Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Frehel-Kabo kaj Fuorto La Latte
puce Miĥaelmonto

Miĥaelmonto

Al Miĥaelmonto, ekskurso gvidita de Kristian Bertin

La Monteto Sankta-Mikaelo

La Monteto Sankta-Mikaelo estas roka insuleto alta je nur 80 metroj, kiu situas inter
Normandio kaj Bretonio en la Manika Markolo. Sur ĝi konstruiĝis abatejo kun preĝejo sur la pinto. La abatejo kaj ties dependaĵoj estis klasitaj Monumentoj Historiaj en 1862.
La golfeto de la Monteto estis klasita Monda Heredaĵo de Unesko en 1979 kiel natura kaj kultura bieno.

En granda projekto por reinsuligi la Monteton, nova ponto al la Monteto estos
malfermita en 2014 al piedirantoj kaj navetveturiloj sed malpermesita al aŭtoj. En 2015 post detruo de la nuna aŭtovojo al la Monteto, la rivero Couesnon povos flui ambaŭflanke de la Monteto kaj peli la sablon al la maro kiel montras la sekvanta bildo.

En 2015 : preĝejo, mirindaĵo kun klostro, rivero Couesnon kaj nova ponto-vojo al la Monteto.

Historio.
Sur la Monteto, en 708, la episkopo de Avranches konstruigis sanktejon dediĉitan al
sankta Mikaelo, la ĉefanĝelo. Post faloj kaj fajregoj la nuna preĝejo staras kun antaŭa teraso, klasika fasado, reduktita romanika navo kaj pli alta flamgotika ĥorejo.

La Mirindaĵo estas la nomo de du trinivelaj konstruaĵoj malantaŭ la preĝejo, flanke de la monteta roko. La klostro staras sur la tria nivelo de la okcidenta konstruaĵo.
Benediktana abatejo, pilgrimejo ĝis la franca Revolucio kaj prizono de 1792 ĝis 1863.
Laŭ la sola strateto, kiu supreniras al la abatejo, estas 300 butikoj. Tie vi povos gustumi ŝaŭmkirlitan omleton de patrino Poulard.

En la golfo de Monteto Sankta-Mikaelo, klasita de UNESKO, videblas polderoj, salherbejoj, mitulfostaroj kaj ostroparkoj, plaĝoj por velĉarado.

La ŝafoj sur la salherbejoj.

La velĉarado en Cherrueix.

La Monteto vidata de la maro, videblas la mirindaĵo kaj la preĝejo supre.

© Christian Bertin

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio