Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 09an de aŭgusto 2013
puce La 10an de aŭgusto 2013
puce La 23an de aŭgusto 2013
puce La 30an de aŭgusto 2013

La 30an de aŭgusto 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 30an de aŭgusto 2013

Vojaĝo al Kesennuma, Rikuzen-Takata kaj Iŝinomaki

En septembro kaj oktobro mi estos okupita, tial mi vojaĝis al Toohoku-regiono la 27an – 29a de aŭgusto por vidi progreson de la restariĝo.

Mi donacis kanton en Kesennuma
La atako de la cunamo donis grandan damaĝon al la urbo Kesennuma, precipe al la distriktoj de Suda Kesennuma kaj Ŝiŝiori-Karakuŭa.
Unue mi vizitis s-ron Ĉiba Kijohide, kiu havas vendejon de laktaĵo en la urbo. Mi konis lin per la artikolo pri li en la ĵurnalo Akahata en tiu ĉi januaro :

En la cunamo li perdis 7 familianojn, nome edzinon, du filinojn, bo-gepatrojn, fratinon kaj ŝian filon. Ĉar li forkuris laste el sia vendejo, ankaŭ li estis englutita en la ondojn kaj apenaŭ saviĝis. Liaj 3 ripoj estis rompitaj. Li estis en la malvarma akvo tiel longe, ke lia suba korpo paraliziĝetis dum la posta unu jaro. Li devis kaj labori por la kompanio (li ne maldungis laboristojn) kaj zorgi pri sia sola filo, tial li fariĝis duonfreneza kaj provis sinmortigi per ŝnuro ĉe sia kolo, sed tiun lastan momenton la kestoj sub liaj piedoj falis kaj li reakiris konscion.
Perdinte siajn familianojn, li kaj la filo Eita ofte vizitis basbalbatejon por kuraĝigi sin. Iun tagon Eita diris al li : “Faru basbalbatejon en Kesennuma, ĉar ĉiuj estas tre foraj”. S-ro Ĉiba respondis jese facilanime, pensante, ke la filo ŝerce diris tion, sed tiu estis serioza. Rimarkinte tion, li decidis plenumi sian promeson. Li kreis novan jahurton « Trinkebla jahurto, Espero » kaj planis konstrui basbalbatejon el la profito.

Dank’ al artikoloj pri li en ĵurnaloj kaj televido, multaj subtenis lin, mendante jahurton. Ankaŭ mi mendis. Sed nur aĉeti kaj trinki jahurton ne sufiĉis al mi. Mi volis fari pli, kaj mi versis poemon kaj ĝin sendis al li, kaj poste mi komponigis al mia amiko melodion al ĝi. Unu celo de tiu ĉi vojaĝo estis renkonti s-ron Ĉiba kaj donaci tiun kanton.

Al s-ro Ĉiba kaj lia filo Eita
“Trinkebla jahurto, Espero”
Revo konstrui basbalbatejon en Kesennuma

Dolĉe-acida gusto enpenetriĝas,
Nin refreŝigas kaj revivigas,
Elfontas kuraĝo kaj vigleco,
Ni certe plenumu nian revon.
“Trinkebla jahurto, Espero”.

La granda revo proksimiĝas,
Vidu mian dorson kaj sekvu min,
Ne manku al vi basbal-trejnado,
Rapide venu la tago por bati pilkon,
“Trinkebla jahurto, Espero”.

Konstruiĝis nia “Basbalejo de revo”,
Iĉiroo, Macui venis por gratuli nin,
Naskiĝu famaj basbalistoj de ĉi tie,
Por la estonteco ekflugu Kesennuma,
“Trinkebla jahurto, Espero”.

* « Basbalejo de revo » estas traduko de la titolo de usona filmo « Field of Dreams ». Terkulturisto en la ŝtato Aiowa konstruis basbalejon meze de sia majzokampo, kaj tie miraklaĵoj aperis. La filmo tre plaĉis al mi, kaj mi uzis ĝin en mia leciono de la angla lingvo en universitato.
*Iĉiroo kaj Macui estas famaj japanaj basbalistoj, kiuj ludas kaj ludis en Usono kun granda merito. Ili ne venos al Kesennuma, sed mi volas, ke ili sendu mesaĝon al la inaŭguro de la basbalbatejo de s-ro Ĉiba.

Mi vizitis lian provizoran oficejon en la angulo de Sojsaŭca Kompanio Hirano. Li regalis min per botelo da limonado, kiu enhavas salon el Kesennuma. Sur la etikedo estis vortoj “37 trinku”. Oni prononcas 37 en la japana lingvo kiel “mina” kun la signifo “ĉiuj”, kaj Mina estas la nomo de lia mortinta edzino. Do « 37 trinku ! » signifas, ke « Mia edzino Mina, trinku ! » kaj « Ĉiuj trinku ! ». Sammaniere al siaj aŭtomobiloj li metas numerojn samsonajn kiel nomoj de siaj mortintaj familianoj.
* Tiu « samsoneco » eble estas malfacile komprenebla por eksterlandanoj. Mi provas klarigi :
 “3” havas prononcojn kiel san, sa, mi, surii (three)
 “7” havas prononcojn kiel nana, na, ŝiĉi, hiĉi, sebun (seven)
Kombinante tiujn sonojn, 37 estas prononcebla kiel mi-na.

Je miaj surprizo kaj ĝojo li diris al mi, ke la basbalbatejo malfermiĝos en novembro. Li jam aĉetis terenon por tio. En la cunamo li perdis ĉion, sed liaj amikoj kaj kolegoj multe helpis lin por restarigi lin. « Virto ne estas sola » estas vera. Antaŭ la katastrofo certe li helpis aliajn multe, pro kio kiam li estis en malfacilo, liaj amkoj helpis lin.
Mi kantis la kanton antaŭ li. Mi ne scias, ĉu la kanto plaĉis al li, sed certe li estis kuraĝigita, sciante, ke troviĝas subtenanto eĉ for de Kesennuma. Mi esperas, ke tiu kanto estos kantata vaste en Japanio por ke pli da helpo atingu lin. En novembro mi volas partopreni en la malfermo de la basbalbatejo.

Malaperonta granda fiŝŝipo
Antaŭ la stacidomo Ŝiŝiori-Karakuŭa sidas granda fiŝŝipo nomata « La 18a Kjootoku-maru ». Antaŭ 4 monatoj la sorto de tiu ŝipo draste sanĝiĝis. La ubro enketis al la loĝantoj pri la estonteco de la ŝipo, kaj la rezulto estas, ke 70% de la loĝantoj aprobis la malkonstruon de la ŝipo. Surbaze de tiu enketo la urbestro konsentis malkonstruadon de la ŝipo, eble kontraŭ sia volo. Mi tre bedaŭras tiun decidon. Mi komprenas, ke multaj loĝantoj ne volas plu vidi la ŝipon, kiu naĝante detruis domojn en tiu distrikto. Sed kiel atestanto de la cunamo, ĝi havos gravan rolon por la estonteco. Same kiel la Muzeo de la 5a Feliĉa Drako en Tokio, viktimo de la eksperimento de hidrogenbombo fare de Usono, ĝi povus rakonti la grandan suferon kaŭzitan de la cunamo al la sekvantaj generacioj. Nun oni jam ne povas imagi, kiel granda estis la cunama damaĝo, ĉar jam preskaŭ nenie restas spuroj de la cunamo.

Sola sidas la ŝipo en la detruita distrikto de Ŝiŝiori-Karakuŭa

Rikuzen-Takata fariĝis kvazaŭ konstruejo
Kiam mi vizitis la urbon en aprilo, ĝi estis kvazaŭ lando antaŭ la civilizacio, ĉar nenie troviĝis konstruaĵoj, etendiĝis nur herbejoj kaj ripozis birdoj en la lagetoj, sed surprize nun kuradas ŝutkamionoj.
Kiam mi eniris en la urbon per buso unue vidiĝis sablaj montoj. Oni kribras kotojn, sensaligas kaj uzos poste por la surfaco de la nove altigita tero. La buso atingis la provizoran urbodomon en la monto. Apude oni konstruas novan terenon por fajrobrigadejo, parko, kunvenejo kaj apartamentaroj. Por tiu konstruado grandaj ŝutkamionoj senĉese venis kaj foriris.

Fore vidiĝas la Mirakla Pinarbo

Per taksio mi iris en la eksan centran parton de la urbo. Same kiel antaŭe nenie troviĝis tie, nur herbejo etendiĝis, sed ankaŭ ĉi tie kuradis ŝutkamionoj. Mi volis iri al la Mirakla Pinarbo, unu sola pinarbo el 70 mil, kiu postvivis la cunamon, sed mi ne povis proksimiĝi al ĝi per taksio, ĉar ĉirkaŭ ĝi okazis konstruado kaj malkonstruado, do mi ne povis preni la rektan vojon kaj mi rezignis viziti ĝin.
Oni planas meti koton en la tutan urban terenon por altigi la ternivelon je 8 metroj. _ Poste oni konstruos vendejaron sur ĝi. Estas malpermesite konstrui domojn kaj loĝi tie. Ĉu tiu plano sukcesos ? Oni bezonas kelkajn jarojn por tio, kaj dume maljunuloj mortos kaj junuloj faros sian vivon en aliaj lokoj. Laŭ la nova plano, loĝantoj loĝos en loĝkvartaloj en la montetoj, kaj sola ekestos la vendejaro en la urbo. Certe loĝantoj vizitos grandajn superbazarojn kaj ne venos al malgrandaj vendejoj en la urbo.
Antaŭe en la urbo Rikuzen-Takata ĉiuj funkcioj, urbodomo, stacidomo, lernejoj, hospitalo, poŝtoficejo kaj aliaj, troviĝis en la centra kaj ebena parto, do tio estis tre oportuna por la loĝantoj, precipe por maljunuloj. Sed laŭ la nova plano tiuj funkcioj dise troviĝos. Mi timas, ke la urbo mem malaperos.

Tombo de triĝemeloj en Iŝinomaki
La 29an de aŭgusto mi vizitis la urbon Iŝinomaki, kiu estis la plej granda fiŝhaveno en Toohoku kaj plej damaĝita urbo kun 2978 mortinoj kaj 666 malaperintoj (fine de oktobro 2011). Kiam mi supreniris al la monto Hijori 50 metrojn alta, por rigardi la tutan urbon, mi renkontis unu viron. Li estis suferanto de la cunamo. Ofte troviĝas tiaj homoj sur la monteto, volante rakonti pri la katastrofo al turistoj.
Tiu viro loĝis en la distrikto Kadonoŭaki sub la monteto. En tiu distrikto troviĝis 3000 domoj kun 10 mil loĝantoj, sed preskaŭ ĉiuj domoj malaperis kaj nun etendiĝas nur herbejo. Tiu viro rakontis jene :

La bruo de la cunamo estis grandega, kiam ĝi surteriĝis. Eble estis maljunuloj, kiuj svenis pro la bruego kaj ventopremo. Loĝantoj rifuĝis per aŭtomobilo al la lernejo Kadonoŭaki, sed la ondoj atingis la lernejon, kaj pro tio tiuj aŭtomobiloj koliziis unu kun aliaj kaj ekbrulis. Ankaŭ la lernejo brulis. Mi forkuris kaj grimpis sur la krutan klifon. Malantaŭ mi aŭdiĝis koliziaj bruoj de la aŭtomobiloj kontraŭ la klifo.
En la apuda urbo Onagaŭa, la cunamaj ondoj faris grandan truon apud la marbordo, en kiun homoj kaj aŭtomobiloj estis ensuĉitaj de reirantaj ondegoj.

Detruita tombejo

Kiam mi subeniris, venis apud mi alia viro. Li parolis pri sia sperto. Ni kune paŝis al la lernejo. Apude estis tombejo, kaj li eniris kaj preĝis antaŭ unu el la tomboj. Mi sekvis lin. Ĝi estis tombo de lia familio, kaj sur ĝi estis gravurita nomo de lia filo 39-jara mortinta en la cunamo. Li diris al mi : « Mia familio ne estas pli malfeliĉa ol tiu familio », kaj fingre montris alian tombon. Mi iris al tiu tombo kaj vidis kvar nomojn sur ĝi : virino 44-jara kaj tri knaboj 12-jaraj. « Ili estis triĝemeloj ». Mi perdis voĉon kaj tremis pro neklarigebla sento.
Mi aŭdas, ke mortis neniuj lernantoj de la lernejo Kadonoŭaki. Kiam okazis la tertremo kaj la cunamo, preskaŭ ĉiuj lernantoj estis en lernejo kaj ne multe mortis. Ĉu ili estis lernantoj de la lernejo Ookaŭa, kie mortis 84 lernantoj kaj instruistoj ? Okazis nekredebla tragedio. Bruligante incenson kaj preĝante al ili, mi ne povis min deteni de larmado.
Poste mi vizitis la barbirejon Sakura. Kiam mi vizitis la urbon kvin monatojn post la katastrofo, en aŭgusto 2011, la distrikto de Kadonoŭaki estis senhoma kaj en kaoso kun grandaj kaj malgradnaj rubaĵoj, sed mirakle nur tiu barbirejo estis luma kaj funkciis. Ene laboris barbisto. Kun emocio mi larmis. Reveninte hejmen mi verkis jenan poemon :

Barbirejo Sakura

En senhoma, detruita distrikto de la urbo Iŝinomaki,
malaperis domoj, nur restas betonaj bazoj de la domoj,
falintaj estas elektraj fostoj, rampantaj estas dratoj.
Vidiĝas maro proksime.

Kurtenoj flirtas ĉe la fenestroj de restantaj domoj,
ene kaose miksiĝis mebloj, litaĵoj, televidilo kaj fridujo,
estas disĵetitaj tasoj, teleroj, libroj, gazetoj, pupoj,
karaj posedaĵoj de la familio ĝis tiu momento.

En iu angulo mirinde estis luma domo, barbirejo,
sur la fenestro troviĝas simpla anonco “Refunkciis”.
en ĝi vidiĝas homo sidanta en la seĝo,
homo staranta kun tondilo.
Aĥ, ili babilas !
Aĥ, li laboras !
Miaj okuloj malsekiĝis pro emocio.

La nomo de la barbirejo estas “Sakura”, nia ŝatata floro,
Sakuroj vigligas japanojn per espero.
La barbirejo Sakura, nia espero floranta en la dezerto.

(la 21an de junio 2011, Iŝinomaki en la gubernio Mijagi)

Tiun tempon mi ne povis viziti ĝin pro tempomanko, kaj kiam mi venis en la lasta aŭtuno, ĝi estis fermita. Ĉi-foje ĝi funkciis. Mi malfermis la pordon de la barbirejo. Venis la baribiro kaj lia edzino. Klarigante la kialon de mia vizito, denove mi larmis.
En la cunamo neklarigeblaj aferoj okazis. Grandaj, fortaj konstruaĵoj estis ofte detruitaj, sed ial lignaj, ŝanje malfortaj konstruaĵoj pluvivis. Kial tiu malforta barbirejo postvivis la cunamon ? Venis la una ondego, kunportante detruitaĵojn, kaj lasis tiujn antaŭ la barbirejo. Venis pli granda dua ondego, sed dank’ al la postlasitaj detruitaĵoj ĝi, blokite, ne rekte atakis la barbirejon. Tamen la barbirejo estis tute inundita, do oni devis ripari la plankojn, sed post du monatoj, la barbisto estis jam preta eklabori. Tiamaniere tiu barbirejo estas unu el la 24 domoj en tiu distrikto, kiuj postvivis la cunamon.
La nomo de la barbiro estas Sakurai, « Puto de Sakura ». Pro tio li donis al sia barbirejo la nomon « Sakura ». Floradu Sakuroj en Iŝinomaki !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio