Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Frehel-Kabo kaj Fuorto La Latte
puce Miĥaelmonto

Frehel-Kabo kaj Fuorto La Latte

Vendredon la 8.08.2014 tuttaga ekskurso al Kabo-Frehel kaj Fuorto La Latte gvidita de Franjo.

La Frehel-Kabo situas je 8,5 km for de la komunumo Frehelo kaj ĝi estas lumturo el la plej impresaj en Bretonio kaj unu el la plej potencaj en Francio : ĝiaj klifoj superstaras maron je 70 metroj. Pado, inter erikoj kaj uleksoj, ĉirkaŭas la kabon. Dum klara vetero de tie eblas ekvidi la angla-normandajn insulojn de Jerzejo.

800px-Cap_Frehel_cliffs_w_stereo

La Frehel-Kabo alnomigis la Frilz-kabon ĉe la orienta marbordo de « Novlando » kiam tien la lokaj maristoj komencis ekspluatadon pri moruoj.

Frehelaj lumturoj

Kiel averto-turo kontraŭ la anglaj atakoj, la olda granita lumturo aŭ « Vauban-turo » konstruiĝis sub la reĝo Ludoviko la 14a de lernanto de Vaubano, Ĵan-Simeon’ Garanĵo (1647-1741) ĉef-ingeniero kaj milita arkitekto ; li respondecis pri la fortifikaĵoj de San-Malo’.

Tiam, oni bruligis lignon kaj karbon, poste surogatitaj per fiŝoleo kaj kolzo. La turna lumsistemo kun horloĝa sistemo anstataŭis la unuan lignan metodon.
Pli moderna kaj pli alta lumturo konstruiĝis inter 1845 kaj 1847 kaj samlokiĝis kiel la nuna lumturo. Oni ĝin elektrigis en 1886. Dum la milito en aŭgusto 1944, germanaj trupoj detruis ĝin.

CapFrehelLightHouse_1

La nuntempa lumturo estis rekonstruita ekde la jaro 1946 kaj inaŭgurita en la jaro 1950 : 32 metrojn alte, ĝia lanterno superas maron je 103 metroj alte. Dum klara vetero, ĝia lumo videbliĝas je pli ol 100 kilometroj for.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Cap_Fr%C3%A9hel

Fuorto La Latte

La kastelo Laroŝgojono (La Roche-Goyon) estis konstruita dum la XIV jarcento ; ĝia konstruado komenciĝis en la jaroj 1340 kaj ĝia ĉefturo datumas de la jaroj 1365-1370. Ĝi estis uzita ĝis fino de unua imperio kiam la militaj tekniko-evoluoj igis ĝin maltaŭga. En 1892 vendata al pluraj privataj proprietuloj antaŭ esti aĉetita de pasiulo en 1931 kiu entreprenis pezajn gravajn renovigojn ĝis la jaroj 1950. Estas ankaŭ loko por filmoj.

800px-Fort_de_La_Latte_2

La fuorto staras ĉe roka kabo proksime al la Kabo-Frehel. Tiu loko estis elektita pro ĝia malatingebla situo kiu permesas liberan rigardon al manika maro kaj smeralda bordo. Klifoj ĉirkaŭas la kastelon kaj proksimlokojn kaj tiel ĝin protektas kontraŭ la marinvadoj.
Plie, la konstruajn materialojn faciltroveblis : granito alvenis de kerna regiono de Bretonio, grejso rekte deprenita de la klifoj. Ligno faciltroveblis en la multnombraj arbaroj de la mezepoka epoko.
Strategia kaj grava estis la situo de tiu fuorto ĉar ĝi tutproksimis al la komercaj vojoj ligante San-Maloon, Normandion kaj la Angla-normandajn insulojn.

La fuorto entenas du kasteletojn. Unu el la du malfermiĝas per barbakano (paseja konstruaĵo konstruita por defendi) kaj la alia malfermiĝas al kastelkorto ; ambaŭ posedas levponton. En la korto eblas vidi akvan rezervujon. Tiu cisterno entenas pluvakvon sed ne nur, 20000 litrojn kaj provizkapablis la tutan garnizonon da averaĝe 40 soldatoj.
Je la nivelo de la cisterno, levponto destiniĝis al trompo de la maristaj atakantoj kiuj, pro la levponto, rekte direktiĝis al zono de fortaj kurentoj kie la ŝipo frakasiĝis kontraŭ la rokoj.
Tiu levanta ponto falsa misefikis.

Ĉirkaŭas kontraŭ la korton : kapelo, ĉefturo, forgeskelo, kuglegoforno. Sub la nuna tretita tero de la korto kuŝas la mezepoka korto je 8 metroj sube. Oni ĝin kovris per tero por ebligi la uzadon de la kanonoj.
La defensivaj iloj (kanonoj) staras ĉe la ĉefturo.

fort-la-latte_1

Ĝi permesis ruĝvarmegigi la kanonkuglegojn. Tiu sistemo ne bone funkciis pro la fakto ke unue lignoforno necesigas multlignon kaj due oni bezonis varmigi la fornon dum ok horoj antaŭ enfornigi la kanonkuglegojn, tio lasis sufiĉe da tempo por fuĝi.
La esprimoj :
« draŝkritiki iun »
« teni per pinĉiletoj »
elvenas de tio.
Ĉe la vojeto alvenanta la kastelon, eblas vidi starantan menhireton, legende, laŭ nia koboldo, ĝi simbolas la Gargantuan fingron.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Fort-la-Latte

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio