Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Cidra muzeo
puce Kankal’
puce La monaĥejo kaj la kastelo de Léhon
puce Tajdomuelejo de Prat
puce Vizito al La Ville Heleuc (Vil Eleŭ)
puce Vizito al San-Malo’
puce Ŝtonmineja popolo

Kankal’

Kankal’- (fr. Cancale) -

Perlo de la smeralda marbordo. Kankal’ elvenas de la bretona lingvo : Conk (pr : Konk) = golfeto, kreko « Gal-haveno ». Tiu belega ŝiphaveno situanta ĉirkaŭ 15 km oriente de San-Malo’ kaj 7 km okcidente de la Miĥaelmonto frandindas per rigardoj kaj per palato. De longtempe Kankal’ estas famkonata pri ostroj kaj konkoj. De tie oni ĝueblas « Miĥaelmonton » kiel juvelo meze de la golfeto.

Kiel Venuso, Kankalo naskiĝis de konko ! La Romianoj jam frandis ostrojn. En la 17a jarcento, Kankalo ricevis la statuson de « urbo » provizante reĝan kortegon per ostroj... kaj maristoj. Je malalta tajdo, la ostrokulturaj parkoj etendiĝas je 366 ha.

Je la 19a jarcento la maristoj iĝas « Novlandanoj » ŝipante per moruŝipoj lasante siajn edzinojn estri la urbeton. Ekzistis ŝipkonstruejoj en la ŝiphaveno de « Lahulo » (La Houle) ; la lastaj ŝipoj « novlandaj » konstruitaj en tiuj ŝipkonstruejoj forlasis Kankalon post la longa striko de maristoj en 1911. La ŝipo-proprietuloj preferis konstrui domegojn ĉe la supra parto de la urbeto dume la maristoj starigis dometojn ĉe la malsupra parto de la urbeto.

kankal’

Iom da historio


Homaj spuroj konfirmis ke, de paleotika periodo, tie jam vivis homoj. Restas ankaŭ gaŭlaj spuroj kaj gaŭl-romiaj.

Laŭ la koboldo, ĉirkaŭ 1084, la monaĥo Ingomar’, el Kimrio albordiĝis la golfeton de Miĥaelmonto kaj fondis Kankalon.

Pli malfrue, la vikingoj ruinigis la vilaĝon.

En 1758 kaj en 1779 la angloj celis ataki San-Maloon el tero de Kankal’. De tiam Vaŭbano planis konstrui potencajn fortikaĵojn en maro, en insulo « Rimanso » (Rimains ).

Ĉefe, ekde la jaro 1876 la urbeto Kankal’ kreskiĝis. De 1898 ĝis 1947, la urbeto komunikiĝis per vaportirada fervojo kaj bretonaj tramoj ligante Kankalon al San-Malo’.

La iro-reiroj de la ŝipoj, la laboro de la ostrokulturistoj, la tajdo-ritmo senĉese vivigas la ŝiphavenon borderita per ĝetoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio