Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 09an de aŭgusto 2013
puce La 10an de aŭgusto 2013
puce La 23an de aŭgusto 2013
puce La 30an de aŭgusto 2013

La 23an de aŭgusto 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 23an de aŭgusto 2013

Vojaĝo al la pacifikoceana regiono de Fukuŝimo

Jam en majo mi vizitis la saman regionon de Fukuŝimo, sed obsedis min la pejzaĝo de la detruita urbeto Ŝinĉi kaj bicikloj de lernantoj parkitaj antaŭ la stacidomo Odaka, pro kio mi revizitis tiun regionon.
Lastan fojon mi havis gvidantojn tie, sed ĉi-foje sola kaj per biciklo mi vizitis la urbojn.

La distrikto Odaka de la urbo Minami-Sooma
Mi atingis la distrikton Haramaĉi de la urbo Minami-Sooma. Tie mi vizitis nove malfermitan kukejon, kaj mi hazarde renkontis viron, kiu afable akompanis min al la distrikto Odaka de tiu urbo per aŭtomobilo. Tiu kukejo antaŭe estis en Odaka, sed oni devis fermi ĝin, ĉar la distrikto situas en la radiuso de 20 kilometroj de la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝimo, kaj translokigis ĝin al Haramaĉi. La loĝantoj de Odaka ne povis eniri en ĝin dum unu jaro, sed nun ili rajtas viziti sian domon, sed ne rajtas loĝi.
Kun tiu viro nomata Ooŝima mi vizitis la stacidomon Odaka, la elementan lernejon ktp... Kiam mi vizitis Odaka en la lasta junio, ankoraŭ restis falintaj malnovaj konstruaĵoj, sed nun oni reordigis la stratojn tre belaj, eĉ kun floroj, sed sur la stratoj nenie vidiĝis homoj. La poŝtoficejo kaj la banko funkciis, sed ne troviĝis klientoj. Ĝi fariĝis kiel fantoma urbo.

La stacidomo Odaka

Ni vizitis la stacidomon Odaka. Apud la stacidomo estis biciklejo, kiu estas plenplena de bicikloj. Multaj lernantoj de la superaj mezlernejoj venis al tiu ĉi stacio per trajno kaj poste biciklis al la lernejoj, sed pro la nuklea akcidento ili devis forlasi la biciklojn. Lastan jaron tiuj estis en malordo, sed ĉi jare ili estis ordigitaj, sed jam iliaj pneŭmatikoj estis senaeraj. Tre malĝojigis min la viciĝantaj bicikloj. Ĝis kiam ili estos ĉi tie ? Ĉu venos la lernantoj por ricevi ilin ?

La elementa lernejo Odaka

Poste ni vizitis la elementan lernejon Odaka. Nekredebla kelkaj homoj laboris por ripari la difektitajn akvotubojn. Tio estas tute senutila laboro, ĉar oni ne povas antaŭvidi revenon de la lernantoj.

Mi rigaridis en la ĉambrojn kaj trovis, ke sur la skribotabloj restas posedaĵoj de lernantoj. Ni eniris en la ĉambrojn. Sur la nigraj tabuloj estis skribitaj mesaĝoj de la instruistoj, skribitaj en la lasta aŭgusto, kiam la registaro permesis la loĝantojn eniri en tiun ĉi distrikton. Instruistoj revenis al la lernejo por reordigi la posedaĵojn de la lernantoj.
 En la ĉambro de la 2a lernojaro :
“Kiel vi fartas ? Mi reordigis viajn posedaĵojn. Farante tion, mi rememoris la ĝojajn tagojn kun vi. Nun vi loĝas en apartaj lokoj, sed vi bone faru tion, kion vi devas fari. Kanaja Kijoko 2012.8”.
 En la ĉambro de la 3a lernojaro :
“Kiel vi fartas ? Jam pasis unu jaro kaj 6 monatoj. Certe vi havis grandan malfacilon kaj dume vi havis maltrankvilajn tagojn en la nova loko. Mi perdis mian familianon kaj mi havis tre malfacilan tempon, sed mi strebas restariĝi, do ankaŭ vi strebu. Post kelkaj jaroj ni renkontiĝu ! Mi atendas tiun momenton. De Makoto”
Kaj foje estis mesaĝoj de lernantoj, kiuj venis por ricevi sian posedaĵon :
“Mi nun estas en la urbo Sagae en la gubernio Jamagata. Mi fartas bone kaj lernas diligente. Amano Joota”
“Ankaŭ mi strebas, do vi revenu plej frue. Ŝiga Misuzu”
“Mi nun vizitas lernejon en la urbo Sooma. Mi atendas la tagon, kiam ni renkontiĝos. Satoo Kooki”
“Mi fartas bone. Ankaŭ vi fartu bone. Jamaguĉi Sumi”

Ĉiuj klasĉambroj havis ĉirkaŭ 20 tablojn, kaj sur pli ol duono de la tabloj restis pakaĵo de tuka sako, muzikilo, pentriloj, kajeroj ktp.. Tio signifas, ke pli ol duono de la lernantoj neniam revenis post la nuklea akcidento. Eble multaj el ili neniam revenos, kaj eble ili neniam renkontiĝos. Certe la instruistoj larmis multe, rememorante la tagojn kun siaj lernantoj. Ili certe koleris kontraŭ la nuklea akcidento.

Falintaj kaj perditaj tomboŝtonoj

La sekvan tagon, la 21an de aŭgusto, mi biciklis laŭ la marbordo de la distrikto Haramaĉi. Antaŭe laŭ la marboro troviĝis multege da domoj, sed la cunamo forfluigis ĉiujn, mortiginte multajn homojn, kaj nur etendiĝas herbejoj. Mi trovis tombejon kaj malproksimiĝis. Treege mizera tombejo ! Ĝis nun mi vizitis multajn difektitajn tombejojn, sed ĝi estis la plej mizera. Ŝajnas, ke ĉiuj tomboŝtonoj estis forfluigitaj, kaj poste la loĝantoj kolektis ilin kaj remetis. Sed ankoraŭ mankas multaj ŝtonoj. Sub tiuj ŝtonoj troviĝas ĉambreto por meti urnojn, sed en ĉiuj tomboj, la ĉambreto estis vaka sen urnoj. Apude staris ŝtonaj budhaj statuoj, sed multaj perdis la kapon. La statuo en la foto perdis la kapon kaj la dekstran brakon, sed en la restanta brako ŝi tenas bebon. Mi aŭdis, ke troviĝis mortinta patrino, kiu firme tenis sian bebon en unu brako, same kiel tiu budha statuo.
Laŭ la marbordo troviĝis granda rubaĵkonservejo. Oni nun malkonstruas difektitajn domojn kaj metas rubaĵojn el lignaĵoj, litaĵoj, tatamoj, feraĵoj. En aliaj gubernioj (Mijagi kaj Iŭate) tiaj rubaĵoj estis jam bruligitaj aŭ enterigitaj, sed en la urbo Minami-Sooma la laboro estas tre malrapida pro radioaktiveco. Oni povis fari nenion pri la rubaĵoj dum unu jaro post la akcidento, kaj eĉ poste oni devas trakti ilin kun zorgo aŭ simple lasi ilin longe en la konservejo, ĉar ili estas radioaktivaj.

Pro radioaktiveco la tuta kamparo en Minami-Sooma estis kovrita per herbaĉoj, kaj nenie vidiĝis rizplantoj, sed en la najbara urbo Sooma, ĉiuj kampoj estas jam iom flavaj pro matriĝantaj rizplantoj. Tiu nuklea akcidento perdigis al Japanio vastegan kamparon, kaj samtempe rabis de la terkulturistoj esperon.

De la urbo Sooma al la urbo Ŝinĉi
La 22an de aŭgusto mi biciklis de la fiŝhaveno Macukaŭa-ura en Sooma ĝis Ŝinĉi. Ankaŭ tiu fiŝhaveno estis detruita de la cunamo, sed laŭ la ĉefa strato jam malaperis la spuro de la cunamo. En la haveno estis multaj ŝipoj. Nun la plej grava problemo estas poluita akvo el la Centralo, kiu malpurigas la maron. Fiŝistoj estis jam pretaj por rekomenci fiŝkaptadon, sed pro tiu skandalo, ili devis ĉesi eĉ la preparadon.
Mi biciklis laŭ la marborda vojo. Antaŭe ĉie estis multaj domoj, sed nun etendiĝas herbejoj. Post unu horo mi atingis la stacion Ŝinĉi. Antaŭe kompreneble estis kajoj, kaj ponteto inter ili, stacidomo kaj aliaj instalaĵoj, sed nun restas nur kajoj kaj du difektitaj instalaĵoj. Ĉirkaŭ la stacidomo estis loĝkvartalo, kie multaj homoj loĝis.
Mi iris al la marbordo. Kontraŭcunama digego kaj pontoj estis detruitaj. Betonaj pecegoj dise kuŝas ĉirkaŭe. Sur iu tereno estis jam velkinta florbukedo. Ekestis mortintoj ĉi tie. Mi bruligis incenson kaj preĝis por ili kun la okuloj fermitaj. Aŭdiĝis ondoj kaj ventetoj.

Loĝantoj ĉi tie malaperis. Ili nun loĝas dise en provizoraj dometoj en diversaj lokoj. En la urbo mi renkontis unu maljunulon 82-jaran. Antaŭ la dometo li prizorgis legomojn en florvazoj. Plukante la foliojn, li diris al mi : “Mi ne scias, kion fari”. Li perdis domon kaj vendejon de fiŝkaptilaro en la haveno, kaj loĝas kun siaj familianoj en tiu dometo. Li aldone diris al mi : “Mia edzino mortis. Ŝi falis de la lito kaj ŝia kolo rompiĝis”. Mi ne sciis, kiel respondi. Mi simple diris al li : “Fartu bone !”, kaj adiaŭis lin.
En iu templo mi vidis jenan hajkon :
Eĉ se vi estas junaj,
ne malproksima estas al vi
la bordo de la alia mondo.

Ni emas pensi, ke ankaŭ morgaŭ ĉio estos sama kiel hodiaŭ, sed ofte morgaŭ estos tute alia tago. Vizitante cuname damaĝitajn urbojn, mi ekpensis, ke ĉio estas vere efemera.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio