 okazis ambicia projekto, fare de la teknikisto Santiago Martín Ruiz, por reorganizi la placon de Zocodover, transformante ĝin en placo portaleca rektangula.

NEPROGRAMITA

Katedralo.- Ege grava por la historio de la urbo, ĉar episkopoj estis la supraj senjoroj. Kaj eble la plej interesa turismaĵo. Ĝi estis konstruita sur la loko de iama moskeo kaj respektive de iama visigota preĝejo. La ĉefa enirejo triporda montras gotikan arton kaj estas ununuro kiu saviĝis el konstantaj restaŭradoj, same kiel la granda turo. Estis planita du turoj el kiuj konstruiĝis nur unu kiu enhavas la dikan sonorilon (18 tunoj) kiu rompiĝis la unuan fojon kiam sonoris. La alia kun kupolo enhavas mozaraban kapelon (komence de la 16a jc.), tio estas ununura loko en Hispanio kie oni rajtis diri meson en alia lingvo krom la latina. Krome la mozaraba lingvo (parolita de kristanoj en islama Hispanio) malaperis pro englutado fare de la novaj latinidaj lingvoj : kastilia, aragona ktp. Plej malnova enirejo (13a jc.) estas Chapinería aŭ de Horloĝo, kun krado kaj unikaj kaj enigmaj bildoj, kiu estis difektita per konstruo de horloĝujo en 18a jc. La Pordo de la Leonoj estas farita de flandroj en la 15a jc. Reprezentas ĉieliron de la dipatrino, sed tiu figuro estis farita en la 18a jc, dum la krado kaj la leonoj estas el la 17a jc. Super la pordoj estas reprezentoj de la virgulina endormigo, kaj dekstre legendo laŭ kiu atakinta judo mirakle restas kun manoj algluitaj al la ĉerko.

La katedralo suferis oftajn restaŭradon kaj fakte perdis sian originan aspekton. La interno estas kvinnava. En la 18a jarcento oni konstruis la “Transparente” (travidebla, 1732) iu spaco okultrompila baze sur pentraĵoj, skulptaĵoj kaj lumeniro, troigo de la celoj de Baroko. Estas ankaŭ interesa retablo, kradoj, elligna seĝaro de la ĥorejo kun bildoj de la konkero de Granado, kunsida salono kun portretoj de ĉiuj episkopoj ekde la 1a jc, al la 20a jc., vitraĵoj, kelkaj de la 14a jc., el kiu unu kun masonistaj misteraj simboloj kaj aliaj de la 18a jc., ornamitega sakristio kun pentraĵoj respektive de El Greko (ĉefe El Expolio, nome Forvestigo de Kristo) kaj de Goya, trezorejo (kun ena trezoro !) ktp ktp.

Sankta Johano de la Gereĝoj.- Fine de 15a jc. Kiam okazis unue la batalo de Toro, per kiu Isabel akiris plenrajtojn kontraŭ sia rivala Beltraneja kaj poste la fina milito kontraŭ hispanaj araboj ; ĝi estas plenplena je simboloj pri la Katolikaj Gereĝoj. Interesa renesanca fasado kaj retablo, tamen la origina estis detruita dum la napoleonaj militoj. Estas interesa klostro. Ekstere estas ĉenoj, kiel simboloj de tiuj kristanoj, kiuj estis laŭlegende kaptivaj de islamanoj kaj estis liberigitaj dum la konkera milito.

Aliaj.- Oni malkovris romiajn varmobanejojn (Termas) nur en 1986, estas ankaŭ restaĵoj de romiaj akedukto, ĉevalkurejo. Kavoj de Heraklo. Preĝejo San Salvador, iama moskeo, kun legendo. Monaĥejo Sankta Klemento : legenda naskiĝloko de marcipano, kio fakte estas araba heredaĵo kun itala nomo, enirejo de Covarrubias, ĥorejo kun azuleĥaro, kortoj kaj subtera ekspozicio pri templanoj. Preĝejo Sankta Leokadia, mudeĥara turo. Monaĥejo Sankta Domingo Malnova, kun retablo de El Greko kaj religia muzeo. Monaĥejo Sankta Domingo Reĝa, mumio, placo dediĉata al Bécquer : legendo Tri datoj. La kastelo Sankta Servando estas transrivere. Hospitalo Tavera, ekstermurega, interesa arkitekture kun interesaj pentraĵoj. La preĝejo Santiago del Arrabal (Sankta Jakobo de la Kvartalo) estas elstara verko mudeĥara, apude de la Pordego Bisagra (nova). Ĉerivere muelejoj, restoj de pontoj kaj laŭlegende banejo de la Kava, nome virino kiu estis iel seksatencita de la lasta visigota reĝo Rodrigo kaj revenĝe la patro guberniestro de Sebto permesis la islamanojn invadi Hispanion.

DUONPROGRAMITA

Orgaz.- Konata populare kiel Entombigo de la grafo Orgaz (1586), sed kiu laŭ postaj studoj oni malkovris, ke ja li mem ne estis grafo, sed nur liaj posteuloj. Temas pri malavara kaj sindonema senjoro kiu favoris kaj malriĉulojn kaj ekleziulojn, kaj kiu mortiĝis en 1323, du du jarcentojn kaj duonon post la realigo de la pentraĵo, kiu iĝas totala anakronismo, ĉar pentras samtempajn gravulojn kun vestoj de la momento de la pentrado kaj ne de la agado.

Estas du duonoj el kiuj la malsupra estas la surtera mondo kaj la supra la ĉiela. Divido estas klara serio da gravaj vizaĝoj de kavaliroj, elstaraj el nigra fono, kiuj spite funebron de la okazintaĵo estas trankvilaj, netristaj (renesanco). Kiuj portas la mortinton estas kontrastaj maljuna Sankta Aŭgusteno kaj juna Sankta Stefano, multe pli antikvaj personoj, sed ĉiukaze vestitaj per orbrilaj ekleziaj vestoj, ankaŭ kontrastaj kun la nigreco de la kavaliraro, ne simetrie lokitaj en la pentraĵo, sed iom maldekstre por ke estu dekstre nova kontrasto kun blanka travidebla vestaĵo de ekleziulo, kies faltoj estas ege bele prilaboritaj. Ambaŭflanke de la malsupra tavolo estas denove kontrastaj ekleziaj figuroj nome maldekstre malriĉo de franciskano, kaj dekstre riĉo de denove ora eklezia vestaĵo. Malkongruas kaj humanigas la malsupran rolulserion bildo de infano (paĝio) kiu eltenas torĉon (la ununura malsupre kontraste kun la preskaŭsimetria subaj du paroj ; tiu ĉi estas la filo de la pentristo, nome Jorge Manuel, kiu poste iĝos pentristo li mem kaj kiu ĉi tie indikas perfingre la centran scenon. Sur rimarkinda naztuko estas dato 1578 de lia nasko. Oni diras, ke en la serio de kavaliro povus esti memportreto de El Greko, nome la ununura kiu rigardas la spektanto, supre de la juna entombigisto (maldekstre).

En la supra duono hegemonias nerealaj nuboj, figuroj de plilongigita aspketo kaj ankaŭ nerealaj koloroj. La ligiloj inter ambaŭ partoj estas anĝelo de verdecflava vestaĵo kiu portas ion strangan kvazaŭ blankan tolaĵon kiu rilatas al blanka tolaĵo sub la mortinto, do lia animo kiu iras al la ĉielo, al la dio kaj estas ankaŭ kvazaŭ krizalido (ĉar oni eniras al nova vivo) aŭ ĵus naskita bebo. Supre triangule dia Kristo, la Virgulino dipatrina, kaj Sankta Johano Baptista. Iliadorse denove simetria apero maldekstre de Sankta Petro portanta la ŝlosiloj de la ĉielo kaj dekstre ĉielloĝantoj.

Pri la pentraĵo okazis longa jura proceso pro prokrastita pago, kio estis normala afero en la vivo de tiu pentristo kaj de aliaj. Post la finfinigo de la pentraĵo, reprezentantoj kaj de dunginto kaj de dungito valortaksis la verkon en tiom alta prezo kiom la dunginta pastro ne povis pagi, sed la pentristo kiu siavice devis pagi al siaj liveristoj, procesis al diversaj instancoj eĉ al la papo.

La Blanka.- Konstruita en 1180 (laŭ atesto de skribaĵo videbla sur trabo) aŭ ĝis la 13a jc., tiu konstruaĵo mudeĥara posedas kvin navojn separatajn per pilieroj sur kiuj estas hufoferaj arkoj. Estas ioma kontrasto inter la simpleco de la ekstero de la sinagogo kaj ties prilaborita interno. Rimarkindas la arkaro, la preskaŭ kaŝita sespinta davida stelo proksime de la elirejo, la strobiloj en kapiteloj kiel simbolo de la unueco inter la anoj de la juda popolo. En la altaro videblas kiel la kristanoj perfortigis la centran adorejon por ŝanĝi la celon de la konstruaĵo. La muroj estas tutblankaj, de kio la nomo, kaj el briko, kun hufoferaj arkoj kaj oktogonaj pilieroj, geometria ornamaĵo en la frisoj kaj vegetala ĉe la kapiteloj de la pilieroj. Ĉiuj tiuj karakteroj kaj la distribuado de la spacoj, kun navoj formataj per la sinsekvo de hufoferaj arkoj tenitaj de pilieroj, similas al la tiparo propra de moskeo, kaj certe tiu stilo mudeĥara, plej ofte estis realigita de arabaj konstrulaboristoj.

Iam estis dek sinagogoj, el kiuj almenaŭ restas du, iel en origina formo.

PROGRAMITA

Visigota Muzeo.- Preĝejo Sankta Romano. Estas mudeĥara turo tre ornama kaj interesa deekstere kaj vizitebla interne, ĉar oni rajtas supreniri, sed tute malrekomendinde por nelertuloj kaj troaltuloj : la ŝtuparo malfacilas. Supre oni povas rigardi la turtegmentan pejzaĝon kaj la arabstilajn fenestrojn. La Preĝejo de Sankta Romano estis konstruita en la 13a jc., de stilo mozaraba mudeĥaro, sur loko kie iam estis dolmeno, poste romia templo, poste visigota, poste moskeo kaj poste preĝejo, kaj nune estas hejmo de la Muzeo de la Koncilioj kaj de la Kulturo de Visigotoj, kun pentraĵoj romanikaj de la 13a jc., kaj grava kolekto, kun kaj originaloj kaj kopioj, de visigota juvelarto, kun aliaj arkeologiaj restoj datataj inter la 6a kaj la 8a jarcento.

La tradicio asertas, ke en ĝi kroniĝis reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio la 26an de aŭgusto de 1166. La preĝejo havas tri navojn, separitaj per hufoferaj arkoj kun markoj kiuj apogiĝas sur pilastroj kun visigotaj kaj romiaj kolonoj apuditaj kun kapiteloj reuzitaj, de visigota deveno kelkakaze, distinge pro siaj korintiaj folioj. Laŭlonge de la 13a jc., oni konstruis novan absidon kaj fortan turon (de stilo mudeĥara toleda, kun du superaj partoj kiel duobla sonorilturo, modelo por aliaj toledaj turoj) ; krome oni realigis murpentraĵojn en stilo romanika kun figuroj kombinitaj kun ornamo tipe mudeĥara, konsideritaj la plej sudaj en Hispanio. La freskoj estas dividitaj en du areoj separataj de enskribaĵoj kie elstaras la kvar flugilevangeliistoj kaj reprezentoj de arkiepiskopoj, la sanktuloj Stefano kaj Laŭrenco, anĝeloj aŭ la Lasta Juĝo. En la 16a jc., oni dezajnis la absidon kun kupolo platereska ; kaj oni kaŝis poste la pentraĵojn, pro kio oni perdis ilian konon ĝis la unua triono de la 20a jc., kiam oni remalkovris ilin. Je la 1940-aj jaroj ili estis rekuperitaj plej eble.

La Visigota Muzeo enhavas arkeologiajn kolektojn de restoj el la 6a, 7a kaj 8a jarcentoj, do la epoko de visigotoj en Hispanio. Estas ankaŭ kopioj de la oraj oferkronoj de la Trezoro de Guarrazar.

Sefarda Muzeo kaj Sinagogo Tránsito .- Estas sama loko, nome grandega salono kiu povas indiki la gravon de la juda komunumo en la urbo, kaj eĉ finance por la monarkio kaj la ŝtato. Juda bankisto Samuel Levi estis grava por la urbo kaj aperas ties portretoj, monumento surstrata, stratnomo ktp. La sinagoga salono montras belan ornamadon kun supraj hebreaj psalmoj de Davido kaj abundo de la litero to simbolo de la koncepto forto. Restas ankaŭ peco de la origina pavimo protektita. Oni rekonstruis la originan aspekton post esti katolika preĝejo dum jarcentoj : la tiama “katolika” aspekto videblas en ĉefsalonaj bildoj kaj la tute origina aspekto videblas en maketo fine de la muzea galerio. Krome la konstruaĵo estis ankaŭ laŭ la epokoj arkivo de religiaj ordenoj, ermitejo, militista konstruaĵo kaj fine sefarda muzeo. La elstaran monumentecon estis ia escepto por la epoko ĉar estis malpermesitaj rimarkindaj sinagogoj, sed tiun konstruigis ŝtata altrangulo kaj tio klarigas la enmeton de ŝtataj simboloj kombine kun la religiaj.

La muzeo estas muntita en flanka galerio kaj malfermiĝis en 1971. Ĝi enhavas kolektojn ĉefe el arkeologio kaj etnografio. Objektoj pri la vivo, jara ciklo kaj festoj de la judoj prezentas la fonon de la juda kulturo. Elstaras en ĝardeneto tomboŝtonoj el la juda tombejo de Toledo. En bela sarkofago aperas bildo de kandelabro kun ambaŭflankaj pavoj, kiu estis elektita por blazono de la muzeo. En diversaj restaĵoj oni miksas simbolojn kaj laŭreligie judajn kaj kristanajn aŭ laŭlingve arabajn kaj hebreajn. Krome estas fonduso de libroj, dokumentoj kaj arkivoj pri la juda kulturo kaj kompleta projekto pri priserĉado, kongresoj kaj disvastigo por la juda kulturo.

Muzeo Greko.- Estis la domo de Samuel Levi, la juda trezoristo de multaj kristanaj nobeloj, kaj reĝoj ; poste estis domo de kristanaj nobeloj, nome familio Mendoza kaj gedukoj Arjona. Temas pri domo-muzeo pensata de markizo Vega-Inclán kiel rekreado de la hejmo de la artisto, nome fama pentristo El Greko, kiu perdiĝis antaŭ jarcentoj. Tiele oni prezentas manĝejon, salonon, kuirejon, korton ktp. Supozeble la kavoj estis stokejo. Ĝi konstruiĝis sur restoj de antikva domo kaj palaco de la Renesanco en la juda kvartalo de la urbo. Tiu loko estas proksime de la vera loko kie loĝis la pentristo, kies domo estis detruita de incendio. La intenco estis kolekti kaj konservi verkojn de El Greko, kies multaj verkoj ne ricevis atenton kaj suferis ruiniĝojn aŭ malbonaĵojn, dum aliaj estis senditaj eksterlande pro vendado.

Ĝi havas duoblan intereson, nome pri figuro de pentristo kaj kiel iama nobeldomo. En la unua senco oni montras kaj pentraĵojn (apostoloj, mapo de Toledo, Sankta Bernardino vertilakece kaj disproporcie) kaj klerigan informon pri la pentristo kaj lia pentrarto. En la dua senco estas apartaj anguloj, terasoj kaj ĝardenetoj kie eblas trankvile ripozi kaj sopiri la iamajn epokojn kaj oni povas ĝui la freŝecon de kavoj.

Alkazaro.- Estis jam tie romia konstruaĵo (3a jc.) kaj ĉiu civilizacio rekonstruis sian propran fortikaĵon. Ĝi estis restaŭrita dum la regadoj de Alfonso la 6-a kaj de Alfonso la 10-a kaj modifata en 1535, sub regado de Karlo la 1-a de Hispanio kaj 5-a de Germanio, kiu multfoje uzis la alkazaron kiel oficiala rezidejo de la Gereĝoj de Hispanio, kio neoficiale jam estis dum jarcentoj. Historie tie loĝis reĝoj Alfonso la 6-a kaj Alfonso la 8-a kun sia amatino juda Rakel, kio originis historiajn eventon kaj legendon. Ankaŭ la reĝo Pedro a 1-a kun sia amatino, dum ankaŭ la oficiala edzino kaj reĝino loĝis en sama Alkazaro, sed enprizone. Ĝi lastatempe estis detruita komence de la 18a jc pro la Milito de Hispana Sukcedo, komence de la 19a jc pro la Milito de Hispana Sukcedo kaj komence de la 20a jc (1936) pro la Hispana Enlanda Milito. Dum tiu lasta historia momento ĝi estis uzata de la tiama ribeliĝinta kolonelo José Moscardó kiel defenda punkto kaj rezistejo de la Civila Gardistaro kaj estis tute sieĝata kaj detruita de la trupoj lojalaj al la Dua Hispana Respubliko, dum sieĝo kiu daŭris 70 tagojn, nome de la 22-a de julio ĝis la 28-a de septembro 1936. Ĝi estis liberigata tiun lastan tagon de la Armeo de Afriko sub la gvido de la generalo José Enrique Varela kaj vizitata sekvatage de la generalo Francisco Franco, ĉefo de la naciisma bando. Nun gastigas bibliotekon kaj Muzeo pri Armiloj. Dum jaroj estis kerno de la propragando frankisma, sieĝa muzeo, milita rezistado ktp., kiel historia sekvo de similaj heroecaj sieĝoj kiuj venis de la romia epoko : Sagunto, Numancia ktp.

Sankta Kruco.- Estis hospitalo kaj antaŭe ŝajne stelobservatorio de Alfonso la 10a (13a jc.). La signo de la kruco estas videbla centre de la interesa renesanca platereska fasado kaj desktre kuglospuroj de la batalo por la Alkazaro. Rigardu ĉe fenestro en angulo. En iama klostro videblas restoj el diversaj epokoj, interesa ŝtuparo, en supra etaĝo muzeeto pri ceramiko, kaj en iama preĝejo muzeo kun pentraĵoj de Greko (Veronika, Kronigo de la dipatrino, Ĉieliro de la dipatrino, Sankta Familio) inter alia.

Kromaj informoj

Kronologio

 193 a.K.- Romianoj konkeras la urbon kontraŭ karpetanoj kiuj insurekcias kontraŭ la invadinta imperio.
 411.- Alanoj konkeris la urbon.
 418.- Visigotoj konkeris la urbon.
 551.- Atanaĥildo insurekciis kontraŭ sia rivalo la reĝo Aĥila, venkis kaj setligis la ĉefurbon en Toledo.
 585.- Hermeneĥildo konvertiĝis al katolikismo (antaŭaj visigotoj estis arianismaj) kaj insurekciis kontraŭ la reĝo, sia patro Leoviĥildo, konsekvence li estis ekzekutita.

 589.- Rekaredo, frato de Hermeneĥildo kaj filo de Leoviĥildo, kovertiĝis al katolikismo, per kio li unuigis visigotojn kun hispanromianoj, sed insurekciis kontraŭ la ĝistiamaj arianismaj visigotaj nobeloj. Fakte la tuta historio de visigotoj estis serio de insurekcioj de unuj kontraŭ aliaj, ĉar ilia monarkio ne estis hereda, sed elekta.
 711.- En tiu etoso de konstantaj enlandaj militoj, nordafrikaj islamanoj invadas Hispanion. La ĵus elektita reĝo Roderiko ne estis akceptita de la partianoj de la ĝistiama reĝo Bitizo, kaj tiuj insurekciis kontraŭ la nova reĝo aliance kun la islamanoj.

 797.- Insurekcio de toledanoj kontraŭ la ŝtata ĉefurbo Kordovo. En la islama Toledo mozaraboj (kaj poste muladioj aŭ islamanoj kristandevenaj) havis fortajn influojn kaj apogis insurekciojn kontraŭ la islamisma kaj arabisma politiko fare ekde Kordovo.
 797 aŭ 800 aŭ 807.- Nova insurekcio de toledanoj kontraŭ Kordovo.
 932.- Abderamano la 3-a venkas super nova insurekcio post dujara sieĝo.
 11a jarcento.- Sendependa regno de Toledo (tajfo) impostopaga al kristanoj.

 1085.- Alfonso la 6-a enpovigas en Toledo.
 12a, 14a kaj fine de 15a jc.- Toledo estas scenejo de insurekcioj kaj enlandaj militoj.
 1492.- Grava perdo por Toledo. Forpelo de la judoj.
 1502.- Estis kronigo de Johanino, poste la Freneza. Nobeloj insurekcios kontraŭ ŝi.

 1520- 1522.- Insurekcio de la Komunumoj. Toledo estas unu el ĉefaj insurekciaj urboj kontraŭ la imperiisma politiko de Karlo la 1-a.
 1561 al 1563.- Translokigo de la Kortego al Madrido fare de Filipo la 2-a (ties filo) kaj ekdekadenco.
 1570.- Morto de la ĉefa urba arkitekto Alonso de Covarrubias, kaj...
 1577.- Enmigro al Toledo de La Greko, kiel parto de la kultura insurekcio de la malnova kortego kontraŭ la nova kortego Madrido.

 1748 kaj 1761.- Borbona apogo al Toledo pere de ŝtataj fabrikoj.
 1808.- Toledo estas denove scenejo de insurekcioj kaj enlanda milito nome Milito de Sendependigo kontraŭ Napoleono kaj la kolaboraciantoj.
 1936.- Sieĝo al la frankismaj insurekciantoj.
 Komenco de la 21a jarcento.- Ĉu komenco de insurekcio kontraŭ politikista koruptado ?

El Greco

Kiam oni planis pri ekskurso al Toledo, kaj ĝenerale en la lando kiam oni parolas pri Toledo, oni nepre venas al la figuro de El Greco, kies centjariĝon oni celebros venontjare 2014. Por esperantistoj tiu figuro interesas pro diversaj kialoj : dekomence el lingva kaj interkultura vidpunkto, ĉar temas pri artisto kiu naskiĝis el grekortodoksa medio de insulo Kreto, kie tiam hegemoniis italkatolikaj venecianoj. Fakte lia greka familio estis je la servo de tiuj eksterlandaj dominantoj. Sekve li elmigris al Venecio kaj poste al Romo, kie li kontaktis kaj integriĝis en katolika kulturo, for de sia propra kulturo, kaj en intelektulara medio. Pro personaj, artistaj kaj ekonomiaj tialoj, li denove elmigris, tiam al Hispanio, kie li denove devis alkutimiĝi al novaj lingvo kaj kulturo. Krome li ne loĝis en la landa ĉefurbo, kie estis pli da eksterlandanoj (do kosmopolita etoso), sed en tute kastilia jam nur provinca urbo kia Toledo.

El artista pentrarta vidpunkto, li ĉiam estis progresema kaj preskaŭ revoluciema. Kompreneble por la epoko, li, kiel ĉiu tiama artisto, vivtenis sin ĉefe el religitemaj mendoj. Tio ne eviteblis. Sed krom tio, li frontis la enhavajn temojn kaj la stilajn karakterojn per ege personaj decidoj, kiuj tute levis malaprezon kaj malkomprenon de samtempuloj, kaj inter ili ĉefe altrangaj ekleziuloj kaj eĉ inkviziciantoj, kiuj foje estis dungantoj kaj foje eventualaj mortigantoj, kaj emis interveni kiam aperis novaj kulturaj trajtoj. Fakte por arthistoriistoj survoje de la renesanca kulturo al la baroka kulturo oni devis “inventi” apartajn kulturon kaj stilon, nome Manierismo, kien enmeti ekzemple la kretdevenan pentriston kaj lian verkaron. Ties pentraĵoj foje montras kuraĝajn teknikajn solvojn, kiujn nur kelkajn jarcentojn poste uzos ekspresionismo, impresionismo kaj eĉ abstrakta arto. Do, li estis kaj arta kaj kultura pioniro.

Ne gravas jam nun ĉu li estis konfliktema persono, kiu kutime jurapelaciis por atingi pli bonan ekonomian rezulton el sia laboro, kio foje kondukis lin eĉ antaŭ la papo, kaj pro malmulto, li ne iris antaŭ inkvizicia tribunalo. Gravis, ke li kiel entreprenisto kaj profesia metiisto, sukcesis malfermi al si ekonomian kaj socian vojojn, komence per serĉado de plej konvenaj rimedfontoj, el Romo al Madrido, kaj poste el malsukcesa elturniĝo ĉe la reĝa kortego al la pli impresebla provinca urbego Toledo. Kiel oftis en la tiaj kaj tieaj medioj, li post tempopaŝo muntis atelieron kie arto iĝis industrio kaj tiele povis reagi al mendoj el la tuta lando kaj eĉ povis, ofte laŭ mendoj, kopii aŭ imiti siajn proprajn produktojn por plenumi la plej diversajn postulojn el ampleksa dungogamo. Tiele li povis konverti kion nun oni konsideras persona ingenia profesio al simpla ekonomia dediĉo konvena kaj por li kaj por siaj ĉirkaŭuloj.

Nuntempe lia verkaro tutmondas. Eblas koni ĝin en la Muzeo Prado de Madrido, en aliaj tutmondaj muzeoj, en privataj kolektoj, en preĝejoj, katedraloj kaj monaĥejoj de la tuta Hispanio ktp. Kaj ĉefe en Toledo, kie li estas heroo, kaj de la pasinteco kaj de la nuna moderna turisma industrio. Eĉ nur ununura pentraĵo vizitinda en aparta muzeeto unuĉambra kaj unupeca montras la gravon, kiun lia arto sukcesis atingi per la plej diversaj rimedoj, nome la Entombigo de la senjoro de Orgaz. Aliaj strangaj verkoj estas la komenca Senvestigo de Kristo por la sakristio de la Katedralo de Toledo, kun alia versio nun eksterlande, kie Kristo aperas kiel centra etenda ruĝa makulo ege kontrasta kontraŭ la malvarma ĉirkaŭo, Vido de Toledo, kie oni inaŭguras pentran subĝenron de pejzaĝoj, krome ege mistera sub minaca nubaro, la nombraj portretoj, el kiuj tiu de la Kavaliro de mano surbrusta, ankaŭ iom enigma, ktp. Kaj ĉefaj trajtoj estas spiritaj mienoj, torditaj kaj plilongigitaj figuroj, kontrastaj koloroj, misteraj formoj ktp.

Li estas heroo kaj en Toledo kaj por la tuta hispania kulturo, kaj en Kreto kaj por la tuta greka hereda kulturo. Eĉ la mediteranea.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio