Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Cidra muzeo
puce Kankal’
puce La monaĥejo kaj la kastelo de Léhon
puce Tajdomuelejo de Prat
puce Vizito al La Ville Heleuc (Vil Eleŭ)
puce Vizito al San-Malo’
puce Ŝtonmineja popolo

Vizito al San-Malo’

San Malo’ urbo de korsaroj

Malo estas nomo de monaĥo deveninta de Kimrujo dum la 6a jarcento. Li fariĝis episkopo de la vilaĝo situanta apud la rivero Ranco (la fama vilaĝo de Asteriks), kaj dum la 11a jarcento la iama episkopo apude konstruigis la fortikaĵon sur duoninsulo protektita kontraŭ la vikingoj.

La fama devizo « nek franco, nek bretono, maluano mi estas », klarigas iomete la spiriton de la urbanoj tre sendependaj. La dukino, Anno de Bretonio, fortigis sian kastelon ne kontraŭ la angloj, la tradiciaj malamikoj, sed kontraŭ la urbanoj, kiuj, tamen, sukcesis starigi la unuan respublikon dum la 16a jarcento, dum 4 jaroj.

San-Malo’ estis fama pro siaj maristoj kiel Dugaj-Trueno (Duguay-Trouin) kiu konkeris Rio-de-Ĵanejron, siaj korsaroj kiel Surkufo (Surcouf), siaj esploristoj, kiel Jakvo Kartiero (Jacques Cartier), kiu malkovris Kanadon. La kuraĝaj fiŝkaptistoj de Novlando estas malpermesitaj reiri tien pro manko da fiŝoj, la moruoj. Ankaŭ verkistoj, kiel Ĉatobriando (Chateaubriand), sciencistoj, kiel Brusezo (Broussais) aŭ Maŭpertuiso (Maupertuis), religiuloj kiel Lameneo (Lamennais) famigis la urbon.

Kvankam la malnova urbo estis detruita dum la lasta mondmilito, krom la remparoj, oni rekonstruis ĝin same.

San-Malo’ de la golfeto

Apude oni povas viziti la unuan baraĵon por fari elektron per la forteco de la tajdo. Ankaŭ la urbeto Kankal’ (Cancale), estas vidinda pro la bredo de ostroj, bele situanta borde de la golfo de Miĥaelmonto.

Anne-Marie

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio